Neĝo, ĉie. Kiam finiĝas tiu vintro? Ĝis la pavilono estas 200 metroj, laŭ Renata. Ni ne plu vidas niajn piedsignojn.
D-rino Ŝulco donis al mi la ŝlosilon ("Alvenis denove via bela amikino. Ŝi estas el Kroatio, ĉu ne?"). Denove la pavilono estis neŝlosita.
Renata kunportis botelon da ruĝa vino, sudamerikan, kaj tapaĵojn, hispanecajn. Renata: "Kial ĉi tie ne estas saŭno, anstataŭ simpla pavilono?". Mi: "Laŭ d-ro Ŝulco estis saŭno ĉe la lago. Mi vidis la kadukan dometon, tie nun estas nur la veloj de la boatetoj kaj la fiŝretoj." Mi neniam komprenas tion, ĉu d-ro Ŝulco estas la patro aŭ la edzo de d-rino Ŝulco.
Ni trinkis ruĝan vinon kaj manĝis tapojn. Renata malbutonumis al mi la pantalonen, kaj malrapide karesis min. Poste ŝi suĉis min, ŝia buŝo estis varma kaj miaj manoj palpis al ŝi la mamojn. Fine mi orgasmis en paperan tuketon.
Kiam ni eliris el la pavilono, ni ankoraŭ ne retrovis niajn piedsignojn, sed ni vidis la lumojn de la granda domo. Renata: "Ĉu vi ŝlosis la pordon?" Mi: "Ne." Ŝi: "Kie estas la botelo?" Mi: Mi metis ĝin sub la neĝon, ie, neniu trovos ĝin." Ŝi: "Neĝo foriros". Mi: "Mi pridubas tion."