2005-12-26

Malvarma tago, varmaj tagoj

Mi revenis en la urbon, Anja nur venos post Novjaro. Estas tago glacie malvarma, kaj mi preferas resti endome, pensante pri varmaj someraj tagoj, ekzemple tiu, dum kiu mi ĝuis la sunon, kaj tiu, dum kiu mi restis endome, pro la varmeco. He, tiu estis nur antaŭ kvar monatoj ...

2005-12-21

Gevizitantoj

Anja jam forvojaĝis. Mi sentis min iom soleca sen la inoj kaj telefonis al Flavio. Poste li vizitis min kun Ildikó. Ŝi denove sentis sin hejme, ja ŝi antaŭe loĝis ĉi tie dum semajno.

Flavio kunportis botelaron da biero. Poste ni iris en la saŭonon. La korpo de Ildikó estas same bela, la haŭto iom pli pala nun. Ŝi sidis inter ni, mi karesis al ŝi la mamojn, agrable firmajn, dum Flavio okupigis sin pri la subaj regionoj. Ildikó ĝue ridis. Mia mano serĉis inter ŝiaj femuroj, sed tiam ŝi ĝeniĝis kaj ridete formetis al mi la manon.

"Ĉu vi havas kondomojn?" Flavio demandis. (Ne, mi ne havas kondomojn).

Ĉu Flavio kaj Ildikó uzas kondomojn? Mi almenaŭ ne amorus kun Ildikó sen kondomo. Eĉ ne kiam mi estas ebrieta.

Flavio kaj Ildikó uzis la gastoĉambro (ĉu por dormi, ĉu por amori? Mi ne scias), mi ne rakontus tion al Renata. En la mateno Ildikó preparis al ni matenmanĝon. Ŝi kisetis min, sed jen ĉio. Ni probis konversaci, sed Flavio ankoraŭ estis dormema, kaj la vortaro de la hungarino estas limigita al kvar vortoj.

2005-12-19

Festotagoj

Dinjo tondis al mi la hararon, kaj mi ĝuis ŝiajn mamojn kontraŭ miaj ŝultroj, ŝi certe pasus la krajonan teston. Poste ŝi veturis al la kamparo por la festotagoj.

Renata hejmeniris hieraŭ, mi ne scias eksakte kiam ŝi revenos. Morgaŭ Anja iros al sia vilaĝo. Ankaŭ mi iros, post kelkaj tagoj. Nur Flavio restos en la urbo. Kaj Ildikó. Mi vizitis lin, Lena ĵus foriris, kaj Ildikó jam retrovis sian lokon. "Pli varme," laŭ Flavio. Verŝajne en multaj sencoj.

Anja kaj mi amoris. Ŝi rajdis min dum mi karesis ŝiajn mamojn. Poste ni momente sesdeknaŭis, kaj fine mi prenis ŝin de malantaŭe, dum mi ame rigardis moviĝi ŝia postaĵo. Forta orgasmo. Paciga dormeto.

Mi sonĝis. Ne pri Anja. Ne pri Renata. Sed pri Franka, la malhelharulino de la Altlerneja baseno. Ĉu mi tro longe estis monogama? Jes, nenio post Dana.

2005-12-14

Krajona testo

Antaŭ nur kelkaj tagoj Anja ploris pri siaj etaj mamoj. Sed ĉi-vespere, en la banĉambro, ŝi fiere montris ilin:

- Vidu, mi pasas la teston, la krajonan teston!

Ĉu la krajonan teston? Kaj vere, ŝi tenis du krajonojn sub siaj mamoj. Eta movo tamen, kaj la krajonoj falis teren. Sed Anja remetis ilin sub la mamojn.

- Mi ne provis la lastajn jarojn ... sed nun mi pasas!

Ŝi klarigas ke la "krajonan teston" faras junulinoj, kaj se ili "pasas" la teston la mamoj estas tiel grandaj ke ili devas uzi mamzonon. Bone, antaŭ kelkaj jaroj Anja ne pasis la teston, kaj ŝi ankoraŭ ne ĉiutage portas mamzonon.

La pordo de la ĉambro ne estas fermita, kaj Renata rigardas:

- Ankaŭ mi ne provis la lastajn jarojn ...

Kiu pensas ke Renata ne pasus la teston?

Ŝi demetas la bluzon kaj la mamzonon, kaj metas krajonon sub unu mamon, poste sub la alian. La mamoj nature tenas la krajonon, ankaŭ kiam ŝi moviĝas. Nur kiam ŝi komencas salteti, la krajono fine falas teren.

Renata revestiĝas, dum Anja restas nudbrusta. Jes, inoj havas ion. Kaj mi esperas ke tio signifas ke ĉesas la parolado pri pligrandigo de mamoj.

2005-12-12

Platbrusta virino

Ĵaŭdon, jes. Mi ludis ŝakon kun Renata: se ŝi venkus, ni iru - se mi venkus, ni restu hejme (nefareme, saŭno, televido, manĝaĵeton kun glaso da vino ktp). Nature ŝi venkis. Renata ja havas kaj internajn kaj eksternajn kvalitoj.

Bone, en la banejo de la Altlernejo ni renkontis kaj novajn kaj malnovajn geamikoj. Kun Elizabeto mi ja parolis en la laborejo kelkajn horojn antaŭe, kaj nun ni kune senvestigiĝis. Sed en la vestejo kaptis mian atenton alia virino:

Mi unue vidis ŝin de malantaŭe, delikata dorso, alta, svelta, larĝetaj koksoj, ŝnurkalsoneto disigante du inajn pugojn. Ŝi turniĝis. Mallonga hararo, etaj okulvitroj, 20 aŭ 21 jarojn (ĉu?), preskaŭ platbrusta kun ĉarme pintaj cicoj. Ŝi vidis mian rigardon kaj returniĝis. Poste ŝi demetis la okulvitrojn, kaj mi denove pririgardis ŝin.

Mi devis resti en la vestejo kelkajn minutojn pretekstante ke mi serĉas miajn naĝ-okulvitrojn.

Al mi plaĉas nudeco, sed ne en endoma baseno, kun homoj kiuj renkontiĝas nur por la nudeco. Aŭ eble por ion plu. Ivano ja ripetis la inviton, kaj Renata paroladis kun Franka. Laŭ Renata la duopo celas ion plu.

En la vespero Anja ploris. Kial? Ŝi ploris dirante ke ŝi timas ke ŝi perdos min. Mi probis certigi ŝin ke ni ĉiam estos kune. Sed laŭ Anja estas tiom da aliaj virinoj ... ĉe la laborejo, ĉe Flavio, Elizabeta, nekonatulinoj ĉe la naturista banado ktp. Kaj tiam: la grandeco de la mamoj. Dum longa tempo Anja ja tute ne parolis pri tiu temo. Sed nun ŝi deziras pli grandajn mamojn, grandaj kiel tiuj de Renata (ekzemplo).

Mi diris ke mi preferas la mametojn de Anja. Kaj tio ja estas la vereco. Poste ni amoris. Mi lekis la larmojn de Anja.

Kaj hodiaŭ mi ekpensis pri Heidi (la platbrustulino ĉe la banejo). Ŝiaj mamoj estas eĉ pli malgrandaj ol tiuj de Anja, kaj ili tre ekcitis min.

En la vespero mi kun Anja kaj Renata vizitis la esperantistan klubon por la naskiĝtago de Luĉjo Zamenhof. Ja la kunvenoj ĉiam kunvenas lunde, sed laŭ iu maljunulo oni trovis dokumenton en la cara arĥivo kiu pruvas ke la Granda Verdulo naskiĝis ne la 15-an de decembro, sed la 12-an de decembro en jaro 1859. Kelkaj el la ĉeestantoj fakte akceptis tiun teorion.

2005-12-04

La manoj de Renata

Ĉi-matene mi kuŝis en la badkuvo kaj rigardetis la ĉiraŭaĵojn. Mi vidis ekzemple kiel Renata razis al si la akselojn. Bone, mi komprenas kial Dio deziris ke dimanĉo estu ripoza tago.

Sed kion Dio intencis kun sabato vespere? Mia intenco estis enlitiĝi frue. En la dormoĉambro Anja kaj Renata diskutis jupon kiun Anja aĉetis en la foiro (nigra, la jupo - kaj eble ankaŭ la foiro). Nu, mi diskrete senvestiĝis, sed mi ne tuj sukcesis englitiĝi sub la kovrilon, ĉar Renata sidis sur la lito.

Nun la inoj ekvidis min. Anja venis en la liton, ŝi demetis la novan jupon. Restis nur nigra kalsoneto (Renata estis plene vestita). Jen mi nuda inter la du inoj. Renata karesis al mi la bruston, dum Anja metis manon al miaj femuroj. Kiam Anja perfingre tuŝetis al mi la membron, ĝi vole-nevole malmoliĝis.

- Vidu, diris Anja.

Kaj nun mi sentis ankaŭ la fingrojn de Renata. Leĝeraj, iom hezitaj movoj. Dum momento Anja sperte masturbis min dum Renata palpis al mi la ovojn. Poste ŝi denove prenis la membron, pli fortaj movoj nun, kaj dum Anja atente rigardis, mi orgasmis.

Per tuko ni forigis spermon de mia ventro, de la brako de Anja kaj de la bluzo de Renata.

Renata demetis la bluzon. Ŝi denove ekkaresadis al mi la membron. Anja dum momento forlasis la ĉambron sed tuj revenis, senkalsonete. Kiam mi denove estis malmola, Renata diris:

- Nun la resto estas por vi.

Mi amoris kun Anja, kaj poste ŝi flustris:

- Vi amis tion, ĉu?

2005-12-01

La nudulino el 1892

Merkrede mi vizitis la Urban Muzeon, kie Golo, la frato de Sonjo, faris ekspozicion de malnovaj fotoj el la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj. La plej malnova estis el 1865, kaj montras la Placon kun la konataj fasadoj kaj kelkajn malprecizajn figurojn (ĉu pastrojn?). Alia foto montris la gardistojn de la princo en 1867, kaj el la 1870-aj jaroj estis multaj fotoj kun terkultivistoj ie en la kamparo.

Sed Golo diris al mi ke fakte ekzistas kelkaj fotoj pli maljunaj ol tiu de 1865, sed tiuj oni ne povas elmontri. Kial ne? Li kondukis min en la subteretaĝon, kaj fiere montris al mi foton el 1863. Ĝi montras ... nudan virinon. Mi ne havis ideon pri tio ke oni faris nudfotojn en tiu epoko!

La virino kun malnovmoda hararo kaj serioza vizaĝo havis belformajn sed ne malgrandajn mamojn kun nigraj cicoj, rondetan ventron, abundan pubhararon kaj fortikaj femuroj. Laŭ Golo ŝi havis 21 jarojn en 1863, estas Ana, kun kiu la fotisto edziĝis en 1867.

En la kolekto estas 28 fotoj de Ana el la periodo de 1863 al 1867, sed neniuj post la geedziĝo, almenaŭ neniuj nudfotoj. Sed ... estas 387 fotoj de aliaj virinoj, de 1867 al 1908 (jes, Golo havas kontrolon), ĉiuj pli aŭ malpli nudaj. Antaŭ ĉio mi amis la fotojn el la 1890-aj jaroj, teknike perfektaj de lokaj belulinoj.

Kaj vidante serion de 18 fotoj el la somero de 1892 mi preskaŭ havis ŝokon. Tiu junulino havas la aspekton de Anja - la vizaĝo, la rideto, eĉ la mamoj. Interesa penso: ĉu la pra-pra-avino de Anja nudigis sin antaŭ la kamerao en 1892? Mi demandis al Golo ĉu li konas la historion de tiu serio de fotoj.

- Kia belulino, li diris, - mi faros serĉon.

En la vespero mi rakontis al Anja pri la bildoj. Ŝajne ŝi ne trovis tion tre interese:

- Mi eĉ ne konas la nomon de mia pra-pra-avino.

Mi esperas ke mi, kun la helpo de Golo, trovas pli ol nur la nomo de de la nudulino el 1892. Kaj pri la helpo de Golo mi tute ne dubas.

2005-11-26

Naturista banado

Kiel dirite, Elizabeta invitis min partopreni la naturistan banadon. Ĵaŭdon Rentata kaj mi iris al la Altlernejo kaj renkontis Elizabetan kaj Kamilan ĉe la enirejo. Estis malvarma vespero, kaj ni portis dikajn vestaĵojn.

Ni ĉiuj eniris la vestejon de la viroj. Jes, kial ne? Jam ĉeestis kelkaj aliaj homoj. Renata, kun sia ina intuicio, tuj rekonis du geanojn de la esperantista klubo, kiujn ni ja ne vizitis dum kelkaj monatoj - maljuna paro, verŝajne 78 kaj 83 jaraĝajn.

Ĉiuj komencis senvestiĝi. Mi rigardetis virinon, 35-jaraĝan, ne malbelan, kiu demetis la vestaĵojn. Ĉu mi ne vidis ŝin antaŭe? Fine mi memoris: ŝi laboras en la librovendejo apud la Placo. Nun ŝi dehakis la mamzonon kaj glitigis teren la kalsoneton. He, alloga postaĵo!

Poste ĉiuj duŝis kaj iris al la baseno. Dum la duŝado mi pli atente rigardis kelkajn el la genaturistoj. La plejmulto estis paroj, oni ne akceptas unuopajn virojn. Ne ĉiuj estis maljunuloj, ĉeestis kelkaj junulinoj, kvar aŭ kvin el ili eĉ tre belaj. Du el ili nature estis Elizabeta kaj Renata, sed mi tuj rimarkis malhelharulinon kun paro da firmaj mametoj kaj belforman postaĵon.

En la baseno ni naĝis kaj ludis kun pilko. La maljuna paro konatigis nin kun gejunula paro - Franka kaj Ivano. (Franka, la malhelharulino, estas la nepino de la gemaljunuloj, denaska naturistino, tamen ne esperantistino). Ivano diris al mi ke Franka tuj vidis ke Renata kaj mi ne estas vera amparo. Li iom singarde demandis ĉu ŝi estas mia fratino. Ne, Renata ne estas mia fratino, ni eĉ ne estas de la sama lando.

Kamila rakontis al mi ke hejme ŝi ofte estas nuda. Bone, nun mi scias tion. Sed, por diri la veron, la diketa korpo de Kamila ŝajnis pli harmonia sen vestaĵoj. Ŝiaj mamegoj libere moviĝis, kaj inter la femurojn mi ekvidis la senharan pubon.

Post la banado ni denove iris en la duŝejon, poste sekiĝis kaj babilante revestiĝis. Franka invitis Renatan kaj min iam viziti ilin hejme.

Kiam ni forlasis la aliajn, Renata demandis:
- Kion vi pensas pri Franka kaj Ivano?
- Nu, simpatikaj geuloj. Ja estus interese plie konatiĝi kun ili.
- Estas evidente ke ili celas ion plu ...
- Ĉu?
- He, vi estas naivulo, ĉu ne?

Kiam ni revenis hejmen, ni finiĝis la vesperon en nia propra saŭno. Mi rakontis al Anja pri la librovendistino.

- Ĉu tiu kun la longa hararo?
- Ne, mallonga. Prokcimume 35-jaraĝa.
- Bone, mi scias.

2005-11-23

Hodiaŭ kaj morgaŭ

Elizabeta, kolegino, jam kelkfoje invitis min al endoma naturista banado kiun oni aranĝas ĉiun ĵaŭdon en la banejo de la Altlernejo, sed ĝis nun mi ne partoprenis.

Nun Elizabeta ankaŭ invitis Kamilan, la dikulinon de Ekonomio. Kiam mi deziras paroli kun Elizabeta, Kamila ofte deziras paroli kun mi, kaj hodiaŭ ŝi rakontis ke ankaŭ ŝi "banos". Ŝi demandis kial ne mi ankaŭ iros kune.

Bone, kial ne? Mi ne estas malĝentila ulo, almenaŭ ne kontraŭ inoj. Ĉu mi deziras vidi Kamilan nuda? Nu, evidente ŝi deziras vidi min nuda. Se mi dezirus vidi koleginon nuda, ja temus pri Lada.

Kiam mi venis hejmen mi citis la inviton. Anja diris: "Iru vi kaj Renata, vi ja estas la paro". Kaj tio nur ĉar Elizabeta antaŭ tri monatoj konfuzis Anjan kaj Renatan. Kiu diris ke virinoj rapide forgesas? Nu, eble mi.

Anja ripetis: "Iru vi!". Kaj Renata diris: "Bone, kial ne, ni iru".

En la vespero kun Flavio mi rigardis la turkan filmon "Junula kavernulo" de Larry Clark. Ĉu ŝtonepoktema filmo? Tute ne. La amerikanoj jam detruis la mondon kaj la ĉefroluloj vivas en kaverno, ĝis kiam ili renkontas du aliajn travivulojn, junulinon (Tiffany Limos) kaj ulon kiu aspektas kiel Davido Beckham. Iom malsana filmo, sed ne mankis nudaj mamoj kaj tiu Tiffany Limos ne estas malbela.

2005-11-20

Fosaĵoj

Sabate mi kun Flavio kaj Renata vizitis arkeologian elfosaĵon en la kamparo. Tio estas la loko kie oni konstruos la novan regionan malliberejon. Laŭ Renata, kaj aliaj, oni devus konstrui muzeon, ne malliberejon, ĉar laŭ la arkeologoj la trovaĵoj datiĝas el la ŝtona epoko. Flavio fotis la fosaĵojn, sed mi kredas ke la plejmulto de la fotoj montras Renatan.

Estis malvarma tago, kaj mi pensis pri la enscenigon de Renata, kun duonnudaj ŝtonepokulinoj. Sed laŭ Renata ankaŭ la homoj de la ŝtona epoko travivis la malvarmajn tagojn de la vintroj, pere kavernoj kun konstanta temperaturo, la varmeco de la fajroj, amaso da feloj kaj korpa kontakto. La lasta verŝajne estis la plej grava. Ĉu mi malgraŭ ĉio dezirus vivi en la ŝtona epoko?

La elfosaĵoj montras ke ĉi tie vivis homoj antaŭ pli ol 7000 jaroj. Jes, ankaŭ mi deziras muzeon, kun enscenigo de la vivo de ŝtonepokuloj. Malliberejoj oni povas konstrui en la ĉefurbo. Kelkaj gejunuloj jam starigis tendaron por malhelpi la konstruon de la nova malliberejo. Mi feliĉe jam antaŭlonge konvinkigis Renatan ke ŝi ne aliĝu, ĉar kompreneble ne estas saĝe por alilandano partopreni en tiaĵoj.

Kiam ni venis hejmen ni estis tre malvarmaj, sed Anja jam hejtigis la saŭon, kaj Renata eĉ invitis Flavion. Estas amuze kiel rapide homoj forgesas. Flavio masaĝis al Renata la ŝultrojn kaj la nukon en la varmeco de la saŭo kaj poste ni kuretis por dum momento ĝui la malvarmecon de la teraso.

2005-11-18

Carmen

Ĉi-matene mi vizitis Dinjon, kiu remallongigis mian hararon. Mi konkludis ke Dinjo ne estas graveda, kaj iusence tio trankviligas min.

En la posttagmezo mi kun Flavio kaj Lena rigardis la filmon "Carmen" kun la belega Paz Vega. Ĉu Paz Vega nun havas silikonajn mamojn? Laŭ Flavio ŝiaj mamoj aspektas malsimilaj en "Sekso kaj Lucia". Kaj en filmoj pri la 19-a jarcento virinoj ne devus havi silikonajn mamojn.

Poste Lena iris por viziti sian onklinon, kaj ni ekparolis pri Ildikó. Jes, Ildikó estas en la urbo. Flavio diris adreson, domo tuj apud la Placo. Laŭ Flavio la hungarino ŝatus pasigi nokton kun mi. Mi ne scias ĉu Flavio estas ĵaluza, aŭ ĉu eble li ŝercadas. Bone, ni decidas viziti Ildikón.

Flavio kunprenas manĝaĵojn: panon, kolbasojn kaj vinon. Ildikó ĝojiĝas, kaj kiam ŝi ĉirkaŭbrakas min, mi komprenas ke ŝi ankaŭ ĝojiĝas revidi min. Ni manĝas dum Flavio parolas, jen al mi, jen al ŝi.

Ŝi povas loĝi tie dum kelkaj monatoj. La posedanto estas amiko de Flavio, kiu revenas al sia vilaĝo dum la vintro. Jes, mi komprenas tion, la loĝejo, du etaj ĉambro, estas nudaj kaj malvarmaj kiel verŝajne en la plimulto de la malnovaj domoj ĉe la Placo. Kaj mi pensas, kun Ildikó inter mi kaj Flavio, ke ŝi kaj Carmen same iel-tiel estas viktimoj de la mondo de la viroj.

2005-11-16

Ludo de langoj

Anja kisas al mi la frunton, la nason, poste la buŝon. Ŝia lango glitas inter miajn lipojn kaj mi sentas la dolĉecon de ŝia buŝo, miaj manoj karesas la haŭton de ŝia dorso, la ŝultrojn, la mamojn. Dezirplene mi rigardas mian amikinon.

Mi kuŝigas Anjan sur la lito kaj kisas ŝiajn mamojn, mordetas al ŝi la cicojn, suĉe hardigas ilin. Kun mia lango mi trovas la vojon trans ŝian ventron, preter la umbilikon, al la eta aro da pubaj haroj. La lango glitas laŭ la nudaj lipoj.

Mi lekas ŝin kaj la virina bonodoro ekscitas min. Mi enmetas fingron, du fingrojn, dum mi prilekadas al ŝi la klitoron. Fine Anja ekhavas fortan orgasmon.

Poste ŝi okupiĝas pri mi. Ŝia lango ludas kun miaj ovoj. Ŝi lekas al mi la membron, metas enbuŝe la kapon, suĉetas.

Ni sesdeknaŭas. Denove mia lango karesas al ŝi la sekson. Mi sentas la ŝviton inter ŝiaj sidvangoj. Kun fingro mi tuŝetas la malantaŭan truon.

Mi sentas Anjan denove orgasmi, kaj la mi tuj sekvas. Dum momento ni kuŝas senmovaj, la korpo de Anja sur la mia. Mi leĝere karesas ŝian postaĵon, ame knedas ŝiajn pugojn.

Poste mi lekas la ŝviton inter ŝiaj mamoj, kaj fine niaj buŝoj renkontas denove. Mi mordetas al ŝi la lipon kaj rigardas en ŝiajn okulojn. Ŝi ankoraŭ spiras rapide kaj mia membro denove hardiĝas. Fine ŝi bonvenigas min inter siajn lipojn.

2005-11-12

Duŝo

Hieraŭ posttagmeze mi venis hejmen, kaj tuj eniris la banĉambron. La pordo ne estis ŝlosita. Mi tuj sentis la varman vaporon - kaj vidis la dorson kaj postaĵon de Renata. Ŝi duŝis.

Mi ne scias ĉu ŝi aŭdis min, aŭ ĉu ŝi sentis la malvarman aeron tra la malfermita pordo, sed ŝi turniĝis kaj faris la aŭtomatajn gestojn de virino: kun brako ŝi kovris la mamojn, kaj kun mano la pubon.

Kiam ŝi vidis ke estas mi, ŝi tamen daŭrigis la duŝadon.

Mi fermis la pordon kaj iris en la salonon. Anja ne estis hejme. Mi multfoje vidis Renatan nuda, sed ĝis nun nur en la ĉeesto de Anja.

Post deko da minutoj Renata eniris kun bantuko ĉirkaŭ la korpo. Mi sentis fortan altiron al ŝi, sed scias ke ĉio estas neebla. Fine Renata iris al sia ĉambro kaj revestiĝis.

2005-10-30

Sufiĉe

Kiaj tagoj! Vere sufiĉas du virinoj en la domo. Anja kaj Renata bonvenigis Ildikon, sed baldaŭ malgrandiĝis la simpatio kaj estis mi kiu fine devis retrovi la pacon.

Ne estas facile vivi kun persono kun kiu oni ne povas paroli (Ildiko ja scipovas paroli, sed ŝi ne parolas lingvojn kiujn komprenas ni). Eĉ ne kun Renata ŝi povas paroli - du alilandanoj ne nepre komprenas unu la alian.

Eble decidiga ankaŭ estis vizito al la saŭno. Ŝajne ni drinkis tro multe, Ildiko deziris sidi ĉe mi, kaj Anja vidis la mamon de Ildiko kontraŭ mia brako. Poste estis malfacile igi Ildikon revestiĝi. Mi trovis tion tre amuza, sed Anja kaj Renata ne havis la saman opinion.

Bone, mi telefonis al Flavio, kaj hodiaŭ kiam mi revenis el laboro, Ildiko jam forlasis nin. Kien? Al Hungario, al hotelo aŭ al alia amiko de Flavio? Mi ne scias. Eble mi demandos al Flavio, sed ne nun. Kaj eble mi poste skribos iomete pri kelkaj el la amuzaj aferoj kiuj okazis kiam Ildiko loĝis ĉe ni.

Sed ne nun. Nun sufiĉas.

2005-10-25

Flavio revenis al Lena

Kaj nun Ildiko dormis ĉe ni. Ne sur la sofao, sed kun Renata. Ĉio okazis hieraŭ kiam mi estis en la laborejo, kaj kiam mi revenis, ne tiom malfrue kiom mi planis, Flavio foriris kaj Ildiko prenis lian placon.

Nun la sinteno de la du inoj estis alia ol hieraŭ. Estis kvazaŭ ili salvis fratinon, kaj verŝajne estis ĝuste tio kion ili faris. Laŭ Renata Flavio deziris vivi kun ambaŭ. Sed tion nature ne deziris nek Lena nek Ildiko. Foje Flavio estas iom naiva.

Ni denove hejtigis la saŭon, kaj estis agrable sidi tie en la varmeco kun la tri nudaj virinoj. Kun Ildiko ni ne multe povis paroli, sed ŝi kantetis por ni kelkajn hungarajn kantojn. Vere ŝi havas belan voĉon, kaj estas la hungara bela lingvo.

Poste Anja kaj mi enlitiĝis por amori, dum la du aliaj ankoraŭ restis en la saŭo.

2005-10-24

La stultaĵoj de Flavio

Flavio ĉi-nokte dormis sur la sofao, ĉe ni. Li venis hieraŭ vespere ja la 8a kaj petis azilon. Kaj la kialo? Nu, mi nature tion antaŭvidis: Lena venis hejmen el la ĉefurbo, kaj ne tiom ĝojiĝis trovi alian virinon en la domo. Kaj Ildiko ne antaŭe vidis Lenan kaj baldaŭ venis la unuaj insultoj.

Kaj nun la etoso ĉe ni estas iom malbona, Anja ĉagreniĝas ĉar Lena estas ŝia amikino, kaj Renata opinias ke Flavio estas malkuraĝulo ĉar li ne tuj iras hejmen kaj solvas la situacion. Kaj mi, amiko de Flavio, kion mi faras?

Hieraŭ ni jam hejtigis la saŭnon, sed la du inoj ne deziris ke Flavio venu kune, do estis tre mallonga vizito al hejtbanejo. La varmeco iom reĝojiĝis nin, sed ĉi-matene, kiel dirite, la etoso estas malbona.

Feliĉe mi havas mian laboron kaj ne devas resti hejme. Eble mi hodiaŭ nur malfrue hejmenvenos. Nu, eble mi nun komencas agi kiel Flavio, sed estas la naskiĝtago de Lada kaj ŝi invitis nin al iu restoracio. Mi gratule ĉirkaŭbrakis ŝin kaj por la unua fojo sentis la firmecon de ŝiaj mamoj. Mi tre ĝojiĝas ke Lada laboras ĉe ni.

2005-10-22

Belaj postaĵoj

Hodiaŭ mi vidis du junajn virinojn sur la Placo. Unu el ili havis tre belan postaĵojn, kaj estis tiel ke mi ekvidis ilin. Ŝi portis pantalonon kiu gluiĝis al la haŭto. Kaj la amikino? Ŝia postaĵo estis kaŝita de alia vestaĵo, kaj mi ne povis vidi ĉu ĝi estas bela aŭ ne.

Nu, mi opinias ke virino kiu havas belan postaĵon devus montri ĝin. Kaj se virino ne havas belan postaĵon, ŝi devas mem decidi ĉu ŝi deziras montri ĝin aŭ ne.

Mi rimarkis kelkfoje ke amikinoj formas paron, unu bela kaj unu ne tiom bela. Ĉu vi komprenas min? La pli bela ŝajnas eĉ pli bela kontraste al la alia, kaj la ne tiom bela kvazaŭ sunumas sin en la beleco de sia amikino.

Antaŭ kelkaj jaroj Anja kaj Klaŭdina estis tia paro. (Anja nature estis la plej bela). Kaj Klaŭdina edziniĝis al diplomato kiu dekomence interesiĝis nur pri Anja. Kaj nun ili vivas en bela domo en Madrido. (Klaŭdina estas la fratino de Nataŝa.)

2005-10-16

Vendrede kaj sabate

Vendrede Flavio aranĝis festenon. Kaj kiel oni povas imagi: ne estis malmulte da drinkaĵoj. Kelkaj homoj fariĝis tre ebriaj, kaj mi estas feliĉa pro tio ke Anja ne ĉeestis.

Mi ekvidis virinon kiu aspektas kiel Dinjo, la frizistino. Mi tre ĝojiĝis, sed ŝi ŝajne ege ofendiĝis kiam mi demandis al ŝi ĉu ŝi estas frizistino. Evidentiĝis ke ŝi studis sociologion kaj nun dum du jaroj ankoraŭ ne sukcesis trovi laboron. Nu, mi neniam lasos al sociologino tondi mian hararon.

Laŭ Renata mi multe babilis kaj dancadis kun koreanino, sed mi ne scias ĉu Renata vendrede estis bona atestantino.

Paŭlina, la ruĝharulino kun la traboraĵoj, ĉeestis al la festeno. Neniuj novaj traboraĵoj, sed ŝi volonte montris la malnovajn, tiun ĉe la brovo kaj la du ringetojn en la cicoj. Nu, mi tre ŝatus vidi tiujn du ankaŭ kiam mi ne estas ebrieta. Ankaŭ Renata, kiu ja ne havas traboraĵojn, demetis la supraĵon, kaj la du inoj lasis al ni kompari la mamojn. (Sabate Renata ne plu povis memori ke ŝi faris tiel).

Sabate Anja kaj mi manĝis ĉe Antonio. Mi ne povis ne pensi al la nuda korpo de Nataŝa en la saŭno, kaj verŝajne ankaŭ ŝi memoris tion ĉar ŝi ruĝiĝis kiam mi ĉirkaŭbrake salutis ŝin. Antonio portis al ni la plej bonan vinon kaj mi feliĉigis lin pri la venonta geedziĝo.

2005-10-12

Inoj sen kalsonetoj

Fine mi revenis el la ĉefurbo, kaj mi ne faris amoron dum kvin tagoj. Mi ne komprenas kiel homoj povas loĝi en tiu urbo. La ĉefurbanoj ne scipovas paroli korekte, kaj la virinoj tie ne estas belaj. (Nu, tio ne estas prave, mi diras tion nur pro tio ke mi ne faris amoron dum kvin tagoj.)

Mi vojaĝis kun Flavio, kaj ni loĝis ĉe amiko de li, iom suspekta ulo. Ildikó venis kune, do Flavio evidente faris amoron matene kaj vespere. Iun tagon li eĉ tagmeze vizitis Lenan kaj verŝajne faris amoron tie, ĉar poste li revenis kaj diris: "Ne ĉiutage mi faras amoron kun du ulinoj." Tio verŝajne estas la veraĵo, ĉar poste li aldonis: "Iufoje mi estis enlite kun kvin ulinoj, sed dum la lastaj jaroj mi ja estas preskaŭ monogama."

La lastan vesperon ni kune vizitis ejon kie junulinoj dancadas sur scenejo dum ili malrapide senvestiĝas. Kion oni nomas tion en Esperanto? Estis teda afero. Kelkaj el la inoj havis silikonajn mamojn, kaj le plej bela ĉiam dancadis sur la alia flanko de la scenejo.

Bone, mi revenis. Mi rakontis al Anja kaj Renata pri nova modo kiun mi vidis en la ĉefurbo. Aŭ almenaŭ mi pensis ke temas pri nova modo. Virinoj kiuj ne portas kalsoneton sub la pantalono. Senkalsonete sub jupo ne estus novaĵo, tiel faris virinoj ĉie verŝajne dum jarmiloj. Sed pantalonoj estas nove por mi, kaj kun la pantalonoj de hodiaŭ oni tuj vidas ke la ino ne portas ion sube.

Anja diris: "Tio ne estas novaĵo. Mi de tempo al tempo ne portas kalsoneton sub la pantalonoj."

Kaj mi: "Hodiaŭ mi vidis ke vi portas kalsoneton. Ĝi estas blanka, kaj mi divenas ke estas tiu kun figuro de MikiMuzo."

Renata: "Kaj ĉu vi vidis la koloron de mia kalsoneto?" (Ne, tion mi ne vidis). "Estas pro tio ke mi ne portas kalsoneton". Kaj Renata stariĝis, kaj mi vidas la haŭton de la supra parto de ŝia postaĵo. Ho, mi deziras alprokcimiĝi, sed mi ne kuraĝas fari tion kiam ĉeestas Anja.

Poste ni faras amoron, Anja kaj mi, kaj ĉio estas denove bona.

2005-10-06

Denove vestita

Bone, mi denove vestiĝis kaj relegis kion mi skribis hieraŭ. Nu, mi ne vere rekonas la pasintan sabaton.

La estoso estis agrabla, ĉar ja bonaj geamikoj kune vizitis saŭnon. Ĉion okazis tre dece, malgraŭ tio ke ni ĉiuj estis nudaj. Sed mi ne povas malhelpi ke mi tre ŝatas la vidon de nuda virino, antaŭ ĉio se temas pri bela virino kiun mi antaŭe ne vidis nuda.

Jes, tiun fojon estis du "novulinoj" - Ildikó kaj Nataŝa. Kun Ildikó estis malfacile paroli, sed kun Nataŝa mi iome konversacis. Mi demandas al mi ĉu ŝi kaj Antonio jam ... nu, ja. Ne ĉiuj faras tion antaŭ la geedziĝo, eĉ ne hodiaŭ.

Mi komentis al Nataŝa pro ŝiaj belaj mamoj, kaj ŝi dankis min per meti mian manon sur unu el ili, la dekstra. Krom tio ĉio okazis tre dece.

Veronika, la fratino de Anja, loĝis ĉe ni dum kelkaj tagoj, sed nun ŝi vojaĝis reen al la kamparo.

2005-10-05

Saŭno

Saŭno estas finna hejtbano. Eble la legantoj konas tiun tradicion, eble ne. Pasintan sabaton, la 1an de oktobro, ni "inaŭguris" nian saŭnon por la vintra sezono. Kaj la temperaturo estis 130 gradojn.

Anja invitis kelkajn geamikojn. La problemo ĉiam estas interesiĝi sufiĉe da inoj, kaj ne interesiĝi troe da viroj. Ne ĉiam estas facile trovi ekvilibron. Fine alvenis - krom Anja, Renata kaj mi - Nataŝa, amikino de Anja, Veronika, la fratino de Anja, kaj Flavio kiu kunportis Ildikón, la hungarino.

Kiam ni senvestiĝis, Nataŝa faris sciigon. Ŝi portis nur nigran kalsoneton kaj rakontis al ni ke ŝi kaj Antonio geedziĝos! Ni ĉiuj gratulis ŝin, kaj ĉirkaŭbrakis ŝin. Dum momento mi sentis ŝiajn mamojn kontraŭ mia brusto.

Estas la unua fojo ke mi vidis Nataŝan nuda. Ŝi havas mamojn de meza grandeco, kun fortaj cicoj, kaj belan postaĵon. Kaj mi tuj konstatis ke ankaŭ ŝi razis al si la pubon. Tio ne plu surprizas min, ŝajne tre multaj virinoj nun faras tion.

Tre plaĉis al mi vidi Ildikón. Svelta, sportiva korpo, belformaj mametoj kun etaj malhelaj cicoj. La pubo senhara, kaj la firma postaĵo de sportistino.

Veronikan mi antaŭe vidis nuda, en saŭno ĉe iliaj gepatroj kaj ĉe ni pasintjare. Ŝi estas du jarojn pli maljuna ol Anja, kun mamoj iom pli grandaj kaj postaĵo sufiĉe karnoza. Kaj puba hararo kiu neniam renkontis eĉ tondilon. Tiu modo verŝajne ankoraŭ ne venis al nia kamparo.

Bone, pardonu al mi ke mi tiom rigardis la inojn. Sed la saŭno ne estas granda kaj ni ĉiuj estis nudaj.

De la saŭno ni povas iri en la banejon por duŝi, kaj sur la terason por malvarmiĝi. Kaj sur la teraso Flavio diris al mi: - Kiaj ulinoj!

2005-10-04

La dek unu minutoj

Anja nun finlegis la libron "La dek unu minutoj" de Paŭlo Koeljo (Paulo Coelho), kiun ŝi ricevis post intervjuo en librovendejo.

La libro temas pri juna virino el Brazilo, Maria, kiu pro falsaj promesoj venas al Svislando. Tie ŝi laboras kiel prostituitino, kaj tiele perlaboras amason da mono. Fine ŝi trovas en unu el siaj klientoj la grandan amoron de sia vivo.

Amo kaj amoro, laŭ mi, estu senpagaj. Kial homoj daŭre pagas aŭ lasas sin pagi?

Laŭ Anja estas libro pri virino, verkita de viro.

Mi eble legos alian libron de Koeljo, la Alkimiston. Alkimio, laŭ mi, estas io por la estonteco. Kaj ĝi postulas pli ol dek unu minutojn.

2005-10-02

Kial Flavio ne parolas Esperanton

Estas, laŭ mi, sufiĉe evidente ke Flavio kaj Ildikó ne facile interkompreniĝas, pro manko de komuna lingvo. Kiom longe restos la nure erotika altiriĝo?

- Kial vi ne parolas Esperanton? mi demandas al li, konante lian malkomprenemon.
Li rigardas min kun grandaj okuloj:
- Kial mi parolu Esperanton al ŝi? Ŝi ja ne komprenas Esperanton!
- Ĉu vi demandis al ŝi?

- Jes, vi jam diris ke surstrate en Budapeŝto oni povas renkonti personojn kiuj parolas Esperanton, sed mi jes demandis al ŝi, vidu, ni kuŝis en lito kaj mi sentis bezonon paroli pri la grandaj demandoj, kaj mi demandis kiel kosmonaŭtoj demandas al marsanoj: ĉu vi parolas la anglan, la araban, la ĉinan ktp, kaj eĉ: ĉu vi hazarde parolas esperanton? Nu, evidentiĝis ke ŝi parolas la hungaran kaj kelkajn vortojn de la germana kaj kelkajn de la angla. Sed tion mi ja jam sciis. Kaj ĉar mi ja regas 40 vortojn el la hungara, kaj 69 vortojn el la germana kaj 201 el la angla, ni ja povas sufiĉe facile interkompreniĝi. Ĉu ne?

Nu, kion diri?

Flavio daŭrigis la monologon:
- Kaj ĉu vi scias kial tiom malmulte da homoj parolas Esperanton? Estas pro tio ke vi ne plimultiĝas. Kaj ne demandu al mi kiu diris tion, ĉar tion diris vi. (Jes, li pravas, sed kiu diris tion al Flavio? Nu, eble mi). Kun kiu do mi parolu Esperanton?
- Ĉu eble kun Renata?
- Ĉu kun Renata? Mi hieraŭ multe parolis kun Renata. Ŝi nun vivas ĉi tie kelkajn monatojn kaj jam bone komprenas la lingvon. Estas inteligenta ulino.

Denove li pravas. Kaj pri la antaŭhieraŭaj okazintaĵoj mi verŝajne skribos en venonta posto.

Kaj tiam Ildikó eliris el la banejo, vestita per mallonga jupo kaj senmanika bluzo, kaj Flavio komencis demonstri sian lingvoscion.

2005-09-30

Aŭtunaj tagoj

Grizaj tagoj, la suno frue subiras. Forestas la etaj supraĵoj kiuj apenaŭ kaŝas la mamojn kaj la ventron de hodiaŭaj junulinoj - aŭ pli korekte: ili estas kovritaj de pli varmaj vestaĵoj.

Sed ankoraŭ regas la straton la algluantaj kaj anatomie formitaj pantalonoj, kiuj beligas la postaĵojn kaj la femurojn de la samaj junulinoj.

Mi vizitis Flavion. Vizitis Flavion ankaŭ Ildikó el Hungario. Lena estas ĉe la amikino en la ĉefurbo. Mi deantaŭe ne konis la nomon Ildikó, sed evidentiĝis ke estas ina nomo. Blonda, nigrokula, mezalta, svelta, sufiĉe sportiva. Ŝi sidis sur la ergometra biciklo kiun havas Flavio sed neniam uzas, pedalante malrapide, kaj mi surpriziĝis kiam ŝi akceptis botelon da biero. Kaj poste ankoraŭ unu.

De la maniero laŭ kiu li tuŝetis ŝin, mi konkludis ke ili dormis en la sama lito. Kaj ne nur unufoje. Flavio parolis al ŝi en miksaĵo de angla, hungara kaj germana lingvoj.

Mi iris hejmen kaj trovis Anjan sola, malpleniganta la saŭnon. Ŝi portis nur helruĝan kalsoneton kaj ŝvitis pro la laboro. Mi helpis ŝin dum duonhoro, poste ni faris amoron sur la sidiloj de la saŭno. Komence ŝi rajdis min, poste mi prenis ŝin de malantaŭe, ĝuante ŝiajn belan dorson kaj postaĵon.

La praavo de Anja venis el Finnlando post la rusa revolucio. Li starigis saŭnon kaj poste dometon en la arbaro. Tial Anja kvazaŭ ne povas vivi sen saŭno. Sed dum la somero ni plenigas ĝin de ĉio kion ni ne bezonas.

2005-09-28

Granda Frato

Mi iel-tiel ne komprenas kial homoj lasas sin enŝlosigi en domo, dum 140 tagoj, sen kontakto kun la ekstera mondo, garditaj de 68 kameraoj kaj 189 mikrofonoj - sed tio estas la koncepto de Granda Frato kiun ni nun povas rigardi televidile 24 horojn tage. Kaj Renata tiel lernis kelkajn novajn vortojn, kelkaj el kiuj sonas amuzaj en nia dialekto ...

La partoprenantoj ŝajne rapide forgesas pri la okuloj de Granda Frato, kaj du el ili laŭdire jam faris amoron en la domo. Ili ĉiuj estas junaj, aĝaj inter 19 kaj 32 jaroj, maljunulo elvoĉiĝis jam la unuan semajnon.

Ni rigardas scenon el la banejo, kie nun duŝadas junulo kaj du junulinoj. Unu el la junulinoj havas belajn mametojn, ŝi estas unu el tiuj kiuj laŭdire jam faris amoron, tiuj de la alia laŭ mi estas tro grandaj. Ŝi havas tatuaĵon sur la maldekstra pugo. Mi kredis ke tatuaĵoj estas out. Verŝajne Anja kaj Renata pli atente rigardas la junulon.

Anja demandas: - Se mi partoprenus Grandan Fraton, ĉu vi tolerus ke mi duŝas nuda tiel ke la tuta lando povas vidi min?

Mi ja iom post iom alkutimiĝis al tio ke aliaj homoj vidis Anjan nuda.

- Nu, se vi tion dezirus. Vi ja ne povus ne duŝi dum 140 tagoj, kaj nude antaŭ la kameraoj ŝajnas esti la sola ebleco.
- Kaj se mi faris amoron kun alia partoprenanto?
- He, tion mi nature ne tolerus!

- Anja, diras Renata, - ĉu vi deziras partopreni? Aŭ ĉu io alia?

Kaj mi diras: - Mi proponas ke vi ambaŭ aliĝas al Granda Frato. Tiel mi povas rigardi vin duŝi ĉiutage.

La televido montris scenon el la salono, kie tri junuloj paroladas.

Renata diras: - Kion signifas "tsemak"?
- Kion? Tio ne estas vorto.

Kiel dirite, mi ne komprenas kial homoj lasas sin tiel enŝlosigi. Sed mi ja bone komprenas kial homoj deziras rigardi ilin.

2005-09-27

Ĵaŭdon, pasintsemajne

Mi ankoraŭ ne diris ke revenis la Ĉefo de Vendo. Bone, li revenis ĵaŭde, kun nigra okulo.

(Tion certe faris al li la edzino, diris Lada.) Kaj se la Dikulo havas edzinon, ŝi verŝajne povas bati nigra lian okulon.

Mi povis vidi ke Johana estis nervoza, tre multe kaj mallaŭte paroladis kun du aliaj virinoj de Vendo, kaj je la 9a aŭdiĝis altaj voĉoj el la oficejo de la Ĉefo. Estis evidente ke li maldungis Johanan.

Kaj posttagmeze ŝi sidis en unu el la aŭtoj de Transporto. Lada dungis ŝin kiel ŝoforo. Surprizis min ke Lada faris tion.

Kaj Roĝero diris: "He, he. Ĉu ŝi nun uzos nian duŝon?" Roĝero estas ŝoforo ĉe Transporto kaj la ŝoforoj havas duŝejon kun tri duŝoj. Ĝis nun estas nur viraj ŝoforoj.

Kaj koncerne antaŭa posto: Laŭ Flavio la meza daŭro de homa vivo en la ŝtona epoko ne estis 30 jaroj, sed 29,6 jaroj. Kiel li povas scii tion?

2005-09-25

Mamoj de la ŝtonepoka reĝino

En ĵurnalo mi legis pri Renesanca Foiro en usona urbo Gilroy, kie oni enscenigis mezepokan straton. Ĉu homoj tiam estis aliaj ol nun? Mi rimarkis frazon: Eĉ la reĝino Elizabeta 1a tiutempe povis montri sin nudbrusta. Kaj: En la Meza Epoko oni povis malkaŝi mamojn, sed ne krurojn.

Kaj Renata diris: - Kaj nun vi certe deziras ke vi vivus en la Meza Epoko. Tiam vi devus ankaŭ akcepti la malriĉecon kaj la malsanan nutraĵon de tiu tempo, kaj la religiajn postulojn kaj malliberecon de ordinaraj homoj. Kaj memoru ke tiutempe la meza daŭro de homa vivo estis nur 30 jaroj.

- Nu, mi diris, - verŝajne nur el moda vidpunkto plaĉus al mi la Meza Epoko.

- Ni iam enscenigis Ŝtonepokan grandbienon, diris Renata, - kaj la nudbrusta elemento ja plaĉis al la turistoj.

- Ĉu partoprenis vi?

- Jes, kun kvar aliaj junulinoj, antaŭ du jaroj, dum tri semajnoj, de la 11a ĝis la 15a. Krom du tagoj kiam pluvis.

- Ĉu tutnudaj?

- Ne, ni portis felojn ĉirkaŭ la koksoj. Kaj por diri la veron, ni portis kalsonetojn sub la feloj, sed tion ne vidis la turistoj.

Kaj mi tre ŝatus viziti tian grandbienon, por vidi Renatan, la ŝtonepokan reĝinon ...

Elektro

Sen elektro nuntempe funkcias kvazaŭ nenio. Mi eĉ ne povis skribi blogon. Kaj ni ne povis rigardi La Reĝon de la Bovoj kun Patricia Pillar aŭ Grandan Fraton.

Sed mi povis kuŝi, en la mallumo, dum horoj kun la brakoj ĉirkaŭ Anja.

Ni frue enlitiĝis. Ankaŭ Renata frue enlitiĝis, sola. (Aŭ ni ludis ŝakon en la vagema lumo de kandelo.)

2005-09-17

Anja intervjuiĝis

Anja intervjuiĝis en librovendejo, de la televido. Ni vidis ŝin en la Televida Ĵurnalo hieraŭ. La ĵurnalisto demandis ĉu ŝi legis libron de Paŭlo Koeljo. Anja respondis ke ŝi legis "La Alkimiston" kaj trovis ĝin bona.

Oni faris demandojn al ses personoj kiuj hazarde vizitis la vendejon. Alia virino respondis ke ŝi legis "La diablon kaj fraŭlinon Prym", maljuna sinjoro asertis ke li legis ĉiujn librojn de Koeljo, sed ne povis memori titolojn. Juna viro kredis ke Paŭlo Koeljo estas mezdistanckuristo el Kenio kiu nun kuras por La Unuigitaj Arabaj Emiratoj.

La intervjuoj estis okaze de la traduko de la libro "Dek unu minutoj". La ĵurnalisto diris al Anja ke la titolo alludas al la meza daŭro de koito. Anja diris rapide: "Ĉe ni daŭras multe pli longe!" Mi tre fieris pri tio respondo kaj donis al ŝi amplenan kison.

Anja ricevis senpagan ekzempleron de "Dek unu minutoj", kaj nun ni legos ĝin.

2005-09-16

Longa hararo

Mia hararo estis pli longa ol kutime. Dinjo feriis kaj nur revenis el la kamparo hieraŭ. Kaj mi ĉiam lasas tondi mian hararon ĉe Dinjo.

- Ankaŭ la mia estas pli longa, ŝi diris, - sed tio estas intence. Sed kun la via ni devas tuj eklabori!

Kaj mi denove sentis ŝiajn mamojn kontraŭ miajn ŝultrojn. Ĉu ili estas pli grandaj? Eble ŝi gravediĝis? Certe virino kiel Dinjo havas amikon.

Mi probis diveni ion el ŝiaj malhelaj okuloj sed ili malkaŝis nenion.

2005-09-13

Ĉelaboraj okazintaĵoj

Ĉu mi jam menciis Johanan, la nova blondulino ĉe Vendo? (Jes, en tiu posto.) Mi ankoraŭ preskaŭ ĉiutage vidas ŝin, ekzemple en la manĝejo, aŭ kiam mi trairas la ĉambraron de Vendo. Kion mi volas diri estas: Ŝi ankoraŭ ne malaperis. Kaj ŝi ŝajne ankoraŭ ne retrovis sian mamzonon. Mi volonte konfesas ke plaĉas al mi la vidon de ŝiaj cicoj sub la delikata ŝtofo de ŝiaj blankaj bluzoj. Sed cetere ŝi ne estas mia tipo.

Iu kiu fakte malaperis estas la Dikulo de Vendo, la ĉefo. Mi ja ne multe atentis pri li, sed Lada demandis al mi: "Kie li estas? Kaj kion ja faris li kaj Johana? Kaj kio entute okazas ĉi tie?" (Ne scias mi. Ja virinoj estas pli atentemaj.)

Lada estas la nova ĉefino ĉe Transporto, tre simpatika ulino. (Sed "Lada" ja estas malkomuna nomo por virino. Nu ja, ŝi estas ĉe Transporto, kaj ankaŭ en Hispanio virinoj kelkfoje havas aŭtomobilajn nomojn, ekzemple Mercedes.)

Jes, Lada rimarkis ke la Dikulo forestas, kaj poste neniu vidas lin dum pli ol semajno. Kaj Johana havas la ŝajnon de nenio.

Mi demandis al Elizabeta, ja mi ĉiutage trovas okazon por paroli al ŝi. Sed ŝi diris: "Tio ne estas mia afero!" Evidente ŝi scias ion.

2005-09-02

Beleco

Mi ludis ŝakon kun Renata. Dum la lasta semajno mi ne vidis ŝin multe, ĉar la univeritata jaro nun komenciĝis. Kaj ni ne ludis ŝakon same ofte kiel dum la unuaj semajnoj, kiujn ŝi loĝis ĉe ni.

Kion oni nomas la ŝakfigurojn en esperanto? Reĝo, reĝino ... Mi parte atentis pri la ŝakludado, parte pri Renata, parte pri la televida ĵurnalo, kie oni nun faris reportaĵon pri belec-konkurso en Zimbabvo. Laŭ la ĵurnalisto homoj en la ĉefurbo Harareo ŝokiĝis, ĉar kelkaj el la partoprenantinoj estis nudbrustaj.

Jes, kelkaj el ili fakte havas tre belajn mamojn. Laŭ la televida ĵurnalo estas kulture akceptite ĉe la Ndebele-popolo en sud-okcidenta Zimbabvo, ke needzinigitaj virinoj ne kovras siajn mamojn.

Kun mia nigra ŝakreĝino mi faras taktike malsaĝan movon. Laŭ Renata miaj pensoj estas ie fore, ĉu hazarde en Zimbabvo? Ŝi laŭte ridas.

Anja, kiu ankaŭ vidis la afrikajn belulinojn, komencas malbutoni sian bluzon, dum ŝi diras: Ĉu estas akceptite ankaŭ ĉe ni ke needzinigitaj virinoj montras la mamojn? Ŝi demetas la bluzon kaj dancadas tra la ĉambro, en bluĵinzo kaj kun nuda brusto.

Renata kaj mi rigardas ŝin. Kiam Anja ĉesas la dancadon por demeti ankaŭ la pantalonojn, Renata demetas sian T-ĉemizon kaj lasas min dehaki sian mamzonon. Nun du belulinoj dancadas antaŭ miaj okuloj. Miaj okuloj kaptas la movojn de la grandaj mamoj de Renata. Vere estas bela vidaĵo.

Fine Anja subenŝovas la kalsoneton. Renata iomete hezitas. Ŝi ŝovas flanken la ŝtofon de la kalsoneto, kaj mi vidas ke ŝi nun razis al si la pubon. Mi eligas ĝemeton de ĝojo. Nur tiam ŝi fine demetas la kalsoneton. Ŝia pubo estas senhara, kaj mi vidas la superajn partojn de ŝiaj lipoj. Anja diras: Kiel bele!

Jes, kaj kial loĝi en lando kie oni ŝokiĝas pro nudaj mamoj, kiam oni povas pasigi tempon kun du belaj amikinoj?

2005-08-30

Laboro denove

Finiĝis miaj ferioj, kaj por diri la veron, mi komencis senti la mankon de miaj kolegoj. Almenaŭ de kelkaj el ili. Kaj mi estis scivolema pri novaj kolegoj, ĉar ĉiam aperas novaj gelaboremuloj post la ferioj. Antaŭ ĉio ĉe Vendo. Junuloj de la kamparo, vilaĝoj aŭ ĉefurbanoj kiuj ne trovis laboron tie.

Kaj ĉiujare kvarona dozeno de junulinoj kiuj kredas ke la vojo al rapida sukceso iras tra la lito de iu ĉefo. Pasintjare ni ja havis ekzemple Dana. Kaj ĉi-jare? Tutcerte Johana, la alta blondulino kun grandaj mamoj kiu ne portas mamzonon sub la bluzo. Certe kelkaj ĉefoj jam vidis ŝin. Kaj certe ŝi baldaŭ malaperos. Dana pensis ke mi estas ĉefo, malgraŭ tio ke mi ne tiom ĉefas, sed por novulino ja ĉiuj havas la ŝajnon de ĉefo. Tamen, Johana ne estas mia tipo.

Kolego kiun mi tre ŝatis revidi ja estis Elizabeta, la belulino de Ekonomio. Kaj mi planis kion diri al ŝi, sed ŝi estis pli rapide:
- Mi ne sciis ke vi estas naturisto, ŝi diris, tuj post mia saluto.
- Nu, mi ne estas.
- Ha, mi kredas ke plaĉis al vi la restado.
Certe ŝi pravas. Kaj mi pensis pri la nuda korpo de Elizabeta. Kiu nun estas je distanco de duona metro. Vestita.
- Eble. Sed nun bedaŭrinde estas tuta jaro ĝis la venonta somero.
- Oni aranĝos naturistan banadon en la banejo de la Altlernejo, ŝi informis min, - se vi dezirus, vi kaj Renata povus partopreni.
(Ha, ĉu Renata?)
- Jes, eble mi kaj Renata dezirus partopreni. Mi demandos al ŝi.

Dungiĝis nova ĉefo ĉe Transporto. Virino, sufiĉe bela. Certe, virinoj veturas pli sekure, kaj ofte pli rapide ol viroj, sed Ĉefo de Transporto ja estas oficeja posteno. Nu, ja bone, tiam oni vidos ŝin pli ofte. La duan tagon ŝi portis senmanikan bluzon. Kiel dirite, sufiĉe bela. Larĝetaj koksoj kaj alloga postaĵo. Dum la maljuna dikulo kiu ankoraŭ ĉefas ĉe Vendo, nun eble jam amuzigas sin kun Johana la blondulino.

Denove hejme, mi citis la inviton de Elizabeta, kaj ne forgesis diri ke ŝi kredas ke Renata kaj mi estas la paro. Renata trovis tion tre amuze, dum al Anja ŝajne ne tiom plaĉis.

Sed kiel Elizabeta konas la nomon de Renata? Nu, eble nur pro tio ke virino kiu pasigis tri semajnojn en kampadejo, verŝajne atentas pri aliaj aferoj ol viro kiu ĵus eniris tra la pordoj. Aŭ eble ne.

2005-08-28

Flavio la mamoraco

Mi iris, aŭ pli ĝuste veturis, al Flavio por rigardi dvd-ojn, sed li ne estis hejme, kaj mi trinkis kafon kun Lena parolante pri la anasoj de la Princo. Poste Flavio venis hejmen, kaj komenciĝis tipa sceno.

Flavio salutis nin kun la jenaj vortoj: Ha, mi forestis dum pli ol du horoj, kaj vi ankoraŭ ne enlitiĝis!

Lena furioziĝis, Flavio moke ekridadis, kaj Lena eĉ pli furioziĝis. Sciante ke ni deziras rigardi dvd-ojn, ŝi formetis la kablojn kaj elĵetis ilin tra la fenestron. Flavio, ankoraŭ ridanta, eliris, ĉar ne estas facile retrovi tiajn kablojn.

Se Anja ne estus tiel bona amikino ... Lena diris. Ŝi enfermigis sin en la dormejo kaj aŭdiĝis Radion Sunon.

Flavio revenis (sen la kabloj). Ĉu ankoraŭ ne? li demandis, ne tiom ridanta nun. Li aperigis la fotilon, kaj montris al mi bildon. Mi tuj rekonis scenon el la nudista kampadejo (dorsoj kaj postaĵoj de du junulinoj).

Kiel vi sukcesis fari tion? mi demandis. (Mi ja ankaŭ estis tie, samtempe, sed ne vidis fotilon).

De sub la tuko, Flavio respondis. (Jes ja, nudistoj ja ĉiam kunportas tukon, do ankaŭ ni.) La plimulto montris teron kaj ĉielon, sed tiujn mi nature jam forigis.

Mi atente rigardis kvardekon da fotoj kiujn li ne forigis. Jen mi probante paroli esperanton al du germanaj junulinoj, dum brilis la traboraĵoj. Jen Lena kaj Renata. Jen Anja kaj Yvette, la francino. (Do fine mi revidis ŝin nuda). Jen Renata sola. Jen Lena de malantaŭe. Jen usonaj gejunuloj kun kiuj Flavio longtempe paroladis. (Nun mi fine komprenas kial). Sed neniu japanino, eĉ ne de malantaŭe.

Fine mi demandis al Flavio, ĉu mi povus havi kopiojn. Li kapjesis, sed aldiris: Sed ne la bildojn pri Lena. Kaj ne tiun de Renata. Tio ne estus bona por vi ...

Bone, kion diri, sed ja tre plaĉus al mi havi tiun pri la du germaninoj. Kaj tiun de Yvette.

2005-08-26

Traboraĵoj

Hodiaŭ, en librovendejo, mi parolis kun virino, amikino de amiko de mi, kiu antaŭ monato dum festeno montris al mi siajn mamojn. Tiutempe mi uzis la vorton pircingoj, sed nun, pripensante la aferon, mi eble preferus la vorton traboraĵoj.

Laŭ mia vortaro, la angla vorto pierce signifas fari truon trabori. Sed la vorton piercing oni ŝajne uzas ankaŭ pri la etaj ornamaj ringoj kaj stangetoj kiujn oni metas en artefaritajn truojn sur la homa korpo. Oni povas havi tiajn truojn ekzemple en la lango, en unu aŭ ambaŭ lipoj, en la nazo, ĉe la brovoj aŭ ĉe la umbiliko.

Mi ne konas la korektan esperantan vorton, ĉar tio ne estis temo ĉe la kurso por komencantoj, malgraŭ tio ke povas esti ke ankaŭ nia instruistino havis ion sub la bluzo.

Ĉar ja ankaŭ la mampintoj ŝajnas esti populara loko por truoj, ringoj kaj stangetoj. Kaj ankaŭ en la subzonaj regionoj troviĝas ŝajne bonaj lokoj: kelkaj (aŭ ĉu multaj?) virinoj tiel beligas al si la tieajn lipojn kaj la klitoron, kaj kelkaj viroj eĉ havas ringeton je la peniso.

Paŭlina, la ruĝharulino, nun montris al mi novan stangeton ĉe la maldekstra brovo. Kaj vi jam vidis la ringetojn en miaj cicoj, ŝi diras. Certe, ŝi memoras tion, kaj ankaŭ mi memoras ŝiajn belajn mamojn kun traboraĵoj.

Ĉu traboraĵo estas vorto uzebla en esperanto? Nu, esperanto ja estas lingvo en kiu ĉiuj rajtas proponi vortojn laŭguste, dum ekzemple en la angla lingvo ekzistas tiom da vortoj, tiel ke oni povas uzi nur tiujn kiujn oni trovas en la vortaroj.

Mi diris adiaŭ al Paŭlina kaj al ŝiaj traboraĵoj, kaj mi esperas ke ŝia venonta traboraĵo estu ie en la suba regiono, ĉar ŝi estas virino kiu fieras pri sia korpo kaj ornamas ĝin por ke oni tion vidu.

2005-08-23

Amorado

Anja malrapide senvestiĝas dum ŝi dancadas laŭ la muziko. Unue ŝi malbutonas la bluzon kaj demetas ĝin. Poste malaperas la jupeto. Ŝi ludeme dehakas la mamzonon kaj lasas siajn mamojn nudaj al miaj okuloj. Fine ŝi glitiĝas teren la kalsoneton.

Miaj lipoj malkovras ŝian korpon, mi kisas la pintojn de la mamoj, mordetas ilin, sentas ilin erektiĝi. Mi gustumas la salon de ŝia umbiliko. Per fingroj mi disigas la lipojn de ŝia sekso, mi lasas unu el ili englitiĝi.

Ni sesdeknaŭas. Mi sentas ŝian varman buŝon ĉirkaŭ mia membro. Mi knedas ŝiajn sidvangojn kaj premas ŝin al mia vizaĝo.

Poste ŝi rajdas min. Mi vidas dancadi ŝiaj mamoj. Ŝi ŝvitas, spiras rapide. Mi karesas al ŝi la femurojn, la koksojn, la ventron, la mamojn.

Ŝi kuŝiĝas surdorse. Mi dum momento rigardas ŝin: la okuloj plenaj de deziro, la cicoj erektaj, la brusto kiu leviĝas kaj malleviĝas pro ŝia forta spirado, ŝia malferma sekso. Denove mi kuniĝas kun ŝi, ĝis orgasmo kaptas nin.

Kaj poste: en la paca silento audiĝas la fortaj batoj de niaj koroj.

2005-08-22

Semajnfine

Tiun ĉi semajnfinon tranoktis ĉe ni Yvette, la francino. Finis ŝia restado en la kampadejo, kaj ŝi nun vojaĝis hejmen al Francio. Dum nia tago en la nudista kampadejo, Anja kaj Renata proponis al ŝi ke ŝi vizitu nin en la semajnfino, antaŭ ol iri al la flughaveno.

Mi ne povas diri ke mi ne rekonis ŝin vestita. La ruĝan hararon kaj la belan vizaĝon mi tuj rekonis. Ŝi portis blankajn bluzon kaj jupon. Yvette ridetis kaj diris ke estas la unua fojo en ses semajnoj ke ŝi portas vestaĵojn. Mi povis konstati ke ŝi ankoraŭ ne surmetis mamzonon, ĉar mi vidis la cicojn moviĝi libere sub la ŝtofo de la bluzo.

Antaŭ semajno ni ĉiuj vidis unu la aliajn nudaj. Mi dezirus proponi ke ni senvestiĝu, sed por la inoj, ŝajne nun estis plej nature porti vestaĵojn. Mi tial diris nenion.

En la kampadejo, mi nature havis bonan okazon rigardi nian francinon. Malhelaj okuloj, ĉarma buŝo, firmaj mametoj, plata ventro, rondetaj koksoj, razita pubo, virina postaĵo, belformaj femuroj. Kaj la plej bela hararo kiun mi vidis dum longa tempo. Laŭ mi, nur francino povas havi tian malhelruĝan hararon.

Dum la nokto, Yvette dormis ĉe Renata en la larĝa lito de la gasta ĉambro. Dimanĉe pluvis kaj malebligis restadon sur la teraso. Kaj mian lastan eblecon vidi nuda nian belan vizitantinon.

En la posttagmezo ni veturis kun Yvette al la flughaveno.

2005-08-19

Nude

Ĉi tiun matenon ni vekiĝis sen piĵamo. Nokte, Anja kaj mi ja kutime dividas piĵamon. Sed okazas ke ni faras aliel, ekzemple se ni faras amoron tre malfrue kaj dormiĝas sen surmeti ĝin.

Pasintan vesperon ni ne amoris. Ni kuŝis nudaj sur la lito, kisante. Mi karesis ŝian vizaĝon, nukon, ŝultrojn, brakojn, mamojn, ventron, koksojn, postaĵon, femurojn. Poste mi malrapide fingrumis ŝin, dum mi sentis ŝian varman malsekecon. Fine ŝi ekhavis fortan orgasmon.

Kaj ni dormiĝis, nudaj.

2005-08-18

Silikono kaj simetrio

Ĉar mi ankoraŭ ne komplete saniĝis, mi pasigis tempon enlite, dum Anja kaj Renata iris por ĉeesti la fermigon de la festivalo. Mi vidis du piedpilkajn maĉojn (entute 11 golojn) kaj programon pri plastika kirurgio.

Mi nature komprenas ke virino, se ŝi havas unu grandan kaj unu malgrandan mamojn, deziras silikonaĵon, ĉar simetrio, laŭ mi, estas tre grava por bela aspekto. Sed pligrandigo de mamaro jam sana kaj bela, tamen nur mezgranda, estas sensencaĵo. Grandeco ne gravas, nur simetrio kaj formo. Cetere, bona plastika kirurgio tutcerte estas tre multekosta.

Anja, antaŭ kelkaj jaroj, komencis paroladi pri silikono, sed ŝajne helpis miaj tre altlaŭtaj protestoj, ĉar poste mi aŭdis nenion. Mi ĉiam amas ŝiajn tre belajn mametojn.

2005-08-15

Nudista kampadejo

Sabate ni venis perbuse al la nudista kampadejo, prokcime 50 kilometrojn for de la urbo. Ne pluvis, malgraŭ la deziro de Flavio. Kiam mi lastatempe estis tie? Eble estis antaŭ kvar aŭ kvin jaroj. Tiam ni (mi kaj du amikoj) enŝteliĝis tra la bariloj, sed nun ni simple uzis la enirejon. Lenan ili ja konas, aŭ almenaŭ tiel ŝajnas al mi.

Ni senvestiĝis. Mi observis Lenan, ĉar la unuan fojon mi vidas ŝin nuda. Certe, ŝi havas belan korpon, mole diketan, bronzitan. Anja kaj Renata ja ankaŭ estas bronzitaj, sed oni povas vidi ke ili surplaĝe plej ofte surhavis kalsonetojn. Por Renata estis la unua fojo en nudistejo. La tri inoj metis siajn tukojn sur la herbejon kaj sidiĝis, dum Flavio kaj mi faris esploran promenadon.

Momente vivis en la kampadejo verŝajne kelkcent homoj, evidente el diversaj landoj, ĉar mi rekonis diversajn flagojn: germanan, svedan, usonan, sud-afrikan, iranan, brazilan. La japanan flagon mi ne vidis. Kial ne? Estas multe da japanaj turistoj en la urbo nun. Kial ili ne vizitas nian naturistan kampadejon? Japanoj, laŭ mi, estas tre afablaj homoj, kaj multaj japaninoj estas tre belaj.

Mi ankaŭ ne vidis la esperantistan flagon. Internacia kampadejo ja devus estis taŭgaj ĉirkaŭaĵoj por esperantoparolantoj. Mi probis paroli esperanton al du junaj germaninoj, sed ili respondis al mi en la angla. Unu el ili havis pircingojn tra la mampintoj, kaj ambaŭ estis pube razitaj. Mi kun kreskanta intereso observis kiom da homoj forrazis al si la puban hararon, precipe junulinoj, sed ankaŭ viroj kaj pli maljunaj virinoj. Lena, kiu ja konas tiujn lokojn, ankaŭ estis razita. Anja forrazas la harojn nur ĉe la lipoj, dum Renata, tion mi jam rimarkis sur la teraso, havas molan, allogan triangulon.

Kaj mi ekvidis Elizabetan! (Kaj ŝi samtempe ekvidis min!). Elizabeta estas kolegino de la laborejo. Ŝi estis bele bronzita, kaj mi konstatis ke ankaŭ al ŝi mankas la suban hararon. Mi ne sciis ke ŝi estas naturistino. Kaj ŝajne ŝi ne volis ke mi sciu tion. Kaj mi pensis, ha, jen mi staras, parolante kun nuda Elizabeta! Ŝi estas tre bela virino, eble 24 aŭ 25 jaraĝa. Kaj en kelkaj tagoj finiĝos la ferioj ...

Poste mi revenis al niaj inoj. Renata parolis kun franca junulino (malhelruĝa hararo, malgrandaj mamoj, tre bela). Denove mi observis Lenan. Ĉu ŝi ankaŭ estis razita tiam, kiam ŝi metis mian manon inter siajn femurojn? Pri tio mi ne estas certa.

Fine ni manĝis ĉe la restoracio. La francino akompanis nin, ŝi nomiĝas Yvette. La manĝaĵo ne estis tre bongusta, kaj eble tial mi nun sentas min iom malsana.

2005-08-12

Ĉe Flavio kaj Lena

- Via blogo estas verda, Flavio diras, - kaj oni povas kompreni nenion de tiu lingvaĵo. Sed mi ne dubas pri tio ke vi uzas ĝin por alte laŭdi min.
- Certe, kaj la via estas flava, kaj nur enhavas bildojn.
- Parolante pri bildoj, mi havas foton de Lena. Flavio premadas dek sep fojojn al diversaj butonoj sur la digitala fotilo. Ĉu nudbildo? Sed estas foto pri Lena kiu manĝas bananon. Jes, sufiĉe interesa.

Lena dum periodoj loĝas ĉe Flavio, kaj dum aliaj periodoj ĉe amikino en la ĉefurbo. Kiam Lena estas ĉe Flavio, ŝi vere regas la loĝejon, kaj ĉio estas en malordo. Poste Flavio uzas tri tagojn por ordigi ĉion.

Ili neniam ferias komune, ĉi jare Flavio estis en Hungario, dum Lena vizitis Francion (laŭ Flavio ŝi pasigis la tempon en iu tendaro ie). Iusence ili estas idealaj partneroj, pruvante ke malsimilaĵoj altiriĝas, la alta, maldika Flavio kun siaj interesoj kaj la ĉarme diketa Lena kiu verŝajne povus vivi la tutan jaron en naturista kampejo legante librojn sub blua ĉielo se la klimato ne malpermesus tion.

- Kial ni ne ĉiuj iros al la Kampadejo morgaŭ, ŝi diras, - Nun estas la lastaj tagoj de la somero. Mi tuj telefonas al Anja.

- Kiu estas "ĉiuj"? Flavio diras al mi, - kaj ne plaĉas al mi viziti nudistejon kune kun Lena. Se mi vizitas tian lokon, estas por observi la inojn, kaj Lena ĉiam faras kiel eble plej multe por deteni min. Laŭ mi, ne kulpas mi pri tio ke nudaj virinoj ne estas nevideblaj.

Lena parolas telefone kun Anja, kaj mi aŭdas ŝin mencii la nomon de Renata.

Iam, kiam Lena estis ebria, ŝi metis mian manon sub la ŝtofon de sia kalsoneto, kaj foje ŝi premas ĝin al siaj grandaj, molaj mamoj. Kaj Flavio ridetas kaj diras nenion, opiniante ke Lena tiel devas doni al li eĉ pli da libereco.

Flavio antaŭenigas alian bildon, foto pri ridetanta Lena vestita per nigraj mamzono kaj kalsono.
- Mankas la banano, li diras, - kaj mi esperas ke morgaŭ pluvos.

2005-08-11

La loĝejo de Renata

Renata serĉas loĝejon, kiel jam menciite, ĉar baldaŭ komencas la universita jaro. Mi helpas iomete, laŭeble, kun traduko de anoncetoj ktp. Hodiaŭ ni vizitis du ludanantojn. Mi akompanis ŝin, ĉar mi ja aŭdis sufiĉe da rakontoj pri diversaj manieroj luigi loĝejon al junaj virinoj. Sed, nature, ankaŭ la virinoj havas siajn manierojn:

Ŝi zorge vestiĝis, kun ne tro longa jupo kaj blanka, senmanika supraĵo kiu preskaŭ, sed nur preskaŭ, kovris nigran mamzonon. Certe, la luigantoj ekvidu ŝin.

