2020-04-09

Mano sur la buŝon

Hieraŭ mi longtempe paroladis kun Veronika kaj d-rino Ŝulco. "Vi savis mian vivon," tion mi diris al Veronika. Ŝi respondis: "Pri tio tutcerte dankindas aliaj, sed mi ĝojas pro tio ke mi povas iomete helpi." Mi: "Ankaŭ mi deziras redoni ion al vi." Ŝi: "Tion ne!" Mi vidis tion ke Veronika ruĝiĝas, sed mi ne pensas ke d-rino Ŝulco vidis tion.

Veronikan mi nun konas dum pli ol dek jaroj, ekde nia unua renkontiĝo en la loĝejo de Ĝoni la Vakero. Poste ni kompreneble renkontiĝis en la loĝejeto de Veronika, kelkfoje monate, ĉiam ĵaŭde. Tio daŭris du aŭ tri jaroj. Dufoje ni kune vojaĝis al greka insulo, ŝiakoste. Ĉio devis esti sekrete, preskaŭ mistere. Nur malmultaj sciis. Ĝoni sciis, kompreneble, kaj Isabela la bela, la amikino de Veronika, kaj Renata iom post iom sciiĝis, eble ankaŭ kompreneble, sed ŝi tiutempe ne vidis Veronikan.

Antaŭ du semajnoj Renata vizitis min. Veronika senceremonie donis al mi la ŝlosilon de la gastoĉambro. Ni fermis la pordon, senvestiĝis kaj enlitiĝis. Renata flustris: "Ĉu estas ŝi?". Mi: "Ne necesas flustri. Ŝi ne aŭskultas ĉe la pordo." Mi karesis la mamojn de Renata. Ŝi, same flustre: "Bone. Sed estas ŝi, ĉu ne?". Mi kapjesis. Renata silente, malrapide suĉis min, poste surmetis kondomon. Unue ŝi rajdis min, poste mi kuŝiĝis sur ŝin, en misiista pozicio. Kiam ŝi orgasmis ŝi metis manon sur la buŝon, kaŝante ĝemon, eble pensante ke iu, malgraŭ ĉio, subaŭskultas ĉe la pordo. (Eble aŭskultas d-rino Ŝulco. Mi ne scias.)

Antaŭ semajno vizitis min Ĝoni la Vakero. Veronika malvarmete salutis al Ĝoni, li ridete mansignis al ŝi.

Kiu nun amoras kun Veronika? Ĉu ŝiaj mamoj ankoraŭ estas same firmaj? Malfacile vidi sub la larĝa ĉemizo kiun ŝi portas. Ŝia hararo nun estas pli mallonga, sed kiam ŝi ridetas, malkaŝiĝas agrablaj memoroj.

Kiel ĉi ĉio daŭriĝos?