2007-08-31

Vicoj

Merkredon mi iris al Lidlo, por retrovi Erikan. Mi tuj vidis ŝin ĉe unu el la kasejoj, tiu kun la plej longa starvico. Kial la kasejo de Erika havis la plej longan vicon? Ĉu ŝi laboris tiel malrapide?

Dum mi atendis ke la vico mallongiĝu, mi kolekadis kelkajn komercaĵojn - panon, bieron, ajlon, ovojn, fromaĝon, ktp. Iel-tiel mi komencis serĉi kondomojn. Ĉu oni vendas kondomojn en tia vendejo? Nu, kial ne? Dum la serĉado mi pensis pri Erika, kaj observis la koksopantalonojn de kelkaj el la klientinoj.

Fine mi konstatis ke la vico al la kasejo de Erika estis eĉ pli longa ol antaŭe. Mi ankoraŭ ne trovis la kondomojn. Kontraŭvole mi enviciĝis. Ŝajne Erika laboris eĉ pli malrapide. Ĉu ŝi vidis min? Feliĉe la vico duoniĝis kiam oni fine malfermis kasejojn n-rojn 3 kaj 7.

Erika diris, mallaŭte: "Vizitu min en la studenta domo, je la 8-a." Kiam ŝi donis al mi la restmonon, ŝia mano tuŝis la mian. Ŝi ridetis, iom embarasite.

Mi iris al la studenta domo, tuj antaŭ la 8-a. Mi parolis kun Mandy, la kunĉambranino (sufiĉe ĉarma, kun leĝera supraĵo kaj nudaj ŝultroj. Ŝi havis bongustan brandon). Je la 9-a alvenis la amiko de Mandy. Erika ankoraŭ ne venis. Mi foriris. Mi restis dudekon da minutoj en la domo, por enflari la etoson kaj pririgardi la studantinojn kiuj iris tien kaj reen. Fine mi iris hejmen.

Kiam mi revenis hieraŭ, ĵaŭdon, Mandy rakontis al mi ke Erika vojaĝis orienten. (Ĉu por longe? Verŝajne nur por la semajnfino.) Bone, kial ne? Nu, ankaŭ mi forvojaĝos dum la semajnfino. Mi montros al la fratinoj la montaron.

4 comments:

Anonymous said...

Kio aŭ kiu estas Lidlo?

Jadun Jonikima said...

Lidl(o) estas nomo de supermerkato.

Anonymous said...

http://www.lidl.com/

(Hmm, ĉe mi tuj aperas germana paĝo, sed la sama firmao ankaŭ laboras en pluraj aliaj landoj.)

Anonymous said...

... en preskau cxiuj europaj landoj!