2008-08-27

Hejmen

La fratinoj vojaĝis for, hejmen. Kiam naskiĝos la bebo? Ĉu la 11-an de septembro? Ne sempre estas feliĉa tago. Verŝajne Adriana devas atendi ankoraŭ semajnon. Ankaŭ Anja estis en la flughaveno. Poste ni kune reveturis al la urbo. Mi: "Kaj nun, kion?" Anja: "La lasta aŭtobuso jam veturis for." Ni iris hejmen. Anja, dormeme, ŝranke fine retrovis la malnovan piĵamon. Ŝi senvestiĝis kaj surmetis la pantalonon. Ŝi tuj kuŝiĝis sub la kovrilo. Mi surmetis la supraĵon. Kiam mi enlitiĝis, Anja jam dormis.

En la mateno Anja staris antaŭ la dormoĉambra fenestro, en piĵama pantalono, nudbrusta, rigardante la parkon. Poste ŝi iris en la kuirejon. Mi ellitiĝis, kaj retrovis ŝin en la kuirejon, ankoraŭ nudbrusta. Ŝi jam startigis la kafomaŝinon.

Mi ne plu memoras la ordon de la tagoj. Kun Flavio mi rigardis la konkurson pri altosaltado kaj aliajn olimpiaĵojn. Mi ĝojiĝis pri la belga ulino. (Ĉu Emma Green estas la fratino de Eva Green?) Mi, vole-nevole: "Se la Dolfeno - " Flavio: "Honeste, estas du metroj kaj kvin centimetroj. Neniun ŝancon!" Mi deziras aĉeti novan televidilon, HD-kvalitan. Laŭ Flavio estas stultaĵo: por vidi la kvalitojn de HD-aĵo, oni devas stari je 10-centimetra distanco al la ekrano. Kaj je tia distanco verŝajne ne eblas komplete ĝui la larĝecon de 47-cola ekrano.

Kun Anja mi malplenigis botelon da ruĝa vino. Poste alian. Cetere trian. Mi: "Ĉu vi memoras tiun tagon?" Anja: "Kiun tagon?" Mi: "Tiun tagon. Mi serĉis la Dolfenon. Kiam mi revenis hejmen, vi estis ĉi tie, kun Renata?" Anja: "Ĉu dolfeno? Amuze." Mi: "Ĉu vi vere estis ĉi tie?" Ŝi: "Kiam?" Mi: "Tiun tagon. Kiam mi revenis." Anja: "Ĉu vi revenis de dolfeno?" Mi: "Jes. Vi estis tre ebria." Ŝi: "Ĉu ebria? Se mi ebriiĝis, mi tutcerte ĉeestis. Logike." Mi: "Ĉu vere?" Anja: "Mi estis ĉi tie, dum nokto. Mi rigardis vin dum vi dormis. Mi deziris enlitiĝi." Mi: "Kial vi ne enlitiĝis." Ŝi: "Mi sidis sur la planko. Tutan nokton."

Poste ni enlitiĝis. Anja forgesis surmeti la piĵaman pantalonon. Ŝi eĉ forgesis demeti al si la kalsoneton. Ni dormis gedue.

Alian tagon ni amoris. Ĉu la mamoj de Anja nun estas pli grandaj? Eble. Eble pli maturaj. Mi rigardis la kiseman buŝon de Anja. Mi lekis al ŝi la pubon. Jen eta ŝveliĝaĵo je la lipo de Anja. (Nedanĝera, laŭ Anja.) Ŝi rajdis min. Mi mordis al ŝi la cicojn.

Iun matenon, kiam mi apenaŭ vekiĝis, Anja demandis: "Kiu estas la Dolfeno?"

2008-08-20

Semajnfine

Tina alvenis vendrede, je la oka. Mi deziris tuj amori kun ŝi, post la kampadeja restado dum kiu nur Renata sukcesis enlitiĝi kun Tina. La ĉeesto de Anja iel-tiel baris al mi la vojon. Sed Renata prenis la manon de Tina kaj diris ŝin en la direkton de la dormoĉambro. Al mi: "Vi okupiĝi kun Adriana!" Bone, ni denove rigardis reelsendon el Ĉinio. Adriana kompreneble ne estas stultulino. Ŝi scias tion kion faras ŝia fratino. Sed Renata, la pudemulino, ne deziras kompreni tion.

Kiam mi fine atingis la dormoĉambron, post la foriro de Renata, Tina estis varma kaj ŝvita. Mi: "Ĉu ŝi donis al vi orgasmon?" Ŝi: "Jese ..." Mi lekis al ŝi la pubon kaj ŝi orgasmis denove. Poste ŝi rajdis min, malrapide, dum mi knedis al ŝi la etajn mamojn.

Poste, kiam Adriana enlitiĝis, ne tro malfrue, ni kun Renata kaj Tina kuniĝis en la dormoĉambra lito. Tina kuŝis surventre, kaj mi masaĝis al ŝi la postaĵon. Mi karesis al ŝi la malantaŭan truon, ŝajne tio ne malplaĉis al ŝi. Mi: "Ĉu plaĉas al vi anusa sekso?" Tina: "Plaĉas ..." Renata: "Mi petas, se vi deziras anusan sekson, bone, atendu ĝis kiam vi estas gesolaj, ne en mia ĉeesto." Mi iasence komprenis tiun peton. Tina rakontis pri tio, ke ŝi iam, almenaŭ unufoje, dezirus du virojn, unu en la antaŭan kaj unu en la malantaŭan truon. Renata: "He, ulino, vi kreviĝus! Ĉu gehomoj vere faras tiel?" Mi: "Kaj tion vi ankoraŭ ne provis, ĉu? Kial ne?" Ŝi: "Mi estis provonta, iam. Jen mi kun du uloj: mi preparis ĉion, tre praktike, kaj diris al unu el la uloj: mi deziras vin en la malantaŭan truon, ĉar vi havas la plej malgrandan kacon." Mi: "He, vi ne diru tiaĵon al ulo!" Tina: "Ĝuste. Li ege ofendiĝis. Kaj ĉio fiaskiĝis. Tiel mi ankoraŭ ne provis." Mi lekis al Tina la interfermuraĵojn dum mi perfingre karesis al ŝi la malantaŭan truon, sen tio ke Renata vidu.

Sabate mi vizitis Mandy-n. (Mi supozas tion ke Tina kaj Renata pasigis la tempon enlite.) Unue mi serĉis la bluan pordon de la Dolfeno. Denove mi trovis nur la kunĉambranino. Tiun fojon ŝi estis vestita, kaj mi ne kredas ke ŝi rekonis min. Mi: "Kie estas la Dolfeno?" La mallongharulino: "Kiu estas la Dolfeno??" Mi diris la nomon. Ŝi altigis al si la ŝultrojn. Ktp. Mi iris al Mandy. La haretoj jam denove kaŝumis al Mandy la pubon. Mi rakontis tion ke mi vidis, antaŭ kelkaj tagoj, sur la Placo, japanan turistinon kun akselaj haroj. Ŝi portis blankan, senmanikan bluzeton. Kiam ŝi altigis al si la brakon kaj montris al io ajn, mi vidis ŝian akselon. Verŝajne ŝi ne razis al si la akselojn post kiam ŝi forlasis Japanion. Ekscitiga vido. Plaĉas al mi japaninoj.

Dimanĉe ni kun Renata kaj Adriana tagmanĝis ĉe Tina kaj Katarina. La ulinoj preparis la manĝaĵojn. Kio estas? Tina: "Ĉina specialaĵo, olimpia. Azena penizo kun rizo." Katarina: "He, ĉesu tion, vi, ni havas gegastojn." Mi: "Mi ne vidas la rizon." Inter Renata kaj Katarina estis iom streĉita etoso, sed al mi ŝi estis tre ĉarma. Verŝajne ŝi supozis tion ke Renata enlitiĝis kun ŝia kunulino, dum ŝi ne supozis tion koncerne min. Ni parolis pri piedpilko, kaj evidentiĝis ke ni same malmulte komprenas de tiu ludo. Ni ĉiuj trinkis vinon, krom Adriana, kiu nek trinkis nek manĝis. Renata nur parte tradukis la konversacion, kaj Adriana verŝajne forte tediĝis.

Tina kaj Katarina deziras infanon. Mi, poste, al Renata: "Kial ili ne simple adoptu la infaneton de Adriana?" Renata kompreneble furioziĝis. Mi iris al Mandy. Mandy: "He, kial vi diras tiaĵojn?" Mandy, poste: "Ĉu ili ne demandis al vi ĉu vi dezirus esti la patro de ilia infaneto?" Mi: "He, vi ne seriozas! Mi ne deziras esti la patro de infano, eĉ ne de infano de du lesbaninoj!" Ŝi: "Trankviliĝu, vi. Nu, kion fine vi deziras?" Mi altigis al mi la ŝultrojn. Ni pasigis tempon en la lito, sub la kovrilo. Ni ne amoris, sed mi knedis al ŝi la mamojn kaj fingre serĉis al ŝi la truon. Ni kisiĝis. Mandy: "Nun ĉesu. Mi deziras dormi." Bone, ni dormis, gekune.

2008-08-15

Lude

Dum la lastaj tagoj de nia kampadeja restado, nun jam antaŭ semajno, mi multe paroladis kun Anja. Pri kio? Nu, kompreneble pri ĉio. Ni iris ĉirkaŭ la lako, man-en-mane, genudaj. Ni ĉirkaŭbrakiĝis kaj mi gustumis la bonodorojn de Anja, la someran ŝviton, preskaŭ sekigita per la varma suno.

Ni amoradis. Mi lekis al Anja la allogajn interfemuraĵojn. Ŝi suĉis min. Ni sesdeknaŭis. Anja rajdis min. (Anja nun nomis tion "vakerina pozicio". Mi antaŭe ne aŭdis tiun esprimon.) Dum tiuj tagoj mi nur unu fojon amoris kun Renata (dum Anja kaj Adriana pasigis la tempon apud la lako).

Anja parolis pri Adriana: "Ŝi devas foriri." Mi: "De la kampadejo?" Anja: "De la urbo, de la lando, hejmen." Mi: "Mi pensis tion ke plaĉas al vi Adriana?" Anja: "Ĝuste. Plaĉas al mi. Tial." Bone, mi komprenas. Mi: "Vi parolu kun Renata, ĉu?" Anja kapjesis.

Finiĝis miaj ferioj. Mi denove tediĝas en la laboreja pejzaĝo kie ĉio nun ŝajne ŝanĝiĝas. Ĉu mi laboros ĉe Ekonomio? Nun eble eĉ verŝajne. Mi paroladetis kun Elizabeta pri tio, kampadeje. Jes, Elizabeta pasigis tempon en la naturista kampadejo. Kaj, jes, mi ŝatus labori kun Elizabeta. Ni atendas la eldiron de Lada, lunde. Sur la muro de la Akceptejo ankoraŭ pendas komputila elprintaĵo kun la nomo de la Rufulino. (Sed neniu poŝtkarto. Nu, la rufulino jam revenis al la urbo, tion mi scias.)

Denove mi amoris kun Renata. Mi petis al ŝi ke ŝi rajdu min: "Vakerina pozicio." Renata: "He, enlite ne diru al mi la vortaĵojn de Anja!" Nu, mi prenis Renatan de malantaŭe. Poste ŝi vere rajdis min ("Se tion vi deziras ... ") Fine mi orgasmis inter ŝiaj mamoj.

Kun Flavio mi televidile rigardadis kelkajn konkursojn de la olimpiaj ludoj de Ĉinio. La naĝantoj portas kostumojn kiuj kaŝas preskaŭ la tutan korpon. Kie iras la mondo? (Laŭ Flavio la kialoj estas akvodinamikaj, ne moralaj.) Bone, mi ne deziras rigardi nudajn virojn, sed la virinoj bedaŭrinde ankaŭ portas tiajn kostumojn. Laŭ Flavio la Dolfeno ne partoprenas la olimpiajn ludojn. ("Mi ĵuras je la Petveturanta Gvidisto al la Galaksio! Honeste!") Se la Dolfeno vere ne estas en Ĉinio mi devas tuj retrovi ŝin. Verŝajne nun ŝi deziras nek trejni nek televidile rigardi la konkurson pri altosaltado (aŭ aliajn ludojn de la Olimpio).

Dum Flavio rigardadis naĝiston kiu laŭdire venkis jam sepfoje, Jana permesis al mi ke mi tuŝetu al ŝi la mamojn. Poste ŝi foriris, kaj mi revenis al la televidilo.

2008-08-05

Anja

Anja vizitis nin en la kampadejo. Fine do Renata sukcesis persvadi ŝin. Kiom da fojoj mi vidis Anjan nuda? Nun ŝi kaŝis al si la subventron malantaŭ seĝo, aŭ kun krucigitaj brakoj kovris al si la ĉebruston, kiam mi rigardis ŝiadirekten. Nu, kiam lastatempe mi vidis Anjan? Nur kiam ni ĉirkaŭbrakiĝis ŝi momente malfermis sin al mi.

Anja okupiĝis kun Adriana. Inoj ĉiam okupiĝas pri gravedulinoj. Kiam, kampadeje, Adriana senvestiĝis, oni havis pli bonan impreson pri ŝia granda ventro.

Renata, poste: "Anja deziras dormi ĉe vi." Mi kapjesis. Ĉu en la alkovo? Renata: "Ne, la alkovo estas mia teritorio ..." (Ĉu Renata estas birdo?) Bone, ni povas uzi la alian dormoĉambron, neniu problemo, la sola tasketo estas movigi Adrianan en la alkovon. Ne ĉiam estas facile movigi Adrianan, sed tiun fojon ŝi senvorte akompanis sian fratinon.

Anja: "Saluton, karulo." Ni glitiĝis sub la kovrilon de la lito. Anja leĝere permanis al mi la ilon, dum ni kisadis. Mi palpis al ŝi la karajn mametojn. Poste ni amoris.

La sekvan tagon ankaŭ Tina vizitis nin, malgraŭ ŝiaj vortoj pri seksumado kaj nudeco. Tina, mallaŭte al mi: "He, tuj ĉe la enirejo mi ekvidis ulinon kun kiu mi dezirus amori." Poste Renata kaj Tina retiriĝis al la alkovo, mi supozas ke ili amoru. Mi kun Anja kaj Adriana faris promenon ĉirkaŭ la lago.

Tiun nokton Tina dormis sur la teraseto, sur ekstra matraco. (La bangalego de Renata ne havas pli ol kvar litoj.) Eble ŝi tuj proponis la teraseton, esperante pri tio ke ŝi tiel povus retrovi la ulinon kiun ŝi ekvidis ĉe la enirejo.