2007-08-28

La libroj de Flavio

Flavio montras al mi du librojn kiujn li aĉetis en Budapeŝto. Ni manĝas hamburgeraĵojn kaj trinkas lakton. (Lakto bongustas, ĉu ne?)

Mi foliumas la librojn dum Flavio televidile rigardas atletikon el Japanio. Foje mi ĵetas rigardon al la ekrano, ĉar iam mi vidis svedan sportistinon kiun mi ŝatus revidi. Flavio: "Jen vidu!" Mi ekridardas: viroj, linie, antaŭ la starto de 300 kilometroj bariloĉasado (aŭ simila afero, en kiu partoprenas nur viroj). La kurantoj levas al si la brakojn kiam la laŭtparolilo prezentas iliajn nomojn.

Flavio: "Ĉu vi vidis?" Mi: "Nu, kion?" Li: "Vidu, ili razis al si la akselojn. He, viroj! Kien iras la mondo?" La ekrano montras ulon kun fortaj akselharoj, sed mi scias ke Flavio pravas: mi observis ke kelkaj el la aliaj uloj razis al si la akselojn.

Unu el la libroj de Flavio enhavas fotojn pri punkulinoj, kun tatuaĵoj kaj traboraĵoj, plejparte nudaj. Kelkaj el ili estas sufiĉe belaj. Ili apartenas al la "sinmortigemulinoj" - kurioza nomo de reta komunumo kiu celas memfidon kaj vivokontenton de junulinoj.

La alia libro ankaŭ prezentas alternativan komunumon, ne retan, sed aŭstralian: "Nature en la Paradizo". En la Golfo de Byron, apud Brisbano, gehomoj laŭdire (kaj laŭfote) ankoraŭ vivas nudaj kaj en interkonsento kun la naturo. Sur la fotoj la inoj havas abundajn pubharojn, kaj la plejparto ankaŭ havas akselajn harojn. (Mi demandas al mi ĉu Ŝila la najbarino vizitis tiun parton de Aŭstralio.)

Mi denove alrigardas la ekranon, kie oni vidas polan stangosaltantinon. "Ĉu vi vidis sportistinon kun akselharoj?" Flavio: "Ne, ankoraŭ ne. Ne dum jaroj."

No comments: