2007-08-09

Tri tagoj

Dum tri tagoj Erika revenis al mi post sia lidla deĵorado. Ni tagmanĝis, tre burĝece. Ni amoris. La unuan tagon ni eĉ amoris sen demeti la vestaĵojn, kiel eta protesto kontraŭ la nudeco de la pasintaj du semajno. Ni okupis la salonan sofon. (Erika: "Mi pensas ke vi, malgraŭ ĉio, devas demeti almenaŭ la pantalonon ...") Mi kredas ke mi antaŭ tri aŭ kvar jaroj laste amoris sen demeti la vestaĵojn. Poste mi nature tiom ekscitiĝis ke ni devis amori denove - sed tiun fojon ni demetis la vestaĵojn.

La tria tago komenciĝis bone ("romanika tagmanĝo") sed finiĝis kun elĵetado de insultoj. Erika sciigis pri siaj novaj planoj kiel modelino. Post tri vizitoj ĉe fotisto (mi antaŭe aŭdis nur pri la unua), ŝi ricevis proponon de alia fotisto: bildserion, kune kun ulo. Mi pensas ke tio estas stultaĵo: "Honeste, Erika, ĉu vi faros tion kun ia aktorulo, malpure odoranta, eĉ eble aidosa?" Erika: "Ne, mi pensis ke mi povas fari tion kun vi. Cetere, ni povas uzi kondomon." (Jen ina logikeco, ĉu ne?) Mi: "Ni amoris pli malpli regule dum pli ol duonjaro, kaj ni neniam uzis kondomojn." Ŝi: "Bone, tiel ili certe permesos al ni ke ni ne uzas kondomon." Mi: "Jes, certe, ili (cetere: kiu estas "ili"?), ili certe ĝojegiĝu. Sed ĉu vi konsideris tion, ke mi tute ne deziras partopreni tian seancon?" Erika: "Bone, karulo, en tiu kazo mi faros tion kun alia ulo. Kun kondomo." (Nu, kion diri?)

Poste, Erika: "Sciu, ke vi ne povas haltigi min. Vi ne estas mia patro!" (Kiel oni scias mi havas tri jarojn pli ol Erika.) Mi: "Ĝuste. Tiel mi ankaŭ ne devas ĉiumonate pagi vian lumonon." Nun vere komenciĝis: "Bone, mi estas certa pri tio ke ekzistas multaj aliaj ulinoj kiuj tre ĝojiĝus se vi pagus ilian lumonon. Mi ne plu bezonas vian monon. He, mi eĉ povus prezenti vin al ulino kun tre malmulte da mono kaj tre firma ĉebrusto. Ŝi certe plaĉos al vi!" Ĉu eblas trankviligi tian ulinon? "Erika, vi scias ke ne tial mi deziras esti kun vi ..." Ŝi: "Ĉu lastan fojon vi dezirus enlitiĝi kun mi? Jes, mi permesas tion al vi." Mi: "Ne, mi tion nun ne deziras." Poste venis la plejmulto de la insultoj. Fine Erika forlasis la domon.

No comments: