2006-12-27

Blue

La fratino havas bluan hararon. Tio nature tuj kaptis mian atenton kiam ni ekvidis ŝin en la flughaveno. Ŝajne ne tre plaĉis al Renata. Evidente, Adriana ne naskiĝis kun blua hararo. Ne malbela ulino, kaj la hararo fine ne tiom malplaĉis al mi. (Pli juna ol Renata, pli malalta, kun pli malgrandaj mamoj, verŝajne pli firmaj).

Nu, jam la duan matenon mi vidis pli ol intencis Renata. Frumatene mi eniris la banĉambron, kaj jen la du fratinoj. Dum momento mi ekvidis nudajn la mamojn de Adriana: palhaŭtaj, junece firmaj, kun fortaj pintoj (neniuj traboraĵoj, malgraŭ la blua hararo). Ŝi rapide kaŝis al si la bruston. Renata turniĝis kaj surmetis mamzonon. Ŝi diris ion al la fratino, verŝajne: "Surmetu la matenan robon ... !" Adriana, iom konfuzita, ekprenis la matenan robon.

Renata, poste: "Mi ne pensis ke vi ellitiĝis tiom frue ..."
Mi: "Ŝi eble demandas al si kial vi ne ŝlosis la pordon ..."

Mi forlasis la urbon, kaj nun fine revenis post kvartaga deviga vilaĝumado. La nombro de genevoj eĉ pli altiĝis. Mi vidis Kristinan (antaŭ jaroj la unua ino kiun mi vidis nuda). Ŝi jam delonge edziniĝis al la filo de la muelisto kaj ĉiu-dimanĉe vizitas preĝejon. Eble iam mi skribos plu.

2006-12-17

Misteroj

Mi foliumis la taglibron de Renata. Ŝi unue amuzite alrigardis, poste perdis la intereson. Mi ne komprenis vorton. La unuan fojon kiam mi aŭdis Renatan paroli sian lingvon, telefone, kun la patrino aŭ kun unu el la fratinoj, mi pensis: ĉu tiu estas lingvo?

Eble, se mi komprenis tiun lingvon, ankaŭ mi scius ĉu Renata estis virgulino kiam ŝi lernis la akuzativon. Ĉu mi konas Renatan? Aŭ ĉu ĉiuj virinoj ne estas misteroj?

Ĉi-jare Renata ne iros hejmen dum la festotagoj. Bone, ĉu mi menciis ke la fratino de Renata vizitos nin? Ŝi alvenos post kelkaj tagoj. Adriana (la fratino) havas du jarojn malpli ol Renata.

Nu, kun du inoj la tedaj tagoj de la pasintjara jarfino verŝajne ne ripetiĝos. Sed: Renata deziras ke la fratino ne sciu ke ni dormas en la sama lito ktp. Unuflanke, neniu problemo: mi ne diras al kiu ajn ke mi amoras kun Renata. Certe mi ne diros tion al la fratino.

Aliflanke: se la fratino ne sciu, ni ne povas kune englitiĝi sub la kovrilon dum dekkvar tagoj. Mi timas ke la pasintjaraj tedtagoj ripetiĝos.

Mi senkomprene laŭtlegas el la taglibro de Renata. Ŝi ekridas kaj forprenas la libron. Mi palpas al ŝi la postaĵon, ktp.

2006-12-16

Konturoj

Renata kunprenis Flavion al la naturista banado. Jen nature ĉarma afero. Flavio unue devis promesi al ŝi ke li ne kunprenu sian fotilon. Post la banado li kvazaŭ hazarde rakontis al mi ke li vidis Ladan. Li ne preterlasis la detalojn ("firmaj mamoj kaj ĉarma postaĵo", ktp). Nu, la konturojn mi jam konas, la modo ne estas tiel kaŝema - evidente ke iu survoje menciis al li ke mi ŝatus vidi ŝin nuda.

Hieraŭ Lada diris al mi ke ŝi vidis Flavion. (Nu, ŝi nur diris ke ŝi vidis Flavion, mi ne demandis detalojn.)

Fine mi demandis al Flavio: "Ĉu razita?"

Flavio, kun larĝa rideto: "He, tion mi ne kontrolis. Prefere demandu al Renata ..."

Diable!

2006-12-13

Poŝtkarte

Hieraŭ mi ricevis poŝtkartan saluton, kun ruĝaj koboldoj, de Mette la danino. Kaj malgraŭ la neĝaj ĉirkaŭaĵoj de la gajaj danaj koboldetoj, mi tuj ekpensadis pri someraj okazaĵoj.

Strange, dum la nokto mi ne sonĝis pri Mette, sed pri Rumi la bulgarino. Mi vekiĝis kun fortega hardiĝo.

2006-12-11

Akuzative

Renata rakontis ŝercon kiun ŝi aŭdis. Jen la ŝerco:

Junulino vizitas esperanto-kongreson. Kiam ŝi revenas hejmen ŝi konfesas al sia patro: "Paĉjo, mi ne plu estas virgulinon." La patro, ŝokita: "Jen mi pagas por via vojaĝo al esperanto-kongreso, kaj vi ankoraŭ ne regas la akuzativon!"

Renata trovis ĝin tre amuza. Kiam ŝi tradukis ĝin al Flavio, ni devis klarigi kelkajn aferojn kiuj ne ekzistas en lia universo (virgulinoj, akuzativo ktp).

Flavio: "Interese. Mi komprenas ... Bone, se vi, esperantistoj, rakontas tiajn ŝercojn, tio signifas ke la regado de la akuzativo estas speco de problemo, ĉu?"

Ni ne povis nei tion. Ankaŭ spertaj esperantistoj de tempo al tempo forgesas sian akuzativon.

Flavio: "Nu, kial ne simple forigi la problemon? Forgesu la akuzativon! La ĉapelitaj literoj tamen estas ĉarmaj. Bone, se vi forigas la akuzativon eble ankaŭ mi lernos la lingvon."

Renata: "Jes, mi vere pensas ke la akuzativo estus tro malfacila por vi. Mi certe ne rekomendus al vi la studon de Esperanto."

Flavio: "Kaj vi, ĉu vi ankoraŭ estis virgulino kiam vi lernis la faman akuzativon?"

Renata: "Nu, mi ne dubas pri tio, ke vi ŝatus scii tion ... jen, ĉu tio estas demando kiun vi pozus al via fratino?"

Flavio: "He, vi ne estas mia fratino ..."

Renata: "Bone, se vi deziras scii, mi havis dek sep jarojn kiam mi lernis Esperanton."

Ŝi kisis Flavion survange kaj foriris. Certe, ŝi ne forgesis sian akuzativon.

2006-12-10

Respekto

Multaj junulinoj libere esploras sian seksecon. Kial ne? Junuloj tiel faras ĉie kaj ĉiam.

Erika certe estas unu el tiuj junulinoj. Kun kiom da uloj ŝi enlitiĝis? Mi ne scias, kaj tio ne gravas. Verŝajne ne tre multaj. Gravas nur ke ŝi mem decidu kiel, kun kiom, kun kiu kaj kiam fari kion ajn. Mi ĝoje konstatis ke ŝi ĉiam kunportas paketon da kondomoj, en la saketo aŭ en poŝo. Espereble multaj junulinoj faras tiel. Mi havas grandan respekton por ili.

Laŭ mi, papoj kaj religiemuloj senpense kontraŭas la liberecon de multaj virinoj.

2006-12-08

Semajnfine

La pasintan semajnfinon mi pasigis ĉe Erika, kun Erika. Eble ŝi preferus la larĝan liton, sed tiel plaĉis al mi la etoso de la studenta domo, ke vendrede mi insistis: ni iru al ŝi! Ŝi ne protestis.

Je tiu tempo de la vespero, la domo estis plena da geuloj. Ni vizitis kelkajn ĉambrojn, Erika parolis kun kelkaj uloj, mi vane probis ekparoli kun kelkaj ulinoj, poste ni iris al ŝia ĉambro. La kunĉambranino veturis hejmen por la semajnfino. Eble mi ŝatus fine vidi ŝin, sed la dezerta ĉambro nun estis kvazaŭ oazo en la nokto.

Ni malrapide senvestigis unu la alian. Mi sidiĝis en seĝo, ŝi genuiĝis inter miaj femuroj kaj eke prilekis min. Ŝi metis la kapon inter siaj lipoj kaj varme suĉis min.

Poste ni kune kuŝiĝis sur la mallarĝa lito. Jen frapeto al la pordo. Erika: "Kiu estas?" Junula voĉo diris nomon, verŝajne la sian. Erika kovrile kaŝis al si la bruston: "Nu, venu!" La junulo larĝe ridetis kiam li vidis nin en la lito. Erika: "Kion vi deziras?" Li: "La notojn pri la ĉaka milito." Ŝi montris al la ŝranko. Li ne trovis ilin. Erika metis tukon ĉirkaŭ la koksoj kaj iris serĉi ilin, sen okulvitroj, dum la ulo atente pririgardis la nudajn mamojn. Fine ŝi trovis la paperaĵojn. Ŝi: "Jen, ĉu vi vidis sufiĉe?" Ŝi turniĝis, ĉar estis geuloj en la koridoro.

Erika reenlitiĝis. Neŝlositaj pordoj estas interesa afero. (La pordoj estas neŝlositaj pro la sekureco. Oni tamen havas ŝloseblajn ŝrankojn.) Kiom da domanoj vidis la mamojn de Erika?

Dum Erika karesis al mi la ilon, ŝi rakontis ke ŝi vidis nuda la amikon de Mandy (jen la nomo de la kunloĝantino). (Li ne vidis ŝin nuda.) Ŝi: "Estas alloga ulo. Eble mi ŝatus amori kun li. Ĉu vi ĉagreniĝis se mi amorus kun li." Mi: "He, mi ankoraŭ ne renkontis la ulon." Ŝi: "Jen vi pravas. Mi imagas al mi ke vi plaĉus al Mandy". Interese.

Mi ekokupigis min pri ŝia interfemuraĵo. Mia lango denove glitis laŭ ŝiaj lipoj. Samtempe mi metis fingron en ŝian ujon, jen unu, jen duan, jen tri. Poste ni amoris. Mi kuŝigis min sur ŝin, misiista pozicio, ŝi metis siajn krurojn ĉirkaŭ miajn koksojn kaj mi rigardis la profundecon de ŝiaj okuloj kiam ni orgasmis.

Ni vekiĝis je la 11-a. Erika havis liberan sabaton. En la duŝejo mi parolis kun ulo, kiu rakontis al mi sukajn detalojn pri la nokto en alia etaĝo de la domo. Mi eliris por aĉeti panon, kolbasojn, botelon da vino kaj novan paketon da kondomoj.

Mi pasigis la tagon kun Erika. Ne nur en la lito. De sabato al dimanĉo mi denove tranoktis kun Erika. Dimanĉe, post tagmeza amorado, mi fine revenis al la mondo.

2006-12-01

Babilono

Nur tri- aŭ kvarfoje mi parolis kun Ĝoni la Vakero dum la pasinta duona jaro. Antaŭhieraŭ mi manĝis makdonaldaĵojn kun li, ĉe Makdonaldo apud la Ponto. La ejo estis sufiĉe plenŝtopita, sed Ĝoni enŝteliĝis en la plej longan vicon, ĉar li deziris ke lin servu rufhara belulino. Vidante lin ŝi ruĝiĝis. Evidente, ankaŭ rufharulinoj povas ruĝiĝi. Ĉu Ĝoni jam fotis ŝin nuda?

Ĝoni manĝis trioblan hamburgeron, dum mi mendis saladon kun kokidaj vianderoj. Blondulino kun tro grandaj mamoj portis ĝin al la tablo. Ĉu oni havas makdonaldejojn en la tuta mondo? Nun verŝajne ankaŭ en Irako. (Ĉu ankaŭ en Irano? Mi pensas ke ankorŭ ne, sed mi ne scias).

Mi rakontis al Ĝoni ke Renata, kiel parto de sia studo, ŝatus partopreni arkeologian elfosadon en vilaĝo apud Babilono. Sed la restaĵoj de la antikva urbo troviĝas en Irako kaj la ruinoj nuntempe servas kiel kampadejo de usonaj militistoj. Ĉu mi ŝatus loĝi en lando kie oni rajtas manĝi makdonaldaĵojn, sed kie oni mortpafas arkeologiistojn?

Ĝoni denove parolis kun la rufulino. Jes, sufiĉe bela, kun ĉarmaj mamoj sub la uniforma bluzo. Poste mi demandis al li ĉu li fotis ŝin. Li: "Ankoraŭ ne. Estas projekto por la estoneco ... "

Mi rigardis tra la fenestro, kaj vidis la homojn kiuj preterpasis en la aŭtuna pluvo.