2007-01-01

Novjaro

Flavio fine forlasis Lenan por ĉiam (aŭ ŝi lin) kaj li pasigis Novjaron kun ni. Unue ni rigardis reelsendon de skisaltado kaj poste komenciĝis la festeno. Adriana tiel ebriiĝis ke ŝi ekdormis malantaŭ la sofo jam longe antaŭ meznokto. Renata, post semajno da nacilingva kverelumado ne tiom interesiĝis.

Jam antaŭ kelkaj tagoj fiaskis nia lita disiĝo. Adriana iris en la urbon, kaj mi ememe gvidis Renatan en la dormoĉambron. Kiam ni eliris, horon poste, Adriana jam sidis antaŭ la televidilo. Ŝi amuzite rigardis nin. Tiam vere komencis la nacilingvumado.

Laŭ mi Adriana jam de longe scias ĉion. Ne estas stulta ulino. (Bone, jen ŝi dormas malantaŭ la sofo. Laŭ Flavio Adriana havas la korpon de skisaltantino. Mi neniam vidis inan skisaltanton, en la reelsendo kiun ni ridardis partoprenis nur viroj. Eble, sed mi pensas ke la mamoj ĝenus la aerodinamikon. Flavio, jam iom ebria, opiniis ke male: la disiĝo inter la mamoj verŝajne stabiligus la flugsalton.)

Ĉi-matene mi vekiĝis apud Renata, kiu ne plu deziris dormi apud la ebrie ronkanta fratino kiun ni enlitigis je la 3-a. (Flavio dormis sursofe.) Mi ame karesis la postaĵon de Renata kaj kisis al ŝi la nukon. Mi amas la matenan bonodorojn de Renata, la miksaĵo de varma korpo, parfumo kaj ŝvito kiu mankis al mi dum pli ol semajno.

Hodiaŭ, kiam mi kun Flavio rigardetis la skisaltadon el Germanio, Adriana venis el la banĉambro. Matenrobe vestita ŝi sidiĝis inter ni. Ni iel-tiel deziris feliĉan novan jaron unu al la aliaj, dum ni prijuĝis la aerodinamikon.

No comments: