2007-06-24

Najbarine

Vendrede, posttagmeze, mi trovis Renatan sur la teraso kun Ŝila, la najbarino. Ili kuŝis surventre, portantaj nur la kalsonetojn. (La ĉeesto de du tasoj da teo indikis ke ili ĵus sidis sur la terasaj seĝoj, sed honore al mi ili nun kuŝiĝis surventre. Ili subridetis, kiel junulinoj ektrovitaj en malpermesita loko. Mi trovis tion tre ĉarme.)

Renata flustris al mi kelkajn vortojn en Esperanto. La najbarino jam informiĝis: "He, jen la sekreta lingvo!" Renata korektigis: "Ne. La lingvo de la sekretoj. Pardonu." Ŝila petis al mi, ke mi donu al ŝi la ĉemizon. (Ĝi ankoraŭ troviĝis sur unu el la seĝoj.) Mi donis ĝin al ŝi. Ŝi turniĝis, eksidis. Belformaj mamoj, eta tatuaĵo ĉe la maldekstra cico. Ŝi restis nudbrusta momenton antaŭ ol revestiĝi. Interese. (Ŝiaj mamoj estas tro grandaj kompare al la mallarĝaj koksoj. Mi estas tre sentema koncerne proporciojn. Cetere, sufiĉe ĉarma ulino.)

La najbaro (la edzo de la najbarino) reiris Aŭstralien. (Ĉu por ĉiam? Ne, por tri monatoj.)

Vespere, Renata diris: "Mi pensas ke ŝi dezirus amori kun vi." Mi: "Ĉu ŝi diris tion?" Ŝi: "Ne. Ina intuicio. Cetere, ni parolis pri vi." - "Kaj kion vi diris?" - "Inajn aferojn."

Nu, ĉu mi dezirus amori kun nia ĉarma najbarino? Mi pensas ke ne. (Kiel dirite, mi estas tre sentema koncerne proporciojn. Kaj mama tatuaĵo certe estas malŝaltilo.) Bone, mi reĵetis al ŝi la pilkon: "Male, mi pensas ke ŝi dezirus enlitiĝi ne kun mi, sed kun vi ..." Renata: "He, kun mi, ĉu? Kiel venis al vi tia penso?" Mi: "Ula intuicio. Cetere, kun vi ŝi kuŝis duonnuda sur la teraso, ne kun mi."

Renata: "Ne, definitive ke ne ..." (Aŭ "ankaŭ al Renata ne plaĉas la proporcioj de la najbarino" aŭ "Renata ne enlitiĝas kun alia ino.") Cetere, rapida fluo da vortoj: "Ĉu laŭ vi vere ekzistas ula intuicio? Laŭ mi tute ne ekzistas. Uloj pensas ne tiel, ofte uloj tute ne pensas. Vidu: kial ni ne tuj kune invitas ŝin al agrabla triangulo?" (Ŝi remetis al si la sunŝirmilojn. Ni duope enlitiĝis tiun vesperon.)

Laŭ Renata nun fiksiĝis la datoj de nia kampadeja restado. (Laŭ mi ŝi jam delonge konas la datojn, sed nur nun deziris informi min.) Bone, ni restos en la naturista kampadejo de la 23-an de julio al la 12-an de aŭgusto. (Tio nature estas tri semajnoj, ne du. Hazarde mi havas miajn feriojn dum tiuj semajnoj, sed tion Renata nature jam scias.)

Adriana alvenos la 7-an, 8-an, 9-an aŭ 10-an de julio (depende de diversaj eblaj kaj maleblaj korespondoj de trajnoj kaj vizaj reguloj.) Verŝajne ŝi restos dum pli ol du semajnoj, eble dum tuta monato. Kiam mi demandas ĉu Adriana akompanos nin en la kampadejon, Renata nekompreneme rigardas min. Nu, eble ni invitu Ŝilan, la najbarinon.

2007-06-20

La bildoj de Flavio

Flavio havas du ekzemplerojn de La Mallonga Buso. Kial Flavio havas du ekzemplerojn de tiu filmo? Nu, kiam li mendis ĝin ĉe reta vendejo li ricevis mesaĝon pri tio ke oni ne havas ĝin enstoke: Oni plenumos la mendon nur post dekkvaron da tagoj. La sekvan tagon li konstatis ke alia vendejo jes havas ĝin enstoke. Li tuj mendis la filmon.

Kiam Flavio revizitis la unuan vendejon, kun la deziro malmendi, evidentiĝis ke oni, malgraŭ ĉio, jam sendis al li la filmon. Li revenis al la dua vendejo, kaj konstatis ke ankaŭ tiu vendejo plenumis la mendon. Bone, post kvin tagoj li poŝte ricevis du identajn sendaĵojn. Nu, Flavio ne estas certa pri tio ke ili estas identaj. La vendejoj troviĝas en du malsamaj landoj (ja ĉiuj landoj estas malsamaj), kaj ambaŭ landoj laŭdire foje cenzurigas filmojn. Tial li (ĉu ni?) devas rigardi ambaŭ filmojn ...

Flavio montris al mi retan paĝon kie uloj prezentas privatajn nudbildojn pri nunaj kaj eksaj amikinoj kaj edzinoj. (Mi supozas ke ino rapide eksiĝos se ŝi retrovus tiajn bildojn enrete.) La bildkvalito estis malbona - domaĝe, ĉar kelkaj el la ulinoj ne estis malallogaj. Laŭdire Flavio posedas nudbildojn pri ĉiuj inoj kun kiuj li amoris - krom unu. Li montris al mi stoketon da fotoj. ("Jen ĉiuj. Nu, mi ne havas fotojn pri la ununoktaĵoj. Ĝenerale mi nokte ne kunportas fotilon. Nepardoneble, jen la vorto."). Mi rekonis Lenan kaj la plejmulton de la inoj. Kelkaj restis nekonataj. (Mi eĉ ne havas nudbildon pri Anja, kaj mi ankoraŭ ne ricevis tiun kiun faris Flavio en la naturista kampadejo. Mi demandas al mi ĉu ĝi ekzistas ankoraŭ. La foto, ne la kampadejo. La kampadejo ekzistas, sed mi ankoraŭ ne revidis la foton, kiel oni vidos.)

Mi denove foliumis la stoketon, dum Flavio trovas botelaron da biero. Mi konstatas ke Lena estas la sola grandmamulino. La aliaj amikinoj de Flavio havas pli mezgrandajn aŭ eĉ etajn brustaĵojn. Mi: "Mankas Oksana!" Flavio: "Mi nur montras al vi la bildojn pri la eksulinoj."

Ĉu Flavio planas enretigi la bildojn? "Ĉu?" Li: "Eble, se mi havus la plenan dozenon. Dek unu estas piedpilka teamo, ne tre erotike. Kaj sendube estas senfrukta tasko post tiom da tempo peti nudbildon de eksulino."

Mi: "Sendube. Alia strategio: unue momente maleksigu ŝin, poste faru la foton." Flavio: "He, ĉu vi jam ebriiĝis?" Mi: "Kial vi eksiĝis?" Li: "Ŝi transloĝiĝis ĉefurben." Mi: "Bonege! Jen aldona kialo. Momente savu ŝin de la ĉefurbuloj." Li: "Nu, jes ja. Ankoraŭ botelon, ĉu?"

Flavio retrovis la fotojn kiujn li faris en la kampadejo. "Mi ne montros al vi tiun pri Anja. Sed jen vidu!" Mi rigardis la foton pri Renata, kun la plenkreska pubhararo de tiam. Alloge. Eble ankaŭ mi aĉetos fotilon.

2007-06-12

Ventumile

Mi aĉetis novan ventumilon. (Kvardek centimetrojn, tri rapidecoj.) Renata plendis pri la varmeco, kaj fine mi aĉetis la ventumilon. Jes ja, estas varmege, sed mi pensas ke ankaŭ estas ŝia tempo de la monato. (Nu, ŝi plendis pri la endoma temperaturo dum pli ol semajno, sed foje ĉiu tago estas certa tempo de la monato, ĉu ne? Kompare al inoj, uloj ja estas tre simplaj animaloj.)

La ventumilo ŝajne solvis ĉiujn problemojn pri endoma fluo de aero. Kaj ĝi plie atentigis min pri la bonodoroj de Renata.

Dimanĉe ni denove vizitis la rokaĵojn. (Renata, Erika kaj mi.) Jam ĉeestis dudeko da gehomoj kiam ni alvenis. Mi rekonis la paron, kun kiu ni mallonge parolis la antaŭan fojon, kaj ili rekonis nin. (La ulo kun la strangaj demandoj kaj lia kunulino kun la belaj mamoj.) Aŭ pli ĝuste: mi tuj rekonis lian kunulinon, kaj li verŝajne rekonis Renatan aŭ Erikan. (La kunulino ĉi-foje ne portis kalsoneton kun nekompreneblaj literoj - sed mallongan, blankan jupeton. Ĉu ŝi portis kalsoneton sub la jupeton?)

Vespere mi kun Flavio kaj Golo rigardis novan filmon: Lie With Me, kanada filmo. Ĉeestis ankaŭ Oksana. Estas ĉiam interese rigardi tiajn filmojn en la ĉeesto de inoj kun kiuj oni (ankoraŭ) ne amoris. Laŭ la kovrilo temas pri "kompleta, necenzurita versio por la UK." (Ĉu filmo por la Universala Kongreso? Ne, laŭ Flavio "UK" signifas "Britio" en la angla lingvo.) Plue: "Ĉio, kion celis Naŭ Kantoj". Nu, mi preferis Naŭ Kantojn. Certe, Lauren Lee Smith ne estas malbela, kaj foje ŝi eĉ senvestiĝis, sed mi ankoraŭ revas pri Margo Stilley.

Sur la rokaĵoj, mi ne forgesu, Renata flustre demandis al mi: "Ĉu belajn ulinojn vi vidas? Kun kiom da ili vi dezirus amori?" Mi ĉirkaŭrigarde nombris: "Nu, kvin aŭ ses. Kaj vi, kun kiom da uloj?" Renata: "Kun unu ..." Mi: "Nu, kun kiu?" Ŝi: "He, kun vi." Bone, mi trompiĝis. Kaj nia amiko de la strangaj demandoj, ĉu li preferus Renatan aŭ Erikan? certe, mi inkluzivigis lian belmamulinon en miaj kvin aŭ ses amorindulinoj. "Kun kiom da ili vi dezirus amori?" - nature jen tipa demando de Renata.

2007-06-08

Someraj mamzonoj

Laŭ Sonjo la ŝranko lamas. Mi diras ke mi mallamigu ĝin. Ni renkontiĝas en la kafejo de la malatenta kelnerino. Sonjo: "Mi rebonigos ĝin, senprobleme. Lasu ke ni ludas minigolfon. Hodiaŭ venkos mi."

Estas varmega tago. En la golfejo Sonjo demetas la ĉemizon - ŝi portas fortikan, nigran mamzonon. Ŝi ne estas la sola ulino kiu faras tiel. (Unu el tiuj, kun alia ulino, fumas sigaredon kun amuziga odoro.)

Nek Sonjo nek mi ludas minigolfon ĉiutage, tial ni verŝajne estas same (mal)lertaj, principe: Ĉe la kvara truo Sonjo sukcesigas "tujan entruigon" (kiel laŭdire parolumas la golfemuloj). Bonŝanca hazardo, nature, kaj ŝi ĝoje saltas tien kaj reen dum la mamoj bele dancadas. Poste ŝi staras apud la truo, por rigardi mian baton. Ŝi kliniĝas, kaj min distras ŝia brusta fendiĝo. Ĉe la kvina truo ĉio repetiĝas (ne la "tuja entruigo", Sonjo havas "nur birdeton"), sed mi rigardas la formojn de ŝiaj femuroj kaj la koksoj sub la ŝorto. Mi ne nur fiaskigas la batojn sed preskaŭ difektigas eĉ la batilon. (Sonjo diras: "Ĉu vi hodiaŭ ne portas kalsonon sub la pantalono?" Mi portas grizan kuloton. Ĉu Sonjo povas vidi la bulon? Laŭ mi, ankaŭ ŝi ne portas kalsoneton sub la ŝorto. Estas, kiel dirite, varma tago.)

Post la kvina truo ni paŭsetas, kaj mi admire rigardas la nigran mamzonon de Sonjo. (Sonjo: "Tiu ĉi ne malfermiĝas antaŭe ...) Kiu inventis la mamzonon? Sorĉa vestaĵo, vera miraklilo. Eble la multaj elegantaj mamzonoj kulpas pri tio ke inoj ne tre emas demeti ilin, eĉ ne plaĝe ...

(Hieraŭ, posttagmeze, mi kun Renata vizitis la Publikan Plaĝon. Ĉiuj inaj ĉeestantoj portis supraĵon, krom du kvardekjarulinoj. Renata diris: "Jen, ĉifoje ankaŭ mi surmetos supraĵon." Mi: "Vi jam portas mamzonon." Ŝi: "Mi kunportas bikinan supraĵon." Ŝi rapide ŝanĝis supraĵojn. Mi atente rigardis, malgraŭ tio ke mi ĉiutage vidas la mamojn de Renata.)

Kaj kion pri la golfumado? Ĉu Sonjo venkis? Nu, mi ne scias. Post la kvina truo mi ne tiom atentis pri la ludo, dum Sonjo kaptis pliajn birdetojn kaj eĉ faris novan tujan entruigon. Mi, laŭ ŝi, foje estas "ses super normo." (Kie ŝi lernis tiom da golfaĵoj? Cetere, "ses super normo", laŭ mi, ŝajnas tre pozitiva vortumado, dum "tuja entruigo" estas kvazaŭ kruda aludo ...)

Post la ludado ni revenis al la kafejo kaj mendis bieron. Eble tial mi ne plu memoras ĉiujn detalojn.

2007-06-04

Golfo kun Sonjo

Mi ludis minigolfon kun Sonjo, dum ni parolis pri ĉion ajn, la dek ok truoj de la ludo kvazaŭ ĉiu inspiris novan temon. Poste ni trikis kafon en apudstrata kafejo, dum ni parolis pri tre limigita aro da temoj kaj observadis la tre malatentan kelnerinon. Mi ĉiam havas la impreson ke Sonjo tre bone komprenas min, ŝi vidas miajn bezonojn, kaj tiel facile povas rifuzi ilin al mi. Sonjo diras: "Mi ne deziras esti parto de via haremo." (Ne eblas protesti, sed mi trovas dura la konkludon. Eĉ tre dura.)

Ni portas la novan ŝrankon de Sonjo al ŝia loĝejo, dum ni daŭre aludas al antaŭaj temoj. Sonjo diras: "Vi deziras nudecon, ĉu? Bone, vi senvestiĝu ..." Mi demetas al mi la ĉemizon. Sonjo: "Ne malbone. Bonvolu daŭrigi ..." Mi malfiksas la zonon, malfermas la pantalonon." Ĉu daŭrigi? Sonjo trankvile kapjesas. Mi demetas la pantalonon, poste rapide la ŝtrumpetojn. Sonjo: "He, ne tiel rapide!"

Bone, mi tre zorge okupiĝas pri miaj kalsonoj, unue mi nudigas al mi nur la postaĵon. ("Bela, ĉu?" Ŝi ne respondas.) Fine mi glitigas planken la kalsonon, malrapide laŭ miaj gamboj. Sonjo kun intereso rigardas mian razitan pubon. Ŝi alprokcimiĝas, leĝere tuŝetas al mi la ventron, poste turniĝas. Mi ĉirkaŭbrakas ŝin demalantaŭe, frotas min kontraŭ la kruda ŝtofo de ŝia ĝinza postaĵo, dum mi permane knedas al ŝi la mamojn.

Sonjo kuŝiĝas sur la planko, surdorse. Mi sidiĝas, ĉevalece, kun la genuoj ambaŭflanke de ŝiaj koksoj, ŝi defie rigardas min. Mi suprenŝovas al ŝi la T-ĉemizon, ĝis sub la akseloj, poste pene serĉas la agrafon de ŝia nigra mamzono. Fine Sonjo diras: "Ĝi malfermiĝas antaŭe ..." Bone, jen fine aperas la rondetaj mamoj de Sonjo, kun la helruĝaj cicoj, preskaŭ haŭtkoloraj pro la lumo de la grandaj fenestroj. Ŝi fripone tiretas al mi la ilon: "He, vi faru ...!" Per la longetaj ungoj de ŝiaj fingroj ŝi tiklas al mi la ovojn, dum mi malrapide permanumas min.

La belaj okuloj de Sonjo, la cicoj de la mamoj, la ungoj de la fingroj - mi forte orgasmas, kaj mia spermo trafas al ŝi la ventron, la mamojn, eĉ la vangon. Sonjo ekridas. Ŝi leviĝas la torson, poste demetas al si la T-ĉemizon, la nigra mamzono falas planken. Mi knedas la spermon en la haŭton de ŝiaj mamoj, ŝi viŝas al si la vangon, poste rapide kisas al mi la frunton.

Sonjo stariĝas (bluaj ĝinzoj, nudbrusta, bela vidaĵo). Ŝi iras en la banejon (ŝlosas la pordon), dum mi, virece, vizitas la lavabon de la kuirejo, poste komencas pretigi la novan ŝrankon, sen uzi la instruan folion, kion vi pensas?

Parolante pri golfo, mi verŝajne atingis nur la kvaran truon: mi ankoraŭ eĉ ne vidis Sonjon tutnuda. Mi ankoraŭ ne amoris kun ŝi, nature ke ne (eĉ usona prezidanto devis tiel vidi la aferojn ...). Nu, eble mi jam atingis la kvinan truon. Aŭ eble eĉ la sesan.