2020-12-31

Pavilono ĉe la fino de la jaro

Kiel nun fartas la rufulino? Jen tiel mi pensis. Ĉu ŝi ankoraŭ konas la Pingvenon? Foje mi sonĝas pri siaj firmaj mametoj kiujn mi sentis kiam ni ĉirkaŭbrakiĝis. 

Vizitas min Renata. Ne en mia ĉambro, ne plu en la gastoĉambro, sed en la malnova pavilono en la suda parto de la ĝardeno. D-rino Ŝulco donis al mi la ŝlosilon: "Du metrojn, memoru!" Nu, d-rino Ŝulco kompreneble bone informiĝis. Ni jam parolis pri tio. Mi: "Botelon da ruĝa vino, jen kion mi deziras. Mi tediĝas pri amorado." D-rino Ŝulco: "Trinkado malbonas, amoro bonas. Cetere, ni ne havas botelon da ruĝa vino." Mi: "Krom tiu de la komunio. Bone, kaj kun kiu do mi amoru? Ĉu kun Veronika?" D-rino Ŝulco: "He, mi ne pensas ke la katekistino deziras tion!" Mi: "Tutcerte vi pravas." D-rino Ŝulco: "Vizitas vin via amikino Renata. Belan amantinon havas vi. Ŝi estas grekino, ĉu ne?" Mi: "Ne, ŝi ne estas el Grekio." D-rino Ŝulco: "He, jen denove Gufi!" Ŝi rigardis tra la fenestron, kiel Gufi iradis tien kaj reen en la ĝardeno.

Kompreneble ili ne vere nomiĝas Miĉjo Muso kaj Gufi. Gufi ĉiam troviĝas en la ĝardeno, kia ajn estas la vetero. Miĉjo ĉiam restas en sia ĉambro, ankaŭ kia ajn la vetero. Foje mi ludas ŝakon kun li. Kun Gufi mi ankoraŭ ne parolis.

Jen fine Renata! Ni iris al la pavilono. Mi revenis por peti la ŝlosilon el la mano de d-rino Ŝulco. Nu, Renata jam eniris la pavilonon ĉar la pordo ĉiaokaze ne estis ŝlosita. Renata: "Ĉi tie malvarmas. Kial oni ne hejtigis?" Ŝi jam preparis la liton, rapide senvestiĝis kaj malaperis sub la kovrilon. Mi: "Atendu, mi deziras rigardi vin!" Ŝi: "Troe malvarmas. Venu". 

Post duonhoro la pavilono jam revarmiĝis. Renata ellitiĝis kaj faris kelkajn paŝojn sur la planko dum mi rigardis la movojn de ŝia nuda korpo. Mankas al mi ŝia larĝeta postaĵo.

Ŝi kuŝiĝis, kaj mi komencis leki ŝin. Renata nun denove forrazas la harojn de ŝia pubo. Ŝia subventro estas bonodora kaj mole agrabla. Post kelkaj minutoj ŝi orgasmis. Ŝi ne kunportis kondomojn, kaj al mi nun restis malplena la paketo kiun iam kunportis al mi Ĝoni la Vakero. Tial mi amoris inter ŝiaj mamoj. Renata kunpremis la mamojn kaj mi malrapide moviĝis. Ankaŭ mi orgasmis, kaj Renata forviŝis per papera tuketo. Poste mi lekis ŝin denove, ŝia pubo estis varma kaj malseka kaj ŝi laŭte ĝuiĝis. Ŝi, poste, dum ŝi malrapide karesis min: "Ĉu vi deziras ke mi suĉu vin?" Mi: "Ho, ne, nun mi deziras botelon da ruĝa vino!"
Poste Renata montris tion kiel oni kreas mamzonon el du kirurgiaj maskoj. Nu, oni kunligas la du maskojn kaj ĉio faĉile imageblas.

Mi: "Venontfoje, venontjare, kunportu ruĝan vinon." Ŝi: "Bone. Kaj kondomojn. Konsentite."

2020-04-09

Mano sur la buŝon

Hieraŭ mi longtempe paroladis kun Veronika kaj d-rino Ŝulco. "Vi savis mian vivon," tion mi diris al Veronika. Ŝi respondis: "Pri tio tutcerte dankindas aliaj, sed mi ĝojas pro tio ke mi povas iomete helpi." Mi: "Ankaŭ mi deziras redoni ion al vi." Ŝi: "Tion ne!" Mi vidis tion ke Veronika ruĝiĝas, sed mi ne pensas ke d-rino Ŝulco vidis tion.

Veronikan mi nun konas dum pli ol dek jaroj, ekde nia unua renkontiĝo en la loĝejo de Ĝoni la Vakero. Poste ni kompreneble renkontiĝis en la loĝejeto de Veronika, kelkfoje monate, ĉiam ĵaŭde. Tio daŭris du aŭ tri jaroj. Dufoje ni kune vojaĝis al greka insulo, ŝiakoste. Ĉio devis esti sekrete, preskaŭ mistere. Nur malmultaj sciis. Ĝoni sciis, kompreneble, kaj Isabela la bela, la amikino de Veronika, kaj Renata iom post iom sciiĝis, eble ankaŭ kompreneble, sed ŝi tiutempe ne vidis Veronikan.

Antaŭ du semajnoj Renata vizitis min. Veronika senceremonie donis al mi la ŝlosilon de la gastoĉambro. Ni fermis la pordon, senvestiĝis kaj enlitiĝis. Renata flustris: "Ĉu estas ŝi?". Mi: "Ne necesas flustri. Ŝi ne aŭskultas ĉe la pordo." Mi karesis la mamojn de Renata. Ŝi, same flustre: "Bone. Sed estas ŝi, ĉu ne?". Mi kapjesis. Renata silente, malrapide suĉis min, poste surmetis kondomon. Unue ŝi rajdis min, poste mi kuŝiĝis sur ŝin, en misiista pozicio. Kiam ŝi orgasmis ŝi metis manon sur la buŝon, kaŝante ĝemon, eble pensante ke iu, malgraŭ ĉio, subaŭskultas ĉe la pordo. (Eble aŭskultas d-rino Ŝulco. Mi ne scias.)

Antaŭ semajno vizitis min Ĝoni la Vakero. Veronika malvarmete salutis al Ĝoni, li ridete mansignis al ŝi.

Kiu nun amoras kun Veronika? Ĉu ŝiaj mamoj ankoraŭ estas same firmaj? Malfacile vidi sub la larĝa ĉemizo kiun ŝi portas. Ŝia hararo nun estas pli mallonga, sed kiam ŝi ridetas, malkaŝiĝas agrablaj memoroj.

Kiel ĉi ĉio daŭriĝos?