2006-12-11

Akuzative

Renata rakontis ŝercon kiun ŝi aŭdis. Jen la ŝerco:

Junulino vizitas esperanto-kongreson. Kiam ŝi revenas hejmen ŝi konfesas al sia patro: "Paĉjo, mi ne plu estas virgulinon." La patro, ŝokita: "Jen mi pagas por via vojaĝo al esperanto-kongreso, kaj vi ankoraŭ ne regas la akuzativon!"

Renata trovis ĝin tre amuza. Kiam ŝi tradukis ĝin al Flavio, ni devis klarigi kelkajn aferojn kiuj ne ekzistas en lia universo (virgulinoj, akuzativo ktp).

Flavio: "Interese. Mi komprenas ... Bone, se vi, esperantistoj, rakontas tiajn ŝercojn, tio signifas ke la regado de la akuzativo estas speco de problemo, ĉu?"

Ni ne povis nei tion. Ankaŭ spertaj esperantistoj de tempo al tempo forgesas sian akuzativon.

Flavio: "Nu, kial ne simple forigi la problemon? Forgesu la akuzativon! La ĉapelitaj literoj tamen estas ĉarmaj. Bone, se vi forigas la akuzativon eble ankaŭ mi lernos la lingvon."

Renata: "Jes, mi vere pensas ke la akuzativo estus tro malfacila por vi. Mi certe ne rekomendus al vi la studon de Esperanto."

Flavio: "Kaj vi, ĉu vi ankoraŭ estis virgulino kiam vi lernis la faman akuzativon?"

Renata: "Nu, mi ne dubas pri tio, ke vi ŝatus scii tion ... jen, ĉu tio estas demando kiun vi pozus al via fratino?"

Flavio: "He, vi ne estas mia fratino ..."

Renata: "Bone, se vi deziras scii, mi havis dek sep jarojn kiam mi lernis Esperanton."

Ŝi kisis Flavion survange kaj foriris. Certe, ŝi ne forgesis sian akuzativon.

No comments: