2005-07-31

Festeno

Sabate ni aranĝis festenon, ĉeestis ŝajne pli ol cent homoj, aŭ eble mi nombris duoble, ĉar ne mankis al ni biero aŭ vino.

Iu ulo, amiko de amikino de Anja, parolis kun Renata kaj iel-tiel deziris ke ŝi kisu lin, sed ŝi insistis, en iom ebria angla, ke li petu tion en esperanto. Li alparolis min, petante ke mi helpu, kaj mi, sciante kion li volas, instruis al li la frazon: "Tiru al mi la orelojn!" Post kelkaj minutoj li estis kapabla eldiri tion kiel denaskulo, malgraŭ la vinon kiun li trinkis.

Li denove prezentis sin al Renata kaj diris la magian frazon. Renata ekridis surprizigite, ektiris al li la orelojn, kaj kisis lin sur la frunto. Poste ŝi amikeme ŝovis lin en la sofon kaj iris por trovi al si novan botelon da biero.

Virino kun ruĝa hararo, amikino de amiko de mi, montris al ni siajn pircingojn, kaj ĉar almenaŭ unu el ili iras tra mampinto, ŝi lasis nin admiri du sufiĉe belformajn mamojn.

Mi dancis kun Renata kaj sentis ŝian varman korpon kontraŭ la mia, dum ŝi ridante tiretis al mi la orelojn. Fine ŝi kisis min. Surbuŝe.

No comments: