2010-07-21

Intertempe

Bone, kie rekomenciĝi? Nu, Renata rakontis pri tio kiel ŝi partoprenis festenon kie ĉeestas nuda kelnero. Tio okazis jam antaŭ kelkaj semajnoj, verŝajne dum renkontiĝo de ŝia ina studgrupo. He, mi povas tion imagi al mi: dozeno da ulinoj, studantinoj pri historio kaj arkeologio, ĉiam pli kaj pli ebriaj, dum juna nudulo iras tien kaj reen, alportanta drinkaĵojn kaj manĝaĵetojn. Mi: "Ĉu Ajŝa partoprenis tiun festenon?" Renata: "Tute ne." Ŝi rakontis tion ke la kelnero estas de Usono aŭ de Nigerio, ŝi ne certis pri tio. Mi: "Kaj fine, kiu amoris kun li? Ĉu vi?" Ŝi: "He, mi eĉ ne tuŝis lin, aŭ ne, jes, mi gratis al li la dorson dum li verŝis vinon en mia glaso. Mi pensas tion ke Greta invitis lin en la dormejon." Mi: "Greta, ĉu la eta germanino?" Ŝi: "Ne, male, estas kvardekjarulino, eĉ sufiĉe granda. Mi pensas tion ke vi ankoraŭ ne vidis ŝin." Mi: "Ĉu studantino?" Ŝi: "Jes, pri arta historio. La edzo forlasis ŝin. Ŝi havas grandan domon." Mi: "Kaj grandan liton, ĉu?" Ŝi: "Sendube. Mi ne vidis la liton."

Maŭran mi apenaŭ vidis dum la pasintaj monatoj. Laŭ mi, komenciĝis dum la silentaj tagoj de la pasko, nun jam antaŭ longe. Maŭra diris al mi tion ke ŝiaj gepatroj skiadas en Norvegio, kie laŭdire estas altaj montoj. Dum semajno ŝi solos hejme kaj ŝi deziras ke ni kune pasigu la tempon. Jen bone. Mi rakontis al Renata ke mi forvojaĝos dum la liberaj tagoj. Mi kun Maŭra pasigis nokton en ŝia lito, sed ni ne amoris ĉar estis al ŝi la tempo de la monato. Jam la duan tagon mi proponis tion ke ni kune vizitu la Studantan Domon. Maŭra tion ne deziris, tial mi iris sola. En la Studanta Domo estis silentaj tagoj kaj laŭta muziko. Mi serĉis la gravedan belulinon kun kiu mi parolis dum antaŭa festeno. Mi ne trovis ŝin (eble ŝi jam akuŝis). Mi renkontis alian studantinon, kun kiu mi deziras enlitiĝi.

Ni kune trinkis botelon da vino. Mi (flustre): "He, mi deziras amori kun vi." Ŝi (flustre, dum mi karesis al ŝi la mamojn): "Ankaŭ mi deziras, sed ne eblas ŝlosi la pordon de mia ĉambro." Mi: "Tion mi scias." Ŝi: "He, kiel tion vi scias? Mi ne memoras tion ke vi jam vizitis mian ĉambron." Mi: "Ĉiuj ĉambroj estas tiaj. Ne eblas ŝlosi la pordon." Ŝi: "Bone, jam vi scias. Jen. Ne eblas amori ĉi tie." Ni malfermis duan botelon. Mi: "Ne gravas la pordo." Ŝi: "He, vi estas ulo, verŝajne ne gravas al vi." Ni iris al ŝia ĉambro. Ni jam estis sufiĉe ebriaj. Mi staris kontraŭ la pordo, tiel ke ne eblas malfermi ĝin. Ŝi genuiĝis antaŭ mi, fine ne sciante ĉu ŝi demetu al si la bluzon aŭ ĉu ŝi suĉu min. Fine ŝi falis planken, ekridante.

Poste Maŭra asertis tion ke ŝi serĉis min la trian tagon kaj fine trovis min, dormanta, en la subteretaĝo. Sed mi tion ne memoras. Mi forlasis la Studantan Domon kaj iris hejmen, antaŭtagmeze, ĉu la trian aŭ la kvaran tagon, mi ne plu scias. Mi silente eniris la domon, ne dezirante ke vekiĝu Renata. Mi eniris la banejon, kaj jen ulino kiun mi ne tuj rekonis. Ŝi verŝajne ĵus eliris el la duŝo. Per eta tuko ŝi frote sekigis al si la subventron. Firmaj mametoj, kun fortaj, malhelaj pintoj. Kiam ŝi ekvidis min, ŝi tuj metis la tukon antaŭ la mamoj, sed la tuko estis tiel malgranda ke ŝi samtempe nudigis al si la pubon. Komprenante tion, ŝi rapide turniĝis, kaj jen rondeta postaĵo, sufiĉe larĝa. Bone, ĉio verŝajne okazis dum malpli ol sekundo, sed mi jam komprenis tion ke mi devas forlasi la banejon.

Nur poste, kiam ŝi reaperis el la banejo, vestita kaj kun malseka hararo, mi rekonis Ajŝan, la vualulinon. Renata jam vekiĝis. Ajŝa altigis al si la ŝultrojn: "Li jam vidis ĉion." Ŝi surmetis la vualon kaj foriris. Renata: "Jen kion vi faris?" Mi: "Nun kion?" Renata: "Pro vi, nun, la familio de Ajŝa ŝtonumas ŝin." Mi: "Honeste. Kial? Kiel ŝia familio ekscios ĉi-ĉion? Kiu rakontos al ili? Ĉu vi? Mi ne. Cetere, kial ŝi ne ŝlosis la pordon?" Fine Renata trankviliĝis.

Jam someras. Baldaŭ fine komenciĝos miaj ferioj. Renata denove luis bangalon de la naturista kampadejo. Mi: "Ĉu Ajŝa akompanos nin al la kampadejo?" Renata: "Tute ne. Adriana, tamen, alvenos la duan semajnon." Mi: "Ĉu Adriana?" Ŝi: "Jes. Ŝi fine eksedziniĝos al Flavio. Sed unue ŝi pasigos kun ni du semajnojn kampadeje." Mi: "Bone. Kaj la bebo?" Ŝi: "Ne plu estas bebo. Ne, la knabeto ne venos kune. La aŭtoritatoj timas tion ke ili ne denove forlasos la landon." Kial Adriana nur nun deziras eksedziniĝi al Flavio? Ĉu scias tion Flavio?

8 comments:

Aleks said...

Estas bone denove aŭdi de Vi :-)

Aleks said...

Ĉu nova grafikvizaĵo signifas ke blogo estos revivigita?

Jadun Jonikima said...

Dankon por tio. Jes, tio estas la plano. Mi esperas ke la nova aspekto plaĉas al vi. Nun mi antaŭvidas miajn feriojn. :-)

Anonymous said...

Bonvole revenu kaj daŭrigu viajn interesajn seksajn rakontojn

Jadun Jonikima said...

Dankon :) Mi ĝojas pri tio ke oni ankoraŭ deziras leĝi tion.

Anonymous said...

Ĉi tio estis agrable legi. Vi bone traktas la temon pri homaj rilatoj. Mi ŝategas la leĝeran etoson de viaj rakontoj. ^_^

Aleks said...

Sal,
do kiel fartas via plano por revivigi blogon? :-)

Sentabue said...

Saluton!

Mi ege ŝatis legi tiun blogon antaŭ jaroj. Mi ege bedaŭras ke ne estas pli da tiaj legaĵoj en Esperanto.

Por ripari tion, mi decidis lanĉi projekton de Esperantlingva reta senpaga erotika revuo: Sentabue. Vi povas legi pli pri tiu projekto, kaj kial ne partopreni ĝin, legante la blogon de la projekto (sentabue.wordpress.com).

Ĝis!
La redaktisto de Sentabue