Ĉe la unua loĝejo, tiu strategio fiaskis. Aŭ pli ĝuste fiaskegis. La domposedanto estis maljuna fraŭlino, kvazaŭ 85-jaraĝa, kiu verŝajne ne povis imagi al si Renatan dimanĉe en la preĝejo. Domaĝe, ĉar estis granda, bela domo kun propra parko.

Renata tamen tuj plaĉis al al dua ludonanto. Li estis viro 40-jara, kaj mi tuj sentis malamon kontraŭ li. Ankaŭ li posedis ĝardenon, tamen ne tiel grandan kiel ĉe la monaĥino, kaj mi nature konvinkiĝis ke li spionadas al siaj luantinoj el malgranda fenestro.

Sed, feliĉe kaj eĉ pli feliĉe, la loĝejo mem, en la tria etaĝo (kun banejo en la dua etaĝo), tute ne plaĉis al Renata (ruĝa plafondo!), kaj ankaŭ la prezo estas malĉarma, 1600 en la monato. Bone, ni adiaŭis al Patriko Bateman kaj veturis - hejmen.

Ĉar "hejme" por Renata momente estas la gastoĉambro ĉe Anja kaj mi. Kaj kial ne? Por mi ne estas problemo. Aŭ estas mia plej malgranda problemeto. Ĉiaokaze, por mi ŝi povas resti. Sen Renata, kontraŭ kiu mi ŝakludus, kaj kun kiu Anja sunbanus sur la teraso? Nu, ja, ktp.

Sed se, hazarde, vi, aŭ kuzo de onklino de vi, posedas lueblan loĝejon, kun helkolora plafondo (almenaŭ ne ruĝa) kaj granda banejo kun varmigaj kabloj, je prezo de ne pli ol 900 en la monato, nu, tiam eble Renata interesiĝus.

2005-08-10

La naŭ kantoj de Winterbottom

Ni vidis la filmon "Naŭ kantoj" (9 songs) de Michael Winterbottom, angla reĝiisto.

La filmo temas pri junulo kaj junulino, gestudantoj. Dum longaj periodoj ili estas nudaj en ilia loĝejeto, en la lito, en la banejo, en la kuirejo. Ili faras amoron, kaj la bildoj estas tre intimaj. De tempo al tempo ni vidas scenojn el koncertoj (ĉu la naŭ kantoj?), aŭ de Antarktiko.

Margo Stilley, kiu ludas la junulinon (Lisa), estas alta, svelta kaj ĉarma. Ŝi havas malgrandajn, belformajn mamojn, kiel tiujn de Anja.

Ni ne komprenas la hungarajn subtitolojn. Lena probas traduki el la angla, sed Flavio deziras revidi la multajn nudscenojn, kaj ni iel-tiel perdas la rakonton. Ni diskutas ĉu ili vere faras amoron, aŭ ĉu estas ŝajnaĵo. Sed tiam venas sceno kiu donas rektan respondon al ĉiuj demandoj: jes, ili vere faras amoron antaŭ niaj okuloj. Lena diras ke ŝi estas iom ŝokita.

Estas belega filmo. Kaj mi demandas al Flavio ĉu Margo Stilley ankaŭ ludas en kelkaj el la aliaj filmoj kiujn li aĉetis en Budapeŝto, sed tion li ne scias.

2005-08-09

La vortoj de Renata

Ne ofte mi ĉeestas la kunvenojn de la loka Klubo Esperantista. Mi ne estas membro (Anja estas). Sed hieraŭ okazis la prelegeto de Renata. Ŝi montris lumbildojn, parolis pri sia lando, siaj vojaĝoj (mi ne sciis ke ŝi vizitis Nepalon), kaj sian studfakon (arkeologio kaj historio).

Ĉeestis entute 35 homoj, plejmulte maljunuloj, sed ankaŭ kelkaj pli junaj, kaj eĉ kelkaj allogaj junulinoj. La prezidantino tradukis de tempo al tempo, ĉar ne ĉiuj komprenas esperanton. Ĉiuj tamen laŭdis ŝian belan lingvaĵon, ĉar ŝia elparolo ja estas iom alia ol la nia.

Post la prelego ni trinkis kafon kaj babilis. Plej ofte oni parolas nacilingve (laŭ mi oni povus nomi la klubon Klubo Esperantista "La Krokodilo"), sed hieraŭ, ĉar ĉeestas alilandano, ni ĉiuj penis paroli esperanton. La temaro estis la ĉiama: kial tiom malmulte da homoj parolas la internacian lingvon? Kaj: Kiel varbi novajn membrojn?

Mi diris: Mi estas denaskulo - sed ne denaska esperantisto. Mi opinias ke ni devas fari kiel faras la parolantoj de ĉiuj aliaj lingvoj. Ni devas plimultiĝi. Kaj la infanoj devas lerni la lingvon antaŭ ol instruisto trovas ilin kaj plenigas iliajn kapojn kun anglaj, rusaj aŭ hispanaj vortoj.

Mi deziris ellabori tiujn pensojn, sed ja ekmemoris ke la plimulto de la ĉeestantoj verŝajne estas tro maljunaj, tiel ke oni ne povas postuli ke ili plimultiĝu.

Virino kvardekjara, instruistino, kiu verŝajne sentis sin ofendita, firme rigardis min: Kaj kiom da infanoj havas vi, sinjoro?

Prave. Ne multe faris mi por pligrandigi la homaron. Mi povis respondi ke ŝi, la instruistino, havas tri infanojn, kaj neniu el ili parolas esperanton. Sed laŭ mi ne tre utilas personaj atakoj.

Sed ĉe la eliro unu el la allogaj junulinoj alparolis min. Ŝi nomiĝas Karolina (ne Karulino). Ankaŭ mi deziras internacian familion, miaj infanoj estu denaskaj esperantistoj, ŝi diris. Mi diris ke ŝi certe trovos taŭgan alilandanon, kaj proponis ke ŝi partoprenu internacian tendaron ie (ĉar unue ŝi ja mem devas lerni la lingvon).

Kiam ni venis hejmen, mi gratulis Renatan pro la bela prelego. Ŝi ridetis al mi kaj diris:

Kaj vi, vi deziras plimultiĝi. Mi deziras al vi ĉion bonan.

Ho, vi zamenhofa lingvo, kun via alloga neakurateco!

2005-08-08

Mi eraris

Hieraŭ mi vizitis Flavion, kiu ĵus venis hejmen el Hungario. Eble ni trinkis tro multe. Jes, ni trinkis tro multe. Sed unue mi faris malkovron: mi (denove) eraris.

En antaŭa posto mi esprimis la opinion ke nur virinoj povas esti priskribita per la angla vorto topless (nudbrusta, sen supraĵo).

Sed en libro ĉe Flavio (li havas tre multajn librojn), etimologia vortaro de la angla lingvo, en 37 tomoj, mi legis pri la vorto topless, ke ĝi uziĝis jam en 1937, priskribante novmodan uzon de vira bankostumo. Jes, sur foto el 1922 mia praavo fakte portas tuttorsan bankostumon - mi demandas min nun ĉu li ankaŭ, almenaŭ unufoje en sia vivo, kuraĝis baniĝi nudbruste.

Nur en 1966, laŭ la etimologia vortaro, oni ekuzis la vorton topless parolante pri virinoj.

Bone, viroj komencigis la nudbrustan modon, ne virinoj, kaj vizitante hodiaŭan plaĝon oni povas konstati ke tio estas verŝajna, tamen bedaŭrinda, fakto.

Kaj tiam Flavio aperigis 96 botelojn da hungara biero.

2005-08-07

Turistoj

Mi vidis belegan postaĵon kaj sekvis ĝin preter la arkadojn. Nature la virino ne estis sola, ja ĉiuj ŝajne kunportas sian propran gardiston. Atinginte la Placon, ili turniĝis, kaj miaj okuloj fiksas paron da rondaj mamoj (elbe tro rondaj).

Defore mi aŭdis voĉon, evidentiĝis ke estas la kunportita dikulo kiu parolas al mi. Dum mi rigardas la panojn de lia edzino, li demandas al mi la vojon al la Preĝejo de la Sep Virgulinoj. We're Americans, li aldonas. Kial li diras tion?

Mi povus montri intereson kaj demandi ĉu ili estas de Argentino, Brazilo, Ĉilio ... kaj estas ĉiam amuze demandi al usonanoj ĉu ili estas kubanoj. Sed ne hodiaŭ.

Montrante la direkton al MakDonaldo, mi ekmemoras ke la preĝejo estas en la sama direkto. Bone, mi montris al ili la vojon. Ili diras thank you kaj vagas for.

Dum momento mi denove fiksas la postaĵon de la virino, kaj mi probas ne imagini ŝin enlite kun la dikulo. Eble li vere estas ŝia privata gardisto.

Kelkajn horojn pli poste mi denove vidas ilin, ĉe trotuara kafeo. Ŝi mansignas al mi kaj ridetas, evidente ili trovis la preĝejon. Malgraŭ ĉio turistoj daŭre venas al nia urbo.

2005-08-06

Malseka hararo

Denove mi lasis tondi al mi la hararon. Estas ĉiam Dinjo kiu faras la tondadon. Mi ĉiam antaŭe telefonas kaj demandas ĉu hodiaŭ Dinjo laboras. - Jes, ŝi estas ĉi-tie, sinjoro, respondas la Majstrino.

Kaj eble vi tuj divenis kial. Dinjo estas virino apenaŭ dudek-jara, ne tiom alta, kun longa, nigra hararo kaj enigmaj okuloj. Plaĉas al mi la tuŝeto de ŝiaj mamoj al miaj ŝultroj kaj la aspekto de ŝia bela vizaĝo en la spegulo.

Ne ĉiuj havas la feliĉon senti la pezon de ŝiaj mamoj. Foje mi vidis ŝin tondi la hararon de sinjoro, starante je braka distanco. Eble li odoris male, aŭ diris ion malbonan. Poste mi pli ol kutime ĝuis la kontakton kun ŝiaj mamoj.

Hodiaŭ komencis pluvi, pluvegi, kvazaŭ tropika pluvo. Kiam Anja venis hejmen ŝi estis tute malseka, kaj la mampintoj klare videblis tra la ŝtofo de ŝia malseka T-ĉemizo. Mi helpis ŝin senvestiĝi, premis al ŝi la pintojn de ŝiaj mamoj. En la dormejo, mi subenŝovis ŝian kalsoneton kaj sentis la allogan odoron de ŝia malseka kaj ŝvita korpo. Ni faris amoron sur la lito.

Poste, mi ludis ŝakon kun Renata.

2005-08-05

Someraj tagoj, nudbrustaj esperantistinoj

Hodiaŭ la varmeco estas preskaŭ neeltenebla. Mi decidis resti hejme, en la relativa malvarmeco de la domo, dum la inoj, miaj inoj, iris al la plaĝo. Ni pasigis grandajn partojn de la lastaj tagoj sur la plaĝo. Du tagojn ni eĉ sukcesis okupi etan buĥton duone malantaŭ roko, kun bona sablo.

Ankaŭ Nataŝa, amikino de Anja, iris kune hodiaŭ. Nu, certe plaĉus al mi vidi la mamojn de Nataŝa. Sed ne hodiaŭ - estas, kiel dirite, tro varme. Kaj kial ŝi, kun sia vintropala haŭto, iras al la plaĝo ĝuste hodiaŭ? Jes, en la varmeco homoj ne agas normale. Sed eble ŝi kovras sian haŭton, pli ol Anja kaj Renata, la du nudbrustaj esperantistinoj (vidu finon de antaŭa posto). Nuntempe ĉe ni ne multaj junulinoj sunumas sin sen la supraĵo, malgraŭ tio, ke neniu malpermesas tion.

Bone, trinkante botelon da malvarma biero, mi imaginas al mi la plaĝon: Anja kuŝanta surventre, kun nuda, bronzita dorso kaj bela postaĵo apenaŭ kovrita, kaj Nataŝa sidante en la ombro de la roko, bikine vestita, dum ŝi mansignas, en manko de komuna lingvo, al la ĉiam agema Renata, kiu ludas badmintonon kun du italaj turistoj.

Por mi vere estus plej nature baniĝi senveste, sed, ĉu pro moralo aŭ ĉu pro la fortaj radioj de la suno, homoj komencis pli kaj pli vestiĝi surplaĝe. Tial ankaŭ mi gardas mian nigran bankalsonon, kiun iam donis al mi Anja. Sur la plaĝo ni vidis bikinojn en ĉiuj grandecoj kaj koloroj, kaj la knabinoj de hodiaŭ ŝajne komencas uzi mamzonon eĉ antaŭ ol ili ekhavas brustaĵojn.

Kaj certe, kelkaj knabaĉoj daŭre gapas al la malmultaj vidindaĵoj. Nu, ankaŭ mi uzas la okulojn se eblas, ekzemple hieraŭ kiam nin najbaris junulina kvaropo, tri el kiuj lasis nudaj la mamojn, kaj mi iomete parolis kun unu el ili (fratino de kolego), sed mi tute ne gapaĉis.

Kaj serĉante duan botelon, mi daŭre pensas:

Ĉu pro moralaj kialoj oni denove vestiĝas? Sed ni ne vivas en la 19-a jarcento, kaj moralo ŝajne tute malaperas de la societo ...

Mi demandas al mi kiel estas nun en aliaj landoj. Ĉu same koloraj estas iliaj plaĝoj? Kaj, se ankaŭ tie la suno brilis, kiel estis sur litovaj plaĝoj dum la UK?

2005-08-03

Ĝoni la Vakero

Hodiaŭ venis Ĝoni. Ni ĉiam nomas lin Ĝoni, ĉar li ĉiam amis vakerajn filmojn, kaj, kiel knabo, deziris fariĝi vakero. Estis li kiu telefonis dum la ŝakludado, kaj fakte ne estis la unuan fojon ke li maltrankviligis ludadon ...

Ŝerce mi diris al Anja kaj Renata ke ili ne sunumu sin sur la teraso dum Ĝoni alvenas, ĉar li estas vilaĝano kaj ne kutimas al tio. Renata proponis ke ili faru bonvenan dancon kun bastojupetoj kaj bananoj, kaj mi aplaŭdis tion, sciante ke ili espereble ne faros tiel.

Ĝoni amikeme mansalutis al la du virinoj, kaj poste ni (li kaj mi) iris en la urbon. Ĝoni ne multe ŝanĝiĝis, li portas bluĵinsajn pantalonojn kaj eĉ vakerajn botojn, malgraŭ la varmeco. Mi proponis manĝi ĉe Antonio (tamen ne en la suba etaĝo), sed la vakero havis aliajn ideojn. Kiam oni estas en la urbo, oni manĝas urbege. Ne ĉe BurĝoReĝo apud la Placo, sed ĉe MakDonaldo. Bone, ni iradis ĝis la Ponto.

Ĝoni edziĝis dufoje, la unuan fojon kiam li havis 17 jarojn. Poste ili disigis, kaj li edzigis la fratinon (de la unua edzino). Laŭ mi, tiel oni faras en la urbo, ne en la vilaĝo.

Bone, sed nun Ĝoni la Vakero estas en la urbo, kun kelkaj kontaktoj kaj multaj planoj, kaj diras ke li trovas Renatan bela. Mi probis konvinki lin pri la malo.

2005-08-01

Ĉe Antonio

Anja kaj mi manĝis ĉe Antonio (restoracio apud la Placo), en la suba etaĝo, inter la malvarmetaj muroj de la malnova domo (laŭdire el la 15a jc!).

Ni diris je via sano! al la partoprenantoj de la UK. Ŝajnas ke Anja deziras partopreni la Universalan Kongreson, sed laŭ mi la kongreso jam finiĝis kaj Vilno ne estas nia najbara urbo. Anja faris foton, kun la fotilo de sia poŝtelefono, de mi kaj kelnerino (Nataŝa), kaj sendis.

Post kelkaj minutoj venis mesaĝo, kun iom obskura bildo pri japanino (aŭ koreanino) kun d-ro L. L. Zamenhof (verŝajne busto).

Anja montris la bildeton al Nataŝa (fratino de amikino sia), kiu portis al ni novajn glasojn da biero.

2005-07-31

Festeno

Sabate ni aranĝis festenon, ĉeestis ŝajne pli ol cent homoj, aŭ eble mi nombris duoble, ĉar ne mankis al ni biero aŭ vino.

Iu ulo, amiko de amikino de Anja, parolis kun Renata kaj iel-tiel deziris ke ŝi kisu lin, sed ŝi insistis, en iom ebria angla, ke li petu tion en esperanto. Li alparolis min, petante ke mi helpu, kaj mi, sciante kion li volas, instruis al li la frazon: "Tiru al mi la orelojn!" Post kelkaj minutoj li estis kapabla eldiri tion kiel denaskulo, malgraŭ la vinon kiun li trinkis.

Li denove prezentis sin al Renata kaj diris la magian frazon. Renata ekridis surprizigite, ektiris al li la orelojn, kaj kisis lin sur la frunto. Poste ŝi amikeme ŝovis lin en la sofon kaj iris por trovi al si novan botelon da biero.

Virino kun ruĝa hararo, amikino de amiko de mi, montris al ni siajn pircingojn, kaj ĉar almenaŭ unu el ili iras tra mampinto, ŝi lasis nin admiri du sufiĉe belformajn mamojn.

Mi dancis kun Renata kaj sentis ŝian varman korpon kontraŭ la mia, dum ŝi ridante tiretis al mi la orelojn. Fine ŝi kisis min. Surbuŝe.

2005-07-29

Ŝako

Hieraŭ vespere mi ludis ŝakon kun Renata. La unuan fojon venkis mi, kaj la duan fojon venkis ŝi. Kiam ni komencis la trian partion, sonigis la telefono. Estis amiko el la vilaĝo, kiun mi ne vidis dum du aŭ tri jaroj. Li venos al la urbo, kaj mi petis lin viziti nin.

Kiam finiĝis la telefonado, Renata estis okupata kunmeti la novan libroŝrankon kun Anja, kaj ni ne daŭrigis la ludadon.

La ŝakfiguroj estas el vitro, kaj oni povas vidi la helruĝajn ungojn de Renata tra la vitro.

2005-07-28

Nokte

Foje estas nokto, eĉ nun dum la somero. Anja kaj mi havas sufiĉe grandan dormoĉambron, kun fenestro al la parko, tiel ke povas esti kaj silente kaj agrable malvarme dum la nokto.

Kiam ni kunloĝiĝis Anja aĉetis belan piĵamon. Tiutempe ŝi ĵus legis libron de iu franca verkisto, kaj sur la kovrilo estis bildo de viro kaj virino portantaj unusolan piĵamon, la viro portis la pantalonan parton, dum ŝi portis la supran parton, kiu atingis ŝin ĝis la femuroj. Bona ideo, Anja pensis, kaj tiel estis.

Poste ni ĉiam dividas la saman piĵamon, sed post la dua nokto ni iomete "ŝanĝis la bildon": Ekde la tria nokto mi portas la supraĵon kaj Anja portas la pantalonojn ...

Kiam Anja estis knabino kaj loĝis ĉe siaj gepatroj, ŝi portis ĉiam longan noktan jupon, sed poste, kiel juna virino, ŝi ofte dormis nuda aŭ kun nura kalsoneto. - Ĉu junula ribeligo? mi demandis iam. - Ne, simple ĉar estis pli agrable tiel, ŝi respondis tiam.

Nun, matene, mi vidas ŝin ellitiĝi, en piĵama pantalono kaj kun nuda brusto. Ŝi forŝovas la kurtenojn kun sperta movo, tiel ke oni ne vidu ŝin de la parko. Poste ŝi iras en la kuirejon, ankoraŭ duonnuda, startigas la kafomaŝinon, pluiras al la banejo, duŝas kaj vestiĝas. Dum mi staras ĉe la fenestro, portanta mian butonitan piĵamosupraĵon, kaj rigardas la homojn kaj la hundojn en la parko.

Tre plaĉas al mi loĝi kun Anja.

2005-07-26

Mankantaj vortoj, mankantaj vestaĵoj

Mi konstatas ke mi lastatempe komencis iomete pensi en esperanto. La kialo estas nature ke Renata loĝas ĉe ni kaj dum la lastaj naŭ tagoj ni parolis preskaŭ nur esperanton hejme.

Mi ankaŭ konstatas ke mankas al mi multaj vortoj. Ekzemple, vortoj pri diversaj vestaĵoj. Mi ne multe okupas min pri tiuj vortoj, sed somere, vidante la homojn sur la Placo, mi ne memoras la vortojn pri ĉiuj tiuj mallongaj kaj algluantaj vestaĵoj kiuj apenaŭ kovras la mamojn, ventrojn kaj postaĵojn de ŝajne la plimulto de junaj virinoj. (Pardonu al mi ke mi ne multe atentas la virojn kaj iliajn vestaĵojn ...)

Hieraŭ, survoje al la plaĝo, Anja kaj Renata diskutis bankostumojn, ĉu unupecaj aŭ dupecaj? Bikino estas unusenca vorto, sed kio estas monokino? En kelkaj landoj monokino estas bankostumo kiu kovras la tutan torson, kaj en aliaj landoj kaj kulturoj ĝi estas nura kalsoneto (bikino sen supraĵo). Kaj en esperanto?

- Kiel oni diras topless en esperanto? Anja demandas.
Mi ne scias. Kiel dirite, mankas al mi multaj vortoj.
- Nudbrusta, Renata proponas.
Laŭ mi, tio estas tro simple:
- Sed ankaŭ viro povas esti nudbrusta, sed nur virino povas esti topless.
- Kaj ĉu unu el vi du kunportis la Plenan Ilustritan Vortaron? Renata ridetas.
Almenaŭ mi ne.
- Kaj ĉu vi pensas ke la bildo kiu ilustras la vorton nudbrusta, montras veran esperantistinon? Renata daŭrigas.
- Certe, Anja opinias, - ĉiuj bildoj en la PIV devus og devas montri esperantistojn.
- Ankaŭ la bildo pri astronaŭto? Laŭ mi, neniam estis esperantisto en la spaco.
- Laŭ mi, mi diras, - ne ekzistas nek esperantistaj astronaŭtoj nek nudbrustaj esperantistinoj!
Kaj Renata ekridas:
- Vi vidu!

Kelkaj pensoj

Eble legantoj ekhavis malĝustan impreson, vidu antaŭan poston, sed vidante Renatan nuda mi ne povis malhelpi altiron. Kion fari? Mi loĝas jam preskaŭ tri jarojn kun Anja, kaj ni havas bonan rilaton. Sed ne okazas ĉiutage ke fremda virino nude sunumas sin sur nia teraso. Almenaŭ preskaŭ fremda, mi ja konas ŝin nur semajnon.

Nenio povas kaj devas okazi. Kaj estus ankaŭ malĝuste se legantoj kredas ke mi nur pensas pri la korpo de Renata. Estas interese paroli kun ŝi, kaj ŝi estas tre inteligenta virino.

Kiel longe ŝi ankoraŭ loĝos ĉe ni? Unuflanke mi dezirus ke la somero baldaŭ finiĝos, tiel ke ĉio revenos al ordinara, ke fremdaj virinoj portos sufiĉe da vestoj, kaj ke Anja kaj mi denove vivos solaj ...

2005-07-25

Du nudaj amikinoj

La du amikinoj sunumas sin sur la teraso ... Anja, mia amikino, kaj Renata - la ŝia.

Kiam ili venis hejmen tiun ĉi posttagmezon, ili tuj elektis la terason. Estas varmega tago. Ili demetis la jupojn kaj T-ĉemizojn - Renata ankaŭ dehakis la mamzonon. (Anja ne havas tre grandajn mamojn kaj tial preferas ne porti mamzonon kiam estas tro varme ...) Poste ili rapide subenŝovis la kalsonetojn kaj kuŝigis sin surventre.

Mi demandis al ili ĉu ili dezirus malvarman trinkaĵon. Jes, bieron, certe! Mi admire rigardis al la bela postaĵo de Renata.

Poste ili sidiĝis kaj ni trinkis glacie malvarman bieron. Jes, certe, Renata havas pli grandajn mamojn ol Anja, kun fortikaj, brunaj mampintoj.

Tiun ĉi semajnon ni parolis preskaŭ nur esperanton, ĉar Renata loĝas ĉe ni ĝis kiam ŝi trovos propran loĝejeton. La venontan monaton komencos la universitata jaro. Certe, ŝi plaĉas al mi.

La amikinoj de mia amikino estu ankaŭ miaj amikinoj ...!