2005-08-28

Flavio la mamoraco

Mi iris, aŭ pli ĝuste veturis, al Flavio por rigardi dvd-ojn, sed li ne estis hejme, kaj mi trinkis kafon kun Lena parolante pri la anasoj de la Princo. Poste Flavio venis hejmen, kaj komenciĝis tipa sceno.

Flavio salutis nin kun la jenaj vortoj: Ha, mi forestis dum pli ol du horoj, kaj vi ankoraŭ ne enlitiĝis!

Lena furioziĝis, Flavio moke ekridadis, kaj Lena eĉ pli furioziĝis. Sciante ke ni deziras rigardi dvd-ojn, ŝi formetis la kablojn kaj elĵetis ilin tra la fenestron. Flavio, ankoraŭ ridanta, eliris, ĉar ne estas facile retrovi tiajn kablojn.

Se Anja ne estus tiel bona amikino ... Lena diris. Ŝi enfermigis sin en la dormejo kaj aŭdiĝis Radion Sunon.

Flavio revenis (sen la kabloj). Ĉu ankoraŭ ne? li demandis, ne tiom ridanta nun. Li aperigis la fotilon, kaj montris al mi bildon. Mi tuj rekonis scenon el la nudista kampadejo (dorsoj kaj postaĵoj de du junulinoj).

Kiel vi sukcesis fari tion? mi demandis. (Mi ja ankaŭ estis tie, samtempe, sed ne vidis fotilon).

De sub la tuko, Flavio respondis. (Jes ja, nudistoj ja ĉiam kunportas tukon, do ankaŭ ni.) La plimulto montris teron kaj ĉielon, sed tiujn mi nature jam forigis.

Mi atente rigardis kvardekon da fotoj kiujn li ne forigis. Jen mi probante paroli esperanton al du germanaj junulinoj, dum brilis la traboraĵoj. Jen Lena kaj Renata. Jen Anja kaj Yvette, la francino. (Do fine mi revidis ŝin nuda). Jen Renata sola. Jen Lena de malantaŭe. Jen usonaj gejunuloj kun kiuj Flavio longtempe paroladis. (Nun mi fine komprenas kial). Sed neniu japanino, eĉ ne de malantaŭe.

Fine mi demandis al Flavio, ĉu mi povus havi kopiojn. Li kapjesis, sed aldiris: Sed ne la bildojn pri Lena. Kaj ne tiun de Renata. Tio ne estus bona por vi ...

Bone, kion diri, sed ja tre plaĉus al mi havi tiun pri la du germaninoj. Kaj tiun de Yvette.

No comments: