2007-01-21

Manko

Sabate mi iris al Antonio. Mi deziris vidi Nataŝan, eble hazarde paroli iomete kun ŝi. La vizito kun Adriana revekis al mi la mankon. Nu, Nataŝa ne ĉeestis. Mi trinkis kafon, dum Antonio demandis pri Anja.

Kiam mi venis hejmen, mi trovis Nataŝan en la sofo, antaŭ la televidilo. Nun kio? Ŝi: "Renata enlasis min."

Nataŝa stargiĝis, ankoraŭ senpene, kaj ni kisiĝis je ambaŭ vangoj. Mi sentis la ventron de Nataŝa. Ŝi prenis mian manon kaj glitigis ĝin laŭ la streĉa haŭto, sub la ĉemizon. Mi: "Nataŝa, vi mankas al mi." Ŝi: "Mi scias. Venu!"

Ni iris en la dormoĉambron. Nataŝa demetis la ĉemizon kaj mi helpe dehakis al ŝi la mamzonon. Ŝiaj mamoj estas pli grandaj ol kutime. Nudaj ni kuŝigis sub la kovrilon. Ni kisiĝis, mi karesis al ŝi la mamojn kaj kun singardaj fingroj mi serĉis ŝian subventron. Laŭ Nataŝa miaj fingroj estas bonvenaj kaj ne necesas tia singardeco.

Nataŝa flankenŝovis la kovrilon kaj komencis suĉi min. Tre plaĉas al mi la buŝo de Nataŝa. Kiam la orgasmo estis prokcima, ŝi forigis la lipojn kaj perfingre finigis min. Poste ŝi diris: "Jen al vi!" Ŝi kuŝigis surdorse kaj disigis al si la femurojn. Mi hezite prokcimigis min al ŝia pubo, fremda antaŭ la alteco de la ventro. La lipoj estis malfermaj, ŝajne pro ekscitiĝo, ne pro la gravedeco.

Mi lekis Nataŝan dum mi gustumis ŝiajn intimaĵojn. Nataŝa pinĉis al si la mampintojn kaj fine orgasmis kun feliĉa ĝemo. Poste ŝi suĉis min denove. Kiam prokcimiĝis la fino, ŝi daŭrigis la buŝumadon, kaj mi orgasmis inter siajn lipojn.

Nataŝa iris en la banĉambron, kaj mi trovis Renatan en la sofo, antaŭ la televidilo. Ŝi demandeme rigardis min.

2007-01-17

Dufoje

Kial tiaj ulinoj ne vizitas nin mezsomere? Kelkaj tagoj antaŭ la forveturo de Adriana, ni promenetis laŭ la konataj lokoj de la urbo, ŝia korpo kaŝita sub varmigaj survestoj, kiujn ŝi apenaŭ demetis kiam ni restadis ĉe Antonio.

Ĉe Antonio mi paroletis kun Nataŝa. Ŝi rigardis la bluan hararon de Adriana, dum Adriana ŝajne admiris la gravedan ventron de Nataŝa. (Vere mankas al mi la renkontroj kun Nataŝa.)

Antaŭ la "reveno" de Renata, mi eĉ dufoje orgasmiĝis pensante pri la mamoj de Adriana, kiujn mi ekvidis en la banĉambro. Poste mi revidis ilin dufoje, ambaŭfoje en la banĉambro.

La unuan fojon la du ulinoj pasigis du horojn en la bankuvo, nacilingvumade, nekverelumade (verŝajne pro paciga efekto de varma akvo). Mi portis al Renata la mobilan telefonon. La mamoj de Adriana lude moviĝis je la supraĵo de la akvo. Krom tio, pro la ŝaŭmo, mi ne vidis multon.

La duan fojon: mi eniris la banĉambron, la pordo estis neŝlosita. Adriana staris antaŭ la spegulo, kalsonete vestita, sola. Kion ŝi faris? Ĉu admiris siajn mamojn? Ŝi trankvile rigardis min dum momento, poste turniĝis kaj prenis mamzonon. La leĝera ŝtofo de la kalsoneto montris la mi la belecon de la postaĵo, kiun mi antaŭe ne vidis pro la vintraj vestaĵoj.

Nu, kial tiaj ulinoj ne vizitas nin somere?

2007-01-01

Novjaro

Flavio fine forlasis Lenan por ĉiam (aŭ ŝi lin) kaj li pasigis Novjaron kun ni. Unue ni rigardis reelsendon de skisaltado kaj poste komenciĝis la festeno. Adriana tiel ebriiĝis ke ŝi ekdormis malantaŭ la sofo jam longe antaŭ meznokto. Renata, post semajno da nacilingva kverelumado ne tiom interesiĝis.

Jam antaŭ kelkaj tagoj fiaskis nia lita disiĝo. Adriana iris en la urbon, kaj mi ememe gvidis Renatan en la dormoĉambron. Kiam ni eliris, horon poste, Adriana jam sidis antaŭ la televidilo. Ŝi amuzite rigardis nin. Tiam vere komencis la nacilingvumado.

Laŭ mi Adriana jam de longe scias ĉion. Ne estas stulta ulino. (Bone, jen ŝi dormas malantaŭ la sofo. Laŭ Flavio Adriana havas la korpon de skisaltantino. Mi neniam vidis inan skisaltanton, en la reelsendo kiun ni ridardis partoprenis nur viroj. Eble, sed mi pensas ke la mamoj ĝenus la aerodinamikon. Flavio, jam iom ebria, opiniis ke male: la disiĝo inter la mamoj verŝajne stabiligus la flugsalton.)

Ĉi-matene mi vekiĝis apud Renata, kiu ne plu deziris dormi apud la ebrie ronkanta fratino kiun ni enlitigis je la 3-a. (Flavio dormis sursofe.) Mi ame karesis la postaĵon de Renata kaj kisis al ŝi la nukon. Mi amas la matenan bonodorojn de Renata, la miksaĵo de varma korpo, parfumo kaj ŝvito kiu mankis al mi dum pli ol semajno.

Hodiaŭ, kiam mi kun Flavio rigardetis la skisaltadon el Germanio, Adriana venis el la banĉambro. Matenrobe vestita ŝi sidiĝis inter ni. Ni iel-tiel deziris feliĉan novan jaron unu al la aliaj, dum ni prijuĝis la aerodinamikon.