2007-01-17

Dufoje

Kial tiaj ulinoj ne vizitas nin mezsomere? Kelkaj tagoj antaŭ la forveturo de Adriana, ni promenetis laŭ la konataj lokoj de la urbo, ŝia korpo kaŝita sub varmigaj survestoj, kiujn ŝi apenaŭ demetis kiam ni restadis ĉe Antonio.

Ĉe Antonio mi paroletis kun Nataŝa. Ŝi rigardis la bluan hararon de Adriana, dum Adriana ŝajne admiris la gravedan ventron de Nataŝa. (Vere mankas al mi la renkontroj kun Nataŝa.)

Antaŭ la "reveno" de Renata, mi eĉ dufoje orgasmiĝis pensante pri la mamoj de Adriana, kiujn mi ekvidis en la banĉambro. Poste mi revidis ilin dufoje, ambaŭfoje en la banĉambro.

La unuan fojon la du ulinoj pasigis du horojn en la bankuvo, nacilingvumade, nekverelumade (verŝajne pro paciga efekto de varma akvo). Mi portis al Renata la mobilan telefonon. La mamoj de Adriana lude moviĝis je la supraĵo de la akvo. Krom tio, pro la ŝaŭmo, mi ne vidis multon.

La duan fojon: mi eniris la banĉambron, la pordo estis neŝlosita. Adriana staris antaŭ la spegulo, kalsonete vestita, sola. Kion ŝi faris? Ĉu admiris siajn mamojn? Ŝi trankvile rigardis min dum momento, poste turniĝis kaj prenis mamzonon. La leĝera ŝtofo de la kalsoneto montris la mi la belecon de la postaĵo, kiun mi antaŭe ne vidis pro la vintraj vestaĵoj.

Nu, kial tiaj ulinoj ne vizitas nin somere?

No comments: