2005-08-18

Silikono kaj simetrio

Ĉar mi ankoraŭ ne komplete saniĝis, mi pasigis tempon enlite, dum Anja kaj Renata iris por ĉeesti la fermigon de la festivalo. Mi vidis du piedpilkajn maĉojn (entute 11 golojn) kaj programon pri plastika kirurgio.

Mi nature komprenas ke virino, se ŝi havas unu grandan kaj unu malgrandan mamojn, deziras silikonaĵon, ĉar simetrio, laŭ mi, estas tre grava por bela aspekto. Sed pligrandigo de mamaro jam sana kaj bela, tamen nur mezgranda, estas sensencaĵo. Grandeco ne gravas, nur simetrio kaj formo. Cetere, bona plastika kirurgio tutcerte estas tre multekosta.

Anja, antaŭ kelkaj jaroj, komencis paroladi pri silikono, sed ŝajne helpis miaj tre altlaŭtaj protestoj, ĉar poste mi aŭdis nenion. Mi ĉiam amas ŝiajn tre belajn mametojn.

1 comment:

Anonymous said...

Mi ankau opinias ke la grandeco ne gravas.