2007-11-30

Mandy

Mi pensas: "Ne diru tion al Renata ..." Mandy kisis min, unue sur la vangoj, poste sur la buŝo, rapide. Mi sentis ŝian korpon, la kontakton kun ŝiaj mamoj, la parfumon, aliajn odorojn, la deziron. Ŝi rigardis min: "Nu, kion?" Mi: "Bone, donu al mi tiun fakturon."

Mandy demetis al si la ĉemizon, faris kelkajn paŝojn, dance, laŭ la ritmo de la muziko kiun ludis ŝia radio. Ŝi portis nigran mamzonon, kaj jupeton, ne tro longan. En la ŝranko ŝi trovis la paperaĵon, kaj donis ĝin al mi. Mi rapide faldis la fakturon, duoble, kaj metis ĝin en la poŝon de mia jako. Mandy demetis la jupeton, kaj gaje dancadis laŭ la muziko. Interesa ulino, mi ankoraŭ ne pagis tiun fakturon.

Ŝi portis ŝnurkalsoneton kiu montris la plimulton de ŝia postaĵo. Mi: "Bela postaĵo, he!" Ŝi ekridis. Ŝi komencis demeti al mi la vestaĵojn. Fine ni estis nudaj sur la lito. Ni kisiĝis, poste mi suĉis al ŝi la pintojn de la mamoj. Samtempe ŝi permane ekscitis al mi la ilon. Poste ŝi lekis al mi la ovojn, rapide kisis al mi la kapon de la ilo. Ŝi stariĝis por trovi kondomon, kaj mi mi denove rigardis ŝian postaĵon. Mi: "Ĉu plaĉas al vi anusa sekso?" Ŝi: "He, ulo, mi pensas ke vi estas tro dika por tio!" Mi: "Ĉu vere?" Ŝi: "Nu, ĉu vi provis tion kun ino?" Mi: "Ne, ne ankoraŭ, ankoraŭ ne." Ŝi: "Bone, lasu tion!"

Mi surmetis la kondomon, poste lekis al ŝi la pubon. Unue mi ĝeniĝis pro la haroj de ŝia pubo, poste la malsekeco ekscitis min. Ŝi: "Nun, venu ..." Mi penetris al ŝi la lipojn kun mia ilo. Mi rapide moviĝis, kaj mi sentis la ŝviton de ŝia korpo. Fine venis orgasma krieto. Poste ni ĉirkaŭbrakiĝis, kaj silente, senmove, kuŝis sur la lito. Poste mi karesis al ŝi la korpon, la mamojn, la postaĵon. Kun fingro mi tuŝe serĉis ŝian truon. Ŝi: "Plaĉas al vi mia postaĵo, ĉu?"

Plaĉas al mi Mandy, estis agrable amori kun ŝi. Sed ne tiom plaĉas al mi la penso pri la fakturo. Tute ne plaĉas al mi. Aliflanke, mi ankoraŭ ne pagis tiun fakturon. Mi dezirus amori kun Mandy, sen tia interkonsento, sed nun sendube estas tro malfrue. Sendube. Mi povus diri al Mandy ke mi ne deziras tian aranĝon, sed tio kompreneble ankaŭ estas la fino de ĉiu amoro.

Hejme mi longe duŝadis por forigi mian ŝviton kaj la bonodorojn de Mandy. Poste mi akompanis Renatan kaj Adrianan al la naturista banado. Ĉe la enirejo mi haltis, turniĝis. Renata ne komprenis. Mi reiris hejmen, dum la fratinoj eniris la basenon.

2007-11-25

Malfermite

Ne estis malfacile trovi la restoracion. Mi demandis pri la vojo ĉe du junulinoj kiuj ŝajne konis la urbon. Unu el ili asertis ke la restoracio ankoraŭ ne malfermiĝis, tiel mi komprenis ke mi estis sur la ĝusta vojo. La ulinoj miris pri tio ke mi preferis viziti nemalfermintan italan restoracion anstataŭ turkan kiu ĵus malfermiĝis.

Mi trovis Anjan kaj Antonion en la malplena ĉambro de la itala restoracio, inter tabloj kaj seĝoj. Anja estis tre trankvila kaj firme rigardis min, dum Antonio havis aspekton iom pli ĉagrenita. Mi tuj komprenis: Renata jam avertis Anjan pri mia alveno. Diable. Anja diris ke ŝi dum iom da tempo laboros kiel kelnerino en la restoracio. Tio kompreneble povus klarigi ŝian ĉeeston. Nu, kion diri?

Mi menciis la ŝtonon kiu frakasis la fenestron ĉe Antonio. Li simple altigis al si la ŝultrojn: "Ne estis la unua fojo." Mi: "Ĉu la itala mafio?" Antonio: "He, ĉesu tion! Vi scias nenion pri tiaj aferoj." Nu, bone. Alvenis la parenco de Antonio, la posedanto de la entrepreno, kun sia edzino: mi salutis al Klaŭdio kaj Marĉela, la edzino (iom severaj trajtoj, tamen ne maljuna, svelta, kun strikta ĵerso kiu siluetigis la firmajn mametojn).

Anja kondukis min en la apudan ĉambron kaj ŝlose fermis la pordon. Mi tuj pensis rekoni la Anjan kiun mi ekkonis antaŭ jaroj. Mi sidis sur seĝo, ŝi sidiĝis sur miajn genuojn kaj ni longe kisiĝis. Poste ŝi malfermis mian pantalonon kaj subenŝovis ĝin. Ŝi suĉis min, varme kaj malseke, poste ŝi demetis al si la kalsoneton de sub la jupo. Ŝi surmetis kondomon, denove sidiĝis sur min kaj permane helpis al mi la penetradon. Mi malbutonumis al ŝi la bluzon, dum ŝi malrapide rajdis min, kaj knedis al ŝi la mamojn. Ĉu ŝi havis orgasmon? Jes, mi pensas ke jes.

Fine Anja adiaŭis al la kompanio, kaj veturis hejmen (lasta aŭtobuso de la vespero). Antonio proponis ke mi tranoktu. Li montris al mi unu el la matracoj kiuj kuŝis sur la planko en la ĉambro kie ni ĵus amoris. Poste, en la mallumo, mi rigardis kiel la ombroj de Klaŭdio kaj Marĉela senvestiĝis kaj enlitiĝis. Mi aŭdis malaltajn voĉojn kaj diskretajn kisojn. Mi komprenis ke mi okupis la matracon de Antonio. Kie li dormis?

Kiam mi vekiĝis, Klaŭdio kaj Marĉela jam vestiĝis. Ili preparis la matenmanĝon: panon, fromaĝon kaj aliajn italaĵojn. Mi demandis al Klaŭdio pri la kieo de Antonio: "Antonio! Kie?" Li respondis kun longa frazo en la itala dum li mane gestadis. Marĉela faris kelkajn grimacojn. Fine Antonio envenis, fajfante. Kompare al la antaŭa tago, li estis tre bonhumora. Kie pasigis la nokton li?

Kiam mi veturis hejmen, aŭtobuse, mi faris miajn konkludojn: la unua ĉagreno de Antonio, la paketo da kondomoj, Anja kiu foriris, Antonio kiu revenis fajfante. Nu, vere, fine kion mi komprenas? Eble nur tio ke mi bedaŭras tion ke mi ne akompanis la du ulinojn al la turka restoracio. Ĉu turkinoj? Sufiĉe belaj, kaj mi pensas ke mi ankoraŭ neniam manĝis turke.

2007-11-24

Ŝtono

Mi kuŝas surventre. Renata tuŝas al mi la hararon, ĵus tonditan. Mi ĝuas la kontakton de ŝiaj mamoj kun mia haŭto. (Mi ne mencias la mamojn de Dinjo la frizistino, kiujn mi ĵus sentis kontraŭ miaj ŝultroj.)

Mi: "Oni ĵetis ŝtonon tra la fenestron ĉe Antonio, ĉu vi aŭdis?" Renata: "Ĉu oni alligis paperon kun mesaĝo?" Mi: "Vi vidis tiom da usonaj filmoj ... Cetere, mi pensis ke estus eble vi kiu ĵetis la ŝtonon."

Renata nun sidas ĉevalece, dum ŝi masaĝas al mi la dorson: "Ĉu mi? He, mi ne estas iraka teroristino. Cetere, se mi volus doni al Antonio novan vidon pri la mondo, mi tutcerte ne limigis min al simpla ŝtono."

Nu, mi dubas pri tio. Sed ŝtono, kial ne? Aliflanke, mi vidis Renatan ĵeti teleron, kusenon, revuon, ŝuon, eĉ balon foje sur la strando. Ŝi praktikas manieron ege inecan de ĵetado, kaj verŝajne ne trafus grandan fenestron je unumetra distanco. Sed eble ŝi celis unu el la ses fenestroj de la apuda fasado, kaj erare trafis unu el la ceteraj kvin.

Renata karese knedas al mi la postaĵon: "Vi ankoraŭ vere pensas ke mi ĵetis tiun ŝtonon, ĉu?" (Ne, se Renata ĵetis la ŝtonon, ŝi certe alligis paperaĵon kun iu mesaĝo. sendube.) Ŝi leĝere, hezite, tuŝetas al mi la truon, poste ni amoras.

2007-11-22

Rande

Nataŝa telefonis: "Venu ĉi-vespere. Mi dezirias paroli kun vi." Zorgema voĉo, ĉu problemoj? Mi: "Ĉu io okazis kaj al kiu?" Ŝi: "Mi ne scias. Venu ĉi-vespere. Vi scias kie estas." Bone, mi scias.

Unue mi iris al la Studenta Domo. En la ĉambro de Erika kaj Mandy Mandy sidis sur la rando de la lito, legante ĵurnalon. Mi: "Saluton" Ŝi: "Salaton ..." Mi sidiĝis sur la rando de la lito de Erika. Mandy retrovis sian botelon de Brando. (Ĉu la sama? Verŝajne ke ne.) Ŝi portis grizan trejnvestan pantalonon kaj bluecan supraĵon. Kiam ŝi kliniĝis, por retrovi glasojn, mi konstatis ke Mandy ne portas kalsoneton sub la pantalono. Mi vidis grandan parton de ŝia pala postaĵo. Interese. La mamojn gardis forta mamzono, nigra. La ŝultroj estis nudaj. Ŝi ne malbele aspektis, certe.

Mandy elektis temon: "Vi dum kelkaj monatoj pagis nian lumonon, ĉu ne?" Mi kapjesis, gustumante la brandon. Ŝi: "Dankon." Mi rigardis ŝin, ŝi parolu. Ŝi: "Erika nature rakontis ĉion." Mi kapjesis, ne dubante pri tio ke Erika rakontis ĉion. Mi: "Kaj nun vi devas pagi la lumonon mem, ĉu?" Ŝi altigis al si la nudajn ŝultrojn: "Se Erika ĉi-monate ne kontribuas sian parton, mi ne sukcesos pagi." Bone, mi nature jam komprenis la intencon de Mandy.

Mi: "Kaj via amiko, ĉu li ne helpas al vi?" Ŝi ekridis: "Malriĉuloj ne havas monerojn, ĉu ne?" Ŝi serioziĝis: "Mi ne deziras akcepti la proponojn de iu kvindekjarulaĉo. Tial mi demandas al vi." Mi nek jesis, nek neis. Ŝi: "Pensu pri tio." Certe, mi pensos pri tio. Kiel mi povus ne pensi pri tio? Mandy: "Vi revenos, ĉu?" Mi kapjesis. Ŝi rapide kisetis al mi la buŝon.

Mi iris al Antonio. Je tiu horo de la vespero la restoracio ja estis plena de gastoj. Tial daŭris kvarona horo antaŭ ol mi povis libere paroli kun Nataŝa. Antonio ne ĉeestis. Mi: "Kie estas Antonio?" Ŝi: "Jen vi vidas. Li ne estas ĉi tie!" Mi: "Bone, kio okazis?" Ŝi: "Mi pensas ke Antonio estas ĉe Anja." Mi ege eksurpriziĝis: "Ĉu Anja venis ĉi tien?" Nataŝa: "Ne, stultulo, Antonio iris al ŝi." Ĉu en la vilaĝo? Ne, en la apuda urbo. Nataŝa: "Venis parenco de Antonio, nepo de onklino lia, aŭ simila samfamiliano, italo, kiu deziras malfermi italan restoracion, picmanĝejaĉon, kaj li petis la helpon de Antonio. Kaj. Ili. Elektis. Ĝuste. Tiun. Urbon."

Mi haltigis ŝin: "Jen ĉio, ĉu? Antonio hazarde estas en urbo tridek kilometrojn for de la vilaĝo de Anja? Kial li ne helpu al sia parenco? Vi edziniĝis al italo kaj ankoraŭ ne komprenas ke li faros ĉion por sia familio, ĉu?" Nataŝa: "Mi komprenas tion. Samtempe mi havas senton, kaj Anja tre plaĉas al li, ĉu ne?" Dum momento revenis al mi la vido de Antonio kun la manoj ĉirkaŭ Anja. Ĉu Nataŝa nun pravas? Ne, mi pensas ke ne.

Mi iris hejmen. Adriana kaj Renata rigardis televidon. Adriana stariĝis, ĝinze vestita, nudbrusta. Ŝi amikeme ĉirkaŭbrakis min. ("He, kio okazis al viaj vestaĵoj?" "Restas en la ŝranko.") Mi rakontis al Renata pri la zorgoj de Nataŝa kaj la propono de Mandy. Aŭdante pri Mandy, ŝi simple altigis al si la ŝultrojn. Kiam mi menciis Antonion, tamen, ŝiaj okuloj nigriĝis: "Li vidu ..."

La fratinoj daŭrigis la televidadon. Mi enlitiĝis. Mi pensis pri la postaĵo de Mandy kaj la vortoj de Nataŝa. Poste mi sonĝis, verŝajne pri tute aliaj aferoj.

2007-11-19

La femuroj de Renata

Renata: "Jen! Mi havas celulitojn ..." Mi: "Ne, vi ne havas." Ŝi: "Rigardu!" Mi: "Mi rigardas." Renata: "Ĉu vi ne vidas? Rigardu!" Mi: "Mi rigardas, sed ne vidas. He, aŭskultu, vi ne havas celulitojn."

Mi karesas al ŝi la haŭton de ŝiaj femuroj, tuj sub la postaĵo. Ne, la haŭto sur la femuroj de Renata ne aspektas kiel la ŝelo de oranĝo. Ŝi havas belan haŭton, junecan. Inoj ne ĉiam vidas la belecon de ŝia propra korpo. Tial, laŭ mi, devas ekzisti viroj.

Renata ankoraŭ spegule probas pririgardadi la malantaŭon de ŝiaj femuroj, dum mi mane esploretas la internon de la femuroj, de la genuoj supren. Fine ŝi diras: "He, ne faru!"

Mi stariĝas, kisas al ŝi la nukon, dum mi ĝuas la kontakton kun ŝia forta postaĵo. Ŝi diras: "Venu ..."

2007-11-18

Brusta bruo

Ni inaŭguris la saŭnon, jam malvarme. Mi invitis Flavion, tio ne estus malkompreneble laŭ la okazaĵoj, sed Flavio preferis eŭrosporte rigardi boksadon. Ankaŭ Adriana ne estis troe gaja. Eble ŝi eĉ trankviliĝis kiam ne aperis la fianĉo. Ĉu la unua kverelo?

(Ĉu ili kvereladis? Eble pri la geedziĝo. Adriana deziris preĝeja geedziĝo, sed mankas la tempo - eblas ŝmiri ne pastron, sed urbodoma deĵoranto jes. Pastro jam havas sufiĉe da mono, li ne interesiĝas pri la moneroj de ordinaraj stratuloj. Cetere oni rifuzis vizon al fratino kaj patrino de Renata kaj Adriana, verŝajne pensante ke ili poste ne revenos hejmen. Nu, mi ne dubas pri tio. Kaj Flavio ne deziras multe okupiĝi pri la afero.)

Mi ankaŭ invitis Elizabetan. Eble mi surpriziĝis kiam ŝi tuj akceptis la inviton, sed fine ŝi devis rezigni pro gripo. Domaĝe. Ĉiam plaĉas al mi rigardi Elizabetan nuda. Bone, mi inaŭguris la saŭnan sezonon kun la du fratinoj.

Ni priparoletis eron el la televida ĵurnalo: en endomaj basenoj inaj banemuloj ĉiam portas mamzonon, tiel ĉe ni, tiel verŝajne ankaŭ aliloke (naturista banado nature estas alia afero). En Svedio grupo da virinoj nun deziras ŝanĝi tion: ili decidis batali por la rajto je nudaj mamoj. La nomo de la grupo: "Bara Bröst". (Laŭdire, en la sveda lingvo, Bara Bröst signifas kaj "nudaj mamoj" kaj "nuraj mamoj". Nu, ankaŭ en esperanto la diferenco ne estas pli ol unusola litero.)

La televida ĵurnalo montris filmeton pri sveda plaĝo, somere, kie kelkaj belaj blondulinoj sunumis kun nuda brusto. Mi verŝajne konsentas kun la celo de la svedulinoj, sed ne kun ilia postulo pri tio ke viroj rigardu inajn mamojn ne kiel seksaj objektoj sed kiel "nuraj mamoj".

Renata tuŝis al si la mamojn: "Jen, rigardu, nuraj mamoj. Ĉiuj inoj havas du da ili. Kial vi faras tiom da bruo?" Mi: "Ĉu mi?" Renata: "Nu, mi ne pensas ke iniciatis vi la ekscitiĝon pri ina ĉebrusto. Kaj kial vi pensas ke la redaktoro de la televida ĵurnalo, griza barbulo, montris filmon pri svedinoj kun nudaj mamoj? Mi estas certa pri tio ke oni montros al ni ankaŭ la daŭrigon de tiu afero." Nu, mi volonte vidos ankaŭ la sekvon.

Poste, enlite, Renata masaĝis al mi la ilon inter siaj mamoj, la nudaj, nuraj mamoj, kun bonodora oleo. Dum momento mi pensis pri la du svedaj mamulinoj kiujn mi vidis en la televida ĵurnalo, poste mi rigardis la enigman rideton de Renata, kaj mi orgasmis, inter ŝiajn mamojn.

2007-11-10

Pretekstoj

Ĵaŭdon, dum la vespero mi iris al la Studenta Domo. Samtempe Renata kaj Adriana vizitis la naturistan banadon. Mi iris al la Studenta Domo ĉar mi deziris retrovi Erikan, aŭ almenaŭ kun la preteksto ke mi deziras retrovi ŝin. Eble simple plaĉas al mi la etoso de tiu domo. Mi tediĝas de mia pli kaj pli monogama vivo. Laŭnature, nur birdoj estas monogamaj.

Mi haltis antaŭ la pordo de Erika kaj Mandy. Mi aŭdis sonojn, ne malinteresajn. Fine mi frapetis al la pordo. Post kelkaj momentoj Mandy malfermis la neŝlositan pordon, ŝi portis matenan robon, mi rigardis en la disiĝon de ŝiaj mamoj. Poste mi ekvidis ŝiajn okulojn, kaj fine mi observis, en la lito, ŝian amikon, kiun mi rekonis el antaŭa vizito.

Mandy diris ke ŝi "malofte vidas Erikan." Ŝi aldonis: "Revenu poste." Ŝi revenis al sia lito. Se mi malfermis la pordon, sen frapetado, mi eble vidus ilin dum ili amoras. Ĉe aliaj pordoj mi ankaŭ aŭdis sonojn. Ulo, kun senhara kapo, malfermis unu el tiuj pordoj. Aŭdiĝis ina krio, poste ridado de ambaŭ seksoj.

Kiam mi revenis hejmen, Renata kaj Adriana ĵus revenis el la naturista banado. Adriana duŝadis. Renata laŭtlegis el revua enketo: "Ĉu vi havas sperton pri anusa sekso?" Mi: "Ne." Renata: "Ĉu kun ino aŭ kun ulo?" Mi: "He, mi respondis ke ne. Jen vi ne povas demandi ĉu kun ino aŭ kun ulo!" Renata: "Ne faris mi la demandojn." Adriana eliris el la banejo, kun tuko ĉirkaŭ la koksoj, nudbrusta, dum ŝi sekigis al si la hararon per alia tuko. Mi, al Renata: "Kaj ĉu vi?" Renata: "Kion?" Mi: "Nu, forgesu tion." Ŝi: "Ne, mi ne havas sperton pri anusa sekso." Adriana: "He, tion mi ne kredas!" Renata ĵetis la revuon ŝiadirekten, Adriana perdis la koksan tukon ktp.

Ĉu Flavio ĉi-foje partoprenis la naturistan banadon? Ne. Nu, nun ĉio nature estas preta: Flavio proponis al Adriana, aŭ eble ŝi al li, aŭ plej verŝajne Renata aranĝis ĉion. Ili devas rapide geedziĝi, antaŭ la fino de ŝia vizo. Kaj mi, malfeliĉe, estos la atestanto de Flavio. Mi kompreneble ĉiam scias ke mi estu la atestanto de Flavio, iam, sed mi antaŭe nature ne sciis ke li edziĝu ĝuste al Adriana.

Mi revenis al la Studenta Domo. Meznokto. Eble min altiris la dusencaj vortoj de Mandy: "Revenu poste." Mi haltis antaŭ la pordo. Silento. Mi malrapide malfermis la pordon. En la eta ĉambro mi tuj konstatis ke mi estas sola.

Mi vagadis tra la koridoroj de la domo. Ie-tie mi rekonis geulojn kiujn mi vidis antaŭe. Ĉu multaj studantinoj havas sperton pri anusa sekso? Se mi spertiĝu pri tio, la ino devus havi belan postaĵon, eĉ tre belan, rondetan, ne tro larĝan. Mi enŝteliĝis en festenon de la kvara etaĝo, oni manĝis tapazon (ĉu tiel oni skribas?), trinkis ruĝan vinon kaj fumis amuzajn sigaredojn.

Mi manĝis iom da hispanaĵoj, trinkis pli da vino. Mi serĉis Erikan. Mi serĉis Ajŝan. Mi serĉis studantinon pri teologio. Mi vidis kelkajn belajn postaĵojn, sub ĝinzo kaj ŝnurkalsoneto. Laŭdire mi metis manon al bela postaĵo. Verŝajne tial miaj lipoj nun ŝveliĝis. Fine mi dormis sur la planko en ĉambro de studantino pri pola lingvo. Ŝi vekigis min je la sepa kaj duona: "He, ulo, vekiĝu, prelego atendas min." Dum momento mi vidis ŝiajn dikajn mamojn, kaj ŝia postaĵo estis larĝega. Ŝi: "He, kio okazis al via lipo? Jen, akvo, lavu vin." Ŝi surmetis grandan, blankan mamzonon. Mi lavis al mi la vizaĝon, pensante pri la nokto, poste foriris, post tri kisoj, polmaniere.

Denove hejme, Adriana dormis, Renata jam estis en la banejo. "He, kio okazis al via lipo?" Mi kareze frapetis al ŝi la postaĵon. "Nu, kio?"

2007-11-04

Fingro

Fruvespere, Adriana jam kuŝis sub la kovrilo, mi vidis nur la vizaĝon. Kiam ŝi vidis min, ŝi ellasis agrablan ĝemeton. Mi: "He, la manojn super la kovrilon!" Ŝi ekridis kaj ŝiaj manoj aperis de sub la kovrilo. Samtempe nudiĝis ŝia brusto. Mi rigardis ŝin: ŝi kuŝis surdorse, enlite, kun nudaj mamoj, dum ŝi senkulpece rigardis min.

Adriana: "Vi pensis ke mi fingrumas, ĉu?" Mi: "Kompreneble ke ne. Vi nature ne farus tion, he!" Ŝi, mokeme: "Priflaru al mi la fingrojn, bonvolu ..." Ŝi etendis al mi la brakojn, mi kaptis la manojn kaj naze esploris al ŝi la pintojn de la fingroj: varmaj, leĝera bonodoro de parfumo, jen ĉio. Mi kisetis al ŝi la fingrojn kaj remetis ilin sur la kovrilon.

Ŝi, ankoraŭ kun senkaŝita brusto kaj la manoj senkulpe sur la kovrilo: "Vi pensas ke mi neniam tuŝumetas, ĉu?" Mi: "Bone, eble jen iam jen kelkfoje, ĉu?" Ŝi: "Eble, kelkfoje". Mi: "Ĉu foje kun la dekstra aŭ ĉu kun la maldekstra mano?" Ŝi: "Foje, kun ambaŭ."

Ŝiaj manoj denove glitis sub la kovrilon, sed la brusto restis nuda: "Kisu al mi la pintojn ..." Mi ekknedadis al ŝi la mamojn dum mi mordetis al ŝi la cicojn. Ŝi ekĝemis. Kion faris ŝiaj fingroj sub la kovrilo? Dum momento mi ĉesis okupiĝi kun la mamoj. Ŝi: "Daŭrigu, he!" Mi denove prikisis al ŝi la mamojn. Fine ŝi forte orgasmis.

Ŝi eksidis kaj ni ĉirkaŭbrakiĝis. Ŝi estis varmega, kun rapida spirado. Silento. Fine mi diris: "Adriana, mi deziras amori kun vi!" Ŝi: "Mi scias ..." Silento. Ŝi, denove: "Bonan nokton, karulo."