2007-08-10

Ĉe Flavio

Mi vizitis Flavion. ("Kie estas Oksana?" - "Rusio. Ukrajnio. Belorusio. Ie.") Flavio ĵus revenis el Hungario. ("Mi ne komprenas tion. En flugmaŝino oni ĉiam devas malŝalti la mobilajn telefonojn. Kial? Nature mi malŝaltis la mian. Sed ĉu tia ileto vere povus maltrankviligi la sistemojn de granda flugmaŝino? Se tio estus la kazo, oni nature konfisku ĉiujn mobilajn telefonojn antaŭ la ekflugo.") Mi komprenis ke Flavio aĉetis mobilan telefonon en Hungario. Mi ekzamenis la belaĵeton. Mi: "Nu, neniu fotilo, ĉu?" Flavio ridis.

Li montris: "Jen la fotilo, en la supra flanko de la aparato. Tre praktike." Li tenis la telefonon horizontale, kaj fotis min. (Li klarigis: "Ĝenerale, kiam oni faras foton, oni tenas la mobilon vertikale, kaj ĉiuj vidas ke oni estas fotonta. Se oni tenas la aparaton horizontale, ĉiuj nature pensas ke oni nur legas aŭ skribas mesaĝon.") Bone, Flavio aĉetis mobilan telefonon kun fotilo per kiu li povas foti sekrete. Mi: "Ĉu vi jam fotis kelkajn belajn ulinojn?" Li: "Ne, eble mi vizitos la plaĝon morgaŭ." Mi: "Bonan ŝancon. Memoru ke inoj nuntempe kaŝas al si la plej fotindajn partojn ..." Li: "Jes, domaĝe. Diable, vi pravas. Mi forte sentas la mankon de la bonaj, malnovaj tagoj." Mi: "Jen, pro nekuraceblaj fotemuloj kiel vi inoj ne plu sunumas sin nudbrustaj sur la plaĝo. Vi kreis novan, tutmondan modaĉon." Li: "Jes, kulpas mi. Sed vi forgesas la Rokaĵojn ..."

Mi rakontis pri la insultoj de Erika. Flavio: "Nu, mi tre ŝatus pagi ŝian lumonon." Mi: "Mi ne dubas pri tio." Li: "Kaj la fratinoj?" Mi: "Ankoraŭ en la kampadejo." Flavio: "He, jen orgioj en via bangalo!" Mi: "Ĉu vi pensas?" Li: "Ĉu serioze? Ne. Laŭ mi Renata trovis la ulon kun kiu ŝi deziras vivi. Ŝia sola dilemo estas ke li ankoraŭ, evidente malgraŭ ĉio, estas la ulo de ŝia amikino. Cetere, tiu amikino oni ne vidis dum pli ol jaro. K.t.p. Kaj la fratino? Nu, laŭ mi Adriana ankoraŭ estas virgulino. Tiel, la invito al orgioj retiriĝis. Cetere, nun mi faris dekduon da fotoj pri vi kaj vi rimarkis nenion de nenio ..."

No comments: