2010-02-27

Gravede

Renata kuŝis surventre, nuda, kapo surkusene. Mi amoremis, ŝi dormemegis. Mi masaĝis al ŝi la dorson, kaj konstatis ke ŝi jam ekdormis. Mi leĝere kisis al ŝi la nukon, rigardetis al ŝi la larĝetan postaĵon, fine kovris ŝin per la kovrilo kaj eniris la salonon, kie mi televidile rigardis olimpikan glitŝtonludon.

Renata nun fine rompis la rilaton kun la islandano. Mi komprenis tion nur kiam li aperis antaŭ la pordo, furioza kiel gejsero. Renata ne ĉeestis. Li rakontis tion ke Renata estas graveda kaj kulpigis min pri tio ke ŝi nun forlasis lin. Kiam mi fine sukcesis enkapigi al li tion ke Renata loĝas ĉi tie dum pli ol kvar jaroj, li iom post iom trankviliĝis. (Mi: "Renata gravedas, ĉu?" Li: "Jes, tion ŝi diris. Kaj ŝia ventro videble pligrandiĝis." Tion mi pridubas. Nur antaŭ kelkaj tagoj Renata havis sian periodon de la monato, kaj la grandeco de ŝia ventro tutcerte havas alian kaŭzon.)

Poste mi rakontis al Renata pri la vizito de la islanda profesoro. (Ŝi: "Mi neniam plu deziras vidi lin, ne paroli kun li." Mi: "He, vi gravedas, ĉu?" Ŝi: "Kompreneble ke ne. Sed li pravas: mi tion diris al li." Mi: "Li eĉ diris tion ke via ventro pligrandiĝis." Renata ekkoleris, sed feliĉe nur kontraŭ la islandano.)

Dum la pasintaj semajnoj la gotikulino plurfoje vizitis nin, sen Ĝoni la Vakero, aŭ verŝajne pli ĝuste: ŝi vizitis Renatan. Kelkfoje la du ulinoj ludis ŝakon, sed plej ofte ili tuj malaperis en la gastoĉambron. Al mi la gotikulino gaje ridetis kiam ŝi alvenis, pli mistere kiam ŝi foriris. Unufoje ni vizitis la naturistan banadon, triope. Renata: "He, mi pensas ke vi plaĉas al ŝi." Mi: "Ĉu tion ŝi diris?" Ŝi: "Diri verŝajne ne estas la vorto."

Surstrate mi hazarde renkontis Anĝelinan. Ŝi ĉirkaŭbrakis min. Ŝia ventro nun estas grandega. Ĉu ĉiuj ulinoj nun gravedas? Mi ankaŭ renkontis Nataŝan, ŝi atendis sian duan infanon. (Kun Maŭra mi vizitis festenon de la Studanta domo. Ĉeestis tie graveda studantino, sufiĉe bela. Ŝi ne drinkis. Ŝi permesis al mi ke mi tuŝas al ŝi la ventron, eĉ la mamojn. Ŝi: "Ĉu plaĉas al vi?" Mi: "Plaĉas al mi gravedulinoj." Ŝi ekridis: "Se tion vi deziras, mi povas doni al vi manlaboron." Maŭra, ĵus alveninte: "He, nun sufiĉas, ĉu ne?")

3 comments:

Aleks said...

Vi havas vere interesajn konatulinojn. Mi iomete envias :-)

Aleks said...

Presakaŭ monato... ĉu iaj novaĵoj? :-)

Jadun Jonikima said...

Mi esperas tion ke mi povas skribi pli ofte nun. Eble eĉ estas novaĵoj ...