2009-12-31

Likaĵe

Renata ankoraŭ plendas pri tio ke la ĉiofaristo eniris la loĝejon sen unue frapegi al la pordo. (Mi: "La havas ŝlosilon. Mi petis ke li venu por ripari la likaĵon de la kuirejo." Ŝi: "Kaj mi petis al vi ke vi venigu lin. Sed li devas frapi al la pordo antaŭ ol eniri.") Bone, mi komprenas. Renata kompreneble estis vestita, sed povus esti alimaniere: Renata kiu iris de banejo dormoĉambren, kun malsekaj piedoj, duonnuda, kun tuko ĉirkaŭ la koksoj. Aŭ povus esti ke Anĝelina ... ne, Anĝelina kompreneble ĉiam estas vestita, verŝajne eĉ kiam ŝi duŝadas. Renata plendas pri tio ke la ĉiofaristo eniris nefrapinte, sed ne tiom pri tio ke li ankoraŭ ne riparis la akvan likaĵon.

Anĝelina nun reiris al siaj gepatroj, verŝajne post malkonsento kun Renata. (Renata: "He, estas ulino de etaj mamoj, kaj de eĉ pli malgranda cerbo.") Nur unufoje mi ekvidis mameton, matene, kiam Anĝelina vestiĝis per granda bluzo, verŝajne tiu de Renata, kun larĝa dekoltaĵo. Anĝelina ete kliniĝis, serĉante botelon da lakto. Rozkoloraj pintoj, ne malallogaj.

Mi pasigis kelkajn tagojn vilaĝe, vizitante familianojn. Renata laŭdire pasigis tempon kun Franka, verŝajne tamen ŝi vizitis la islandanon. Kiam ni revenis, la planko de la kuirejo estis kovrita de akvo. Ni sekigis la plankon, poste manĝis picon kaj trinkis italan vinon, kiantion. Poste ni amoris. Renata suĉis min, poste ni amoris misiiste, fine Renata suĉis min denove kaj mi orgasmis en ŝian buŝon. Kiam ni revenis al la kuirejo, la planko estis kovrita de akvo, ktp.

2009-11-30

Novembre

Antaŭ tri semajnoj, ĵaŭde, mi kun Renata vizitis la naturistan banadon. Ni demandis al Anĝelina, mi moke, Renata pli persvademe, ĉu partoprenu ankaŭ ŝi, sed ŝi firme malakceptis tion, tamen kun la kutima rideto. Tio kompreneble ne surprizis min. La banadon partoprenis du ĝemelinoj, unu el ili havas umbilikan traboraĵon, krome ili aspektas same, tute identaj. Altstaturaj, malhelharaj, etaj mamoj, larĝetaj koksoj. Mi demandas al mi ĉu iliaj koramikoj vidas tion kiu estas kiu. Aŭ eble ili havas la saman koramikon.

La sekvan tagon mi kun Maŭra manĝadis ĉe Antonio, ne en la malnova restoracio, sed en la mezepoka (nun fine ankaŭ Antonio nomas ĝin Mezepoka, ne Mezaĝa). Mi ne pensas ke Antonio rekonis Maŭran. Ni manĝadis, kaj trinkis mezepokan bieron, de mielo. Maŭra: "Ĉu Anja revenis al vi?" Mi komprenis tion ke Mandy jam ĉion rakontis al ŝi. Mi rakontis al ŝi tion kiun ŝi jam scias. Maŭra: "Mi esperas tion ke Anja revenu al vi." Mi ne komprenis kial Maŭra tion esperas. La vespero frue finiĝis.

Post semajno Maŭra telefonis al mi: "Vizitu min ĉi vespere, mi ne deziras resti sola. Miaj gepatroj jam ne estas hejme dum kelkaj tagoj." Mi pensis pri la frua fino de la vespero de antaŭ semajno. Kio estas tio? Ĉu la venĝo de Maŭra? Mi kompreneble ankoraŭ memoras la okazaĵojn de antaŭ duona jaro. Maŭra: "Vi ne deziras, ĉu?" Mi: "Trankviliĝu, karulino. Mi venos. He, kie vi loĝas?" Ŝi diris la adreson. Estas strateto kies nomo mi ne konas.

Kun iom da peno mi fine trovis la strateton de Maŭra, kaj la domon de ŝiaj gepatroj. Estas granda domo, vilao. Mi: "Bela domo, ĉu via patro estas direktoro?" Ŝi: "Mia patrino estas advokato. Paĉjo estas verkisto." Ni manĝis picon, kaj trinkis ruĝan vinon. Ŝi montris al la libroskatoloj. Mi: "Ĉu via patro verkis ĉiujn tiujn librojn?" Ŝi forte kapneis.

Ni iris en ŝian ĉambron. Ĝi estas sufiĉe granda, helkolora, kun larĝa lito. Mi pensis pri la malgranda ĉambro de Mandy kaj tuj komprenis kial Maŭra ne loĝas en la studanta domo. Ni senvestiĝis. Maŭra surmetis blankan T-ĉemizon. Mi: "He, viaj belaj mamoj." Ŝi kapneis. Mi deziris rigardi ŝiajn mamojn kun inversitaj pintoj, sed ŝi ne demetis la T-ĉemizon. Mi lekis ŝin ĝis ŝi orgasmis. Poste ŝi malrapide masturbis min. Ni dormis en la larĝa lito de Maŭra.

La sekvan matenon Maŭra vekis min. Ŝi ankoraŭ portis la blankan T-ĉemizon, kaj mi rigardis ŝiajn pubajn lipojn je la malforta lumo de la fenestro.

2009-10-31

Anĝelina

Posttagmeze, kiam mi revenis post elĉerpiga kurado ĉirkaŭ la parko, mi senvestiĝis en la dormoĉambro kaj iris al la banejo. Mi longe duŝadis, prirazis al mi la pubon kaj la ovojn, poste eliris la banejon, ankoraŭ nuda. Mi nur skribas tion por montri kiel senkulpa estas mi.

Renata: "Kial vi estas nuda? Anĝelina estas en la salono." Ne sciis mi kiu estas Anĝelina, sed mi supozis tion ke temas pri la ulino kiu tuj aperis malantaŭ la dorso de Renata. Anĝelina rigardis min, pudece ridema. Mi rigardis ŝin: bela okuloj, mezgrandaj mamoj, laŭmode ĉifonita pantalono. Renata: "He, vestiĝu!" Mi eniris la dormoĉambron. Mi surmetis endoman robon.

Kiam mi malfermis la pordon, mi aŭdis la voĉon de Anĝelina, duonlaŭte al Renata: "Vi ne diris tion ke li estas razita ..." Mi ne aŭdis la respondon de Renata. (Antaŭ du semajnoj, post ĝemaj petoj de Renata, mi denove razis al mi la pubon.) Kiam mi kuireje retrovis la ulinojn, Anĝelina ankoraŭ rideme rigardadis min.

Renata, poste: "Anĝelina loĝos ĉi tie dum iom da tempo." Mi: "Kial?" Renata: "Ŝi estas graveda." Ĉu tio estas kialo? Mi: "Kial ŝi ne loĝas kun la patro de la infano?" Renata: "Vi komprenas nenion." Bone, verŝajne Anĝelinan elĵetis la koramiko, aŭ eble ŝi eĉ ne scias tion kiu estas la patro. Mi pensis pri la ventro de Nataŝa: "Oni ne povas vidi ke ŝi estas graveda." Renata: "Ankoraŭ ne. Ŝi ĵus eksciis."

La unuan nokton Renata dormis kun Anĝelina. La sekvan tagon, kiam mi aliris la banejon, la pordo estas ŝlose fermita. Nur post duonhoro eliris Anĝelina, ankoraŭ kun la ridema vizaĝo.

2009-09-17

Komedie

Kun Jana kaj Flavio ni rigardis rusan komedion de popola kulturo. Jen ĉevaloj, lignaj domoj, hejtbanoj, dikaj uloj, nudaj nudulinoj, ĉapeloj, ŝajnigita amorado, vodko kaj senfina ridado. Mi komprenis tri vortojn: "Biero estas kiel virino" (almenaŭ en la rusa lingvo tio estas tri vortoj). Jana honteteme ridetis, kompreneble la sola komprenante la ŝercojn. Flavio: "La rusaj virinoj estas la plej belaj de la mondo. Kial ne ankaŭ en filmo?"

Dum la lasta semajno mi pasigis tempon kun Mandy. La kunĉambranino nenie videblis, tiel ni povis senĝene amoradi, ĝenitaj nur per domanoj kiuj jen kaj denove fermis kaj malfermis la pordon de la ĉambro. Dum la semajno mi nur malofte vidis Renatan, verŝajne ŝi vizitis sian islandanon. Nur unufoje ni amoris. Kun Mandy mi fine parolis pri Maŭra. Ŝajnas ke Maŭra supervivis ĉion. Mi: "Kial Maŭra ne loĝas ĉi tie, en la studanta domo?" Mandy: "He, ŝiaj gepatroj neniam akceptus tion."

Pasintan ĵaŭdon mi denove vizitis Veronikan, ĉi foje en ŝia loĝejo. La loĝejo estis hela sed malgranda, tamen taŭga por unu persono, kaj sufiĉa por dupersona rendevuo. Laŭ Ĝoni la Vakero la patro de Veronika pagas la luon. Ĉi foje ni amoris. Unue mi lekis ŝin, poste ni amoris. Tiun fojon ŝi ne tiel forte orgasmis kiel dum la unua renkontiĝo. Kie ŝi estas hodiaŭ? Ĉu denove kun Ĝoni la Vakero?

2009-09-08

Ĵaŭde

Ĵaŭdon, post la finskribado de la antaŭa poŝto, mi longe duŝadis, revestiĝis, kaj iris al la loĝejo de Ĝoni la Vakero. Mi tuj rekonis ŝin. Alta, maldikece svelta, rondaj okulvitroj. Ne malbela. Ŝi kun Ĝoni gustumis glaseton da brando, li prezentis al mi samon. Ni mansalutis, ŝi nomiĝas Veronika. Ĝoni: "Bone, mi lasu vin gesolaj." Li foriris.

Mi sentis ekscitigan nervozecon, eble ankaŭ ŝi tiel ekscitiĝis. Sur seĝo troviĝis tukoj kaj endomaj roboj, blankaj. Veronika: "Mi deziras rigardi vin, senvestiĝu, bonvole." Poste: "Unue la ĉemizon." Ŝi karesis al mi la dorson, la bruston, fine disligis al mi la zonon: "Kaj la pantalonon." Ŝiaj fingroj glitis laŭlonge de la erekta ilo. Ŝi: "He, jen bona signo." Ŝi alloge bonodoris.

Ŝi metis blankan tukon sur la sofon: "Mi deziras ke vi leku min." Ŝi senceremonie demetis al si la pantalonon, ŝi ne portis kalsoneton. Kiam ŝi kliniĝis, ete glatigante la tukon, mi parte ekvidis ŝian postaĵon. Ŝi sidiĝis, kun gamboj krucigitaj. Jen ekscitiga vido: ŝiaj nudaj gamboj. Ŝi: "Venu." Mi genuiĝis, ŝi disigis al si la femurojn. Ŝia pubo estis bele pala, senhara. Mi lekis ŝin, dum ŝi tuŝetis al mi la ŝultrojn. Fine ŝi premis al mi la vizaĝon kontraŭ la pubon kaj ŝi ĝeme orgasmis.

Mi rigardis ŝin. Ŝi forte spiradis. La pubo estis malseka kaj la lipoj ŝveliĝis, malfermiĝis. Ŝi: "Venu ..." Mi sidiĝis apud ŝin, sofe. Ŝi enmanigis mian ilon kaj rapide masturbis min. Mi orgasmis parte sur la blankan tukon, parte sur ŝian femuron. Ŝi gaje ekridis.

Veronika donis al mi endoman robon. Ŝi prenis sian pantalonon kaj iris en la banĉambron. Mi surmetis la endoman robon kaj sidiĝis en seĝo, observante la salonon de Ĝoni la Vakero. Kiam Veronika revenis, vestite, ni malrapide adiaŭis, ŝi kisis min sur la vango, kaj ŝi foriris. Mi longe duŝadis. Kiam mi finiĝis, Ĝoni jam revenis. Verŝajne li atendis en la kafejo je la alia flanko de la strato.

Ĝoni: "Nu, kaj ĉu ŝi bonis pagis?" Mi: "Ni ne parolis pri mono." Li montis al koverto sur la tablo. Konsentite, mi memoras tion ke Veronika metis ĝin sur la tablon. Li: "Cetere, ŝi deziras revidi vin, venontan ĵaŭdon." Mi: "Ĉu vi jam parolis kun ŝi?" Li: "Ne, ŝi sendis sms-on." Kaj aldone: "En ŝia loĝejo."

Mi ĝojiĝis pri tio ke Renata ne estas hejme, ne tiam dezirante aŭdi ŝiajn vortojn denove ("Jam la duan fojon vi amoras hodiaŭ"). Ŝi revenis je la kvara horo de la nokto, ebria, eĉ ebriega, post gestudanta festeno, kaj ne estis alparolebla antaŭ la posta vespero. Nur sabate ni amoris, kaj tiam ĉiuj bonodoroj de Veronika espereble jam forlaviĝis.

2009-09-03

Dome

Renata iris tien kaj reen, talone klakanta. Nur nun mi atentas pri la klakado de Renata. Al uloj jam sufiĉas la klakado de la militserva tempo, dum inoj klakadas la tutan vivon.

Mi iris al la studanta domo. La lekcioj kaj prelegoj jam komenciĝis post la somero, kaj la gestudantoj retrovis siajn ĉambrojn en la domo (la ulinoj talonklakante, la uloj silentŝue). Mi iris al la ĉambro de Mandy. Mandy havas novan kunĉambranino, eta dikulineto kun bukla hararo. Mi vidis tion ke Mandy surpriziĝis vidi min. Fine la dikulineto komprenis tion ke ŝi devus foriri, kaj ŝi forlasis la ĉambron.

Mandy: "Ŝi pagas la lumonon." Ni paroladis, duonhore. Mi ne demandis, sed Mandy menciis la nomon de Maŭra. Ŝajne ke Maŭra fartas bone. Mi estis forironta, sed Mandy haltis min: "Atendu, ne foriru." Ni amoris. La pubo de Mandy nun estas razita. Mi lekis ŝin, poste ŝi rajdis min. Kiam mi fine foriris, mi koridore ekvidis la dikulineton. Ŝi strange rigardis min.

Poste mi amoris kun Renata. Ŝi: "Ĉu vi vizitis Tinan?" Mi: "Ĉu hodiaŭ? Ne." Ŝi: "Ĉu Frankan." Mi: "Ankaŭ ne. Kial vi demandas?" Ŝi: "Jam la duan fojon vi amoras hodiaŭ. Kun kiu?" Mi: "Kun Mandy." Ŝi: "Mi apenaŭ memoras ŝin. Ŝi bonas, ĉu?" Mi: "Eble plaĉus al vi ŝia kunĉambranino ..."

2009-08-31

Raviole

Dimanĉe ni kun Renata vizitis Tinan kaj Katarinan. Ni manĝis raviolojn, kun blanka pano kaj itala vino, ruĝa kompreneble. La du ulinoj ankoraŭ deziras infaneton kaj la problemo restas la sama: la bebon portu ne Tina, kiu ja facile gravediĝus, sed Katarina, la lesbanino. Mi plurfoje provis ŝanĝi la temon, sed la inoj daŭrigis pri gravediĝo, adoptiĝo kaj artefarita ensemado. Tina eĉ menciis mian proponon de antaŭ jaro, sed Katarina feliĉe malakceptis tion: "Vi nur deziras amori kun mi, jen ĉio."

Ĉu mi dezirus amori kun Katarina? Certe, estas bela ulino. Mi kompreneble uzus kondomon, ne dezirante subite ekpatriĝi. Sed Katarina estas lesbanino, kiu verŝajne neniam amoris kun ulo.

Antaŭ kelkaj tagoj Flavio komencis paroli pri la bebo de Adriana: "Kial ĉiuj daŭre pensas ke mi estas la patro de la infaneto? Kial ne vi?" Unue mi ektimis ke li scias tion ke mi amoris kun Adriana. Tio estis ŝoko. Sed tuj evidentiĝis ke li pensis alie: "Mi neniam amoris kun Adriana." (Logike, se neniu amoris kun Adriana, kiel ŝi gravediĝis?) Kial Flavio nun diras ke li ne amoris kun Adriana? Tion mi ne komprenas. Verŝajne tial ne tre plaĉis al mi la pribeba konversacio ĉe Tina kaj Katarina.

Mi plue pensadis pri la vortoj de Ĝoni la Vakero. (Li: "Vi ankoraŭ ne demandis pri tio kiom ŝi pagas." Mi: "Ne interesas al mi la mono." Li: "Ŝi atendas vin jaxudon. La unuan fojon vi povas uzi mian loĝejon. Poste eble ĉe ŝi. Ŝi havas belegan loĝejon." Mi: "Eble ŝi tute ne plaĉas al mi." Li: "Estas agrabla junulino, eĉ studantino pri teologio." Mi: "Kial do ŝi havas tiom da mono?" Li: "Donas al ŝi la patro. Ankaŭ la loĝejon.")

Pluvas. Malvarmetas. Renata: "Ĉu ni preparu la saŭnon?" Antaŭe Anja zorgis pri tio. (Katarina demandadis pri Anja, sed verŝajne ŝi nun scias pli ol mi.)

2009-08-29

Denove

Renata denove renkontis sian islandanon. Pri tio mi estas certa, preskaŭ certa. Ŝi denove vizitas la prelegojn pri orienta historio, subakva arkeologio ktp. Ĉu ili jam denove amoris? Tion mi ankoraŭ ne scias. Renata, alttalone, kun leĝera supraĵo super nigra mamzono, ĝinzo kun truoj laŭ la femuroj, certe ŝi plaĉus al profesoro pri mezorienta arkeologio. Ĉu kvindek ses jaraĝa? Nu, jam kvindek sep. Renata jam montris al mi lian portreton, en la universita katalogo. Blondulo, tutcerte laŭ la gustoj de Renata. Hazarde mi jam aŭis tion ke lia edzino, la juna belulino, reiris Islanden.

Renata kuŝis surventre, mi malrapide disigis al ŝi la karnoplenajn, ankoraŭ sunbronzitajn duonojn de ŝia postaĵo. Mia fingro leĝere tuŝetis al ŝi la malantaŭan truon (Renata: "Ne faru."). Ĉu la profesoro pri mezorienta arkeologio vidis ŝin tiel, aŭ ĉu nur de antaŭe? Mi plenmane masaĝis al ŝi la pubon, la lipojn kaj la klitoron kaj ŝi ne plu atentis la ĉeeston de mia fingro inter la malantaŭaj duonoj. Ŝi ĝeme orgasmadis. Poste ŝi suĉis min kaj mi orgasmis en ŝian buŝon.

Renata, poste, studante vortaron: "He, mi havas mametojn!" Mi: "Nu, kion?" Ŝi: "Legu mem!" Mi legis: mameto estas cico, mampinto. Renata: "Rigardu miajn mametojn." (Ŝi pinĉis al si la pintojn de la mamoj.) Mi: "Ĉu mameto estas cico? Tio, laŭ mi, estas stultaĵo." Renata altigis al si la ŝultrojn: "Tiuj kiuj verkas vortarojn verŝajne neniam metis manon sur ina brusto."

Mi vizitis Flavion. Flavio: "Kio nun estas via rilato al Renata?" Mi: "Mia rilato, ĉu? Kion?" Li: "Antaŭe vi diris ke ŝi estas la amikino de Anja. Tial Renata provizore loĝis ĉe vi. Nun Anja longtempe estas for, sed Renata ankoraŭ loĝas ĉe vi." Mi: "Nu, ŝi ankoraŭ estas la amikino de Anja." (Kompatinda Flavio, li ankoraŭ deziras amori kun Renata, sed Renata lin konsideras kiel fraton. Cetere, ŝi estas lia bofratino.)

Mi faris viziton al Ĝoni la vakero. Ĝoni: "Vi perdos vian postenon, ĉu?" Mi: "Nenio ankoraŭ certas." Ĝoni montris al mi fotojn pri la gotikulino (kiu ankoraŭ ne ĉeestas) kaj kelkaj aliaj ulinoj, jen vestitaj, jen duonnudaj. Ĝoni: "Mono ne manku al vi. Jen, mi proponas al vi laboreblecojn." Li montris al blondulino kun grandaj mamoj. "Mi planas serion de fotoj pri ŝi, kun ulo. Mi pensas tion ke vi farus belan paron." Mi: "He, kion dirus miaj gepatroj ..." Li: "Bone. Alia ebleco: ĉu vi memoras la junan inon kiu mallonge vizitumis kiam vi estis ĉi tie, antaŭ semajno?" Mi: "Nu, vage." Li. "Kiam ŝi foriris vi diris tion ke plaĉus al vi amori kun ŝi." Mi: "Bone. Mi memoras ke mi diris tion." Li: "Se tion vi ankoraŭ deziras, vi povas amori kun ŝi. Ŝi bone pagas." Mi: "He, ulo, mi ne pagas pro amoro!" Li: "Vi miskomprenas. Ne pagas vi. Ŝi pagas. Eble estas surprizo al vi, sed ekzistas inoj kiuj pagas pro amoro." Mi: "Mi povas tion imagi al mi. Kial ne? Sed ĉefe malbelaj, diketaj kvindekjaraĝulinoj, ĉu ne?" Li: "Jes, mi vizitis multajn tiaĵulinojn." Mi: "Honeste, vi parolas kiel iu kiu tre bone konas la aferojn." Li: "Ĉu vi ne sciis?" Mi: "Ne, mi ne sciis tion. Kaj la juna belulino vi lasus al mi?" Li: "Nur ĉi tie en la urbo estas tiom da inoj. Mi ne povas prizorgi ĉiujn. Cetere, la kvindekjarulinoj kompreneble eĉ pli multe pagas." Mi: "Bone. Sed vi forgesis gravan detaleton: eble la belulino tute ne deziras amori kun mi." Li: "Mi nenion forgesas. Mi jam parolis kun ŝi."

Sur la Placo mi ekvidis la islandan profesoron, kun juneca ulino. Ĉu la edzino? Ne, tiu laŭdire reiris al Islando. Ĉu kun studantino aŭ kun alia profesorino? Ili kune eniris la mezepokan restoracion de Antonio. Jes, tie oni bone manĝas.

2009-08-19

Manke

Renata revenis dimanĉe, malfrue, malsata, dormema. Ŝi manĝis picon, preskaŭ mortis pro malsato dum ĝi forne prepariĝas, trinkis grandan glason da akvo, duŝadis ("ne bankuve, mi ekdormus"), plonĝis en la liton kaj ekdormis. Kiam mi matene stariĝis, ŝi ankoraŭ dormis.

Kiam mi revenis, posttagmeze, ŝi ankoraŭ kuŝis sub la kovrilo, maldorma nun, legante libron. Ŝi stariĝis, ni ĉirkaŭbrakiĝis. Mi sentis ke ŝi mankas al mi.

Renata preparis hipogloson. Mi: "He, ulino, vi ankorau estas nuda." Ŝajne ke ŝi ankoraŭ ne forgesis siajn tri semajnojn en la naturista kampadejo. Ŝi altigis al si la ŝultrojn. Mi, mokete: "Eĉ kampadeje oni manĝas vestitaj." Renata, larĝe ridetanta: "Eble ĝuste tial!" Ni manĝadis, Renata ankoraŭ nuda, mi vestita.

Poste, en la lito. Mi suĉas al ŝi la cicojn, palpe sentas la ŝvitan varmecon sub la mamoj, serĉas al ŝi la postaĵon. Ŝi rapide masturbas min. Mi lekas ŝin. La unuan fojon mi lekas la razitan pubon de Renata. Ŝi orgasmas kun forta ĝemo.

Denove Renata masturbe karesas min. Poste mi penetras ŝin, misiista pozicio. Ni silente moviĝas, senvorte, forte spiradas. Renata orgasmas duan fojon. Ŝi estas varma, ŝvite malseka. Ŝi perfingras min, kaj mi orgasmas sur ŝian ventron. Mi rigardas ŝin: sunbronzita, malseka, ankoraŭ forte spiranta. Ŝi estas bela, malgraŭ ĉio.

2009-08-16

Praktike

Renata revenos hodiaŭ, ĉu ne? Almenaŭ tion pensas mi, paginte por tri semajnoj da nudumado. Cetere mia kredita konto nun estas profunde sub nul, ĉu Renata scias tion? Mi kompreneble ankaŭ pagis por plena pensiono (tion mi malkovris kiam mi alvenis al la kampadejo, apenaŭ sciante kio estas plena pensiono. Renata: "Jen la kuponoj kiujn ni uzas en la manĝejo. Praktike, ĉu ne?" Mi: "Jes, belaj kuponoj. Flavaj, eĉ. Kiu uzis miajn kuponojn dum la unua semajno?" Renata: "Franka, kompreneble." Mi: "Ĉu kompreneble? Kial Franka ne povas pagi siajn manĝajojn mem?" Renata: "Vi amas ŝian postaĵon, sed vi ne permesas al ŝi manĝi, ĉu?" Kompreneble ne eblas diskuti tiaĵojn kun Renata. "Vi ĉiam palpas al ŝi la postaĵon.")

Jes, mi kampadeje unu fojon anuse amoris kun Franka, sed tio okazis kelkajn tagojn post la diskuto pri la kuponoj. Ni estis en la alkova litego, dum Renata rigardadis la televidan ĵurnalon. Kiam Franka laŭte ĝemis, Renata fortigis la laŭton de la televidilo.

Hieraŭ mi vizitis Ĝonin. La gotikulino ne ĉeestis. Gehomoj iris tien kaj reen, venis kaj foriris, sed la gotikulinon mi bedaŭrinde ne vidis.

Ĝoni montris al mi fotojn kiujn li faris antaŭ ses aŭ ok semajnoj, sur nia teraso. (Mi: "Mi ne sciis ke vi kunportis fotilon." Li: "Mi ĉiam kunportas fotilon, ĉu ne?"). Bone, estis varma tago. Sur la teraso mi unue trovis Renatan kun Tina kaj Katarina. Renata kaj Tina estis nudaj, dum Katarina portis blankan kalsoneton. Venis Flavio kun Jana, kaj poste ankaŭ Ĝoni la Vakero kun la Gotikulino. Jana kaj la Gotikulino nudbruste sunbronziĝis. Ĉeestis ankaŭ Sonjo. Ŝi portis leĝeran somerrobon. Mi facile konstatis tion ke ŝi ne portas mamzonon sub la robo. Mi memoras tion ke Ĝoni priparoladis siajn novajn projektojn kun Tina kaj ke Flavio kaj Renata diskutis tion ĉu ekzistis rilatoj inter homoj kaj neandertaloj (Renata forte neis tion). Fine ni retrovis Ĝonin kun la Gotikulino, dum ili amoris, gastoĉambre. Eĉ tiam la ulino ne eligis vorton, nur kaŝis sin sub la kovrilo.

2009-08-14

Semajne

Bone, mi pasigis semajnon nuda, kampadeje. Mi iris tien vendrede, kaj revenis vendrede (kaj hodiaŭ denove vendredas). Renata ankoraŭ restas tie. Ŝi luis la bangalon ĉe la lago, kie ni loĝis ankaŭ pasintjare (mi pagis). Franka kaj Renata jam semajnon kune dormis en la granda lito de la alkovo, kaj nur pene mi sukcesis akiri al mi lokon. La unuan vesperon mi amoris kun Renata, la postan antaŭtagmezon kun Franka (Renata rigardis televidon).

Renata nun forrazis al si la mohokaĵo, kaj ŝi tuttempe plendis pri tio ke mi ne estas razita. Plaĉas al mi la razita pubo de Renata, malgraŭ tio ke ŝi nun ne plu deziras ke mi tuŝumu.

En la restoracio ĉi jare ne nur la kelneroj portis vestaĵojn, sed ankaŭ ni, la gegastoj. Tio laŭdire estas pro la porka gripo, malgraŭ tio ke tute ne estas porkoj en la kampadejo. Kelkiuj rapide vestiĝis antaŭ la pordo de la manĝejo, aliuloj vestiĝis kabane, poste iradis vestitaj tra la kampadejo. Tio estas stultaĵo. Udo la germano rifuzis senvestiĝi (kaj la kelnerino rifuzis servi al li manĝajojn). Ĉu vestoj en la manĝejo de naturista kampadejo? Tio kompreneble estas stultaĵo. Ĉu la nudaj korpoj estas malpuraj? Mi pensas ke ĝenerale la vestaĵoj kiuj gehomoj portas en restoracioj estas pli malpuraj.

Apud la lago oni konstruis minigolfejon, tial ĉi jare la tendaro de la germanaj gejunuloj troviĝas je la alia flanko de la kampadejo, apud la arbaro. Udo: "Ĉu vi serĉas vian amikinon el Osnabruko?" Laŭ Renata la osnabrukanino loĝas ne en la tendaro, sed en kabano, kun tri amikoj. (Renata: "Tutcerte sufiĉas al ŝi."). Kun Udo ni trovis la kabanon de la germanoj, kaj observadis la mamojn de la osnabrukanino.

Dimanĉe, post mia reveno el la kampadejo, mi partoprenis la malfermon de la mezepoka manĝejo de Antonio. Ĉar Renata ankoraŭ estas en la kampadejo, mi iris kun Flavio. (Antonio ankoraŭ parolas pri "mezaĝa", ne "mezepoka", kaj anoraŭ same furioziĝas se oni atentigas lin pri tio.) Mi rakontis la Flavio pri la restoracio de la naturistejo (kaj pri tio ke mi telefonis al Sonjo demandante ĉu ŝi venu un tagon manĝi kun ni. Mi pensas ke la minigolfado donis al mi la ideon. Bedaŭrinde ŝi pensis tion ke estas ŝerco. Ne la minigolfo, sed la vestita manĝado.). Flavio: "La mondo pudoriĝas, pudoriĝis."

Poste Flavio montris al mi filmeton, kiu montras ke la usona prezidanto ne rigardadis la postaĵon de la filino de la brazila ambasadoro. S-ro Obama rigardas la ĉirkaŭaĵojn, la ŝtupojn de la ŝtuparo, la preterpasantajn. Male, la franca prezidanto firme rigardas la postaĵon de la brazilanino. Bone, kio estus plej rimarkinde, ke la usona prezidanto rigardadis la postaĵon, aŭ ke li tute ne rigardis ĝin?

Mardon - aŭ ĉu merkredon? - mi trotuare renkontis paron, irante man-en-mane. La trotuaro estis mallarĝa, kaj mi intencis pasi inter ili. Ili ankoraŭ tenis al si la manojn. Nur tiam mi ekvidis ke estas Ĝoni la Vakero kun la Gotikulino. Ni mallonge paroladis. Ĝoni: "Vizitu nin ..." Ĉu nin?

2009-07-27

Solule

Renata fine foriris, kampadejen. ("Kial ne venas vi?" Mi: "Certe, mi preferus la universalan kongreson." Ŝi: "Kial, do, vi ne iru al Bjalistoko?" Mi: "Ĉar, post kelkaj tagoj, ankaŭ mi malgraŭ ĉio vizitetos la kampadejon. Cetere, kial vi kunportas tiom da vestaĵoj al naturista kampadejo?" Ŝi: "He, ne estas vestaĵoj". Ktp.)

Bone. Renata forlasis min, kun Franka. Kio estas en la valizo? (Mi ne scias.) Fine, mi estas sola, solule. Poste venis Flavio, kun Jana. (Konsentite, mi unue telefonis lin, kontrolonte ĉu li planas fuĝi kun Renata. Bone, evidente ke ne.) Jana nudbruste sunumis sur la teraso. Flavio: "He, jen fine, mia Skinza kesto! Nu, kion vi pensas?" Mi: "La unua serio estas genia, la dua male." Li altigis al si la ŝultrojn.

Flavio: "Ĉu Renata jam iris al la naturista kampadejo?" Mi: "Jese. Kun Franka." Li: "Du inoj, solaj en nudistejo ..." Mi: "Bone, kial ne iros ankaŭ vi se tion vin ekscitas?" Li: "Jes. Verŝajne jam morgaŭ. Jana povas resti ĉe vi, ĉu ne?" Jana, tutcerte ne kompreninte, laŭte ekridis.

Mi oleumis al Jana la dorson. Poste ŝi oleumis al si la mamojn kaj la ventron. Ŝi portis nigran kalsoneton kun oraĵoj. Fine ekestis kverelo. Jana, survoje al la necesejo, deziris surmeti ĉemizon. Flavio, metante manon sur la ĉemizo: "He, kial vi bezonas revestiĝi antaŭ ol iri tra la loĝejo? Tie ne estas persono." Jana: "Donu!" Flavio eksidis sur la ĉemizo. Jana parolis ruslingve. Flavio respondis (surprizis min kiom da rusaj vortoj li scipovas.) Jana fine, furioze, prenis mian manon kaj tiris min tra la salono. Ŝi ŝlose fermis la pordon de la banĉambro. Mi revenis al Flavio. Post kelkaj minutoj Jana reaperis, en la endoma robo de Renata. Evidente ke ŝi ne kunportis tiun al la naturista kampadejo.

Flavio malaperis, verŝajne al la necesejo ankaŭ li. Mi redonis al Jana la ĉemizon. Ridete ŝi kisis al mi ambaŭ vangojn, russtile, poste demetis la endoman robon antaŭ ol surmeti la ĉemizon. Kiam revenis Flavio, li platmane frapetis al Jana la postaĵon, amikeme. Poste denove kverelo, ruslingve, fine ili foriris.

2009-07-25

Rumi

Semajnfine, antaŭ du semajnoj, vizitis nin denove Rumi la bulgarino kaj Udo la germano. Dimanĉe ni nude matenmanĝis sur la teraso, poste ili iris for, al la kampadejo. Post kelkaj tagoj ankaŭ ni iros tien. Almenaŭ Renata iros kampadejen. Eble ankaŭ Flavio pasigos tie la someron. ("La interreta kompanio fine limigis al mi la konton. Mi nur ne komprenas tion kial ne pli frue. Tial mi, jen, kial ne?").

Denove Rumi demandadis al mi pri plaĝretpilko. Doloras al mi la genuo. Mi montris al mia dekstra genuo. Rumi, verŝajne komprenante, leĝere tuŝetis al mi la genuon. Ĉu la genuo tuj saniĝis, pro la ĉeesto de Rumi? Ne, ĝi ankoraŭ doloras al mi. Ĉi-jare Rumi ne havas cicajn traboraĵojn. Mi deziris demandi al ŝi pri tio kial ne plu. Unue ŝi ne komprenis tion kial mi montris al ŝiaj mamoj. Fine mi tuŝetis al ŝi la umbilikan traboraĵon, poste denove montris al ŝiaj mamoj. Ŝi ekridis, poste longe klarigis, verŝajne en la bulgara, kiun mi ne komprenas.

Mi forte deziris tuŝi al Rumi la mamojn. Ŝi rapide kapneis, kaj mi haltis al mi la manojn. Ŝi surprizite rigardis min. Nur poste mi ekmemoris tion ke bulgaroj alimaniere kapjesas kaj kapneas.

2009-06-20

Skinze

Renata tondis al si la ungojn de siaj piedfingroj dum ni rigardis epizodon de "Haŭtoj" de dvd-kesto kiun ŝi trovis ĉe Flavio. Renata: "Vi ne povas diri Haŭtoj." Mi: "Kial ne? Ni jam vidis iom da haŭto, ĉu ne." Ŝi: "Skinzo estas sigareda paperaĵo, slangaĵo." Mi: "Oni ne povas serioze nomi serion Sigareda Paperaĵo!" Ŝi: "Ĝuste. Simple diru Skinzo."

Renata: "Ĉu plaĉas al vi Anĝi?" Mi: "Kiu estas?" Ŝi: "La kimra instruistino pri psikologio." Mi: "Belaj mamoj." Renata: "Ŝi tutcerte havas pli ol tridek jarojn." Mi: "Malgraŭ tio ŝi plaĉas al Krizo." (Toneo kaj Krizo jam dum la dua epizodo ekvidis la instruistinon nuda en la vestejo.) Ŝi: "Kaj Kaela, ĉu?" Mi: "Mikalela, ĉu? Ĉu la koramikino de Toneo? Nu ..." (Bone, etaj mamoj, Toneo nomas ŝin Cic, beleta postaĵo kaj allogaj koksoj). "Eble mi preferus Kasinjon ..." Renata: "Ĉu Kasinjo, la frenezulino? Kial ne Enjo?" Mi: "Ĉu Enjo? Kiu estas?" Ŝi: "La fratineto de Toneo." Mi: "Ŝi estas tro juna, ĉu ne? Kaj vi, kiu? Ĉu Toneo?"

Renata: "Ne, Toneo enlitigas ĉiujn. Ne min." (Renata kompreneble ne estas parto de "ĉiuj"). Mi: "He, Sidĉo, ĉu?" Ŝi: "La virgulo, ĉu? Nu, eble mi helpus al li." Mi: "Li memorigas vin pri Golo, ĉu ne? He, Renata, serioze ..." Ŝi: "Bone, vi deziras enlitigi Sonjon, ĉu ne? Kial mi ne enlitigus Golon?" Mi: "Neniu enlitigas Golon." Renata: "Mi ne estas neniu, memoru."

Mi: "Amuza serio." Renata: "Laŭ Flavio la dua serio estas malpli amuza." Malgraŭ tio mi esperas ke Kasinjo aperos ankaŭ en la dua serio. Renata: "He, ŝi prisorĉis vin per sia granda rideto."

2009-05-30

Boksade

Renata kuŝis sur la teraso, surventre, nuda. Fine varma tago, sunplena. Renata legis libron, dum mi rigardis al ŝi la postaĵon. Mi duŝadis, poste revenis sur la terason, nuda. Renata stariĝis: "He, vestiĝu." Mi: "Kial?" Renata: "Venos Flavio." Ŝi surmetis kalsoneton, poste T-ĉemizon. Ankaŭ mi revestiĝis.

Kun Renata kaj Flavio ni televidile rigardis boksadon. La uloj boksadis nudbrustaj, dum la inoj portis fortikan mamzonon kaj supraĵon, jen sunbronzita norvegino, eleganta, kaj pala usonanino, tatuita. Flavio: "He, kial tiom da vestaĵoj?" Renata: "Vi revu!"

Flavio, poste al mi: "Mi parolis kun Mandy." Mi: "Nu, ĉu?" Li: "Mi pensas tion ke vi mankas al ŝi, malgraŭ ĉio." Mi: "Tion mi ne kredas. Cetere, ne mankas al mi ŝi." Flavio: "Ĉesu tion." Mi: "Veras. Vere. Antaŭ kelkaj tagoj mi revidis Maŭran." Flavio: "Ĉu la fifama ulino? Nu, ĉu?" Mi: "Ni mallonge salutis unu la alian, poste pluiris." Flavio: "Jen bona signo, kompreneble." Mi: "Ĉu vere?"

Mi pensis, pensas, pensadis, pri Maŭra, pri la inversitaj cicoj, pri ŝia dorso antaŭ la pordo de la dormoĉambro, pri la mallonga saluto en la Komerca Centro.

Poste Flavio lude boksadis kun Renata. Renata: "He, ne frapu al mi la mamojn." Flavio: "Mi ne forte frapas." Renata: "Ĉesu! Ne la mamojn!" Flavio momente paŭzis: "Unuan rondon!" Li demetis al si la ĉemizon. Renata: "Honeste, kion vi faras?" Flavio: "Nun vi." Ŝi: "Kion?" Li: "For la T-ĉemizon. Jen la sonorilo!" Renata: "Forgesu tion. Vi estas kruda." Flavio. "Ĉu mi?"

Post la foriro de Flavio Renata senvestiĝis kaj iris tien kaj reen, nuda, eĉ sur la terason. Ŝi nun frizis al si la puban haron, mohoka stilo. Fine ŝi sidiĝis en la sofo, rigardante televidon, kun gamboj krucitaj.

Pluire

Kun Renata mi iris trans la Placo. Ni pasis preter maljunulo, kiu sidas sur benko. Renata: "He, tiu ulo rigardaĉas al mi la postaĵon." Mi rigardis la ulon. Li portis nigrajn sunŝirmilojn kaj blankan bastonon. Evidente ke li estas blinda. Antaŭ kelkaj semajnoj ulaĉo vere rigardadis la postaĵon de Renata, eĉ defore fotadis ĝin. Li malaperis en la Komercan Centron antaŭ ol Renata sukcesis mortbati lin. Tial ŝi nun dum kelke da tempo zorge atentas la rigardojn de viroj.

Poste Renata montris al mi bildon pri statueto kiun trovis arkeologistoj, farita en Ŝelklingen antaŭ tridek kvin mil jaroj kaj retrovita en Germanio antaŭ kelkaj tagoj. La statueto bildigas virinon, senkapa, senpieda, senbraka, kun grandaj mamoj kaj pubaj lipoj klare videblaj. (Alian tagon Ĝoni la Vakero montris al mi kelkajn vipornajn filmetojn. Ŝajne ne multe ŝanĝiĝis dum la pasintaj tridek kvin mil jaroj.)

Ĵaŭdon, nun jam antaŭ kelkaj semajnoj, mi kun Renata lastan fojon partoprenis la naturistan banadon, en la baseno de la Altlernejo. Aperis ankaŭ Tina kun Ĝoni la Vakero. Ĝoni komentis pri la pubaj haroj de Renata kaj tenis la manoj kvazaŭ li fotus ŝin. Renata ekfurioziĝis kaj puŝis Ĝonin en la basenon. Ĉi-ĉio okazis du tagojn post la okazaĵo sur la Placo. Ĝoni: "He, mia fotilo sekiĝas!" Aŭdinte tiun vorton kelkaj inoj ekis iom da malpaco, ĉar al naturistoj ĝenerale ne plaĉas fotiloj. Poste maljunulo plendis al mi pri tio ke ĉiam ekestas bruado kiam ĉeestas mi, kaj pri tio ke min akompanas jen unu jen alia ulino, foje eĉ du samtempe. (Laŭ Renata tiu viro estas la prezidanto de la loka klubo naturista.) Fine li esperis tion ke mi estonte ne vizitu la banadon. Bone, al mi tio ne estos problemo. Cetere, tiu estis la lasta kunveno antaŭ la somero kaj, verdire, mi tediĝis de tia nudumado.

Post la rimarkoj de Ĝoni mi pensis tion ke Renata tuj razu al si la pubon. Sed tio ne okazis. Post la triopo kun Franka, mi preskaŭ ĉiun fojon lekas al Renata la pubon, malgraŭ la haroj. Ni eĉ foje sesdeknaŭis, sed Renata tiel forte premas al si la subventron kontraŭ mian vizaĝon ke mi preskaŭ sufokiĝas. Mi preferas leki ŝin kiam ŝi kuŝas surdorse. La haroj bele prezentas ŝiajn korpajn bonodorojn.

Mi revidis Maŭran, hazarde, mallonge, en la tria etaĝo de la Komerca Centro. Ŝi diris: "Saluton", poste mallevis al si la rigardon kaj pluiris. Mi turniĝis. Ŝi estis kun amikino, eble tial ŝi simple pluiris. La amikino duone turniĝis, kaj dum momento ŝi rigardis min. Mi nur rigardis Maŭran.

Dum la lastaj monatoj mi ne serĉis Maŭran, ne eĉ Mandy-n. Nur unufoje mi vizitis la Studantan domon, dum la paskaj tagoj, esperante ke mi ne trovu Maŭran kaj Mandy-n. Mi ne vidis ilin. Estis la silentaj tagoj kaj laŭta muziko, en la tria etaĝo, aŭ eble en la dua, malhelharulino malrapide senvestiĝis laŭ la ritmoj de la muziko, Fine ŝi portis etan kalsoneton. Mi trinkis botelaron da biero kaj dormiĝis en la lito de studantino pri la greka lingvo, maldikulino. Mi palpis al ŝi la mametojn, ŝi serĉis mian ilon, ni ambaŭ estis ebriegaj kaj ne amoris.

2009-05-16

Triope

Kiam mi revenis, Renata aperis en endoma robo, kun malseka hararo kaj varma vizaĝo: "Saluton, karulo. Franka ankoraŭ estas en la saŭno." Ĉu Franka? Antaŭe Renata neniam kunportis Frankan, tutcerte pro evidentaj kialoj. Nun Franka verŝajne ĉion rakontis al Renata. Ĉu vere ĉion?

Post kelkaj minutoj aperis ankaŭ Franka, kun blanka bantuko ĉirkaŭ la koksoj, nudbrusta. Renata: "Jen robo!" Franka turniĝis, demetis la tukon. Rigardinte ŝian postaĵon, mi devis turniĝi. (Ĉu Franka vere ĉion rakontis?) Kiam mi returniĝis, Franka jam surmetis la endoman robon. Ni ĉirkaŭbrakiĝis.

Ni gustumis oŭzon, greka drinkaĵo de Lesbo, insulo kiun vizitis Franka. (Ĉu kun Ivano? Interese ke la insulo nomiĝas tiel, kaj ke Franka vizitis ĝin.)

Poste mi sidis en la sofo, dum la du inoj suĉis min, unue nur Franka, dum Renata duone ridanta alrigardis. Fine ankaŭ Renata genuiĝis apud la sofo kaj enbuŝigis min. Ili suĉis min, jen Franka, jen Renata, ope. Ili faris malsame, la lipoj de Renata ĉiam strikte glitis laŭ la stango, dum Franka unue, buŝo duone malfermita, englutis la ilon, nur poste ekuzis la lipojn. Dum iom da tempo (ĉu kelkaj minutoj, ĉu horoj?) Renata sola okupiĝis kun mi, dum Franka kuireje parolis telefone (ĉu kun Ivano, aŭ kun alia ulo aŭ kun ulino?). Mi retenis min, ĉar mi volas ĝui en la ĉeesto de ambaŭ. Poste Renata vizitis la necesejon. Kiam mi rigardis Renatan reveni, nuda, bela, mi fine orgasmis en la buŝon de Franka.

Poste ni enlitiĝis. Mi supozas tion ke Franka kaj Renata jam enlitiĝis, antaŭ la saŭna vizito. Renata: "Kaj vi, neniajn anusaĵojn ..." (Bone, Franka ĉion rakontis). Unue Franka lekis al Renata la interfemuraĵon dum mi karesis la ŝi la mamojn. Poste Franka invitis min al la pubo de Renata, kaj je mia surprizo Renata nur etete hezitis antaŭ mia lango. Fine mi lekadis la pubon de Renata. Bone, se mi daŭre faru tiel, mi preferus tion ke ŝi denove razu al si la pubaĵon.

Franka tranoktis nialite. Kiam mi ekdormis Renata kuŝis inter ni, kiam mi vekiĝis mi kuŝis apud Franka. Ni dormeme karesiĝis, dum Renata dormis ankoraŭ. Poste ni matenmanĝis.

La antaŭan tagon, antaŭ la triopaĵo, mi vizitis Sonjon. Sonjo opinias ke mi verku taglibron. (Tiel mi jam faras, sed tion mi ne diras al Sonjo.) Laŭ Sonjo tio havigas al mi terapian efikon. Ĉu vere? (Bone, almenaŭ prefereblas al terapia eŭritmio.) Eble Sonjo pravas. Jen. Fine mi skribu pli ofte.

2009-04-19

Kunikle

Kun Renata kaj Sonjo ni ĉeestis prezenton de eŭritmia danco. (Sonjo, ĉiame: "Ne estas danco. Estas eŭritmio.") Laŭ Sonjo tio estos al mi terapio. Renata: "Ĉu eŭritmio?" Sonjo: "Vi konas, ĉu?" Renata: "Jese. Mi vizitadis valdorfan lernejon." Mi: "Ĉu ankaŭ Adriana?" Ŝi: "Ankaŭ Adriana." Mi: "Vere, mi pensis ke Valdorfo estas hotelo." Renata: "Valdorfa lernejo ne estas hotelo." Sonjo ekridis: "Venu ambaŭ!"

Post la prezento ni iris hejmen. Mi: "Kion do vi pensas pri eŭritmia danco?" Renata altigis al si la ŝultrojn. Ni amoris. Renata nun denove razis al si la akselojn. Inter ŝiaj femuroj tamen ankoraŭ libere kreskas la haretoj. (Renata: "Tiretu al mi la pubajn harojn." Mi: "Tiel, ĉu?" Ŝi: "Jese. Daŭrigu, bonvole!" Mi pinĉe tiretis al ŝi la harojn, jen sur la pubo, jen laŭ la lipoj. Fine, post kelkaj minutoj, ŝi ĝeme orgasmis. Ĉi tial ŝi ne plu razas al si la interfemuraĵon?)

Kiam Renata revenis, Tina ankoraŭ ĉeestis. (Poste, kiam Anja reiris al sia patrino, Tina ankoraŭ restis unu tagon, la tagon de la venĝo, poste reiris al Katarina.) Renata: "Jen, mi forestis dum kelkaj tagoj, kaj vi jam turnaĉas al mondon." Mi: "He, Renata, vi forestis dum pli ol duona jaro ..." Renata: "Ne pri tio mi parolas. Antaŭ kelkaj tagoj mi telefone parolis kun Anja. Tiam vi ankoraŭ feliĉe kunvivis." Poste ni amoris. (Tina proponis triopaĵon, sed tio laŭ Renata al ŝi nun estus troe. Tina: "Bone, mi enlitigos mian kuniklon." Renata: "Ĉu kuniklo?") Ĉu Renata ne amoris dum pli ol duona jaro? Verŝajne. Mi rigardis ŝiajn akselojn: "He, plaĉas al mi." Ŝi: "Mi vojaĝis dum tri tagoj. Mi forrazos morgaŭ." Laŭ mi ne tiom kreskas inaj haroj dum tri tagoj. Tutcerte ŝi ne razis al si la akselojn dum pli ol semajno.

La venontan tagon ni triope enlitiĝis, kun Renata kaj Tina. Jen kompreneble ne la unuan fojon. Mi lekis al Tina la pubon dum Renata suĉis min. Poste Tina rajdis min dum mi kisiĝis kun Renata.

Tina reiris al Katarina. Tina: "He, kial ŝi ne eĉ telefonis al mi?" (Katarina sendis nuran tekstmesaĝon pri tio ke Anja foriris. Tial Tina, venĝeme, restis ankoraŭ unu tagon. Sed kiam Renata, tiun tagon, invitis ŝin al nia lito, Tina preferis la kompanion de sia kuniklo.)

Ĉe Antonio mi kun Flavio trotuare trinkis kafon dum ni rigardis la inojn. Antonio ankoraŭ iom ĉagreneme rigardis min. Li paroladis pri sia nova projekto: mezaĝa restoracio en la apuda domo. Mi: "Ĉu sen la junularo?" Antonio: "Ĉu? Mezaĝo! 13-a jarcento!" Flavio: Nu, tio estas la Mezepoko, ne la Mezaĝo ... " Antonio: "He, vi intence miskomrenas!"

Antaŭe, sur la Placo mi parolis kun Antonia, la tatuaĵulino. Antonia amuzeme rigardis min: "Anja forlasis vin, ĉu?" Mi: "Ne por ĉiam, bedaŭrinde ..." Ŝi verŝajne ne komprenis, tial etete ŝanĝis la temon: "Tre plaĉas al mi la tatuaĵo de Anja. Tre malgranda, tamen. Cetere, ĉu vi aŭdis? Mi havas novan tatuaĵon!" Ŝi duone turniĝis kaj fingre montris al mi lokon je la maldekstra pugo. Bela postaĵo, sufiĉe karnoplena. Mi ŝatus vidi ĝin, ne la tatuaĵon. Mi: "Ĉu mikimusaĵo?" Ŝi: "Ne, ne estas mikimusaĵo ..."

2009-04-07

Peke

Laŭ mi, ni faris unusolan eraron, tamen grandan. Ni tro longe okupiĝis pri la manĝado de pico, multe tro longe. Maŭra estis malsata, jen unue, laŭ mi, bona signo. Sed Anja ne forestis longtempe ("ne tiom da tempo vi bezonas"). Laŭ Anja ni eĉ faris gravan pekon, kaj jen ŝi verŝajne pravas: ni amoris en nia lito, en la lito de Anja kaj mi, kaj ne, kiel promesite, en la lito de la gastoĉambro. Bone, mi iel-tiel komprenas ŝian ĉagrenon.

Anja, post la rapida foriro de Maŭra: "Ĝuiĝe, ĉu?" Mi: "Kion?" Anja: "Profundan orgasmon, ĉu?" Mi: "He, mi tute ne orgasmis." Ŝi: "Ĉu ne orgasmis? Vi eĉ ne penetris ŝin, ĉu? Ĉu ŝi tion ne deziris, via amantino?" Mi: "Nu, mi penetris ŝin, jese, sed ne orgasmis ..." Anja: "He, lasu la detalojn, bonvole!"

(Kiu demandas pri detaloj? Detalojn mi memoras, kompreneble: la belan postaĵon de Maŭra, la inversajn cicojn, mian ilon kontraŭ la lipoj de ŝia pubo, la dorson kaj la postaĵon de Maŭra kiam ŝi malfermis la pordon, la krieton de Maŭra, la voĉon de Anja, Maŭran kiu rapide serĉis kaj retrovis la plejmulton de siaj vestaĵoj, Anja kiu furioze kriadaĉis, kriaĉadis, Maŭran kiu apenaŭ vestita forkuris tra la pordo, la postan silenton. Sed mi ankoraŭ ne rakontis tion al Anja.)

Anja: "Bone, vi penetris vian amantinon. Kial ŝi tuj fuĝis el la dormoĉambro?" Mi. "Ŝi ne fuĝis. Ŝi devis viziti la necesejon." Anja: "He, ŝi tute ne vizitis la necesejon!" Mi. "Honeste, Anja, mi pensas ke vi iel-tiel baris al ŝi la vojon!" Ŝi: "Nu, kulpas mi, ĉu? Certe, estas mia kulpo, jen diru!"

Anja foriris. Mi suponis tion ke ŝi iras al Tina kaj Katarina.

La venontan tagon mi iris al la Studanta domo, parolonte kun Mandy kaj Maŭra. Mandy: "Kial vi tion faraĉis?" Mi: "Ĉu mi? Ĉio estsis bone ĝis la alveno de Anja." Mandy: "Ĝuste. Kaj ne diru al mi ke Anjan vi ne konas." Mi: "Kie estas Maŭra?" Mandy: "Ŝi ne estas ĉi tie." Mi: "Kiam revenos?" Mandy: "Ne scias. Ŝi ne loĝas ĉi tie. Maŭra loĝas ĉe siaj gepatroj. Mi ne pensas ke ŝi deziras paroli kun vi." Mi: "Kial ne?" Mandy: "Ĉu kial ne? Nu, eble vi rememoras se vi enŝaltos al vi vian cerban ĉelon. Ho, Maŭra, kompatinda kaj naiva senkulpulino ... kaj vi tiel traktaĉas ŝin!" Mi: "Aŭskultu, Maŭra ne estis virgulino, se tion vi intencas diri." Mandy: "He, ne parolu al mi pri la virgineco de miaj amikinoj!"

Mi iris al Franka, dezirante ŝian postaĵon. Ivano malfermis la pordon: "Saluton. Mi tuj diru al vi ke mi ne pensas tion ke Franka deziras paroli kun vi." Male, Franka deziris paroli kun mi. Sed ŝi ne permesis al mi la vojon al ŝia lito, kaj certe ne al ŝia postaĵo. Ŝi kompreneble jam parolis kun Anja. Mi fuĝis al Flavio. (Flavio: "He, la inoj, ili baldaŭ revenos. Ili neniam forgesos, sed ili ĉiam revenos. Trankviliĝu ..." Ĝoni la vakero: "Male, inoj foriros, kaj oni baldaŭ forgesos ilin ...")

Kvin tagoj post la okazaĵoj, Tina posttagmese sidis antaŭ la pordo kiam mi revenis. Ni kisiĝis. Tina: "Dum kiom da tempo ŝi restos?" Mi: "Ĉu Anja?" Tina: "Ŝi detruos mian rilaton!" Jes, mi tion povas imagi al mi: Anja kaj Katarina kiu okupas la liton, dum Tina dormas sur la sofo.

Mi amoris kun Tina. Ŝi: "Vi ne amoris dum semajno, ĉu?" Mi: "Prave." Ŝi: "Ankaŭ mi ne. Katarina la tutan tagon, kaj la tutan nokton, havas siajn manojn ĉirkaŭ kompatinda Anja." Ĉu mi deziris aŭdi tion? Jes, ŝajne plaĉis al mi. Ni refoje amoris. Tina: "Mi nun deziras viziti grupseksaĵon." Mi: "Ĉu nun, post la amorado? Ĉu ne plaĉis al vi?" Ŝi: "Plaĉis, plaĉegis." Mi: "Kaj vi ankoraŭ deziras grupseksaĵon, ĉu?" Ŝi: "Jese. Ĉu vi akompanos min?" Mi: "Hodiaŭ ne." Ŝi: "Domaĝe." Mi: "Iru vi, mi ne detenas vin." Ŝi: "Mi ne iros sola. Mi deziris iri kun vi." Mi: "Kial vi ne diris antaŭ la amorado? Ni irus kune." Ŝi: "Ni ne amoris dum semajno, jen kial." Ni amoris trian fojon. K.t.p.

Nun feliĉe revenis Renata. Posttagmeze, kiam mi revenis, Tina kaj Renata sidis en la kuirejo, babilante.

2009-03-31

Faste

Jana revenis al Flavio. Ŝi preparis kukon, aŭ trovis ĝin vendeje, mi ne scias. Karotan kukon, bongustan. Mi demandis al Jana: "Kial ne manĝas vi?" Jana, kompreninte, kapneis. Flavio klarigis: "Jana nun praktikas faston." Jana serioze kapjesis. Mi: "Ĉu vi tute ne manĝas?" Flavio: "Ne estas ramadano, estas ortodoksa fasto: nek kukon nek viandon ŝi manĝas, sed legumojn kaj foje fiŝon." Evidente tio okazis antaŭ kelkaj semajnoj. Poste Flavio interrete montris al mi bildojn pri Antaŭfasta Mardo kaj la karnavalo de Nov-Orleano. Jen inoj brilumas al si la mamojn ricevante ĉenojn da perloj. Flavio: "Rigardu. Jen belulino, kia duopo da sonigiloj!" Mi: "Ĉu poste ŝi manĝas legumojn kaj fiŝon?"

Nu, kie komenciĝi? Bone, dum la pasintaj semajnoj mi multe parolis kun Anja, kun Mandy kaj fine ankaŭ kun Maŭra. Kiel resisti al tiaj inoj? Anja denove insistis pri tio ke mi unue kunprenu Maŭran al la restoracio de Antonio. ("Poste vi venu ĉi-tien!" Mi: "Kaj vi, ĉu ĉeestos vi?" Anja: "Mi iros al Katarina, aŭ en la vendejon, ne tiom da tempo vi bezonos ...")

Antonio suspekteme rigardis Maŭran, verŝajne li ne tuj rekonis ŝin. Tutcerte, dum la fifama vespero, li rigardadis Mandy-n, kiel antaŭ kristnasko, kiam ĉeestis mi. Unuafoje mi parolis duope kun Maŭra, kun Antonio irante tien kaj reen. Fine li rekonis Maŭran, sed li diris nenion. Li laŭte kriegis al aliaj gegastoj kaj iris en la kuirejon, kaj Nataŝa anstataŭigis lin. Ŝi ripoĉe rigardis min. Mi sentis la deziron peti pardonon (kaj al Maŭra kaj al Nataŝa). Ni finmanĝis, poste pagis kaj rapide suprenigis la ŝtuparon al la libereco de la Placo.

Maŭra: "Mi estas malsata." Ĉu ankoraŭ post la viandaĵoj de Antonio? Verŝajne ne multe ŝi manĝis. Ni preparis picon kaj trinkis vinon, poste, gaje gesataj, iris en la dormoĉambron. Ni senvestiĝis, Maŭra kuŝiĝis sur la lito, surventre, ŝi ankoraŭ portis leĝerkoloran T-ĉemizon. Mi: "Belan postaĵon havas vi." Ŝi duone turniĝis. Mi permane serĉis ŝian pubon, kaj ŝi permesis al mi la tuŝadon. Mi rigardis ŝian interfermuraĵon (hara linio, cetere razita). Fine mi deziris leki ŝin, sed ŝi mane kaŝis al si la pubon. Mi: "Bone, kaj vian belan T-ĉemizon, ĉu mi helpu al vi?" Ŝi sidiĝis, kaj la mamoj aperis de malantaŭ la ŝtofo. Ŝi: "Atendu, al mi la pintoj estas inversitaj ..." Ŝi pinĉe karesis al si la brustaĵojn, kaj fine videblis la cicoj. Ŝi ne permesis al mi tuŝi la pintojn de ŝiaj mamoj.

Mi metis al mi la ilon kontraŭ ŝian pubon. Dum momento mi rigardis la kapon kiu hezitis inter ŝiaj lipoj. Maŭra: "Venu." Mi penetris ŝin, poste moviĝis, moviĝadis. Ŝi: "He, atendu!" Mi: "Kio estas?" Ŝi: "Mi unue devas viziti la necesejon." Mi: "Bone, mi akompanos vin." Maŭra: "Dankon, sed mi scias kie estas via necesejo."

Ŝi stariĝis, kaj eliris la pordon de la dormoĉambro, nuda. Jen surpriza krio, kaj la voĉo de Anja, laŭte: "Ĉiesulino!"

2009-03-01

Inaĵe

Anja denove vizitis Katarinan. Verŝajne ĉeestis ankaŭ Tina. Tutcerte la inoj tripope enlitiĝis. Sendube ili poste surhavigis endomajn robojn, trinkas ruĝan vinon kaj parolis pri inaĵoj. Ĉu Tina kaj Katarina kune ĝuigis Anjan? Ĉu Tina karese pinĉis al ŝi la mamojn dum Katarina lekis al ŝi la pubaĵojn?

Mi parolis kun Mandy. Ŝi gaje kisis min. Mandy: "Ni repagos al vi". Mi: "Kiel?" Ŝi: "Enlite, kion vi pensas." Mi: "Mandy, mi pensis tion ke tio estas pasintaĵo." Ŝi: "Certe. Ne ĉeestos mi. Enlitiĝos kun vi Maŭra." Mi: "Kaj Maŭra, kion pensas?" Mandy: "Estas la ideo de Maŭra." Mi restis silenta. Mandy: "Se tion vi deziras, vi nun povas doni al vi la monon. Sed tiakaze mi ne povas pagi mian lumonon." Mi: "Tion mi scias."

Kun Mandy mi vizitis la naturistan banadon. (Anja ne deziras kunveni. Verŝajne ŝi timas la ĉeeston de Ĝoni la Vakero. Anja: "Mi ne deziras malŝirmi la traboraĵon al la kloraĵo de la basena akvo.") Ĉeestis Franka kaj Ivano. Mi ne vidis ilin dum kelkaj semajnoj. Estis amuze observi kun kiom da malvarmeco Mandy respondis al la invitoj de Ivano. Mi ankoraŭ ne scias ekzakte kio okazis inter ili. Franka ridetis al mi, kiel ĉiam, kaj mi tuj sentis fortan altiriĝon. Ĉu Franka fine plaĉas al mi? Mi parolis kun Ivano. Li altigis al si la ŝultrojn. Ivano probis gajni alian ulinon, grandmamulino kun mallonga hararo. Fine ŝi plonĝis kaj reaperis je la alia flanko de la baseno.

Poste mi akompanis Frankan kaj Ivanon. (Mandy: "Vi iru. Kion mi diru al Maŭra?" Mi: "Mi ankoraŭ ne scias.") Ivano ne sukcesis kunvenigi la grandmamulinon, kiu demonstre kisis lin sur ambaŭ vangoj kaj foriris. Sur la trotuaro ni vidis tri vualulinojn. (Franka: "Dum tia malvarmeco oni komprenas kial ili portas vualon." Ivano: "Ne tial ili portas vualon.")

Ni duŝadis, poste mi kun Franka iris al la dua-etaĝa gastoĉambro. Ni demetis la tukojn kaj kuŝiĝis sur la lito. Franka suĉis min dum mi fingre karesis al ŝi la pubon. Ni sesdeknaŭis: mi lekis al ŝi la lipojn dum mi lude fingrumis al ŝi la du truetojn. Ni amoris, misiista pozicio, kaj mi rigardis en ŝiajn malhelajn okulojn dum ni orgasmis. Ni kisiĝis kaj karesiĝis kaj poste amoris duan fojon. Franka: "Ĉu lastatempe fortimigis vin anusa sekso?" Mi kapneis. Ŝi metis lubrikaĵon sur siaj fingroj, poste preparis al si la malantaŭan truon. Jen fine Franka en hundina pozicio. Malrapide mi premis la ilon en la striktan truon.

Mi rakontis al Anja pri la propono de Mandy kaj Maŭra. Anja: "Bone, kial ne?" Mi: "Ĉu? Vi pensas ke mi devus enlitiĝi kun Maŭra, ĉu?" Anja: "Jes, kial ne?" Mi: "Kial? Mi pensis tion ke vi tuj malaprobu la aferon." Anja: "Nu, mi pensas ke vi unue devas reporti tiun Maŭran al la restoracio de Antonio." Mi: "He, mi ne deziras humiligi ŝin." Anja: "Kial ne? Cetere, ŝi deziras manĝi ĉe Antonio, ĉu ne?"

2009-02-21

Teatraĵe

Ni portis endomajn robojn, mi nigran kaj Anja blankan. Anja: "Kiu nun tondis al vi la hararon?" Mi: "La irakano ĉe la Angulo." (Certe, mankas al mi Dinjo.) Ŝi: "Kaj viajn ovojn, ĉu?" (Verŝajne ŝi dum iom da tempo rigardis mian subventron tra la duonmalfermita robo.) Mi: "Se tio plaĉus al vi, mi denove razos ilin." Ŝi kapjesis, kontente.

Anja havas novan fotilon, digitalan. Donacis al ŝi la patrino. Mi prove faris kelkajn fotojn pri Anja, ŝi poze ridetis. Mi: "Malfermu la robon." Anja rapide montris al mi mamon, poste same rapide fermis la robon. Mi ne sukcesis fari foton. Mi: "He, montru al mi!" Anja: "Nu, kial?" Mi: "Mi faros foton pri vi." Anja: "Ne nudan foton." Ŝi ne ridetis. Mi: "Kio estas? Nur senkulpan foton." Ŝi: "Kaj fine mi finiĝos kiel la fratino de mia pra-pra-avino ..." (Mi kompreneble montris al ŝi la kajeron kiun Golo donis al mi.) Mi: "He, tio estis antaŭ cent jaroj!" Anja: "Antaŭ cent jaroj, ĉu? Ankroraŭ uloj deziras fotojn pri nudaj ulinoj. Jen vi, jen Ĝoni la Vakero." Mi: "Ĉu Ĝoni tion proponis al vi?" Ŝi kapjesis, malgaje. Mi: "Kiam?" Ŝi: "Plurfoje."

Alian tagon ni vizitis Tinan kaj Katarinan. (Mi diris al Anja ke mi ne vizitis ilin dum ŝia foresto. Tio kompreneble ne estis tute vere. Sed ni parolis pri amorado, kaj dum tiu vizito ni ne amoris.) Katarina ĉirkaŭbrakis Anjan: "He, karulino, kion vi faris al vi?" Ŝi tuj ekvidis la nukan tatuaĵon malantaŭ la hararo de Anja. Anja ploregis. Tina, al mi: "Venu!" Ni eliris el la domo. Tina: "Kiaj ulinoj ..." Ni eniris kafeon kaj trinkis bieron. Kiam vi revenis post tri horoj, Anja kaj Katarina, malsekharaj, portis endomajn robojn. Anja montris al Tina la umbilikan traboraĵon.

Pasintan vendredon, kia teatraĵo ... Antonio telefonis: "He, fiulego. Tuj venu!" Mi: "Kio okazis? Ĉu al Nataŝa io?" Antonio: "Mia edzino ne estas viaj aferoj. Tuj venu. Reportu viajn ĉiesulinojn. Ĉi-tie estas restoracio, ne bordelo." Bone, mi iris al Antonio. Kaj jen Mandy kun Maŭra, plorantaj. Mandy, al mi: "Estis via ideo!" Mi: "Honeste, kio okazas?" Antonio aperis de malantaŭ kolono: "Jen la fakturo. Nun pagu. Poste por ĉiam forprenu viajn ĉiesulinojn el mia rigardo." Jen fakturo pri seppladaĵo, kun vinoj kaj ĉampano. Feliĉe mi kunprenis mian kreditan karton. Antonio iris en la kuirejon. Servistino stranĝe rigdardis min. La du ulinoj jam forfuĝis el la subteretaĝo.

Mandy atendis min je la alia flanko de la Placo. Ŝi alprokcimiĝis al mi nur kiam ŝi vidis ke mi estas je tridek paŝoj de la restoracia pordo. Mi: "Vi estis malsataj, ĉu? Bone, eble estis mia ideo. Sed mi ne imagis al mi tion ke vi vere proponu tion al Antonio." Mandy: "Vi pravas, certe vi pravas. Estis stultaĵo. Mi repagos al vi." Mi: "Bone. Ĉu vi poste ankaŭ kapablas pagi viajn lumonojn?" Ŝi: "Mi ne scias. Mi pensas tion ke mi devas paroli kun Maŭra. Diable, kia multekosta ejo!" Mi: "Nu, tion vi jam scias de antaŭe, ĉu ne?" Ŝi: "Pardonu al mi, karulo!" Ŝi plorante ĉirkaŭbrakis min. Mi: "Nun lasu tion. Iru hejmen. Poste ni parolu." Mi rigardis ŝin dum ŝi iris preter la bazaron. Jen bela postaĵo.

2009-02-09

Malsate

Anja revenis, jam antaŭ tri semajnoj. Ŝi estis malsata kaj dormema. Ni manĝis ruĝan vinon kaj trinkis picon. Mi: "Kio estas?" Anja: "Nu, nenio ..." Fine ŝi ete altigis al si la bluzon, jen ringeto, umilika traboraĵo: "Bela, ĉu ne?" Mi: "Bela. Ĉu aliaj?" Mi serĉis ŝiajn mamojn. Anja rapide kapneis: "Karulo, jen rigardu ..." Ŝi fingre montris al sia nuko, forŝovis harojn. Jen eta tatuaĵo, steleto. Mi: "He, esperanta stelo, ĉu?" Anja: Ĉu plaĉas al vi?"

Anja ne plu estis malsata, ne plu dormema. Ni enlitiĝis. Mi lude tuŝetis al ŝi la umbilikan traboraĵon. Anja: "He, atentu, ĝi ankoraŭ estas sentema." Mi: "Kie vi faris tion? Vi estis en la vilaĝo, ĉu ne?" Anja: "En la apuda urbo."

Ni amoris. Mi rapide orgasmis. Anja: "He, vi tute ne amoris dum mia ĉeesto, ĉu?" Mi: "Ne amoris." Ŝi: "Tion mi ne kredas. Ĉu vi ne vizitis Tinan kaj Katarinan? Aŭ ili vin?" Mi: "Ne vizitis. Kaj vi, ĉu amoris?" Anja: "Ĉiutage!" Mi: "Ĉu?" Anja etendis al mi ŝiajn manojn: "Mi havas dek fingrojn, ĉu ne?" Mi kisis al ŝi la fingrojn: "Vi fingre amorumis, ĉu?" Anja malrapide ektuŝis al si la pubon, poste pli rapide. Ŝi fermis al si la okulojn, fine ŝi orgasmis.

Anja denove dormemiĝis. Ŝi restis enlite, tuj ekdormis. Mi longe duŝadis, faris promenon tra la parko, poste restis en la salono. He, la fingroj de Anja. Kaj la ringeto, umbilike. Sed, Anja, kial la stelo, sur via perfekta haŭto?

2009-01-20

Banade

Ĵaŭdon mi kun Elizabeta vizitis la naturistan banadon, sed nur tiam kiam mi scias ke Franka kaj Ivano ne ĉeestos. (Ili pasigas kelkajn tagojn ĉefurbe.) Laboreje mi demandis al Elizabeta ĉu mi povus akompani ŝin, kaj ŝi akceptis. Ni tagmanĝis, poste iris al la Altlernejo.

Ĉi-foje ni devis atendi dek minutojn antaŭ la enirejo, ĉar malfruis la ulino kiu gardas la ŝlosilon. Venis kelkaj paroj, kelkaj solaj ulinoj (kvardekjaraĝaj). Plaĉas al mi tiuj minutoj antaŭ la pordo de la garderobo. Vestitaj gehomoj kiuj baldaŭ senvestiĝos. Fine venis junulina triopo. Mi pensas tion ke mi antaŭe vidis du el ili. Ni eniris la garderobon. Dum la senvestiĝo mi rigardetis unu el la junulinoj. Belaj mamoj, ŝveligitaj cicoj. Jes, mi vidis ŝin antaŭe. Samtempe mi observis la movojn de Elizabeta. Kompreneble ni venis kiel paro, kaj ni demetis la vestaĵojn unu apud la alia.

Ĉeestis anakŭ Ĝoni la Vakero. Lin akompanis (aŭ li ŝin) gotika junulino, nigra hararo, pala haŭto, puntaj mametoj, tatuaĵoj (drako laŭ la brako kaj fiŝo ĉe la kokso), naza traboraĵo. Ŝi naĝis tien kaj reen, tien kaj reen, kaj ne parolis kun la aliaj. Eble ŝi eĉ estas muta. Ĝoni: "Bela, ĉu ne? Modelulino. Mi faris fotaron pri ŝi, kaj ĉe la fino mi demandis ĉu ŝi akompanu min al la banado. Oni postulas ke sola ulo havu inan kompanion, ĉu ne?" Ĝoni longtempe paroletis kun la junulina triopo. Unu el ili forlasis la grupon, dum la du aliaj daŭre paroletadis.

La gotikulino adiaŭis tuj ĉe la elirejo (mute ĉirkaŭbrakis Ĝonin, poste rapide foriris). Ĝoni, al mi: "Morgaŭ mi faros pliajn fotojn pri ŝi. Kial ne venos ankaŭ vi? Nu, ne. Lasu tion, vi ĉiam konfuzigas miajn modelojn. Jen kio ŝi nomiĝas?" (Li celis la nomon de Karolina, sed mi ne helpis al li.) Elizabeta adiaŭis, kaj mi iris tra la stratoj kun Ĝoni la Vakero. Mi malakceptis glason da biero, preferis iri hejmen. Mi longe duŝadis.

Hajlas. Anja revenis dimanĉe. Nun ŝi dormas.

2009-01-14

Franka

Ĉu Franka fine plaĉas al mi? Mi ne scias, ankoraŭ ne. Mi ne vidis ŝin post la okazaĵoj de la pasinta tago, sed hodiaŭ mi parolis telefone kun ŝi. (Ŝi telefonis al mi.) Mi pensas tion ke mi kun Franka ne deziras paroli, nur amori. Plaĉas al mi ŝia korpo, la lerteco de ŝia suĉado, ŝiaj firmaj mamoj, la postaĵo, kaj la natureco kun kiu ŝi proponis al mi sian malantaŭan truon. Mi ne demandis pri tio, estis simpla miskompreno. Kun kiom da uloj ŝi tiel amoris? Ĉu eble la sperto de Franka povus respondi al miaj seksaj kapricoj?

Flavio montris al mi bildojn pri nudaj argentinaninoj, du junulinoj nudaj sur lito, kun allogaj mamoj. Ili kisis unu la alian. Flavio: "Mi malŝarĝis tiom da bildoj ke la interreta kompanio sendube fermos mian konton." Mi: "Kial nun vi rigardas tiom da bildoj?" Flavio: "Ĉu vi vidas Janan?" Mi: "Kiam Jana revenos?" Flavio: "Nur kiam la svedaj aŭtoritatoj elĵetas ŝin. Ŝi restos ĉe sia onklino."

Mi jam rakontis al Flavio pri Franka. Mi nur diris tion ke mi tranoktis kun ŝi, Flavio mem faru siajn konkludojn. Flavio: "Bone, vi nun havas Frankan. Ĉu Mandy fine estas libera?" Mi: "Ĉu gravas al vi tion ĉu Mandy estas libera aŭ ne? Vi enlitigis ŝin antaŭ du semajnoj, ĉu ne?" Flavio: "He, foje vi estas pli saĝa ol vi aspektas. Jes, ja. Cetere, kial ni ne kune enlitiĝus kun Mandy?" Mi: "Ĉu?" Flavio: "Mi jam mallonge paroletis kun ŝi. La penso ne estas tro fremda al ŝi, jen mia impreso."

Kiam Anja revenos? Mi pensas tion ke ŝi revenos dum la fino de la semajno. Mi, al Flavio: "Anja forestas. Mi subigas min al fraŭleco." Flavio: "Ĉu fraŭleco? Ĝuste. Cetere, kiam revenos Renata?"

2009-01-11

Ĵaŭde

Flavio montris al mi bildojn pri nudaj ulinoj, kiujn li trovis en la reto: "Bela, ĉu ne?" Jen Franziska, blonda sveltulino kun etaj mamoj, razita pubo kaj insisteme malhelaj okuloj. Mi: "Tre ĉarma." Flavio: "Vi dezirus renkontus kun ŝi, ĉu?" Alia bildaro: Daniela, kun grandaj mamoj. Flavio: "Kvazaŭ la mamoj de Renata, ĉu ne?" Mi: "Tiuj de Renata eble estas eĉ pli grandaj." Flavio: "Ne, vi konas ilin." Fine ni rigardis bildojn pri publika brilumado: inoj kiuj montris la mamojn en homamasoj, aŭ iris tutnudaj tra la stratoj. Ŝajne ke multaj bildoj estas el Hungario kaj Ĉeĥio. Mi: "Mojose." Flavio: "Ĝoni la Vakero havas grandajn planojn kun tiu koncepto." Mi: "Ĉi-urbe, ĉu?" Flavio: "Jes, kaj en apudaj urbetoj kaj vilaĝoj." Mi: "Eĉ pli mojose." Flavio: "Cetere, ĉu vi aŭdis tion ke en Svislando oni deziras malpermesi la konstruadon de minaretoj?"

Ĵaŭdon mi kun Mandy vizitis la naturistan banadon. Unue mi demandis al Sonjo, sed ŝi ekridis: "Forgesu tion!" Poste mi demandis Mandy-n, kaj bone, jen ni en la baseno. Mi ĝojiĝis revidi Elizabetan. (Elizabeta kiu laboreje jam la saman tagon subaksele montris haretojn, nun denove estis razita.) Mi rimarkis tion ke Ivano okupiĝis kun Mandy. Franka al mi: "Jen bela amikino kiun vi kunportis. Mi pensas ke ŝi plaĉas al Ivano." (Evidente. Ŝajne ke li ankaŭ plaĉis al ŝi.)

Ivano kaj Franka estis sunbronzitaj. Ivano: "Ni pasigis la kristnaskajn tagojn en Maŭricio." Alia ulo esprimis la deziron pri tio ke li dezirus vojaĝi al tia loko. Mi: "Multekostas, ĉu?" Ivano: "Ni havas monon." Kiam ni revestiĝis, mi komprenis ke Mandy akompanu Ivanon kaj Frankan. Franka: "Venu ankaŭ vi!" (Mi, al Elizabeta: "Ĉu ankaŭ vi?" Ŝi: "He, ne dankon.") Bone, ni iris al Ivano kaj Franka. Jen granda domo! Evidente ke ili havas monon.

Franka kaj Mandy duŝadis. Laŭ Franka la duŝoj de la altlernejoj ne sufiĉas por forigi la kloron de la baseno. Ili revenis, ridantaj, kun bantukoj ĉirkaŭ la korpoj. Kiam Ivano prezentis al Franka glason da vino, la tuko falis planken. Ankaŭ Mandy malfiksis al si la tukon, sed refiksis ĝin ĉirkaŭ la koksoj. Franka ĉirkaŭbrakis Ivanon, poste: "He, uloj, duŝadu!" Ivano, al mi: "Venu!" Mi: "Nu, ne samtempe, he!" Ivano: "Neniu danĝero. Mi uzos la banejon de la dua etaĝo."

Kiam mi revenis Ivano kaj Franka jam okupiĝis kun la mamoj de Mandy en la sofo. Ivano kun Mandy iris al alia ĉambro, tutcerte dormoĉambro. Franka al mi: "Jen fine, ĉu ne?" Ŝi tiris la tukon de miaj koksoj: "Venu, karulo!" Ŝi kondukis min al gastoĉambro de la dua etaĝo. Jen grandega lito. Franka suĉis min, tre lerte, poste mi kuŝiĝis sur ŝin. Mi rigardis la oran kruceton kiu restis inter ŝiaj mamoj. Mi kisis al ŝi la pintojn de la mamoj, poste penetris ŝin.

Mi rigardis en ŝiajn malhelajn okulojn kaj malrapide moviĝis. Post momento ni ŝanĝis pozicion. Mi: "Ĉu de malantaŭe?" Franka: "Anuse, ĉu? Bone. Atendetu." Ŝi trovis ujon kaj metis lubrikaĵon sur sian fingron. Mi rigardis kiel ŝi preparis al ŝi la truon. Fine ŝi turniĝis, hundina pozicio: "Venu. Malrapide premu." Mi sentis tion kiel mia ilo malrapide glitis en la varman truon de Franka. Jen fremda sento. Franka: "Nun moviĝu." Mi moviĝis, tien kaj reen, poste rapide orgasmis. Franka: "He, la unuan fojon, ĉu?"

Ni kune duŝadis. Mandy jam forlasis la domon, kaj Ivano altigis al si la ŝultrojn. Franka, al mi: "Vi restu, bonvole!" Ivano: "Estu miaj gastoj." Bone, mi kun Franka tranoktis en la gastoĉambro. Franka: "Nun fine, ĉu mi iomete plaĉas al mi?" (He, kion diri. Mi ankoraŭ ne scias.) Ni amoris, ne anuse ĉi-foje, sed longe kaj malrapide en la misiista pozicio.

En la mateno mi matenmanĝis kun Franka. Feliĉe Ivano jam ne vekiĝis, aŭ eble li vekiĝis, kaj jam iris al sia laborejo kie li gajnas tiom da mono. Mi telefonis al mia laborejo, kie mi ne gajnas tiom da mono, dirante ke mi estas malsana. Eble mi estas malsana. Mi matenmanĝis kun Franka, poste ni denove enlitiĝis. Franka leĝere karesis al mi la korpon, sed ni ne amoris. Mi ludetis kun ŝia ora kruceto. Fine mi suĉis al ŝi la pintojn de la mamoj.

2009-01-07

Novjare

Novjaron mi pasigis kun Sonjo kaj Golo. Stranga paro da gefratoj, simpatikaj, ambaŭ siamaniere. Golo nun loĝas ĉe Sonjo, post kiam li elĵetiĝis el sia loĝejo (mi ne konas la kialon). Li kompreneble neniam gajnus virinon, dum Sonjo, eleganta kaj mistika, povus elekti tiun kiun ŝi deziru. Tamen mi neniam vidis Sonjon kun ulo. Ĉu ŝi ankoraŭ estas virgulino? Tion kompreneble mi ne scias. Eble nur ŝi tion scias. Kompreneble mi dezirus amori kun ŝi.

Golo donis al mi libreton ("He, mi forgesis doni al vi tiun ..."). Estis kajero de la Historia Fako ĉe la Ĉefurba Princa Universitato, kun i.a. artikolon pri malnovaj fotoj. Mi tuj rekonis la malnovajn nudfotojn kiujn montris al mi Golo antaŭ kelkaj jaroj. Ĉeestis ankaŭ folio, manskribita, apenaŭ legebla, de emerita profesoro. Jen fine la historio de la nudulino el 1892: La simileco kun Anja ne estis hazarda. Ne estis la pra-pra-avino de Anja, sed la fratino de la pra-pra-avino, Aleksia, kiu mortis 33-jaraĝa, en 1907, post vivo ne ĉiam gaja. Ŝi posis por la fotisto kelkfoje dum la 1890-aj jaroj, dum ŝi laboris en la trinkejoj de la urbo. (Golo: "Mi ja diris ke mi serĉu la aferon." Mi: "He, dankon." Nu, ne li serĉis la aferon, sed la maljuna profesoro.)

Golo ĉiam frue enlitiĝis, pretekstante tion ke li multe laboris. Li dormis ĝis kiam Sonjo vekigis lin. Mi dormis sur la sofo. Iun matenon Sonjo kuŝiĝis apud min sur la sofo. Mi kisis ŝin sur la vangoj kaj palpis al ŝi la mamojn tra la ŝtofo de ŝia nokta ĉemizo. Mi: "He, atentu. Eble Golo vekiĝas." Sonjo: "Li dormos ĝis kiam mi vekigas lin." Ŝi sidiĝis, kaj demetis al si la ĉemizon. Mi ludis kun ŝiaj belaj mamoj, poste ni matenmanĝis.

Sonjo: "Kaj nun, ĉu vi jam havas novjarajn intencojn?" Mi: "Mi neniam havas novjarajn intencojn." Ŝi: "Ĉu vere? Mi ankoraŭ memoras viajn intencojn de antaŭ unu jaro: reporti Anjan." Mi: "Nu, tiu sukcesiĝis." Ŝi: "Jen vi vidas. Nun komencas via monogama vivo, ĉu ne?" Mi: "Nur birdoj estas monogamaj." Ŝi: "Honeste ... he, kun kiom da inoj vi do enlitiĝis dum la pasinta jaro." Mi altigis al mi la ŝultrojn: "Ne memoras." Ŝi: "Vere vi malkontentigus min se tion vi jam forgesis."

Kompreneble mi ankoraŭ memoras tion kun kiom da inoj mi amoris: "Kun kvar." Sonjo: "Bone, kun Anja kaj Renata. Tion mi supozas. Kaj cetere, kiujn?" Mi: "Kun Mandy kaj Tina." Ŝi: "Mandy-n mi memoras. Kaj Tina, kiu estas?" Mi klarigis tion kiu estas Tina, dum Golo eniris la kuirejon de Sonjo. Li: "Feliĉan novjaron." Sonjo: "Bonan matenon. Novjaro estis hieraŭ." Mi: "Feliĉan novjaron."

Kaj kiaj estos miaj novjaraj intencoj? Ĉu retrovi la Rufulinon? Ĉu amori kun la Dolfeno? Ĉu fine enlitiĝi kun Sonjo? Ĉu amori kun pli ol kvar ulinoj?