2005-08-30

Laboro denove

Finiĝis miaj ferioj, kaj por diri la veron, mi komencis senti la mankon de miaj kolegoj. Almenaŭ de kelkaj el ili. Kaj mi estis scivolema pri novaj kolegoj, ĉar ĉiam aperas novaj gelaboremuloj post la ferioj. Antaŭ ĉio ĉe Vendo. Junuloj de la kamparo, vilaĝoj aŭ ĉefurbanoj kiuj ne trovis laboron tie.

Kaj ĉiujare kvarona dozeno de junulinoj kiuj kredas ke la vojo al rapida sukceso iras tra la lito de iu ĉefo. Pasintjare ni ja havis ekzemple Dana. Kaj ĉi-jare? Tutcerte Johana, la alta blondulino kun grandaj mamoj kiu ne portas mamzonon sub la bluzo. Certe kelkaj ĉefoj jam vidis ŝin. Kaj certe ŝi baldaŭ malaperos. Dana pensis ke mi estas ĉefo, malgraŭ tio ke mi ne tiom ĉefas, sed por novulino ja ĉiuj havas la ŝajnon de ĉefo. Tamen, Johana ne estas mia tipo.

Kolego kiun mi tre ŝatis revidi ja estis Elizabeta, la belulino de Ekonomio. Kaj mi planis kion diri al ŝi, sed ŝi estis pli rapide:
- Mi ne sciis ke vi estas naturisto, ŝi diris, tuj post mia saluto.
- Nu, mi ne estas.
- Ha, mi kredas ke plaĉis al vi la restado.
Certe ŝi pravas. Kaj mi pensis pri la nuda korpo de Elizabeta. Kiu nun estas je distanco de duona metro. Vestita.
- Eble. Sed nun bedaŭrinde estas tuta jaro ĝis la venonta somero.
- Oni aranĝos naturistan banadon en la banejo de la Altlernejo, ŝi informis min, - se vi dezirus, vi kaj Renata povus partopreni.
(Ha, ĉu Renata?)
- Jes, eble mi kaj Renata dezirus partopreni. Mi demandos al ŝi.

Dungiĝis nova ĉefo ĉe Transporto. Virino, sufiĉe bela. Certe, virinoj veturas pli sekure, kaj ofte pli rapide ol viroj, sed Ĉefo de Transporto ja estas oficeja posteno. Nu, ja bone, tiam oni vidos ŝin pli ofte. La duan tagon ŝi portis senmanikan bluzon. Kiel dirite, sufiĉe bela. Larĝetaj koksoj kaj alloga postaĵo. Dum la maljuna dikulo kiu ankoraŭ ĉefas ĉe Vendo, nun eble jam amuzigas sin kun Johana la blondulino.

Denove hejme, mi citis la inviton de Elizabeta, kaj ne forgesis diri ke ŝi kredas ke Renata kaj mi estas la paro. Renata trovis tion tre amuze, dum al Anja ŝajne ne tiom plaĉis.

Sed kiel Elizabeta konas la nomon de Renata? Nu, eble nur pro tio ke virino kiu pasigis tri semajnojn en kampadejo, verŝajne atentas pri aliaj aferoj ol viro kiu ĵus eniris tra la pordoj. Aŭ eble ne.

2005-08-28

Flavio la mamoraco

Mi iris, aŭ pli ĝuste veturis, al Flavio por rigardi dvd-ojn, sed li ne estis hejme, kaj mi trinkis kafon kun Lena parolante pri la anasoj de la Princo. Poste Flavio venis hejmen, kaj komenciĝis tipa sceno.

Flavio salutis nin kun la jenaj vortoj: Ha, mi forestis dum pli ol du horoj, kaj vi ankoraŭ ne enlitiĝis!

Lena furioziĝis, Flavio moke ekridadis, kaj Lena eĉ pli furioziĝis. Sciante ke ni deziras rigardi dvd-ojn, ŝi formetis la kablojn kaj elĵetis ilin tra la fenestron. Flavio, ankoraŭ ridanta, eliris, ĉar ne estas facile retrovi tiajn kablojn.

Se Anja ne estus tiel bona amikino ... Lena diris. Ŝi enfermigis sin en la dormejo kaj aŭdiĝis Radion Sunon.

Flavio revenis (sen la kabloj). Ĉu ankoraŭ ne? li demandis, ne tiom ridanta nun. Li aperigis la fotilon, kaj montris al mi bildon. Mi tuj rekonis scenon el la nudista kampadejo (dorsoj kaj postaĵoj de du junulinoj).

Kiel vi sukcesis fari tion? mi demandis. (Mi ja ankaŭ estis tie, samtempe, sed ne vidis fotilon).

De sub la tuko, Flavio respondis. (Jes ja, nudistoj ja ĉiam kunportas tukon, do ankaŭ ni.) La plimulto montris teron kaj ĉielon, sed tiujn mi nature jam forigis.

Mi atente rigardis kvardekon da fotoj kiujn li ne forigis. Jen mi probante paroli esperanton al du germanaj junulinoj, dum brilis la traboraĵoj. Jen Lena kaj Renata. Jen Anja kaj Yvette, la francino. (Do fine mi revidis ŝin nuda). Jen Renata sola. Jen Lena de malantaŭe. Jen usonaj gejunuloj kun kiuj Flavio longtempe paroladis. (Nun mi fine komprenas kial). Sed neniu japanino, eĉ ne de malantaŭe.

Fine mi demandis al Flavio, ĉu mi povus havi kopiojn. Li kapjesis, sed aldiris: Sed ne la bildojn pri Lena. Kaj ne tiun de Renata. Tio ne estus bona por vi ...

Bone, kion diri, sed ja tre plaĉus al mi havi tiun pri la du germaninoj. Kaj tiun de Yvette.

2005-08-26

Traboraĵoj

Hodiaŭ, en librovendejo, mi parolis kun virino, amikino de amiko de mi, kiu antaŭ monato dum festeno montris al mi siajn mamojn. Tiutempe mi uzis la vorton pircingoj, sed nun, pripensante la aferon, mi eble preferus la vorton traboraĵoj.

Laŭ mia vortaro, la angla vorto pierce signifas fari truon trabori. Sed la vorton piercing oni ŝajne uzas ankaŭ pri la etaj ornamaj ringoj kaj stangetoj kiujn oni metas en artefaritajn truojn sur la homa korpo. Oni povas havi tiajn truojn ekzemple en la lango, en unu aŭ ambaŭ lipoj, en la nazo, ĉe la brovoj aŭ ĉe la umbiliko.

Mi ne konas la korektan esperantan vorton, ĉar tio ne estis temo ĉe la kurso por komencantoj, malgraŭ tio ke povas esti ke ankaŭ nia instruistino havis ion sub la bluzo.

Ĉar ja ankaŭ la mampintoj ŝajnas esti populara loko por truoj, ringoj kaj stangetoj. Kaj ankaŭ en la subzonaj regionoj troviĝas ŝajne bonaj lokoj: kelkaj (aŭ ĉu multaj?) virinoj tiel beligas al si la tieajn lipojn kaj la klitoron, kaj kelkaj viroj eĉ havas ringeton je la peniso.

Paŭlina, la ruĝharulino, nun montris al mi novan stangeton ĉe la maldekstra brovo. Kaj vi jam vidis la ringetojn en miaj cicoj, ŝi diras. Certe, ŝi memoras tion, kaj ankaŭ mi memoras ŝiajn belajn mamojn kun traboraĵoj.

Ĉu traboraĵo estas vorto uzebla en esperanto? Nu, esperanto ja estas lingvo en kiu ĉiuj rajtas proponi vortojn laŭguste, dum ekzemple en la angla lingvo ekzistas tiom da vortoj, tiel ke oni povas uzi nur tiujn kiujn oni trovas en la vortaroj.

Mi diris adiaŭ al Paŭlina kaj al ŝiaj traboraĵoj, kaj mi esperas ke ŝia venonta traboraĵo estu ie en la suba regiono, ĉar ŝi estas virino kiu fieras pri sia korpo kaj ornamas ĝin por ke oni tion vidu.

2005-08-23

Amorado

Anja malrapide senvestiĝas dum ŝi dancadas laŭ la muziko. Unue ŝi malbutonas la bluzon kaj demetas ĝin. Poste malaperas la jupeto. Ŝi ludeme dehakas la mamzonon kaj lasas siajn mamojn nudaj al miaj okuloj. Fine ŝi glitiĝas teren la kalsoneton.

Miaj lipoj malkovras ŝian korpon, mi kisas la pintojn de la mamoj, mordetas ilin, sentas ilin erektiĝi. Mi gustumas la salon de ŝia umbiliko. Per fingroj mi disigas la lipojn de ŝia sekso, mi lasas unu el ili englitiĝi.

Ni sesdeknaŭas. Mi sentas ŝian varman buŝon ĉirkaŭ mia membro. Mi knedas ŝiajn sidvangojn kaj premas ŝin al mia vizaĝo.

Poste ŝi rajdas min. Mi vidas dancadi ŝiaj mamoj. Ŝi ŝvitas, spiras rapide. Mi karesas al ŝi la femurojn, la koksojn, la ventron, la mamojn.

Ŝi kuŝiĝas surdorse. Mi dum momento rigardas ŝin: la okuloj plenaj de deziro, la cicoj erektaj, la brusto kiu leviĝas kaj malleviĝas pro ŝia forta spirado, ŝia malferma sekso. Denove mi kuniĝas kun ŝi, ĝis orgasmo kaptas nin.

Kaj poste: en la paca silento audiĝas la fortaj batoj de niaj koroj.

2005-08-22

Semajnfine

Tiun ĉi semajnfinon tranoktis ĉe ni Yvette, la francino. Finis ŝia restado en la kampadejo, kaj ŝi nun vojaĝis hejmen al Francio. Dum nia tago en la nudista kampadejo, Anja kaj Renata proponis al ŝi ke ŝi vizitu nin en la semajnfino, antaŭ ol iri al la flughaveno.

Mi ne povas diri ke mi ne rekonis ŝin vestita. La ruĝan hararon kaj la belan vizaĝon mi tuj rekonis. Ŝi portis blankajn bluzon kaj jupon. Yvette ridetis kaj diris ke estas la unua fojo en ses semajnoj ke ŝi portas vestaĵojn. Mi povis konstati ke ŝi ankoraŭ ne surmetis mamzonon, ĉar mi vidis la cicojn moviĝi libere sub la ŝtofo de la bluzo.

Antaŭ semajno ni ĉiuj vidis unu la aliajn nudaj. Mi dezirus proponi ke ni senvestiĝu, sed por la inoj, ŝajne nun estis plej nature porti vestaĵojn. Mi tial diris nenion.

En la kampadejo, mi nature havis bonan okazon rigardi nian francinon. Malhelaj okuloj, ĉarma buŝo, firmaj mametoj, plata ventro, rondetaj koksoj, razita pubo, virina postaĵo, belformaj femuroj. Kaj la plej bela hararo kiun mi vidis dum longa tempo. Laŭ mi, nur francino povas havi tian malhelruĝan hararon.

Dum la nokto, Yvette dormis ĉe Renata en la larĝa lito de la gasta ĉambro. Dimanĉe pluvis kaj malebligis restadon sur la teraso. Kaj mian lastan eblecon vidi nuda nian belan vizitantinon.

En la posttagmezo ni veturis kun Yvette al la flughaveno.

2005-08-19

Nude

Ĉi tiun matenon ni vekiĝis sen piĵamo. Nokte, Anja kaj mi ja kutime dividas piĵamon. Sed okazas ke ni faras aliel, ekzemple se ni faras amoron tre malfrue kaj dormiĝas sen surmeti ĝin.

Pasintan vesperon ni ne amoris. Ni kuŝis nudaj sur la lito, kisante. Mi karesis ŝian vizaĝon, nukon, ŝultrojn, brakojn, mamojn, ventron, koksojn, postaĵon, femurojn. Poste mi malrapide fingrumis ŝin, dum mi sentis ŝian varman malsekecon. Fine ŝi ekhavis fortan orgasmon.

Kaj ni dormiĝis, nudaj.

2005-08-18

Silikono kaj simetrio

Ĉar mi ankoraŭ ne komplete saniĝis, mi pasigis tempon enlite, dum Anja kaj Renata iris por ĉeesti la fermigon de la festivalo. Mi vidis du piedpilkajn maĉojn (entute 11 golojn) kaj programon pri plastika kirurgio.

Mi nature komprenas ke virino, se ŝi havas unu grandan kaj unu malgrandan mamojn, deziras silikonaĵon, ĉar simetrio, laŭ mi, estas tre grava por bela aspekto. Sed pligrandigo de mamaro jam sana kaj bela, tamen nur mezgranda, estas sensencaĵo. Grandeco ne gravas, nur simetrio kaj formo. Cetere, bona plastika kirurgio tutcerte estas tre multekosta.

Anja, antaŭ kelkaj jaroj, komencis paroladi pri silikono, sed ŝajne helpis miaj tre altlaŭtaj protestoj, ĉar poste mi aŭdis nenion. Mi ĉiam amas ŝiajn tre belajn mametojn.

2005-08-15

Nudista kampadejo

Sabate ni venis perbuse al la nudista kampadejo, prokcime 50 kilometrojn for de la urbo. Ne pluvis, malgraŭ la deziro de Flavio. Kiam mi lastatempe estis tie? Eble estis antaŭ kvar aŭ kvin jaroj. Tiam ni (mi kaj du amikoj) enŝteliĝis tra la bariloj, sed nun ni simple uzis la enirejon. Lenan ili ja konas, aŭ almenaŭ tiel ŝajnas al mi.

Ni senvestiĝis. Mi observis Lenan, ĉar la unuan fojon mi vidas ŝin nuda. Certe, ŝi havas belan korpon, mole diketan, bronzitan. Anja kaj Renata ja ankaŭ estas bronzitaj, sed oni povas vidi ke ili surplaĝe plej ofte surhavis kalsonetojn. Por Renata estis la unua fojo en nudistejo. La tri inoj metis siajn tukojn sur la herbejon kaj sidiĝis, dum Flavio kaj mi faris esploran promenadon.

Momente vivis en la kampadejo verŝajne kelkcent homoj, evidente el diversaj landoj, ĉar mi rekonis diversajn flagojn: germanan, svedan, usonan, sud-afrikan, iranan, brazilan. La japanan flagon mi ne vidis. Kial ne? Estas multe da japanaj turistoj en la urbo nun. Kial ili ne vizitas nian naturistan kampadejon? Japanoj, laŭ mi, estas tre afablaj homoj, kaj multaj japaninoj estas tre belaj.

Mi ankaŭ ne vidis la esperantistan flagon. Internacia kampadejo ja devus estis taŭgaj ĉirkaŭaĵoj por esperantoparolantoj. Mi probis paroli esperanton al du junaj germaninoj, sed ili respondis al mi en la angla. Unu el ili havis pircingojn tra la mampintoj, kaj ambaŭ estis pube razitaj. Mi kun kreskanta intereso observis kiom da homoj forrazis al si la puban hararon, precipe junulinoj, sed ankaŭ viroj kaj pli maljunaj virinoj. Lena, kiu ja konas tiujn lokojn, ankaŭ estis razita. Anja forrazas la harojn nur ĉe la lipoj, dum Renata, tion mi jam rimarkis sur la teraso, havas molan, allogan triangulon.

Kaj mi ekvidis Elizabetan! (Kaj ŝi samtempe ekvidis min!). Elizabeta estas kolegino de la laborejo. Ŝi estis bele bronzita, kaj mi konstatis ke ankaŭ al ŝi mankas la suban hararon. Mi ne sciis ke ŝi estas naturistino. Kaj ŝajne ŝi ne volis ke mi sciu tion. Kaj mi pensis, ha, jen mi staras, parolante kun nuda Elizabeta! Ŝi estas tre bela virino, eble 24 aŭ 25 jaraĝa. Kaj en kelkaj tagoj finiĝos la ferioj ...

Poste mi revenis al niaj inoj. Renata parolis kun franca junulino (malhelruĝa hararo, malgrandaj mamoj, tre bela). Denove mi observis Lenan. Ĉu ŝi ankaŭ estis razita tiam, kiam ŝi metis mian manon inter siajn femurojn? Pri tio mi ne estas certa.

Fine ni manĝis ĉe la restoracio. La francino akompanis nin, ŝi nomiĝas Yvette. La manĝaĵo ne estis tre bongusta, kaj eble tial mi nun sentas min iom malsana.

2005-08-12

Ĉe Flavio kaj Lena

- Via blogo estas verda, Flavio diras, - kaj oni povas kompreni nenion de tiu lingvaĵo. Sed mi ne dubas pri tio ke vi uzas ĝin por alte laŭdi min.
- Certe, kaj la via estas flava, kaj nur enhavas bildojn.
- Parolante pri bildoj, mi havas foton de Lena. Flavio premadas dek sep fojojn al diversaj butonoj sur la digitala fotilo. Ĉu nudbildo? Sed estas foto pri Lena kiu manĝas bananon. Jes, sufiĉe interesa.

Lena dum periodoj loĝas ĉe Flavio, kaj dum aliaj periodoj ĉe amikino en la ĉefurbo. Kiam Lena estas ĉe Flavio, ŝi vere regas la loĝejon, kaj ĉio estas en malordo. Poste Flavio uzas tri tagojn por ordigi ĉion.

Ili neniam ferias komune, ĉi jare Flavio estis en Hungario, dum Lena vizitis Francion (laŭ Flavio ŝi pasigis la tempon en iu tendaro ie). Iusence ili estas idealaj partneroj, pruvante ke malsimilaĵoj altiriĝas, la alta, maldika Flavio kun siaj interesoj kaj la ĉarme diketa Lena kiu verŝajne povus vivi la tutan jaron en naturista kampejo legante librojn sub blua ĉielo se la klimato ne malpermesus tion.

- Kial ni ne ĉiuj iros al la Kampadejo morgaŭ, ŝi diras, - Nun estas la lastaj tagoj de la somero. Mi tuj telefonas al Anja.

- Kiu estas "ĉiuj"? Flavio diras al mi, - kaj ne plaĉas al mi viziti nudistejon kune kun Lena. Se mi vizitas tian lokon, estas por observi la inojn, kaj Lena ĉiam faras kiel eble plej multe por deteni min. Laŭ mi, ne kulpas mi pri tio ke nudaj virinoj ne estas nevideblaj.

Lena parolas telefone kun Anja, kaj mi aŭdas ŝin mencii la nomon de Renata.

Iam, kiam Lena estis ebria, ŝi metis mian manon sub la ŝtofon de sia kalsoneto, kaj foje ŝi premas ĝin al siaj grandaj, molaj mamoj. Kaj Flavio ridetas kaj diras nenion, opiniante ke Lena tiel devas doni al li eĉ pli da libereco.

Flavio antaŭenigas alian bildon, foto pri ridetanta Lena vestita per nigraj mamzono kaj kalsono.
- Mankas la banano, li diras, - kaj mi esperas ke morgaŭ pluvos.

2005-08-11

La loĝejo de Renata

Renata serĉas loĝejon, kiel jam menciite, ĉar baldaŭ komencas la universita jaro. Mi helpas iomete, laŭeble, kun traduko de anoncetoj ktp. Hodiaŭ ni vizitis du ludanantojn. Mi akompanis ŝin, ĉar mi ja aŭdis sufiĉe da rakontoj pri diversaj manieroj luigi loĝejon al junaj virinoj. Sed, nature, ankaŭ la virinoj havas siajn manierojn:

Ŝi zorge vestiĝis, kun ne tro longa jupo kaj blanka, senmanika supraĵo kiu preskaŭ, sed nur preskaŭ, kovris nigran mamzonon. Certe, la luigantoj ekvidu ŝin.

Ĉe la unua loĝejo, tiu strategio fiaskis. Aŭ pli ĝuste fiaskegis. La domposedanto estis maljuna fraŭlino, kvazaŭ 85-jaraĝa, kiu verŝajne ne povis imagi al si Renatan dimanĉe en la preĝejo. Domaĝe, ĉar estis granda, bela domo kun propra parko.

Renata tamen tuj plaĉis al al dua ludonanto. Li estis viro 40-jara, kaj mi tuj sentis malamon kontraŭ li. Ankaŭ li posedis ĝardenon, tamen ne tiel grandan kiel ĉe la monaĥino, kaj mi nature konvinkiĝis ke li spionadas al siaj luantinoj el malgranda fenestro.

Sed, feliĉe kaj eĉ pli feliĉe, la loĝejo mem, en la tria etaĝo (kun banejo en la dua etaĝo), tute ne plaĉis al Renata (ruĝa plafondo!), kaj ankaŭ la prezo estas malĉarma, 1600 en la monato. Bone, ni adiaŭis al Patriko Bateman kaj veturis - hejmen.

Ĉar "hejme" por Renata momente estas la gastoĉambro ĉe Anja kaj mi. Kaj kial ne? Por mi ne estas problemo. Aŭ estas mia plej malgranda problemeto. Ĉiaokaze, por mi ŝi povas resti. Sen Renata, kontraŭ kiu mi ŝakludus, kaj kun kiu Anja sunbanus sur la teraso? Nu, ja, ktp.

Sed se, hazarde, vi, aŭ kuzo de onklino de vi, posedas lueblan loĝejon, kun helkolora plafondo (almenaŭ ne ruĝa) kaj granda banejo kun varmigaj kabloj, je prezo de ne pli ol 900 en la monato, nu, tiam eble Renata interesiĝus.

2005-08-10

La naŭ kantoj de Winterbottom

Ni vidis la filmon "Naŭ kantoj" (9 songs) de Michael Winterbottom, angla reĝiisto.

La filmo temas pri junulo kaj junulino, gestudantoj. Dum longaj periodoj ili estas nudaj en ilia loĝejeto, en la lito, en la banejo, en la kuirejo. Ili faras amoron, kaj la bildoj estas tre intimaj. De tempo al tempo ni vidas scenojn el koncertoj (ĉu la naŭ kantoj?), aŭ de Antarktiko.

Margo Stilley, kiu ludas la junulinon (Lisa), estas alta, svelta kaj ĉarma. Ŝi havas malgrandajn, belformajn mamojn, kiel tiujn de Anja.

Ni ne komprenas la hungarajn subtitolojn. Lena probas traduki el la angla, sed Flavio deziras revidi la multajn nudscenojn, kaj ni iel-tiel perdas la rakonton. Ni diskutas ĉu ili vere faras amoron, aŭ ĉu estas ŝajnaĵo. Sed tiam venas sceno kiu donas rektan respondon al ĉiuj demandoj: jes, ili vere faras amoron antaŭ niaj okuloj. Lena diras ke ŝi estas iom ŝokita.

Estas belega filmo. Kaj mi demandas al Flavio ĉu Margo Stilley ankaŭ ludas en kelkaj el la aliaj filmoj kiujn li aĉetis en Budapeŝto, sed tion li ne scias.

2005-08-09

La vortoj de Renata

Ne ofte mi ĉeestas la kunvenojn de la loka Klubo Esperantista. Mi ne estas membro (Anja estas). Sed hieraŭ okazis la prelegeto de Renata. Ŝi montris lumbildojn, parolis pri sia lando, siaj vojaĝoj (mi ne sciis ke ŝi vizitis Nepalon), kaj sian studfakon (arkeologio kaj historio).

Ĉeestis entute 35 homoj, plejmulte maljunuloj, sed ankaŭ kelkaj pli junaj, kaj eĉ kelkaj allogaj junulinoj. La prezidantino tradukis de tempo al tempo, ĉar ne ĉiuj komprenas esperanton. Ĉiuj tamen laŭdis ŝian belan lingvaĵon, ĉar ŝia elparolo ja estas iom alia ol la nia.

Post la prelego ni trinkis kafon kaj babilis. Plej ofte oni parolas nacilingve (laŭ mi oni povus nomi la klubon Klubo Esperantista "La Krokodilo"), sed hieraŭ, ĉar ĉeestas alilandano, ni ĉiuj penis paroli esperanton. La temaro estis la ĉiama: kial tiom malmulte da homoj parolas la internacian lingvon? Kaj: Kiel varbi novajn membrojn?

Mi diris: Mi estas denaskulo - sed ne denaska esperantisto. Mi opinias ke ni devas fari kiel faras la parolantoj de ĉiuj aliaj lingvoj. Ni devas plimultiĝi. Kaj la infanoj devas lerni la lingvon antaŭ ol instruisto trovas ilin kaj plenigas iliajn kapojn kun anglaj, rusaj aŭ hispanaj vortoj.

Mi deziris ellabori tiujn pensojn, sed ja ekmemoris ke la plimulto de la ĉeestantoj verŝajne estas tro maljunaj, tiel ke oni ne povas postuli ke ili plimultiĝu.

Virino kvardekjara, instruistino, kiu verŝajne sentis sin ofendita, firme rigardis min: Kaj kiom da infanoj havas vi, sinjoro?

Prave. Ne multe faris mi por pligrandigi la homaron. Mi povis respondi ke ŝi, la instruistino, havas tri infanojn, kaj neniu el ili parolas esperanton. Sed laŭ mi ne tre utilas personaj atakoj.

Sed ĉe la eliro unu el la allogaj junulinoj alparolis min. Ŝi nomiĝas Karolina (ne Karulino). Ankaŭ mi deziras internacian familion, miaj infanoj estu denaskaj esperantistoj, ŝi diris. Mi diris ke ŝi certe trovos taŭgan alilandanon, kaj proponis ke ŝi partoprenu internacian tendaron ie (ĉar unue ŝi ja mem devas lerni la lingvon).

Kiam ni venis hejmen, mi gratulis Renatan pro la bela prelego. Ŝi ridetis al mi kaj diris:

Kaj vi, vi deziras plimultiĝi. Mi deziras al vi ĉion bonan.

Ho, vi zamenhofa lingvo, kun via alloga neakurateco!

2005-08-08

Mi eraris

Hieraŭ mi vizitis Flavion, kiu ĵus venis hejmen el Hungario. Eble ni trinkis tro multe. Jes, ni trinkis tro multe. Sed unue mi faris malkovron: mi (denove) eraris.

En antaŭa posto mi esprimis la opinion ke nur virinoj povas esti priskribita per la angla vorto topless (nudbrusta, sen supraĵo).

Sed en libro ĉe Flavio (li havas tre multajn librojn), etimologia vortaro de la angla lingvo, en 37 tomoj, mi legis pri la vorto topless, ke ĝi uziĝis jam en 1937, priskribante novmodan uzon de vira bankostumo. Jes, sur foto el 1922 mia praavo fakte portas tuttorsan bankostumon - mi demandas min nun ĉu li ankaŭ, almenaŭ unufoje en sia vivo, kuraĝis baniĝi nudbruste.

Nur en 1966, laŭ la etimologia vortaro, oni ekuzis la vorton topless parolante pri virinoj.

Bone, viroj komencigis la nudbrustan modon, ne virinoj, kaj vizitante hodiaŭan plaĝon oni povas konstati ke tio estas verŝajna, tamen bedaŭrinda, fakto.

Kaj tiam Flavio aperigis 96 botelojn da hungara biero.

2005-08-07

Turistoj

Mi vidis belegan postaĵon kaj sekvis ĝin preter la arkadojn. Nature la virino ne estis sola, ja ĉiuj ŝajne kunportas sian propran gardiston. Atinginte la Placon, ili turniĝis, kaj miaj okuloj fiksas paron da rondaj mamoj (elbe tro rondaj).

Defore mi aŭdis voĉon, evidentiĝis ke estas la kunportita dikulo kiu parolas al mi. Dum mi rigardas la panojn de lia edzino, li demandas al mi la vojon al la Preĝejo de la Sep Virgulinoj. We're Americans, li aldonas. Kial li diras tion?

Mi povus montri intereson kaj demandi ĉu ili estas de Argentino, Brazilo, Ĉilio ... kaj estas ĉiam amuze demandi al usonanoj ĉu ili estas kubanoj. Sed ne hodiaŭ.

Montrante la direkton al MakDonaldo, mi ekmemoras ke la preĝejo estas en la sama direkto. Bone, mi montris al ili la vojon. Ili diras thank you kaj vagas for.

Dum momento mi denove fiksas la postaĵon de la virino, kaj mi probas ne imagini ŝin enlite kun la dikulo. Eble li vere estas ŝia privata gardisto.

Kelkajn horojn pli poste mi denove vidas ilin, ĉe trotuara kafeo. Ŝi mansignas al mi kaj ridetas, evidente ili trovis la preĝejon. Malgraŭ ĉio turistoj daŭre venas al nia urbo.

2005-08-06

Malseka hararo

Denove mi lasis tondi al mi la hararon. Estas ĉiam Dinjo kiu faras la tondadon. Mi ĉiam antaŭe telefonas kaj demandas ĉu hodiaŭ Dinjo laboras. - Jes, ŝi estas ĉi-tie, sinjoro, respondas la Majstrino.

Kaj eble vi tuj divenis kial. Dinjo estas virino apenaŭ dudek-jara, ne tiom alta, kun longa, nigra hararo kaj enigmaj okuloj. Plaĉas al mi la tuŝeto de ŝiaj mamoj al miaj ŝultroj kaj la aspekto de ŝia bela vizaĝo en la spegulo.

Ne ĉiuj havas la feliĉon senti la pezon de ŝiaj mamoj. Foje mi vidis ŝin tondi la hararon de sinjoro, starante je braka distanco. Eble li odoris male, aŭ diris ion malbonan. Poste mi pli ol kutime ĝuis la kontakton kun ŝiaj mamoj.

Hodiaŭ komencis pluvi, pluvegi, kvazaŭ tropika pluvo. Kiam Anja venis hejmen ŝi estis tute malseka, kaj la mampintoj klare videblis tra la ŝtofo de ŝia malseka T-ĉemizo. Mi helpis ŝin senvestiĝi, premis al ŝi la pintojn de ŝiaj mamoj. En la dormejo, mi subenŝovis ŝian kalsoneton kaj sentis la allogan odoron de ŝia malseka kaj ŝvita korpo. Ni faris amoron sur la lito.

Poste, mi ludis ŝakon kun Renata.

2005-08-05

Someraj tagoj, nudbrustaj esperantistinoj

Hodiaŭ la varmeco estas preskaŭ neeltenebla. Mi decidis resti hejme, en la relativa malvarmeco de la domo, dum la inoj, miaj inoj, iris al la plaĝo. Ni pasigis grandajn partojn de la lastaj tagoj sur la plaĝo. Du tagojn ni eĉ sukcesis okupi etan buĥton duone malantaŭ roko, kun bona sablo.

Ankaŭ Nataŝa, amikino de Anja, iris kune hodiaŭ. Nu, certe plaĉus al mi vidi la mamojn de Nataŝa. Sed ne hodiaŭ - estas, kiel dirite, tro varme. Kaj kial ŝi, kun sia vintropala haŭto, iras al la plaĝo ĝuste hodiaŭ? Jes, en la varmeco homoj ne agas normale. Sed eble ŝi kovras sian haŭton, pli ol Anja kaj Renata, la du nudbrustaj esperantistinoj (vidu finon de antaŭa posto). Nuntempe ĉe ni ne multaj junulinoj sunumas sin sen la supraĵo, malgraŭ tio, ke neniu malpermesas tion.

Bone, trinkante botelon da malvarma biero, mi imaginas al mi la plaĝon: Anja kuŝanta surventre, kun nuda, bronzita dorso kaj bela postaĵo apenaŭ kovrita, kaj Nataŝa sidante en la ombro de la roko, bikine vestita, dum ŝi mansignas, en manko de komuna lingvo, al la ĉiam agema Renata, kiu ludas badmintonon kun du italaj turistoj.

Por mi vere estus plej nature baniĝi senveste, sed, ĉu pro moralo aŭ ĉu pro la fortaj radioj de la suno, homoj komencis pli kaj pli vestiĝi surplaĝe. Tial ankaŭ mi gardas mian nigran bankalsonon, kiun iam donis al mi Anja. Sur la plaĝo ni vidis bikinojn en ĉiuj grandecoj kaj koloroj, kaj la knabinoj de hodiaŭ ŝajne komencas uzi mamzonon eĉ antaŭ ol ili ekhavas brustaĵojn.

Kaj certe, kelkaj knabaĉoj daŭre gapas al la malmultaj vidindaĵoj. Nu, ankaŭ mi uzas la okulojn se eblas, ekzemple hieraŭ kiam nin najbaris junulina kvaropo, tri el kiuj lasis nudaj la mamojn, kaj mi iomete parolis kun unu el ili (fratino de kolego), sed mi tute ne gapaĉis.

Kaj serĉante duan botelon, mi daŭre pensas:

Ĉu pro moralaj kialoj oni denove vestiĝas? Sed ni ne vivas en la 19-a jarcento, kaj moralo ŝajne tute malaperas de la societo ...

Mi demandas al mi kiel estas nun en aliaj landoj. Ĉu same koloraj estas iliaj plaĝoj? Kaj, se ankaŭ tie la suno brilis, kiel estis sur litovaj plaĝoj dum la UK?

2005-08-03

Ĝoni la Vakero

Hodiaŭ venis Ĝoni. Ni ĉiam nomas lin Ĝoni, ĉar li ĉiam amis vakerajn filmojn, kaj, kiel knabo, deziris fariĝi vakero. Estis li kiu telefonis dum la ŝakludado, kaj fakte ne estis la unuan fojon ke li maltrankviligis ludadon ...

Ŝerce mi diris al Anja kaj Renata ke ili ne sunumu sin sur la teraso dum Ĝoni alvenas, ĉar li estas vilaĝano kaj ne kutimas al tio. Renata proponis ke ili faru bonvenan dancon kun bastojupetoj kaj bananoj, kaj mi aplaŭdis tion, sciante ke ili espereble ne faros tiel.

Ĝoni amikeme mansalutis al la du virinoj, kaj poste ni (li kaj mi) iris en la urbon. Ĝoni ne multe ŝanĝiĝis, li portas bluĵinsajn pantalonojn kaj eĉ vakerajn botojn, malgraŭ la varmeco. Mi proponis manĝi ĉe Antonio (tamen ne en la suba etaĝo), sed la vakero havis aliajn ideojn. Kiam oni estas en la urbo, oni manĝas urbege. Ne ĉe BurĝoReĝo apud la Placo, sed ĉe MakDonaldo. Bone, ni iradis ĝis la Ponto.

Ĝoni edziĝis dufoje, la unuan fojon kiam li havis 17 jarojn. Poste ili disigis, kaj li edzigis la fratinon (de la unua edzino). Laŭ mi, tiel oni faras en la urbo, ne en la vilaĝo.

Bone, sed nun Ĝoni la Vakero estas en la urbo, kun kelkaj kontaktoj kaj multaj planoj, kaj diras ke li trovas Renatan bela. Mi probis konvinki lin pri la malo.

2005-08-01

Ĉe Antonio

Anja kaj mi manĝis ĉe Antonio (restoracio apud la Placo), en la suba etaĝo, inter la malvarmetaj muroj de la malnova domo (laŭdire el la 15a jc!).

Ni diris je via sano! al la partoprenantoj de la UK. Ŝajnas ke Anja deziras partopreni la Universalan Kongreson, sed laŭ mi la kongreso jam finiĝis kaj Vilno ne estas nia najbara urbo. Anja faris foton, kun la fotilo de sia poŝtelefono, de mi kaj kelnerino (Nataŝa), kaj sendis.

Post kelkaj minutoj venis mesaĝo, kun iom obskura bildo pri japanino (aŭ koreanino) kun d-ro L. L. Zamenhof (verŝajne busto).

Anja montris la bildeton al Nataŝa (fratino de amikino sia), kiu portis al ni novajn glasojn da biero.