2008-07-22

Kampadeje

Ni loĝas en nova bangalo ĉe la lago, tuj apud la plaĝo: kvar litoj, grandlita alkovo (ni elektis la alkovon), banejo, kuirejeto, televidilo, interreta konekto. (Kiel Renata sukcesis kapti tiun perlon? Ĉu ŝi enlitiĝis kun la pozedanto? Mi esperas ke ne. Cetere, la pozedanto estas virino, miascie. Nu.)

Kun Udo kaj Rumi ni inspektis la tendaron de germanaj gejunuloj apud la lago. Udo parolis kun la geuloj, dum mi kapjesadis kaj rigardadis la ulinojn. Unu el ili havas vere neimageblajn mamojn. (Ŝi laŭdire estas el Osnabruko.) Kaj Rumi, kion faris? Verŝajne la uloj tiom rigardis al ŝi la traboraĵojn, ke ŝi revenis al Renata. (Renata, poste: "Rigardi, jes. Rigardadi, ne." Mi: "He, estas la unua tago ...")

Ĉu ĉi-jare la restoracio havas nudbrustajn kelnerinojn? Ne, kiel pasintan jaron: vestitajn kelnerojn. Cetere, ĉiuj estas nudaj. Estas nature naturista kampadejo.

Ĉe la restoracio mi ekzamenis la landajn standardojn. Mi tuj ekvidis la blua-blanka-ruĝa krucaĵo de atlantika insulo: "He, via mezislanda arkeologo estas ĉi-tie!" Renata: "Aŭskultu, li ne estas ĉi-tie!" Mi: "Kiel vi scias?" Ŝi: "Ekzistas pli ol tricent mil islandanoj. Sed konsentite, mi ne scias. Vi ne povas uzi tion kontraŭ mi, he!" Mi: "Bone, vi pravas. Pardonu al mi." Mi kisis al Renata la nukon. Aliaj standardoj: germana, belga, nederlanda, sveda, brita, usona, pola, franca, irana, bulgara, ĉina. (Verŝajne kelkaj ĉinoj jam tediĝis de la olimpaj ludoj. Kaj verŝajne kelkaj nederlandanoj jam tediĝis de la UK-o de Roterdamo.)

Ni rigardis televidon (kie ĉiuj ankoraŭ estas vestitaj), poste ni amoris en nia alkova litego. (Rumi kaj Udo jam reiris al sia kabano.) Renata suĉis min, longtempe, malrapide, poste mi prenis ŝin de malantaŭe, dum ŝi apogis sin kontraŭ la alkova barilo. Fine ŝi rajdis min. Post la amorado ni plonĝis en la malvarman akvon de la lago.

En la mateno Renata plendis pri tio ke ŝi la tutan nokton aŭdis sonojn el la tendaro. Mi: "Kiajn sonojn?" Ŝi: "Tiajn sonojn." (He, metu vakson en viajn orelojn.)

No comments: