2006-12-27

Blue

La fratino havas bluan hararon. Tio nature tuj kaptis mian atenton kiam ni ekvidis ŝin en la flughaveno. Ŝajne ne tre plaĉis al Renata. Evidente, Adriana ne naskiĝis kun blua hararo. Ne malbela ulino, kaj la hararo fine ne tiom malplaĉis al mi. (Pli juna ol Renata, pli malalta, kun pli malgrandaj mamoj, verŝajne pli firmaj).

Nu, jam la duan matenon mi vidis pli ol intencis Renata. Frumatene mi eniris la banĉambron, kaj jen la du fratinoj. Dum momento mi ekvidis nudajn la mamojn de Adriana: palhaŭtaj, junece firmaj, kun fortaj pintoj (neniuj traboraĵoj, malgraŭ la blua hararo). Ŝi rapide kaŝis al si la bruston. Renata turniĝis kaj surmetis mamzonon. Ŝi diris ion al la fratino, verŝajne: "Surmetu la matenan robon ... !" Adriana, iom konfuzita, ekprenis la matenan robon.

Renata, poste: "Mi ne pensis ke vi ellitiĝis tiom frue ..."
Mi: "Ŝi eble demandas al si kial vi ne ŝlosis la pordon ..."

Mi forlasis la urbon, kaj nun fine revenis post kvartaga deviga vilaĝumado. La nombro de genevoj eĉ pli altiĝis. Mi vidis Kristinan (antaŭ jaroj la unua ino kiun mi vidis nuda). Ŝi jam delonge edziniĝis al la filo de la muelisto kaj ĉiu-dimanĉe vizitas preĝejon. Eble iam mi skribos plu.

2006-12-17

Misteroj

Mi foliumis la taglibron de Renata. Ŝi unue amuzite alrigardis, poste perdis la intereson. Mi ne komprenis vorton. La unuan fojon kiam mi aŭdis Renatan paroli sian lingvon, telefone, kun la patrino aŭ kun unu el la fratinoj, mi pensis: ĉu tiu estas lingvo?

Eble, se mi komprenis tiun lingvon, ankaŭ mi scius ĉu Renata estis virgulino kiam ŝi lernis la akuzativon. Ĉu mi konas Renatan? Aŭ ĉu ĉiuj virinoj ne estas misteroj?

Ĉi-jare Renata ne iros hejmen dum la festotagoj. Bone, ĉu mi menciis ke la fratino de Renata vizitos nin? Ŝi alvenos post kelkaj tagoj. Adriana (la fratino) havas du jarojn malpli ol Renata.

Nu, kun du inoj la tedaj tagoj de la pasintjara jarfino verŝajne ne ripetiĝos. Sed: Renata deziras ke la fratino ne sciu ke ni dormas en la sama lito ktp. Unuflanke, neniu problemo: mi ne diras al kiu ajn ke mi amoras kun Renata. Certe mi ne diros tion al la fratino.

Aliflanke: se la fratino ne sciu, ni ne povas kune englitiĝi sub la kovrilon dum dekkvar tagoj. Mi timas ke la pasintjaraj tedtagoj ripetiĝos.

Mi senkomprene laŭtlegas el la taglibro de Renata. Ŝi ekridas kaj forprenas la libron. Mi palpas al ŝi la postaĵon, ktp.

2006-12-16

Konturoj

Renata kunprenis Flavion al la naturista banado. Jen nature ĉarma afero. Flavio unue devis promesi al ŝi ke li ne kunprenu sian fotilon. Post la banado li kvazaŭ hazarde rakontis al mi ke li vidis Ladan. Li ne preterlasis la detalojn ("firmaj mamoj kaj ĉarma postaĵo", ktp). Nu, la konturojn mi jam konas, la modo ne estas tiel kaŝema - evidente ke iu survoje menciis al li ke mi ŝatus vidi ŝin nuda.

Hieraŭ Lada diris al mi ke ŝi vidis Flavion. (Nu, ŝi nur diris ke ŝi vidis Flavion, mi ne demandis detalojn.)

Fine mi demandis al Flavio: "Ĉu razita?"

Flavio, kun larĝa rideto: "He, tion mi ne kontrolis. Prefere demandu al Renata ..."

Diable!

2006-12-13

Poŝtkarte

Hieraŭ mi ricevis poŝtkartan saluton, kun ruĝaj koboldoj, de Mette la danino. Kaj malgraŭ la neĝaj ĉirkaŭaĵoj de la gajaj danaj koboldetoj, mi tuj ekpensadis pri someraj okazaĵoj.

Strange, dum la nokto mi ne sonĝis pri Mette, sed pri Rumi la bulgarino. Mi vekiĝis kun fortega hardiĝo.

2006-12-11

Akuzative

Renata rakontis ŝercon kiun ŝi aŭdis. Jen la ŝerco:

Junulino vizitas esperanto-kongreson. Kiam ŝi revenas hejmen ŝi konfesas al sia patro: "Paĉjo, mi ne plu estas virgulinon." La patro, ŝokita: "Jen mi pagas por via vojaĝo al esperanto-kongreso, kaj vi ankoraŭ ne regas la akuzativon!"

Renata trovis ĝin tre amuza. Kiam ŝi tradukis ĝin al Flavio, ni devis klarigi kelkajn aferojn kiuj ne ekzistas en lia universo (virgulinoj, akuzativo ktp).

Flavio: "Interese. Mi komprenas ... Bone, se vi, esperantistoj, rakontas tiajn ŝercojn, tio signifas ke la regado de la akuzativo estas speco de problemo, ĉu?"

Ni ne povis nei tion. Ankaŭ spertaj esperantistoj de tempo al tempo forgesas sian akuzativon.

Flavio: "Nu, kial ne simple forigi la problemon? Forgesu la akuzativon! La ĉapelitaj literoj tamen estas ĉarmaj. Bone, se vi forigas la akuzativon eble ankaŭ mi lernos la lingvon."

Renata: "Jes, mi vere pensas ke la akuzativo estus tro malfacila por vi. Mi certe ne rekomendus al vi la studon de Esperanto."

Flavio: "Kaj vi, ĉu vi ankoraŭ estis virgulino kiam vi lernis la faman akuzativon?"

Renata: "Nu, mi ne dubas pri tio, ke vi ŝatus scii tion ... jen, ĉu tio estas demando kiun vi pozus al via fratino?"

Flavio: "He, vi ne estas mia fratino ..."

Renata: "Bone, se vi deziras scii, mi havis dek sep jarojn kiam mi lernis Esperanton."

Ŝi kisis Flavion survange kaj foriris. Certe, ŝi ne forgesis sian akuzativon.

2006-12-10

Respekto

Multaj junulinoj libere esploras sian seksecon. Kial ne? Junuloj tiel faras ĉie kaj ĉiam.

Erika certe estas unu el tiuj junulinoj. Kun kiom da uloj ŝi enlitiĝis? Mi ne scias, kaj tio ne gravas. Verŝajne ne tre multaj. Gravas nur ke ŝi mem decidu kiel, kun kiom, kun kiu kaj kiam fari kion ajn. Mi ĝoje konstatis ke ŝi ĉiam kunportas paketon da kondomoj, en la saketo aŭ en poŝo. Espereble multaj junulinoj faras tiel. Mi havas grandan respekton por ili.

Laŭ mi, papoj kaj religiemuloj senpense kontraŭas la liberecon de multaj virinoj.

2006-12-08

Semajnfine

La pasintan semajnfinon mi pasigis ĉe Erika, kun Erika. Eble ŝi preferus la larĝan liton, sed tiel plaĉis al mi la etoso de la studenta domo, ke vendrede mi insistis: ni iru al ŝi! Ŝi ne protestis.

Je tiu tempo de la vespero, la domo estis plena da geuloj. Ni vizitis kelkajn ĉambrojn, Erika parolis kun kelkaj uloj, mi vane probis ekparoli kun kelkaj ulinoj, poste ni iris al ŝia ĉambro. La kunĉambranino veturis hejmen por la semajnfino. Eble mi ŝatus fine vidi ŝin, sed la dezerta ĉambro nun estis kvazaŭ oazo en la nokto.

Ni malrapide senvestigis unu la alian. Mi sidiĝis en seĝo, ŝi genuiĝis inter miaj femuroj kaj eke prilekis min. Ŝi metis la kapon inter siaj lipoj kaj varme suĉis min.

Poste ni kune kuŝiĝis sur la mallarĝa lito. Jen frapeto al la pordo. Erika: "Kiu estas?" Junula voĉo diris nomon, verŝajne la sian. Erika kovrile kaŝis al si la bruston: "Nu, venu!" La junulo larĝe ridetis kiam li vidis nin en la lito. Erika: "Kion vi deziras?" Li: "La notojn pri la ĉaka milito." Ŝi montris al la ŝranko. Li ne trovis ilin. Erika metis tukon ĉirkaŭ la koksoj kaj iris serĉi ilin, sen okulvitroj, dum la ulo atente pririgardis la nudajn mamojn. Fine ŝi trovis la paperaĵojn. Ŝi: "Jen, ĉu vi vidis sufiĉe?" Ŝi turniĝis, ĉar estis geuloj en la koridoro.

Erika reenlitiĝis. Neŝlositaj pordoj estas interesa afero. (La pordoj estas neŝlositaj pro la sekureco. Oni tamen havas ŝloseblajn ŝrankojn.) Kiom da domanoj vidis la mamojn de Erika?

Dum Erika karesis al mi la ilon, ŝi rakontis ke ŝi vidis nuda la amikon de Mandy (jen la nomo de la kunloĝantino). (Li ne vidis ŝin nuda.) Ŝi: "Estas alloga ulo. Eble mi ŝatus amori kun li. Ĉu vi ĉagreniĝis se mi amorus kun li." Mi: "He, mi ankoraŭ ne renkontis la ulon." Ŝi: "Jen vi pravas. Mi imagas al mi ke vi plaĉus al Mandy". Interese.

Mi ekokupigis min pri ŝia interfemuraĵo. Mia lango denove glitis laŭ ŝiaj lipoj. Samtempe mi metis fingron en ŝian ujon, jen unu, jen duan, jen tri. Poste ni amoris. Mi kuŝigis min sur ŝin, misiista pozicio, ŝi metis siajn krurojn ĉirkaŭ miajn koksojn kaj mi rigardis la profundecon de ŝiaj okuloj kiam ni orgasmis.

Ni vekiĝis je la 11-a. Erika havis liberan sabaton. En la duŝejo mi parolis kun ulo, kiu rakontis al mi sukajn detalojn pri la nokto en alia etaĝo de la domo. Mi eliris por aĉeti panon, kolbasojn, botelon da vino kaj novan paketon da kondomoj.

Mi pasigis la tagon kun Erika. Ne nur en la lito. De sabato al dimanĉo mi denove tranoktis kun Erika. Dimanĉe, post tagmeza amorado, mi fine revenis al la mondo.

2006-12-01

Babilono

Nur tri- aŭ kvarfoje mi parolis kun Ĝoni la Vakero dum la pasinta duona jaro. Antaŭhieraŭ mi manĝis makdonaldaĵojn kun li, ĉe Makdonaldo apud la Ponto. La ejo estis sufiĉe plenŝtopita, sed Ĝoni enŝteliĝis en la plej longan vicon, ĉar li deziris ke lin servu rufhara belulino. Vidante lin ŝi ruĝiĝis. Evidente, ankaŭ rufharulinoj povas ruĝiĝi. Ĉu Ĝoni jam fotis ŝin nuda?

Ĝoni manĝis trioblan hamburgeron, dum mi mendis saladon kun kokidaj vianderoj. Blondulino kun tro grandaj mamoj portis ĝin al la tablo. Ĉu oni havas makdonaldejojn en la tuta mondo? Nun verŝajne ankaŭ en Irako. (Ĉu ankaŭ en Irano? Mi pensas ke ankorŭ ne, sed mi ne scias).

Mi rakontis al Ĝoni ke Renata, kiel parto de sia studo, ŝatus partopreni arkeologian elfosadon en vilaĝo apud Babilono. Sed la restaĵoj de la antikva urbo troviĝas en Irako kaj la ruinoj nuntempe servas kiel kampadejo de usonaj militistoj. Ĉu mi ŝatus loĝi en lando kie oni rajtas manĝi makdonaldaĵojn, sed kie oni mortpafas arkeologiistojn?

Ĝoni denove parolis kun la rufulino. Jes, sufiĉe bela, kun ĉarmaj mamoj sub la uniforma bluzo. Poste mi demandis al li ĉu li fotis ŝin. Li: "Ankoraŭ ne. Estas projekto por la estoneco ... "

Mi rigardis tra la fenestro, kaj vidis la homojn kiuj preterpasis en la aŭtuna pluvo.

2006-11-26

Matenmanĝo kun Renata

Renata pridubas mian decidopovon: "Jen Nataŝa, jen Erika. Kial ne esti aŭ monogama - "

Mi: - Ĉu kun vi?

- Kun Anja ...
- ... aŭ ...
- Ĉu "aŭ"? Nu, esti malmonogama!

Mi rigardis ŝin: - Malmonogama, ĉu? Ĉu ĉiutage partopreni grupseksajn orgiojn kun dekduo da geludemuloj?
Ŝi: - Aŭ ĉiun sabaton ...
- Ĉe Franka kaj Ivano, se mi ne eraras, ĉu?

Renata (rideme): - Bone, mi diras nenion plu!
Mi (eĉ pli rideme): - Renata, ĉu vi partoprenis grupsekson sen diri al mi?

- Ne, mi neniam partoprenis grupsekson. Mi ĉeestis dum grupsekso. Dufoje.
- Vi nur rigardis, ĉu?

Ŝi kapjesis. (Renata, vestita en matena robo, kiel nun, kun glaso da vino, dum ŝi rigardas la orgiojn ... Ĉu mi dezirus vidi ŝin partopreni? Ĉu mi ... ?).

Mi: - Ne, mi ne partoprenu.
Ŝi: - Ne interesas al vi, ĉu?

- Nature interesas al mi. Sed mi ne partoprenu. Kaj mi supozas ke oni ne lasas al ulo sidi en sofo, rigardi.
- Jen vi pravas!

Bone, la konversacio disvojiĝis. Kial ne?

2006-11-24

Reĝina kazino

Laŭ Flavio Eva Green, la sveda belulino, estas la bonda knabino en la nova filmo pri Jakobo Bondo, agento 007. "Jen vidindaĵo," mi diris. Pri kio temas la nova filmo? Laŭ Flavio: James Bond kontraŭ la teroristoj. Ĉu nuntempe ekzistas alia temo? Bone, ĉu Eva Green kiel teroristino?

Flavio: "Ĉu vi pensas ke ŝi ankoraŭ konservas tiun abundan kreskaĵon? Mi ŝatetus vidi ...". Mi: "Verŝajne ke ne, sed laŭ mi oni dum bondaj filmoj tute ne demetas la vestaĵojn, tiele ke oni ne vidas." Flavio: "Ne diru tion. Laŭ la recenzoj oni vidu kaj perforton kaj nudecon. Mi ja malinteresiĝas pri la perforto, sed mi ne troige protestus se mi tiun fojon vidas nuda la bondulinon."

Kiomas la aĝo de fraŭlino Verda? Flavio: "Mi pensas ke dudek ses". Bone, ankaŭ mi ne tro laŭte protestus.

Hieraŭ mi hazarde revidis Ajŝan, la vualulinon. Ŝin akompanis ulo, malhelhara, ĵinze kaj feljake vestita, eble ŝia frato. Mi antaŭe vidis ankaŭ lin, kun blondulino (jen bela paro).

2006-11-11

Ĉe Erika

Vendredvespere, tio estas hieraŭ, mi akompanis Erikan al ŝia loĝejo, ĉambro en studenta domo trans la Ponto. Mi ne pensas ke mi multe vizitis tiun parton de la urbo dum la lastaj jaroj, sed tie ne multe ŝanĝiĝas.

Erika loĝas en la kvara etaĝo. Verŝajne ne permesiĝias al la geloĝantoj havi vizitantojn dum la noktoj, sed mi vidis sufiĉe da noktaj vizitantoj kaj vizitantinoj, eĉ sinjorojn kvindekjarajn kun junaj studantinoj. Interese.

Ni rapide senvestiĝis. Mi mordis al ŝi la mampintojn. Ni koitis du fojojn, ambaŭfoje kun kondomo, la unuan fojon ŝi rajdis min, la duan mi prenis ŝin de malantaŭe kaj ekvidis kiel bele apektas ŝia postaĵo en tiu pozicio. Intertempe mi lekis ŝin ĝis ŝi plezure krietis. Ekscitigis la neŝlosita pordo. Poste ni kune dormis en la mallarĝa lito.

Alia studantino, kun kiu Erika kunloĝas en la ĉambro, atendis festenon ie kaj ne maltrankviligis nin. Ŝi enŝteliĝis je la 6-a, sola (feliĉe), kaj profunde dormis je la 7-a kiam Erika vekis min. Ŝia laboro komencas je la 8-a kaj 30, aliflanke de la urbo. Ĉu la kunloĝantino ankaŭ de tempo al tempo kunportis vizitanton? Mi apenaŭ vidis ŝian vizaĝon pro la kovrilo. Ĉu bela?

Ni iris en la subteretaĝon kie troviĝas la duŝejoj. Mi sole duŝis en la ĉambrego de la uloj. La ĉambro estis malvarma, sed la akvo estis varmega. Poste, atendante Erikan, mi legis la afiŝetojn ĉe la enirejo kaj la anoncetojn pri laboro: lavado, supermerkatoj, retkomerco, pli malpli seriozaj fotistoj. (Tio memorigas min pri la ĝeniga fakto ke mi ankoraŭ ne priskribis la okazaĵojn ĉe Ĝoni la Vakero).

Ni rapide matenmanĝis, poste kuris trans la Ponton por trovi aŭtobuson. Ĉe la Placo ni adiaŭe kisiĝis, kaj ŝi malaperis en la supermerkaton. Mi rigardis ŝin: junulino post nokto de amoro.

2006-11-10

Pupaj tagoj

Nu, ja, kion diri? Hieraŭ Renata rakontis ke ŝi vidis la amorpupon de Flavio. Unue mi trovis tion amuzante.
Mi: Ĉu la kaseton?
Renata: Ne, la pupon.
Mi: Kaj ĉu ĝi ankoraŭ portas la kalsoneton de Ildiko?
Ŝi: Ne, Flavio demetis ĝin ...
Mi: Kial Flavio montris sian pupon al vi? Tion mi ne komprenas.
Ŝi: Verŝajne li deziris ŝokigi min, jen ĉio, ĉu vi ne pensas?
Mi: Kaj ĉu vi ŝokiĝis?
Ŝi: Mi kompreneble aŭdis pri tiaj pupoj, sed neniam vidis iun.
Ĝuste. Kial Flavio montris la pupon al Renata? Poste Renata iris al la naturista banado (en la baseno de la Altlernejo). Mi restis hejme. Kiam ŝi revenis ŝi rakontis ke Lada partoprenis la banadon. Elizabeta invitis ŝin kaj ŝi akceptis.
Mi: Kaj ĉu plaĉis al ŝi?
Renata: Ŝajnis ke jes. Ŝi fine forgesis pri la mankantaj vestaĵoj.
Mi: Beleta, ĉu ne?
Ŝi: Sufiĉe bela, jes.
Mi: Ĉu razita?
Ŝi: Kion? Ĉu vi demandas al mi ĉu via kolegino razas sin? Iru demandi ŝin mem!
Renata iris en sian ĉambron. Bone, verŝajne ne estis tre saĝa demando. Ĉu Lada razas sin? Kial mi ne partoprenis la banadon? Ĉu pro la pupo de Flavio?

2006-11-04

Surprize, nesurprize

Bone, verŝajne ne estas surprizo ke mi fine amoradis kun Erika. Sed okazis dum momento kiam mi deziras estis pli malpli monogama. Antaŭ ĉio mi esperas ke Anja revenu. Tiale mi trovas plej saĝe iomete limigi min. (Renata nature estas alia afero, tial mi diras "pli malpli" kaj "iomete").

Hieraŭ oni arestis Golon. Li agis suspektinde, laŭ la polico. (Se mi ne konas Golon, mi verŝajne ankaŭ tuj trovus lin suspektinda.) Cetere li forgesis kunporti sian Identan Karton, kaj tio nature montriĝis lia plej grava krimo. Oni eĉ deziris "resendi" lin. (Resendi lin kien? Golo naskiĝis ĉi tie, kaj ĉu li iam dum sia vivo forlasis la urbon?)

Sonjo telefonis al mi kaj al subdirektoro de la Urba Muzeo, kaj post kelkhora restado en malvarmaj koridoroj de la policejo sukcesiĝis al ni identigi Golon. La subdirektoro forveturis kun Golo, ĉar estis meztage kaj oni ankoraŭ atendis lin ĉe la muzeo. Mi trinkis kafon antaŭ ol reiri al la laborejo. (Sonjo: "Vidu, ili resendis lin ... al la muzeo.)

Kiam mi rakontis tion al Renata, ŝi diris ke tio ĵus okazis al alia studantino - aresto kaj resendado. Ĉu oni ne identigis ŝin? Renata: "Oni identigis ŝin kaj ĝuste tial resendis ŝin".

Ĉu la vualulino? (Ne, ŝi ne portis vualon ...) Iel-tiel mi sentis trankviliĝon sciante ke oni ne resendis la vualulinon.

2006-11-02

La nokto de la saŭno

Ni preparis kaj reinaŭguris la saŭnon, unu monaton pli malfrue ol pasintjare, pro la varma vetero, aŭ pro alia kialo. La seremonion mi ĉeestis kun Renata, Erika kaj Flavio. Mi amuziĝe konstatis kiel Flavio, la inumemulo, rigardetis la nudan korpon de Erika, kaj kiel Erika iel-tiel ĝeniĝis pro la ĉeesto de Flavio (ni nature avertis ŝin antaŭe). Fine ili ambaŭ sufiĉe trankviliĝis, tiel ke eĉ Renata devis lukteti por la atento.

Poste Flavio iris hejmen, dum Erika tranoktis ĉe ni. Tuj antaŭ enlitiĝo Renata kaŭzis kvin sekundojn da konfuzo, ĉar ŝi deziris dormi en sia propra lito, tiel ke Erika devis elekti liton, ĉu kun mi, ĉu kun Renata. Fine Erika akompanis min en la grandan liton.

Tiu surprizo ege ekscitigis min kaj mi tuj eksentis fortan altiron. Erika montris la mi kondomon, poste ridete kondukis mian kapon al sia interfemuraĵo, kaj mi nekontraŭvole komencis leki al ŝi la lipojn. Ŝi rapide malsekiĝis post la sekeco de la saŭno kaj ekhavis orgasmon. Tre agrabla al mi estas la sento kaj odoro de ina orgasmo kiam mia vizaĝo tiele estas kvazaŭ parto de ŝia pubo. Por mi tio eble estas la plej intima alprokcimiĝo.

Erika suĉis min, poste surmetis la kondomon kaj rajdis min. Malrapide, malrapide! Mi ĝuis la vidon de la movoj de la svelta korpo, la ŝvita haŭto inter la mametoj. Mi forte orgasmis. Erika forigis la kondomon, ni iomete babiladis, poste mi lekis ŝin denove, helpis min ankaŭ serĉema fingro. Erika ĉiam estu bonvena en mia lito!

2006-10-25

Anja

Bone, mi veturis aŭtobuse al la vilaĝo de Anja. Mi provis ne pensi. Renata telefonis al Anja - ŝi pensu ke Renata vizitos ŝin. Sed Anja ne surpriziĝis vidante min ekster la aŭtobus-stacio, mi pensas ke ŝi ĉion jam komprenis. Alia indikilo: sub la nigra jako ŝi portis la bluan T-ĉemizon kun la "S" de Superman ("Super-knabino", laŭ Anja) - dezirante kaŝeti sian nesekurecon.

Ni kisiĝis, survange, ĝentilece, poste ĉirkaŭbrakiĝis. Mi iris al la gastejo, kaj ree renkontis Anjan post duonhoro, en la kafejo. Ŝia hararo estis pli mallonga, ŝia vizaĝo alia. Mi ne tuj komprenis la vortojn de la okuloj. Sub la ŝtofo de la T-ĉemizo mi vidis la konturojn de la amataj mamoj, feliĉe ŝi ne pligrandigis ilin intertempe. Ĉu ŝi ankoraŭ havis la cican traboraĵon?

Post deko da minutoj Anja demandis pri Renata. Kaj poste: "Kaj vi tuj enlitiĝis kun Renata, ĉu?". Mi: "Ne. Ne tuj. Nur post du monatoj." Anja: "Vi enlitiĝis kun Renata, fine, ĉu ne?" Nu, kion diri.

Anja ridetis: ankaŭ ŝi ne ĉiam dormis sola. Kun "amiko de infaneco" ŝi evidente havis rilaton kiam li vizitis la vilaĝon dum la somero, kaj kun alia somera gasto ŝi enlitiĝis unufoje. (Ĉu Anja havis ununoktaĵon? Tio certe pli plaĉis al mi ol la amiko de infaneco ...)

Ŝi iris al sia patrino, dum mi tranoktis en la gastejo. Anja ne volis ke mi vizitu ŝin hejme. Mi ne havas la impreson ke mi ne plaĉas al ŝia patrino, sed ŝi certe ne aprobas nian rilaton. Nur unufoje ŝi vizitis nin urbe.

La sekvan tagon mi denove renkontis Anjan, kiam ŝi finis laboron. (Ŝi laboris en la vendejo de la patrino, verŝajne senpage, sed havis loĝejon kaj manĝaĵon).

Mi diris al Anja ke mi deziras ke ŝi revenu ... Ŝi respondis ke mi unue vi devas pensi, pri la pasinteco, kaj pri la estonteco. Mi kapjesis, pensante ke mi ĉion komprenis. Ŝi kisis min, surbuŝe, kaj mi pensas ke ŝi akompanis min al la hotelo, se ni ne troviĝis ĝuste en ŝia vilaĝo. Eble mi vere ĉion komprenis. Aŭ eble ne.

2006-10-22

Erika

Hodiaŭ mi vekiĝis inter Renata kaj Erika. Hieraŭ, vespere, ni ne multe drinkis - Erika elverŝis plenan botelon da vino en la bankuvon ĉar ŝi demetis la okulvitrojn. Poste la akvo havis nekutiman koloron kaj odoron, kaj restis al ni nur unu botelo kiun ni zorge trinkadis dum la banado.

Renata rakontis al Erika pri profundaj engorĝigoj kaj aliaj aferoj, kaj la du inoj de tempo al tempo kontrolis ĉu la parolado ekscigigis min. Poste ni vestiĝis ĉar Erika deziris vidi la katon kiu miaŭis ekstere.

En la lito Erika provis engluti min. Ne sukcesiĝis, kial kaŝi tion? Dum momento mi sentis la muskolojn de ŝia gorĝo kontraŭ la pinto. Ŝiaj lipoj ne atingis la radikon. Tiam ŝi rapide retiris la kapon. Poste Erika kaj Renata kunlabore permanis min. Cetere ne multe okazis. Ĉiuj tri dormis en la granda lito.

Bone, mi vekiĝis inter Renata kaj Erika. Renata ankoraŭ dormis. Erika kisis min leĝere. Mi karesis al ŝi la etajn mamojn dum mi enflaris la bonodoron de ŝia korpo post varmlita dormo. Kiam mia mano prokcimiĝis al ŝia subventro, ŝi disigis la femurojn kaj mi facile konstatis ke ŝi estis eĉ pli varma. Mi malrapide perfingis ŝin ĝisorgasme.

Kiam ni ellitiĝis mi deprokcime rigardis la ekscitigitajn lipojn de ŝia pubo. Certe ŝia klitoro estis en la ĝusta loko. En la banĉambro Erika sidiĝis sur la tualeto kaj mi aŭdas la konatan sonon de akvaĵo. Mi demandis ĉu mi povas rigardi. Sed ŝi diras, sufiĉe firme: "Ĉu vi ne pensas ke vi jam vidis sufiĉe?"

Pli-malpli vestitaj ni matenmanĝas. La du inoj diskutas la kolorojn de ŝuoj kaj la longecon de kurtenoj. Bone, mi ne aŭskultas, mi pripensas aliajn aferojn.

2006-10-21

Profunda engorĝigo

Hieraŭ ĉe Flavio ni kun Renata rigardis la malnovan filmon "Profunda engorĝigo" (Deap Throwt). Flavio la tutan tagon prelegis pri tiu filmo: Linda, juna rufhara usonanino, laŭ mi ne tiom bela, ne trovas seksan plezuron. Ŝia psikanalisto, d-ro Young, retrovas ŝian klitoron en ŝia gorĝo, aŭ almenaŭ tion li diras. Ŝi havas veran orgasmon nur kiam ŝi tute englutas la penison.

Renata: He, tiel mi ne povus fari ...

La filmo estas el la 70-aj jaroj, kun la haroj kaj hararoj de tiam, ne ĉiam belaj. Surprizis tial la senhareco de Linda Lovelace.

Wilbur, unu el la frenezuloj de d-ro Young, deziras edziĝi kun Linda, sed ŝi deziras 9-colan ilon. (Laŭ PIV colo estas 25 milimetroj). Li plore bedaŭras ke li estas 3 colojn for de la feliĉeco. Evidentiĝas ke li havas 12-colaĵon. Amuziĝe. Linda engorĝigas lin ĝis la radiko kaj ekas ĉiuj sonoriloj.

Renata denove: Vere, mi tuj ekkvrevus!
Mi: Laŭ mi vi eĉ ne provis tion ...
Ŝi: Ĝuste, la via ja ne estas tiom granda ...
Flavio: He, parolu vian esperanton, tion mi vere ne bezonas aŭdi!

Kiom profunde eblus al Renata? Laŭ mi, ŝi neniam enbuŝigis min ĝisradike.

2006-10-14

Sume

Ankoraŭ estas multaj alilandaj turistoj en la urbo (sed preskaŭ neniuj el la ĉefurbo) kaj mi denove montris al kelkaj gekoreanoj la vojon al la Placo. Kiuj estas la plej belaj, ĉu koreaninoj, ĉininoj aŭ japaninoj? Laŭdire ĉinaj virinoj nun havas pli grandajn mamojn ol antaŭe, kaŭze de novaj nutraĵoj. (Anstataŭ rizo: kolaaĵo kaj makdonaldaĵoj.)

Pleje plaĉas al mi malgrandaj mamoj, aŭ eble mi jam diris tion. Ŝajne multaj japaninoj ankoraŭ havas etajn, naturajn mamojn. (Ĉu sumo-luktantinoj ankaŭ havas malgrandajn mamojn? Televide oni ne ofte vidas sudumemulinojn, tial mi ne scias.)

Mi ankaŭ revidis la vualulinon, kiun mi vidis kun Rentata. Laŭ Renata ŝi estas studentino (ĝuste) kaj nomiĝas Ajŝa. Kiam ni pasis unu la alian, niaj okuloj renkontiĝis mallongtempe. Mistikaj, malhelaj okuloj, mi nenion komprenis. Poste mi demandis al Renata kial ŝi ne invitas Ajŝan viziti nin. (Ĉu vualulinoj demetas la vualon kiam ili eniras fremdan domon?) Renata diris: Mi ne pensas ke tio estus bona ideo ...

He, kion scias Renata pri tio? Kaj kion scias mi pri sumo-luktado?

2006-09-24

Senvuale

De Antonio mi defore ekobservis Renatan kiu transiris la Placon kun alia ulino, eble studantino, nigre vestita, kun griza vualo, certe el iu religia lando. Videblis nur la vizaĝo. Interesa penso - sub la vestoj ambaŭ estas inoj. Kiel aspektus la mondo se ankaŭ Renata portus vualon?

Antaŭ kelkaj tagoj Renata memorigis min pri la unua fojo, antaŭ pli ol plena jaro, kiam mi unuafoje vidis ŝin nuda. Mi pense revivigis la pacigan samtempe ekscitiga etoso de la teraso tiun varman tagon. Mi memore vidis la nekonatan korpon, la ekvidon de la mamoj, la belan postaĵon, la abundan pubharaĵon.

Renata diris: "Mi estis iom senkomforta. Mi estis nuda, vi estis la ulo de Anja kaj mi ankoraŭ apenaŭ konis vin."

Kaj malgraŭ tio ŝi ne surmetis vualon.

2006-09-16

Publikaj geĉefurbuloj

Sabate, sur la Placo. Juna virino kaptis mian rigardon. Ŝi ne portis mamzonon, nur leĝeran supraĵon kiu apenaŭ tenis ŝiajn grandajn mamojn. Ili preskaŭ elfalis el la eta vestaĵo.

Poste mi ekvidis la edzon de la vidindulino, sed li unue vidis min. Li ekkoleriĝis, kriante ke mi gape rigardaĉas sian edzinon ("antaŭ ĉio la panojn"). Mi neis tion, sed li ne kredis min. (Kaj nature li pravis - kiel mi povus ne alrigardi la pli ol duonnudajn antaŭaĵojn de lia kunulino?).

Policisto ("Kio okazas, gesinjoroj?") alvenis antaŭ ol li sukcesis mortigi min. La viro "klarigis". (Li parolis ĉefurban dialekton, la edzino ne diris vorton, sed verŝajne ankaŭ ŝi estas ĉefurbulino, ĉar mi antaŭe neniam vidis ŝin.)

La okuloj de la policisto ekfiksigis la mamojn de la ino, kaj mi sukcesis forŝteliĝi.

Bone, la viro ne sukcesis mortbati min. Sed mi estas certa pri tio ke li la saman vesperon batis sian edzinon. Kiel inoj trovas tiajn ulojn?

Mi rakontis tion al Renata. Ŝi: "Oni ne ĉiam havas grandan elekton ..."

Ĉu?

2006-09-09

Sonĝado

Sonĝo aŭ ĉu koŝmaro? Mi sonĝis ke mi enlitiĝis kun Mette kaj Rumi, du el la inoj el la kampadejo. Sed nun estis Mette la danino kiu estis glatrazita, dum la bela bulgarino havis kreskaĵaron de fortaj nigraj haroj. Ili malseke kisis min dum mi palpis al ili la interesajn korpopartojn.

Renata enmiksiĝis en la aferon, postulante ke mi amoru kun la edzino de nia najbara belgo. La belgino certe aspektis pli aĝa ol antaŭ du semajnoj, sed ne eblis al mi nei, kaj dum mi amoris kun ŝi, mi ridardis kiel Mette kaj Rumi okupigis sin kun Renata. Rumi knedis la mamojn kiuj nun havis la grandecon de retpilkoj, dum la danino fervore prilekis la nudan subventron. Samtempe ŝi metis sian tutan pugnon en la ujon de Renata.

Mi vekiĝis, sola, kun forta erektiĝo. Renata verŝajne dormis en sia ĉambro. Kelkajn horojn pli frue ni amoris, kaj mi lekis al ŝi la ŝviton de ŝia dekoltaĵo.

Laŭ Golo mi pensas pri virinoj la tutan tagon. Mi pensas ke li pli ol malpravas. Sed miajn sonĝojn li ne konas. Ĉu Golo ne pensas pri virinoj la tutan tagon? Eble li tute ne pensas pri inoj.

2006-09-03

Amori kun Renata

Dum la lastaj tri monatoj mi preskaŭ ĉiutage amoras kun Renata, kaj kelkajn tagojn eĉ du- aŭ trifoje. Kaj malgraŭ tio mi esperas ke Anja revenu. Ĉu la reveno de Anja baru al Renata la vojon al mia lito?

Mi kuŝas sub la kovrilo. Tiele ne malofte komenciĝas. Mi ĵus komencis legi libron kiam Renata eniras la ĉambron. Ni parolas dum kelkaj minutoj dum ŝi senceremonie senvestiĝas. Foje mi helpe dehakas al ŝi la mamzonon. Nuda ŝi forigas la kovrilon kaj ridete konstatas ke mi jam pretas. Ŝi permane karesas min, poste ŝi enbuŝigas min. Ŝi suĉas min. Renata tre agrable suĉadas, kaj okazas ke ŝi tiele orgasmigas min.

Renata kuŝiĝas surdorse. Mi iomete lude karesas al ŝi la mamojn, poste enigas min. Aliajn fojojn mi prenas ŝin de malantaŭe dum mi rigarde ĝuas la vidon de ŝiaj dorso kaj postaĵo. Ni ŝanĝas pozicion. Mi preferas ke ŝi kuŝu surdorse, tiel ke mi povas profunde rigardi al ŝi la okulojn dum mi moviĝas je ŝia korpo. Mi sentas la varmecon de ŝia korpo, la ritmon de ŝia spirado, la muskolojn de ŝia vagino, kaj fine mi eble perceptas ŝian orgasmon. Mi ĝojas kiam ni orgasmas samtempe, sed ne ĉiutage estas tiel.

Poste Renata ame purigas al mi la membron, unue perbuŝe, poste kun tuketo. Kiam ŝi preparis min por la nokto, ŝi iras en la banejon. Purigi virinan korpon postulas pli. Renata foje dormas kun mi, foje dormas en sia propra lito. Kiam ŝi dormas kun mi, mi bonvenigas ŝin kiam ŝi ankoraŭ varma kaj duonmalseka glitigas sin sub la kovrilon. Mi karese ludas kun ŝiaj mamoj dum ŝi flustre paroladas al mi. Poste ni ekdormiĝas.

2006-08-29

Bankuvo

Hieraŭ ni inaŭguris la novan bankuvon. Renata nature jam provis ĝin la unuan tagon, sed por vere ekuzi tripersonan bankuvon, oni devas kunigi kompletan triopon. Mi invitis Flavion. (Mi invitis lin antaŭ ol Renata invitu Frankan. Domaĝe, ŝi laŭdire planis inviti Erikan). Flavio kaj Renata ŝercis kiel ĉiam, li frapetis al ŝi la postaĵon ("He, ne faru!"), kaj kiel mi ete timis, li tuj ekvidis mian senharecon. ("Kion vi faris al vi?"). Mi: "Tion vi jam vidas, ĉu ne?". Li: "Sed kial? Tiel faras nur ulinoj!"

Renata savis min: "Ne nur ulinoj. Se vi kuraĝis viziti nin pasintsemajne, vi jam vidis. Ĉu mi trovu al vi razilon?". Li: "He, ulino, ne dankon, mi permesas al vi ĉion, sed tion ne!"

Li kunportis bieron ("Mi maltrafis la ĉampanon, sed mi trovis bieron"), kiun ni ektrinkis kuŝantaj en la varma akvo de la kuvo. Jen agrabla vespero, kun Flavio, Renata, varma akvo kaj malvarma biero! Poste Flavio kaj mi revestiĝis dum Renata ankoraŭ nuda iris ien-tien antaŭ ol enlitiĝi.

Finiĝis miaj ferioj kaj mi revenis al la laborejo. Surprizas min ĉiam kiel rapide kelkiuj informiĝas. Kiam mi parolis kun Elizabeta, ekster la pordo de Ekonomio, Lada demandis al ni: "Ĉu vere veras ke vi kune vizitis nudistejon?". Elizabeta respondis: "Ne kune. Sed ni jes vizitis la saman kampadejon." Lada: "Mi neniam vizitis nudplaĝon. Mi pensas ke mi sentus min tre nuda ..." Elizabeta: "Nature. Sed nur komence. Estas rekomendinda. Vere" (Bone, se Elizabeta sukcesos inviti Ladan al la Altlerneja Banado, ankaŭ mi membriĝu.)

2006-08-25

Ni revenis hejmen

Mankas vorto en la vortaro de Esperanto: vorto pri la sento de vestaĵoj kontraŭ sunbronzita haŭto post dek du tagoj da nudumado. Verŝajne la maljuna verdulo neniam spertis nudecon dum tiom da tempo. He, malspertulo!

Kiam ni revenis hejmen, la metiistoj jam finigis la novan bankuvon. Jen tripersona bankuvo, kio oni nomas tion? Kaj tra la dormĉambra fenestro ni vidis la policon aresti dekduo da genarkotikemuloj post koncerto. Jes, ni forestis dum iom da tempo.

Alia afero: Sur la Placo ĉiuj portas vestaĵojn (jes ja, mi scias ke oni ĉiam faras tiel), kaj mi ne tuj vidis ĉiujn nudajn dorsojn, ventrojn, troe movemajn mamegojn, femurojn, interfemuraĵojn, umbilikojn, mampintojn, traboraĵojn, postaĵajn disfendiĝojn ktp. Mi ne tuj vidis ĉu bela ulino glate razas sin aŭ ĉu ŝi kreskigas abundan hararon. Tio mi devis imagi al mi. Jen nova aventuro. Jen konata aventuro.

Hieraŭ mi vizitis Flavion. Jes, Golo pravis: Flavio aĉetis amorpupon. Unue li montris al mi la kaseton, poste ankaŭ la pupinon. Ĉu vere eblas amori kun tiaĵo? Li montris al mi la mamojn, sufiĉe firmajn kaj ne malbelajn. Kiam mi ekscivolis pri la subventro de la pupo, Flavio haltigis min. Ŝi (la pupino) portis kalsoneton. Se mi ne eraras, estas unu el la kalsonetoj de Ildiko.

2006-08-20

Matenmanĝo

Renata demandas: "Kun kiom da inoj vi amoris dum ĉi-tiu jaro?" Mi: "Vi jam scias. Kun kvin." Ŝi: "Bone, kaj kun kiom da uloj?" Mi: "He, mi ne amoras kun uloj!"

Renata trinkas el sia taso: "Mi nur demandas." Mi: "Kaj vi, kun kiom da uloj?": Ŝi: "Kun du". Mi: "Kaj kun kiom da inoj". Renata: "Kun unu."

Mi: "He, ĉu kun ino? Kun kiu?". Ŝi: "Mi tion ne demandis al vi."

Mi tranĉas pecon da fromaĝo. Bone. Kun kiu? Ĉu kun Franka? Ĉu Erika? Aŭ ĉu kun Anja? Interesa penso.

Renata: "Ĉu plaĉis al vi Tania?"

Hieraŭ vespere, malfrue, Renata invitis Tanian, kun kiu ŝi ja "ne plu parolos". Tania kunportis vinon, ni havis bieron, tio ĉiam estas amuziga kombinaĵo.

Mi: "Kial vi foriris?". Ŝi: "Evidente, por ke vi estu solaj. Mi prenis noktan banon."

Tania ne estis tiom strikta kiom mi pensis. Ni kuŝiĝis sur la planko kaj ŝi malrapide rajdis min, tre lerte. Kun kiom da uloj ĉi-jare amoris ŝi? Mi ĝuis, poste mi perfingris ŝin dum ŝi pinĉis al si la cicojn. Ŝi laŭte orgasmis.

Tania duŝadis. Poste mi duŝis (malvarma akvo, ŝi foruzis la varman). Kiam mi finiĝis, Tania jam foriris. Post la koito ni ne interŝanĝis solan vorton. Aliflanke, kiel oni scias, ni ne havas komunan lingvon. Mi enlitiĝis, kaj ne diris vorton kiam Renata poste glitis sub la kovrilon.

Lasta matenmanĝo en la kampadejo. Renata stariĝis, demetis la mamzonon kaj ŝerce ĵetis ĝin al mi.

Mi diris: "Feliĉe ni baldaŭ iros hejmen. Kaj mi deziras ke Anja revenu". Renata: "Bone, mi konsentas."

Ŝi eliris la bangalon. Kia ulino. La amikino de mia amikino.

2006-08-19

Nudaj nuduloj

Mi diras: "Renata, vi ne estas nuda". Ŝi tuje ekkontrolas: "Mi ne estas nuda, ĉu?"

Mi montras al ŝiaj piedoj, aŭ pli ĝuste al la malbelegaj, travideblaj ŝuoj de plastiko kiuj malkaŝas ŝiajn piedojn. Se geuloj estu nudaj, ili estu nudaj. Mi dum preskaŭ du semajnoj iris nudpiede, la unuajn tagojn ne ĉiam agrablis, sed post kelkaj tagoj la piedoj sufiĉe hardiĝis. Renata aĉetis nudistajn ŝuojn en la vendejeto.

"Se vi ne estu nudpieda, kial ne simple uzi viajn sandalojn?". Renata: "Ili estas ruĝaj. Oni tuj vidas ilin."

Ĉu Renata deziras ke oni rigardu al ŝi kaj ne al ŝiaj sandaloj? Tio ne ŝajnas al mi granda problemo, tial mi primokas la ŝuojn. Sed mi ne primokas la sportan mamzonon kiun Renata surmetas kiam ni solas en la bangalo. Nature ŝiaj grandaj mamoj bezonas subtenon, eĉ en naturista kampadejo. Sed feliĉe ŝi demetas ĝin kiam ni amoras.

2006-08-18

La paro

Hieraŭ, preter la lago, Renata kaj mi ekvidis (kaj iomete ekrigardadis) amorantan paron. Mi tuj rekonis la inon: estis Tania, la plej bela el la du italaj fratinoj de la najbara bangalo. Kaj la ulo estis la belgo de la alia bangalo. Tiu kombinaĵo evidente ne plaĉis al Renata, kaj kiam ni vidis sufiĉe ni reiris laŭ la pado.

Renata flustris: "Kial ŝi lasas lin fari tion al si? Maljuna porko estas li, kun edzino." Kaj ŝi aldonis: "Mi neniam plu parolos al ŝi. Se ŝi deziras amoron, bone, kial ne kun alia ulo? He, ekzemple kun vi!" Mi: "Do, se mi amorus kun Tania, vi tion vere ne malaprobus?" Tuja respondo: "Nun ne plu. Se vi deziras, vi bonvole amoru kun unu el la aliaj italinoj. Tania ne plu estas io por vi". Nu, male, se mi amorus kun unu el niaj italaj najbaroj, mi certe elektus Tanian.

Mi provis ne imagi al mi la dikan ilon de la belgo penetri la ujon de Tania. Dum la lasta pli ol semajno mi ja jen kaj denove havis la okazon rigardi ŝin deprokcime, kaj observante la delikatajn lipojn de ŝia senhara pubo, mi imagas al mi ke ŝia enirejo estas sufiĉe strikta.

Kiam ni revenis al la bangaloj, la belga edzino sidis ekster sia pordo, kun tason da kafo (aŭ teo, mi ne scias). Mi rigardis la okulojn de Renata: "He, vi nenion diru ...!" Renata, kun alta tamen neŭtrala voĉo: "He, via kara edzo fikas vian najbarinon." La belgino nature ne komprenis la lingvon, kaj simple mansalutis amikeme al ni. Mi: "Renata, vi estas malnobla!" Ŝi: "He, ĉu mi?"

Ni eniris nian bangalon. Mi demalantaŭe kaptis la manon de Renata, ŝi ekridis kaj mi donis al ŝi frapeton sur la postaĵo. Ni faligis nin en la liton kaj post kelkaj minutoj Renata komencis suĉi min. Post momento ŝiaj lipoj lasis mian ilon kaj ŝi karese indikis al mi la ekkreskantajn haretojn de miaj ovoj. Ŝi diris: "Ni devas razi vin denove. Jam temp' está!" Iel-tiel min ekscitigis la preskaŭ blasfema uzo de la zamenhofaj vortoj, kaj mi murmuris: "He, poste ..." Feliĉe Renata ree eksuĉis min, kaj mi forte orgasmis inter ŝiaj lipoj.

Vespere, en la restoracio: mi observis kiel la belgo lokigis sin (kaj sian edzinon) kiel eble plej malprokcime de Tania kaj ŝiaj kunulinoj. Renata kaj mi manĝis kun la italinoj. Mi rigardetis al Tania, sed ŝajne ĉio restis normala, ŝi daŭre paroladis kiel ĉiam, kaj la ĉarmaj, etaj brustaĵoj moviĝadis tuj super la manĝaĵoj.

Subite mi sentis la ĉeeston de Rumi la bulgarino, la pintojn de ŝiaj mamoj kiuj leĝere tuŝis al mi la ŝultron. Kiseto survange, kaj ŝi denove estis for.

2006-08-16

Plaĝretpilko

Mi iam-tiam televidile rigardis plaĝretpilkon, allogajn norveginojn kaj brazilaninojn kvazaŭ bikine vestitajn. (Mi ne rigardis kiam ludis viroj.) Bone, lunde ni havis plaĝretpilkan turniron, kun miksitaj teamoj.

Mi teamis kun Mette, la danino, kiun mi jam antaŭe menciis. Estis ŝia propono, kaj mi nature ne ne-diris. Ŝia postaĵo nun estas pli bronzita, sed la resto de la korpo estas eĉ pli bronzita. (Krome nenio ŝanĝiĝis ...). Mi pensas ke ni estis bona teamo, kaj ni fakte atingis la finalon de la turneo. (Eble min atendas nova kariero. Aŭ eble ne).

Finale ni ludis kontraŭ germano kaj juna bulgarino (belvizaĝa, svelta, firmaj mametoj, glate razita, umbilika traboraĵo, eta tatuaĵo sur la maldekstra pugo, ktp, do vera revindulino). Ŝi (Rumi, la bulgarino) certe konfucigis mian ludadon, kaj li (la germano) laŭ mi jam dum jardeko ludis plaĝretpilkon profesie. (Evidentiĝis ke li estas piedpilkisto, de la Federacia Ligo, 3-a divido, aŭ almenaŭ tion li diris, mi ne plu memoras la teamon, sed ne estas Bavario Munkeno). Bone, kia surprizo, ni malvenkis ... Post la batalo ni ĉiuj gratule ĉirkaŭbrakis unu la aliajn, kaj dum momento mi sentis deprokcime la diinan, varman, ŝvitan korpon de Rumi.

Poste Udo (la germano) aperigis botelojn da glacie malvarma germana biero, kaj mi povis pli atente admiri bulgaran belecon. (Pliajn detalojn eble alian fojon.) Certe, dum vintra nokto mi revu pri ŝi.

2006-08-11

Nuda amoro

La amuzemulo ĉe la enirejo diris: "Ĉi tie vi povas ĉiun komenci, krom senvestiĝ-pokeron ...!" Nu, kion faras la naturistoj? Ludas retpilkon, ripoze sunumas sin, baniĝas, naĝas, manĝas, dormas, paroladas, rigardas unu la alian (jes, konfesu tion!). Ĉu ili foje amoradas? Aŭ ĉu mi vere deziras scii tion?

Nu, Renata kaj mi ne petis la konsilon de la spertaj ortodoksemuloj. Ni rigardis la aliajn (mi la inojn, kaj Renata tutcerte la virojn), kaj almenaŭ unufojon tage ni uzas la duoblan liton. Kiel bela estas la nuda korpo de Renata. Hieraŭ ŝi flustre demandis al mi: "Kun kiu vi dezirus amori?" Tiam la respondo ankoraŭ estis simpla: "Kun vi, belulino".

Sed Renata daŭre flustris: "Vi jam amoras kun mi, ŝercemulo. Ĉu vi ne vidis alian ulinon kun kiu vi dezirus amori? Ĉi tie en la kampadejo? He, venu!" (Se viro enlite tiel demandus, rapide prokcimiĝus la fino de la mondo. Sed inoj ĉiam ĉie ĉion diras). Renata denove: "Ĉu vi dezirus amori kun Franka?". Mi: "He, ne!" Renata: "Ŝi ne plaĉas al vi, ĉu?" (Certe ŝi jam rimarkis tion.) Daŭrigante: "Kaj ĉu kun Elizabeta?". Mi: "Elizabeta estas mia kolegino." Ŝi: "Oni ne amoras kun gekolegoj, ĉu? Kaj ĉu kun Erika?"

Plaĉas al mi Erika, sed kial diri tion nun? "Ŝi estas la amikino de mia amikino." Renata, kun la kruroj ĉirkaŭ miaj koksoj: "Ĉu la amikino de via amikino? Nu, tio ja estus deĵavuon, ĉu ne?"

He, tio ne estis ŝerco. Bone, ŝi aŭdu: "Ĉu vi memoras la junulinon kun kiu mi parolis apud la restoracio?" Renata: "La ulineto kun haraj ŝultroj?" Mi: "Kun la akseloj, jes". Ŝi: "Jes, akseloj. He, ĉu haraj akseloj ekscitigas vin?" Kaj ekpensante pri la juna danino, mi orgasmis. Diable, Renata, kial vi faris tion? Renata poste: "Mi kredis ke vi preferas senharulinojn." Mi: "Ne plu scias ..." Ŝi, karesante mian lacan ilon: "Ĉu tio ŝanĝiĝis kiam mi forrazis viajn harojn?" Mi: "He, aŭskultu, diable, mi ne estas Samsono, mi nur ĝuis, mi ne perdis mian forton." Ŝi: "Trankviliĝu, karulo ..."

Poste ni eliris el la bangalo, kaj fine direktigis nin al la restoracio. Mi ĝojiĝis denove vidi la aliajn nudulojn. Ĉu ili foje amoradas? Ĉu ili paroletadas dum la amoradon? Ĉu ili uzas kondomojn, aŭ ĉu ili restas nudaj?

2006-08-09

Kampadeje, ankoraŭ

Mi pasigis la plejparton de la tago ĉe la lago, paroletis kun Elizabeta (jes ja, ŝi tendumas kune kun amikino, jam semajnon), ludis retpilkon kun kelkaj gejunuloj. Nature, kun la nudaj movemaj korpoj ĉiuj ludoj, eĉ la plej sensencaj, iĝas interesaj.

Franka vizitas nin hodiaŭ, morgaŭ venos Erika - Renata invitis ilin. Mi sendis invitan e-poŝton al Flavio, sed la respondo estis nura "eble". Mi ankaŭ klopodis interesigi Golon kaj Sonjon. Sonjo ankoraŭ ne respondis, Golo demandis ĉu ankaŭ Sonjo venos. (Mi ne scias ĉu li deziras ke Sonjo ĉeestu, aŭ ĉu li preferas ke ŝi forestu.)

Mi daŭre havas la impreson ke ĉiuj rigardas mian senharan pubon. Nu, mi nature ne estas la sola senharulo. Sed oni ankaŭ vidas harojn. Unu el la retpilkuloj, juna beleta danino, havas fortajn akselharojn. Oni vidas ke ŝi plej ofte sunumas sin kun kalsoneto (pala postaĵo), sed nudbrusta. Belaj mametoj, alloge larĝeta postaĵo. Ŝvita korpo pro la ludo.

Posttagmeze Renata kaj mi bicikladis tra la arbaro. (Franka preferis resti ĉe la lago.) La arbaro troviĝas ekster la tereno de la kampadejo, sed ni ne revestiĝis. "Oni ne arestos vin," Renata diris kiam ni pasis la barilojn. La arbara vojeto estis dezerta, agrable biciklebla. Post deko da minutoj Renata diris: "Ni devas paroli." (Bone, pri kio? Ĉu pri ni? Ĉu la italinoj? Ĉu Franka? Ĉu Nataŝa?). Mi surpriziĝis kiam ŝi diris: "Mi deziras ke Anja revenu."

Unue mi diris nenion. "Ĉu vi ne deziras ke Anja revenu?" Nu, kion respondi? "Jes, sed la demando estas ĉu Anja deziras reveni, ĉu ne?". Renata: "Eble, eble ne. Ĉiukaze mi deziras ke ŝi revenu". Estis kvazaŭ absurde, ni estis nudaj, en arbaro ie, parolante pri Anja.

Ni senvorte biciklis reen. Vespere ni restoracie manĝis kun Erika. Poste la retpilka danino petis min klarigi afiŝon. Kiam ŝi montradis al la teksto, mi denove pririgardis ŝiajn akselojn. Ne malbele, malgraŭ ĉio.

2006-08-06

Kampadeje

La bangalo estas luksa, sufiĉe granda ("kabano" ne estis la ĝusta vorto): kvar litoj (duobla lito + duetaĝa lito), banejo, televidilo (58 kanaloj), interreta konekto. Mi pensis ke kampadeje la naturistoj vivas senlukse, nature. Bone, ankoraŭ ili almenaŭ vivas nudaj ...

Momente pluvegas (post kelktaga sennuba sunbrilado), mi fine testas la reton, dum Renata vizitas la italinojn. Ni havas du najbarajn bangalojn: en la plej fora ferias belga paro (li 40-jara, ŝi 30-jara?). La plej prokciman okupas kvar italaj junulinoj. Du el ili estas fratinoj. Unu el ili iomete parolas la lingvon, sed kun italoj oni ja povas kompreniĝi eĉ senlingve. Fine Antonio pravas: mi amas la italajn knabinojn ... (Laŭ mi, ankaŭ la belgo rigardas la italinojn, kaj tio ŝajne ne treege plaĉas al lia edzino.)

Ni vivas je 500-metra distanco de la lago, kie troviĝas la restoracio, la plaĝo (ŝtonplena, ne tre bona) kaj la tendaro. Tendumas multaj gejunuloj kaj jen ankaŭ kelkaj el tiuj multegaj junulinoj kiuj portas bikinon sur la publika plaĝo - denuncas ilin la palaj mamoj kaj postaĵoj! (Sed laŭ mi ekscitiga vido estas sunbronzita junulino, nuda kun palblankaj mamoj).

Mi sentas min treege nuda. Ne pro la mankanaj vestaĵoj, sed pro tio ke Renata fine forrazis al mi la pubajn harojn (timiga proceso, tamen tre agrable kiam ni poste amoris, nuda haŭto kontraŭ nuda haŭto).

2006-07-31

Matene

Ĉi-matene mi trinkis kafon ĉe Antonio. La restoracio ja funkciis iom-tiom ankaŭ sen Antonio kaj Nataŝa. Sur la Placo mi vidis Flavion kiu parolis kun tri maldiketaj rusinoj. Poste li prezentis unu el ili al mi: sufiĉe ĉarma, verdaj okuloj, rufa, mallonga hararo, treege etaj mamoj, blua bluzo ne butonumita sed nodigita tuj super la umbiliko, eble jam tridekjara, verŝajne ne plu virgulino. Kiam ŝi kliniĝis por doni al mi la manon, mi vidis la pintojn de la mamoj. Ŝia nomo: Oksana. Ili foriris. Mi ankoraŭ ne demandis, sed mi havas la impreson ke Flavio ne retrovis Ildikon en Hungario. Kaj Lena estas en Francio.

Kiam mi venis hejmen, Renata dormis ankoraŭ. Mi senvestiĝis kaj ŝteliĝis sub la kovrilon. He, kiel ŝi estas varmega! Mi ĝuis la ĉeeston de la korpo de Renata. Fine ŝi vekiĝis: "He, bonan matenon ..." Mi kisis al ŝi la nukon. "Venu," ŝi diris. Ŝi surdorsiĝis kaj mi kuŝiĝis sur ŝin. Nun ŝi malfermis la okulojn por la unua fojo, kaj mi rigardis en la grandajn ankoraŭ sonĝantajn okulojn de Renata. Ŝi metis siajn krurojn ĉirkaŭ miajn koksojn, kaj ni malrapide amoradis. La orgasmoj de Renata estas apenaŭ percepteblaj, sed mi fine konas ilin.

Poste ni iris en la banejon. "He, ne rigardu kiam mi pisas ... iru paki la keston!" Jes ja, mi ne forgesis. Kiam Renata matenmanĝis ni televide rigardis "Amikojn". Plaĉas al mi Ross kaj Rachel. Tiu Jennifer Aniston ne estas malbela.

2006-07-27

La plaĝo, denove

Hieraŭ ni revenis al la publika plaĝo, Golo kaj mi, kaj Renata. Flavio ne kunvenis. (Laŭ Golo, Flavio en Hungario aĉetis amorpupon. Ĉu li vidis ĝin? "Nur la kaseton").

Estis denove varmega tago, kaj verŝajne ĉeestis tiom da pli malpli sunbronzitaj gehomoj kiom sabate. Estas amuze surplaĝe rigardi la homojn (ne nur la beletajn junulinojn). Ni "tendumis" apud paro da virinoj, tridekkelkjaraj, nudbrustaj. Jes, ĝuste. Laŭ mi ili pasigis la tutan someron ĉi tie.

Ni observis la belformajn postaĵojn kiujn prezentis la diversaj ŝnurkalsonetoj. Kiel dirite, la plejmulto de la junulinoj portis bikinon aŭ burkaon. Jam sabate mi rimarkis kiel kelkaj gehomoj malgraŭ tio preskaŭ nudigis sin kiam ili revestiĝis: junulinoj kiuj libergis la mamojn antaŭ ol remeti la bikinan mamzonon, aŭ kiuj tute senvestiĝis antaŭ ol remeti burkaon.

Bone, mi atendis ĝis kiam mi estis certa pri tio ke almenaŭ la plej bela de la du nudbrustulinoj vidis min demalantaŭ la sunŝirmilojn. Mi demetis la pantalonon kaj kalsonon, kaj nur duonkontraŭvole remetis la bankalsonon. Mi ne scias kiel senvestiĝis Renata. Ŝi restis kun nuda brusto. Kaj Golo, nu, li ne vere revestiĝis.

La du virinoj ekparolis al Renata, kaj poste al mi. Renata daŭrigis la paroladon dum mi rigardis la mondon. Mi atentis kiam la Plej Bela oleumis al si la mamojn. Ĉu mi dezirus amori kun ŝi? Mi ne scias. Ne tro grandaj mamoj (la amikino havis pli grandajn, silikonecajn), ne malbela postaĵo. Poste venis la edzoj de la du virinoj. Mi observis kiel ili gapis al Renata, verŝajne niaj kvardekjaruloj ne ofte vidas la mamojn de junulino. Nu, kion fari?

La posttagmezon mi pasigis kun Renata sur la teraso. Ŝi demandis al mi ĉu mi povas vidi ke ŝi hodiaŭ portis kalsoneton surplaĝe. Mi atente rigardis ŝian haŭton sed ne povis vidi postsignojn de kalsoneto. He, la bikina subaĵo de Renata ne estis tiom granda ...

2006-07-25

La mamoj de Sonjo

Sabate mi kun Golo iris al la plaĝo - por rigardi la inojn. Estis varma tago, ne estis surprizo ke ĉeestis multaj homoj, ankaŭ multaj belaj junulinoj. Preskaŭ ĉiuj portis bikinon aŭ ban-burkaon. Ni vidis kelkajn nudbrustajn inojn, la plejmulto jam pli ol tridek-jaraĝaj, dum du sufiĉe junaj estis germaninoj (mi aŭdis kelkajn germanajn vortojn kiam Golo sukcesis treti sur la piedon de unu el ili).

Kial niaj ulinoj ne plu plaĝe montras la mamojn? Ĉu eble la mamoj nuntempe estas tiom grandaj ke ili ĉiame devas porti mamzonon. (Jes, estas vere, mi pensas ke dum la lastaj jaroj la mamoj ĝenerale pligrandiĝis.) Ni revidis la germaninojn, nu, ankaŭ ili havas grandajn mamojn.

Sabatvespere: festeno. Mi okupiĝis kun Sonjo. Ŝi portis ĝinzon kaj blankan, leĝeran supraĵon. Ŝi sidis en sofo, dum mi demalantaŭe parolis en ŝian orelon kaj pririgardis ŝian dekoltaĵon. Mi pensas ke Sonjo jam delonge rimarkis mian intereson. Dum momento ŝi antaŭentiris la ŝtofon de la supraĵo, kaj mi plene vidis la rondetajn mamojn kun grandaj helruĝaj pintaĵoj. "Kion vi pensas?" ŝi demandis. Mi permane ekkaptis al ŝi la mamojn. Ili estas (eĉ) pli firmaj ol mi pensis.

Poste ŝi demetis la supraĵon kaj mi ekscitigis al ŝi la cicojn per mia ankoraŭ malvarma bierbotelo.

Sonjo havas traboraĵon ĉe la brovo. Mi tiretis al ŝi la mampintojn kaj demandis ĉu ŝi ne deziras novan traboraĵon. Ŝi diris: "Ne. Sed mi deziras novan botelon da biero. Kaj cetere mi jam havas alian traboraĵon."

Kiam mi revenis kun la biero, ŝi jam remetis la supraĵon. Kaj la alia traboraĵo? Ŝi ne volis malkaŝi tion, sed mi ja pensas ke mi jam scias kie ĝi estas. Sonjo denove lasis min tuŝeti al ŝi la mamojn, poste kisetis min sur la vangoj kaj lasis min sola. Nekredeble ke ŝi estas la fratino de Golo.

2006-07-17

Haroj

Dinjo ferias, sed mi devis tondi al mi la hararon, ĝi jam estas sufiĉe longa. (Tro longa, laŭ Renata). Bone, prezentis sin juna virino, eble 20-jara. Ŝi aspektis iom alilanda, sed perfekte parolas la lingvon, eble vivas ĉi tie sian tutan vivon. Kaj malgraŭ tio mi ne antaŭe vidis ŝin.

Beleta, kun longa nigra hararo, kaj malgrandaj puntaj mamoj, kiujn mi observis pere de la spegulo. Ĉu mi inkludus tiun junulinon en la grupon, kiu forrazu al mi la pubharojn? (Renata denove demandis pri tio). Ne, ŝi preskaŭ fortondis al mi la orelon ("He, pardonu, sinjoro!"). Kaj malgraŭ tio ŝi verŝajne ĉiutage senprobleme razis al si la akselojn kaj eĉ la pubon (aŭ ĉu?).

Ne, al ŝi alian taskon: mi permesus al ŝi ŝampui mian pubon. Poste Dinjo povus forrazi la harojn. Tiu penso ekcitigis min, kaj mi forte hardiĝis sub la tuko.

La nova tondistino diris: "Mi petas vi, bonvolu, ne diri tion al la Majstrino". (La Majstrino iam preskaŭ sendungigis Dinjon). Mi diris: "Mi diros nenion". Mi spegule vidis ŝian blankdentan rideton: "Dankon!"

2006-07-12

Kontraŭmonogamie

Anja mankas al mi. Sabate ni ambaŭ ĉeestis la geedziĝon de Nataŝa kaj Antonio. Anja kisis min survange, niaj okuloj apenaŭ renkontiĝis. Antonio ĝojis denove vidi nin. Jen la unua fojo ke mi ĉeestas la geedziĝon de virino kun kiu mi amoris.

Mi neniam edziĝos. Tiun sabaton mi klare vidis la nenaturecon de monogamio. Mi deziras esplori la eblecon de la libereco, kaj Anja ne baros min. Nu, kion faris ŝi dum tiuj monatoj? Mi forte esperas ke ŝi trovis amoranton. Bone, mi rapide ebriiĝis.

Anja re-reiras al sia patrino. Antonio kaj Nataŝa, kaj la fratinoj kaj la gepatroj kaj la geonkloj de Antonio, reiras al Italio. Kaj mi kun Renata pasigos semajnon ne en tendo sed en kabano. Du geuloj en kvarpersona kabano, Renata aranĝas kaj mi pagas.

2006-07-04

Somero

Mi unue pensis ke nenio vere ŝanĝiĝis, sed jen mi trovis Renatan en la piĵamaj pantalonoj de Anja. Ni amoris ĉiun tagon, krom dimanĉe, kiam Renata dormis la tutan tagon post festeno ĉe Sonjo.

Ni ne iros al Italio. Tio eble ne estas surprizo. Sed jen surprizo: ni (Renata kaj mi) pasigos semajnon en la kampadejo. Kiel ŝi aranĝis tion? Nu, evidentiĝis ke ŝi aniĝis al la naturista klubo. (Bone, nun mi komprenas kial ŝi pagis duona prezo en la baseno de la Altlernejo. Mi unue pensis ke virinoj pagas duona prezo, aŭ pli ĝuste: ke viroj pagas duobla prezo).

Kaj kiu pagos la semajon? Evidente: mi.

2006-06-25

En la granda lito

Nataŝa iris vilaĝen, por prepari la geedzecon. En librovendejo mi parolis kun Dita, unu el la junulinoj de la rokaĵo. Mi serĉis libron, kaj surpriziĝis kiam ŝi alparolis min, malgraŭ tio ke mi scias ke ŝi laboras tie. Estas ĉiam interese revidi homojn kiujn oni nur vidis nudaj.

Renata invitis amikinon. La amikino nomiĝas Erika, alta, okulvitroj, ne tro grandaj mamoj, ĉefurba elparolo de nasaloj, svelta, tamen ĉarme larĝetaj koksoj. Nature ne estis la unua fojo ke Renata invitis amikinon, sed mi havas impreson ke ŝi ne deziris esti sola kun mi tuj post la foriro de Nataŝa. (Nur impreso, neniu diris ion.) La amikino (Erika) kunportis botelon de vino, kaj mi trovis alian botelon.

Krom la studado Erika laboris en supermerkato. (Nu, eble mi vidis ŝin). Ŝajne ne tro interese. Ŝi jam informiĝis pri la eksterstuda laboro de Renata, kaj kun la efekto de la vino ŝi konfesis ke ŝi admiras la kuraĝon de Renata - nuda antaŭ fremduloj. (Laŭ Renata ŝi bezonus pli da kuraĝo se ŝi posus antaŭ gekonatuloj.)

Renata komencis malbutonumi la bluzon de Erika. Tiu nur ridis kaj permane kaŝis la mametojn (ŝi ne portis mamzonon.) Mi trovis trian botelon. Ankaŭ Renata nudigis la bruston, kaj la du amikinoj lasis min kompari la mamojn. Fine ĉiuj vestaĵoj falis planken. Erika deziris posi por ni, kaj pro la alkoholo la resulto estis sufiĉe amuza.

Vespere Erika ekdormiĝis. Ni ĉiuj kuŝis en la grandan liton. Renata diris: "Venu!". Mi kuŝiĝis sur Renatan kaj sentis kiel mi plenigis ŝian subventron. Tiel estis, ne pli kaj ne malpli. Ni ĉiuj dormis en la granda lito.

En la mateno Erika estis bonhumora, malgraŭ la troa drinkado de la pasinta vespero. Renata petis ŝin remeti vestaĵojn kiam ni matenmanĝis.

2006-06-17

Nataŝa denove

Mi pasigis partojn de la pasinta semajno kune kun Nataŝa. Kial? Nu, simple: la fratinoj de Antonio venis por la geedziĝo, kaj li ne volas ke ili eksciu ke li jam vivas kun Nataŝa. He, ĉu italoj ankoraŭ pensas tiel?

Mi vizitis la restoracion kaj la fratinoj jam transprenis la lokon, dum Antonio rigardas piedpilkon kun kelkaj aliaj italoj kiujn mi ne konas. Mi unue kredis ke estas sep fratinoj, sed laŭ Antonio estas nur du. (Nataŝa ankoraŭ pensas ke estas tri, kaj eĉ povas nomiĝi ilin: Maria, Kristina kaj Paola. Mi pensas ke unu el ili nomiĝas "Maria Kristina").

Ĉu Antionio scias ke Nataŝa pasigis kelkajn noktojn ĉe mi? Renata ĝentile parolis al Nataŝa, sed nenion plu. (Ne estus troigo diri ke ŝi malamas Antonion, kaj eble tial ŝia rilato al Nataŝa iom malfaciliĝas.)

Amori kun Nataŝa kiel ĉiam estas bone, sed kiam ni enlitiĝis la unuan fojon ŝi sciigis novaĵon: "Lasu la kondomon, mi estas graveda." Kaj: "Antonio ne scias. Se li scius, li tuj diris al la fratinoj, kaj tiam ili scius ke ni jam ...". Nu, ne tre plaĉas al mi aŭdi tiaĵojn kiam mi deziras amori kun belan virinon. Sed, nature, amori kun Nataŝa sen kondomo ekcitigis min.

Mi perfingre esploris la elastecon de ŝia subventro, kaj mi lekis ŝin ĝis orgasmo. Mi prenis ŝin de malantaŭe, ekcitiga vido, kaj nur kun granda peno mi elektis la ĝustan truaĵon. Kiam ni sesdeknaŭis mi tuŝetis al ŝi la alian truon, sed ŝi diris: Ne, lasu tion.

Post dusemajno ŝi edziniĝos al unu el miaj plej bonaj amikoj, kaj mi ankoraŭ estas unu el la invititoj.

Hieraŭ mi denove vizitis la restoracion, kun Golo. Paola (mi almenaŭ kredas ke estas Paola) servis nin, mi rigardetis en la inviteman dekoltaĵon, kaj poste, kiam ni ĵetis rigardon al la postaĵo, mi diris al Golo: "Jen io por vi!". Sed li diris: "Ho, permesu, sed vi faru!". Kaj kial ne? Se ŝi ne estus iu fratino de Antonio, eble mi dezirus alprokcimiĝi al ŝi.

2006-06-14

Posttagmezo kun Renata

Renata perfingras min. Mi admiras ŝiajn nudajn mamojn kaj karesas al ŝi la dorson, dum ŝi paroletadas. Mi ĝuas ŝiajn fingrojn kaj ne aŭskultas la vortojn. Fine mi aŭdas:

- Nu, foje li estas beleta.

Mi: - Ĉu li? Kiu?

Renata: - Golo, kompreneble. He, vi ne aŭdas kion mi diras.

- Ĉu kion?

- Vi ne povas diri "ĉu kion" ...

- Ĉu vi trovas Golon bela? Mi ne kredas ke li iam amoris kun virino. Eble li eĉ ne ŝatas virinojn.

- Eble mi iam enlitiĝus kun li. Tiam ni vidus ...

- He, vi ne estas reala!

Renata kaptas mian manon kaj metas ĝin al sia brusto: - Ĉu ne?

Mi knedas al ŝi la dekstran mamon, dum ŝia mano ritme moviĝas. Ŝi donas al mi fortan orgasmon.

Poste mi duŝas. Kiam mi eliras la duŝejon, Renata sidas sur la tualeto, ankoraŭ nuda. Ŝi sidas kun la femuroj iom disigitaj, sed kiam ŝi ekvidas min, ŝi tuj kunigas ilin: - He, vi ne rigardu kiam mi pisas!

Renata, la pudorulino.

2006-06-03

Sur la teraso

Merkrede, sur la teraso kun Golo kaj Renata. Kial kun Golo? Nu, ĉar mi deziris klarigi kiel eble plej multajn aspektojn de la antaŭe menciita nokto. Sed neniu memoris ion nun.

Ni estis sufiĉe dece vestitaj: Golo kaj mi ŝorce kaj nudbruste, Renata bikine. Jes, ŝi portis bikinon kiun ŝi aĉetis antaŭ kelkaj tagoj. Nigrakolora. Kuŝante surventre, ŝi tamen dehakis la ŝnuron de la mamzono. Mi tuj komprenis ke Golo atente observis ŝin. Kaj mi pensas ke Renata sciis tion kaj moke ludetis kun li.

Kiam Renata fine turniĝis, ŝi ne rehakis la mamzonon. Mi povas imagi al mi la okulojn de Golo malantaŭ la ŝirmokulvitroj. Aŭ pli ĝuste: mi ne povas tion imagi al mi ... Bone, Renata estis nudbrusta. Jen Golo kiu turniĝis. Li kuŝiĝis surventre, verŝajne kun daŭra hardiĝo.

Dum momento Renata eniris la domon. Golo flustre demandis: "Ĉu vi vidis ŝin nuda?". Renata revenis, sed Golo ne resignis: "Ĉu?". Sed mi respondis simple: "Kion vi pensas?"

Mi aliris la kuirejon por trovi trinkaĵojn. Tiam mi aŭdis krieton de Renata. Kiam mi revenis al la teraso, jen Renata, kolera, en laŭta disputo, evidente kun Golo. Li tuj prenis siajn vestaĵojn kaj foriris sen plia vorto.

"Kio okazis?" Sed Renata nur ridis: "Nenio!" Ŝi demetis la bikinan subaĵojn kaj rekuŝiĝis sur la teraso.

Hieraŭ mi denove parolis kun Golo: "Kion vi faris al ŝi?" Kaj li respondis: "Ĉu kion faris mi?"

2006-05-28

Konfeso

Eble mi neniam konfesas ke mi foje drinkis tro multe, sed nun mi faru escepton. Sabate - nu, verŝajne mi drikis tro multe, sed mi ne memoras tion. Bone, homoj rakontis al mi kion mi faris, sed mi estas certa pri tio ke ili ankaŭ ŝerce rakontis aferojn kiujn mi ne faris. Do, mi ankoraŭ ne scias kion mi faris, kaj mi ne povas pensi kun tiu ĉi aĉa kapdoloro.

Ĉu mi palpis al Sonjo la mamojn? (Eble, ne malverŝajne.) Ĉu mi frakasis botelon kontraŭ la kapo de Golo? (Ne, tiam oni arestus min.) Ĉu mi telefonis al Anja naŭ fojojn tiun nokton? (He, mi esperas ke ne.) Ĉu mi laŭte komentis la larĝan postaĵon de policistino? (Ne, oni arestus min.) Ĉu mi diris al Renata ke mi ne deziras amori kun ŝi? (Verŝajne, kaj ne tre saĝe.) Ĉu mi kuris nuda trans la Placon? (Ne, mi ne retrovus miajn vestaĵojn.) Ĉu mi rakontis al ĉiuj pri Karolino kaj Ĝoni la Vakero? (Ĉu?) Ĉu mi disŝiris la kurtenojn de Flavio? (Espereble, ili estas malbelegaj.) Ĉu mi elverŝis botelon da iom multekosta vino tra le fenestro? (Eble, mi ja verŝajne jam drikis tro multe.)

Bone, oni ne arestis min. Kaj malgraŭ tio mi memoras policistinon. Ĉu oni arestis Golon? Renata diras ke mi frakasis botelon kontraŭ la kapo de Golo. Ne, tiam oni arestus min. Kaj verŝajne ankaŭ Renata drinkis tro multe. Kiel ŝi povus memori kiu frakasis kion kontraŭ kies kio? Espereble ŝi ne memoras ke mi diris ke mi ne deziras amori kun ŝi. Aŭ ĉu mi vere diris tion? Kaj la policistino, ĉu eble temus pri nudiĝdancistino vestita kiel policistino? Ĉu nudiĝdancistino kun larĝa postaĵo? Eble ŝi rifuzis senvestiĝi kiam mi diris tion. Kaj eble mi fakte deziras amori kun Renata. Sed ne nun. Nun doloras mia kapo kaj mi ankoraŭ ne scias kion mi faris. Eble iu frakasis botelon kontraŭ mia kapo. Tiukaze mi esperas ke oni jam arestis lin. Aŭ ŝin.

2006-05-25

La rokaĵo denove

Dimanĉe ni revenis al la rokaĵo, ne kun Franka (kiu devis viziti preĝejon, surprizo denove), sed kun Flavio, kiu tuj entuziasmiĝis. Li kunprenis la fotilon. (Renata: "Min vi ne fotu, tion vi regretu! Flavio: Kial do mi fotu vin?).

Ĉeestis jam la tri amikinoj de Franka kun kiuj ni konatiĝis sabate, kaj la kvinopo (kvar nuduloj kaj unu kalsonetulino). La etoso tamen estis alia, ĉu pro la ĉeesto de Flavio, ĉu pro la foresto de Franka (certe mankis al mi la vido de ŝia bela postaĵo, sed cetere ŝi ne troe plaĉas al mi. Ĉu mi ŝatus amori kun ŝi? Verŝajne ne). Flavio foteme alprokcimiĝis al la junulara grupo. Unu el la uloj unue laŭte protestis, sed la du inoj ne malinvitis lin. Fine ili kunsentis ke li fotu ilin, kun mamoj mane kovritaj. (Tre bela foto, mi ja poste vidis ĝin).

La junulino kiu portis kalsoneton certe estis la plej bela, bluaj okuloj, etaj, firmaj mamoj ... kaj, jen nova surprizo: nerazitaj akseloj (ne pli ol unu aŭ du semajnojn sen razilo, tamen ne malvidebla). La amikino, la nudulino, estis tute razita, ankaŭ subventre.

Fine la tri uloj ekokupiĝis kun niaj ulinoj, tiel ke Flavio kaj mi povus plie konatiĝi kun la ina duopo. Flavio ĉefe okupiĝis kun la Plej Bela, certe kun la deziro ke ŝi demetu la kalsoneton (li ne sukcesis), mi parolis kun la alia, kiu laboras en librovenejo (jes, mi scias ke mi vidis ŝin antaŭe, tamen kun vestaĵoj).

Poste ni vidis ke Renata kaj la aliaj jam trinkis la plejmulton de la biero. Kiam ni iris hejmen, Flavio montris al mi retpoŝtan adreson. "Mi sendos al ili la foton ..."

2006-05-21

Perfekteco de varma tago

Hieraŭ, sabate, varman frusomeran tagon, mi kun Renata kaj Franka iris al "sekreta" rokaĵo, nur tri kilometrojn for de la urbo, apud la rivero.

Laŭ Renata tio estas loko kie junuloj renkontiĝas por bandadi, sunumi, drinki ktp. Verŝajne Franka informis ŝin pri tio.

Renata: - Se aperas maljunuloj, oni forigas ilin.
Mi: - Ĉu? Min ne ĝenas la maljunuloj.
- Eble la maljunulinoj ne ĝenas vin, sed kelkaj maljunaj viroj estas aĉe altrudemaj. He, kion ili pensas? Mi ne farus ion ajn kun viro pli ol kvardekjara.
- Ĉu kvardek? Ĉu tio ne estus tre maljune por vi?
- Jes, sed viroj ja bezonas iomege da tempo por akiri iomete da sperteco. He!

Bone, ni atingis la rokaĵon. Ĉeestis jam dekduo de gehomoj, kelkaj paroj kaj grupo de gejunuloj (tri uloj kaj du inoj). Unu el la paroj portis kalsonetojn, cetere ĉiuj estis jam nudaj, krom unu el la inoj de la grupo, kiu ankaŭ portis kalsoneton.

Franka, Renata kaj mi demetis la vestaĵojn, kaj kuŝiĝis sur la kunmetitajn bantukojn. Franka kuŝis surventre kaj mi admiris la du duonojn de ŝia bela postaĵo.

- He, vidu! flustris Renata. Kaj ni vidis unu el la paroj, duone malantaŭ roko. Nun ni ankaŭ aŭis la sonojn.

Post horo alvenis tre amikinoj de Franka, kiuj kampadis ĉe ni. Du el ili tute nudigis sin, dum la tria ne demetis la nigran ŝnurkalsoneton. (fakte surprizis min ne malmulte ke Franka havas amikinojn kiuj ne tiuj demetas ĉiujn vestaĵojn.) Unu el la amikinoj havis novan traboraĵon kiun ŝi montris al ĉiuj (eĉ Franka ne vidis ĝin antaŭe). Kiam mi vidis la ringeton (je la klitoro), mi devis kuŝigi min surventre. Franka: - He, ĉu vi hardiĝas?

Por iomete remalvarmigi mi kun la alia nudulino aliris la riveron. Ho, kiel malvarma ankoraŭ estis la akvo. Nu ambaŭ plonĝis, kaj rapide surteriĝis denove.

Bone, posttagmeze, kiam ni revenis hejmen, ni devis elekti inter filmo kaj la Eŭropa Kantadkonkurso. Ni elektis filmon, kaj rigardis "Malvarmigilon", japana filmo. Ĉihiro (kiun ludas la belega Harumi Inoue) metas kelkajn virojn en sian malvarmigilon. Perfekta elekto je varma tago.

2006-05-20

Tion diris Lila

Kun Flavio kaj Renata mi vidis "Tion diris Lila", franca filmo, tre sonĝigaj bildoj. Lila, franca orfelino, loĝas en urboparto de arabaj enmigrintoj. La junuloj deziras ŝin, sed ŝi ignoras ilin. Ŝi alprokcimiĝas al Ĉimo. Kion diris Lila? Ekzemple: Ĉu vi deziras vidi mian piĉon? (Kaj ŝi montras ĝin al Ĉimo). Kaj ŝi diras: Kiam oni amoras, oni ne vidas ĉion. Tial vi rigardu kiam mi amoras kun alia viro. Tio estas donaco al vi.

Renata kaj Flavio probas elparoli la nomon de Vahina Giocante. Ĉu Vahina? Laŭ mi la elparolo de Renata estas la plej konvinkiga.

Kio estas la sekreto de Lila? Ĉu Ĉimo vere ekzistas? Kaj ĉu tiel estas Francio? Mi pensas pri Yvette, la francino. (Ŝi revenos tiun ĉi someron). Sed Yvette, la francino, ne agas tiel.

Al Renata laŭdire tre plaĉis la filmo. Poste ŝi rapide suprenigas la jupon, kaj dum ero de sekundeto ni vidas ke ŝi ne portas kalsoneton.

Flavio diris: He, en mia salono!?

Kaj Renata falis planken pro ekrido.

2006-05-17

Amori kun Nataŝa

Mi amoris dufoje kun Nataŝa post tiu semajnfino apud la montaro. (Antonio kaj Anja almenaŭ trifoje.) Tre plaĉis al mi la kunestado kun Nataŝa, la amuzaj konversacietoj, la bona amorado. Ŝi suĉis min preskaŭ ĝis orgasmo, ni koitis (kaj mi rapide ĝuis), poste mi lekis al ŝi la nudan interfemuraĵon kaj ŝi plezure ekĝemadis. Fine ni koitis denove, kaj la lastan fojon ni orgasmis samtempe.

Mi demandis al ŝi: Kaj poste? Kion post la geedziĝo? Kaj ŝi respondis: He, mi ne scias.

La mamoj de Nataŝa havas tre sentemajn pintojn, mi mordetis ilin al ŝi dum mi permane karesis al ŝi la subventron. Mi glitigis fingron en ŝian malsekan truon, poste duan fingron, trian fingron. Mi deziris komplete plenigi ŝin, sed fine ŝi ekĝemis: Haltu! Poste ŝi kisetis al mi la manon: Tre plaĉis al mi tio, sed mi pensas ke via mano estas iom tro granda por mi. (La elastecon kaj la muskolojn ĉiam forte impresis min: tre strikta kiam ni koitis, samtempe ĝi povis engluti preskaŭ mian plenan pugnon.)

Ŝi lekis al mi la fingron, poste duan, poste trian. Poste niaj langoj ludis longan kison. He, kial mi ne antaŭe renkontis Nataŝan?

2006-05-13

Apudmontare

Bone, okazis antaŭ monato. Estis, kiel dirite, la ideo de la inoj, kaj ili aranĝis ĉion (krom la pago de du ĉambroj ĉe apudmontara hotelo).

Vendrede ni komune manĝis. Poste la inoj iris al la ĉambroj dum Antonio kaj mi pasigis iom da tempo en ĉe la bufedo. Eble mi imagis al mi ke Nataŝa jam kuŝis sub la kovrilo, sed kiam mi eniris la ĉambron, ŝi sidis en la eta sofo antaŭ la televidilo. Ni vidis la finon de filmo, dum ni tenis la manon unu de la alia. He, iuj povus diri ke estis iom romantika.

Nataŝa rapide kisis min kaj komencis malbutoni mian ĉemizon. Ni iris al la lito. Nur kiam mi estis preskaŭ nuda, ŝi demetis sian matenan robon. Iom hezite ni karesis unu la alian, poste rapide ekkoitis (kun kondomo). Poste mi pensis iomete pri Anja. Ĉu ŝi kaj Antonio jam "finiĝis"? Aŭ eble ili ankoraŭ ne komencis? Estis malfacile imagi al si Anja kun Antonio.

Ni rekomencis, tiufoje kun pli da agemo. Nataŝa tre lerte suĉis (sen kondomo), kaj mi lekis ŝin ĝis orgasmo. Dum tiu semajnfino ni plurfoje kuŝiĝis sub la kovrilon. Mi esploris ŝian korpon, mordis al ŝi la cicojn, serĉe masaĝis al ŝi la postaĵon kaj glitigis fingron en ŝia ina truo. Sabate ni sesdeknaŭis.

Anja restis trankvila, dum Antonio ĝoje malkaŝis detalojn kiujn mi ne bezonis koni. Dimanĉe ni, ĉiuj kvar, faris promenon en la apudaj montetoj, poste ni reiris al la urbo.

2006-05-09

Parko

En la parko, inter ludantaj hundoj kaj seriozaj gebadmintonemuloj, mi vidis junulinon kun nerazitaj akseloj (senmanika supraĵo). Ne ofte oni vidas tion. Sed kredu min, estis tre bela junulino, certe ne pli ol 25-jaraĝa, kun ne tro grandaj mamoj. La malhelaj akselharoj kontrastis kun la blonda hararo de ŝia kapo.

Posttagmeze Renata parolis kun Anja. Mi ne scias kiu telefonis al kiu. Eble Renata telefonis al Anja, aŭ eble Anja telefonis al Renata. Aŭ al mi. Nu, kiel dirite, mi ne scias. Poste Renata malbonhumoris.

2006-05-07

Pubharoj

Ni estas nudaj en la kuirejo. Renata karese lasas miajn pubharojn gliti inter siaj fingroj. Ŝi diras: "Kial vi ne razas al vi la harojn?"

"Ĉu vi pensas?"

"Mi pensas ke aspektus tre bele al vi. Multaj viroj faras tion. Ĉu mi razu ilin al vi?"

Mi: "He, prefere ne."

Kiam oni komencis razi al si la pubon? Ĉu tutmunde oni faras tiel? Antaŭ ne tiom multaj jaroj ĉe ni ĉiuj ja kultivis grandan kreskaĵon. Poste la inoj ektondis kaj forrazadis al si la harojn, unue ĉe la flankoj, poste laŭ la lipoj, fine ĉe la venera monto. Kelkaj virinoj lasas etan postsignon de la antaŭa kreskaĵo, kiel linion aŭ punkteton, kaj aliaj forrazas al si ĉion. Ne mise komprenu min. Tio tre plaĉas al mi. Sed kial viroj faras tion, kaj kial tion faru mi?

Bone, se virino razus al mi la pubajn harojn, mi ja elektus Dinjon. Kial? Nu, unue ĉar mi fidas ŝian profesian lertecon, ja ŝi estas bonega frizistino. Cetere, se Dinjo okupiĝus pri miaj plej privataj partoj, mi imagas al mi ke mi sentus la pezon de ŝiaj mamoj kontraŭ miaj femuroj.

He, mi pensas pri alia virino dum Renata perfingras min. Sed mi profunde ĝuas la orgasmon kaj pardonas al mi ĉion. Renata kun manpleno de spermo ŝampuas al mi la harojn. Mi diris: "Eble ... sed nur eble ..."

2006-05-06

Struta kolektado

Golo kaj Flavio lastatempe legadis la libron "La Ludo" de Neil Strauss. Mi ne legis ĝin. La aŭtoro priskribas siajn travivaĵojn ĉe la Kolektantaj Artistoj en Nov-Jorko - temas pri la arto de "kolekti" virinojn. Helpe de kelkaj principoj kaj multe da praktikado, Strauss (la nomo signifas "struto") sukcesis kolekti centojn (aŭ ĉu milojn?) da virinoj.

Bone, kiam mi, someran tagon, vizitas la Placon, mi verŝajne vidas cent junulinojn kun kiuj mi ŝatus amori. (Sed, aliflanke, ĉarma postaĵo aŭ invita dekolto eble kaŝus tre nesimpatikan ulinon. Aŭ ulinon kun tre malsimpatika edzo.)

Grava principo de la "profesiaj" kolektantoj estas, laŭ Flavio, ke oni ne uzu tiajn frazetojn: "Saluton! Kiel viaj okuloj estas belaj". Anstataŭe oni uzu frazojn kiuj vere kaptas la atenton: "Tiu pantalono ja aspektus pli bele verdkolore" aŭ: "Ŝajnas ke via frizistino ĵus finiĝis la bazan lernejon". (Tiaj laŭdire pensigaj frazoj funkcias nur kun inteligentaj virinoj). Laŭ mi Flavio ne bezonas tian scion. Kaj koncerne Golon, mi pensas ke li ĉiutage uzas tiajn frazojn, kaj malgraŭ tio oni neniam vidas lin kun virino.

Nu, hodiaŭ ĉe la arkadoj mi vidis turistinon, belan, kun blonda hararo, ŝajne firmaj mamoj kun videble fortikaj pintoj - kaj ludema postaĵo apenaŭ kovrita de la mallonga jupo. Bone, mi tuj devis konkludi ke estas ĉio krom simpatika la ulo kies mano firme tenis la ŝian. Eble, kiel struto, mi devus sable kaŝi mian kapon.

2006-05-05

Vortoj en la banĉambro

Foje mi matenmanĝas kun Renata, foje mi matene vidas ŝin nur en la banĉambro. Nu, mi kuŝis en la bankuvo kaj rigardis kiel Renata razis al si la akselojn kaj faris aliajn malpli interesajn aferojn kiujn matene faras virinoj.

Antonio jam ripetis sian someran proponon, kaj mi rakontis tion al Renata. Bone, ĉu Renata vojoĝos al Italio ĉi-somere?

Ŝi duone turniĝis kaj diris: "Mi nature tre ŝatus viziti Italion. Kaj partopreni Kongreson. Sed vi jascias ke mi ne havas monon por tia vojaĝo ..."

Antonio "aranĝos ĉion", ankaŭ la vojaĝon. Mi diris tion al ŝi.

Renata diris: "Kaj ĉu mi nun devas amori kun Antonio?"

Mi: "He, nature ke ne".

Ŝi: "Kiam mi vidas lin, mi ĉiam havas la impreson ke li deziras amori ankaŭ kun mi. Mi vidis liajn okulojn".

Ĉu la fino de la afero? Mi rigardas Renatan, la longan hararon, la freŝan haŭton kaj la belformajn mamojn. Se Renata vojaĝus, ankaŭ mi vojaĝus. Jes, mi eĉ partoprenus UK-on ...

Mi rakontas al ŝi la vortojn de Anna el la filmo: "Ĉiuj virinoj bezonas tri virojn: unu por distriĝo kaj amuzaĵo, unu por stimuliga konversacio - kaj unu por bona amorado."

Kion opinias Renata? Sed ŝi diras nur: "Kaj kiu el ili estas vi?"

Ŝi rapide demetas la kalsoneton kaj eniras la duŝejon. La akvo de la duŝo finigas la konversacion. Mi preskaŭ ekdormas en la varma akvo de la kuvo. Kiam revenas Renata, tute malseka, ŝi kisas min sur la frunto, ridas pro la sapo, kaj diras: "Vi ne tiom pensu!" Kaj ŝi estas for.

2006-04-30

Ĉio pri Anna, dana filmo

Sabate kun Golo mi vizitis Flavion. Ni intencis okupiĝi nin pri laserludoj, sed anstataŭe ni fine vidis danan filmon, "Ĉio pri Anna", iom erotika filmo.

La loĝejo de Flavio ankoraŭ atestis pri la hieraŭa festeno, kaj oni trovis alkoholaĵoj ie-tie. Mi resignis pri tio, sed Golo (kiu ne partoprenis la festenon) kaj Flavio (kiu jes partoprenis) malplenigis botelon da vino.

Certe, Gry Bay, kiu rolas kiel Anna, estas alloga junulino, kun sia norda blondeco, tutnuda kun firmaj mametoj kaj razita pubo. Kaj mi havis la impreson ke Johano kaj Franko vere penetras ŝin dum la amoraj scenoj.

Komence de la filmo Anna diras: "Ĉiuj virinoj bezonas tri virojn: unu por distriĝo kaj amuzaĵo, unu por stimuliga konversacio - kaj unu por bona amorado. Johano estis ĉiuj tri." Nu, eble, sed por mi estas malfacile kompreni ke Johano estus la celo de ĉiuj tiuj deziroj. Kion trovas la virinoj?

Anna ŝajne tre plaĉis al Golo, sed Flavio kaj mi proponis ke ni iam revidos la naŭ kantojn. Jen vere bona filmo!

2006-04-29

La larĝa rideto de Renata

Hieraŭ - festeno ĉe Flavio. Mi ne drinkis pli ol kutime. Renata rapide ebriiĝis, kaj iam dum la vespero ni havis kverelon. Mi ne sciias kiel ĝi komenciĝis. Ŝi batis al mi per siaj manoj, dum ŝi kriis: "Vi estas stultulo! Stultulo! Stultulo!". Mi sentis ŝian parfumon kaj la jam konatan bonodoron de ŝia korpo. La batoj estis sufiĉe pezaj, sed ne treege trafaj, kaj mi survivis sen tro gravaj vundoj.

Kiam Renata laciĝis, ŝi plorante ĉirkaŭbrakis min. Sed tiam, aŭ iom pli frue, ŝi (aŭ mi), renversis botelon da vino, kaj la posedanto de la botelo komencis enmiksiĝi en niaj aferoj.

Poste (aŭ eble jam antaŭ la kverelo, mi ne plu memoras), mi sidis en sofo parolante kun Sonjo, la fratino de Golo. Ŝi paroladis, kaj mi karesis al ŝi la dorson, unue sentante la ŝnuron de ŝia mamzono tra la T-ĉemizo, poste, evidente kun la mano sub la ŝtofo, mi vole aŭ nevole dehakis al ŝi la mamzonon. Ŝi diris: "He! Kion vi faras!". Mi pensas ke ŝi iom tuje forlasis la sofon. Kaj poste? Mi estas certa pri tio ke mi poste vidis ŝin sen mamzono, estis facile vidi tion ĉar la T-ĉemizo estis tre strikta.

Ĉi-matene, kiam ni fine vekiĝis, Renata petis al mi pardonon. "Kial? Pro kio?". Ŝi rakontis sian version de la kverelo kaj la batado, kiun mi tiam apenaŭ memoris. Mi diris: "Eble vi fakte pravas ...". Kaj kun larĝa rideto ŝi kapjesis. Kaj nun mi dezirus kompreni ĝisfunde la signifon de tiu rideto.

2006-04-27

Propono de Antonio

Antonio proponis ke ni vizitu Italion ĉi somere. Li diras: Vi partoprenu vian Universalan Kongreseton, unu semajnon, kaj du semajnojn vi loĝu ĉe mi. Ni ĉiuj iru al Italio! Ankaŭ Renata! Basta!

Jes, mi ne dubas pri tio ke li deziras ke Renata kunirus!

Bone, semajno en Florenco (Firenze, laŭ Antonio), kaj du semajnoj ĉe Antonio? Li diras: Vi amos la italajn knabinojn! Amos!

Kaj kiel estas la italaj virinoj? Laŭ mi: altaj, sveltaj, firmaj mametoj (ĉu oni plaĝe sunumas sin nudbruste?), belvizaĝaj, malhelaj (sed mi ankaŭ vidis blondharajn italinojn), elegante vestitaj, en malgrandaj aŭtoj, aŭ sur zumantaj vespoj. Kaj malgraŭ ĉi ĉio, Antonio trovis palhaŭtulinon kiel Nataŝan ...

Kiam mi demandis al li ĉu li jam komencis lerni esperanton, li levis la manojn: He, mi ne bezonas esperanton, mi ja parolas la italan. (Nu, pri tio eble ne pensis maljuna Zamenhof.)

2006-04-26

Printempa suno

Printempo sur la Placo, multaj gehomoj, la unuaj nudaj umbilikoj. Fine mi ĝojas. Mi rigardas la virinojn, iliajn gajajn, varmajn korpojn. Pala haŭto, mamoj sub algluantaj ĉemizoj, misteraj okuloj sub ŝirmokulvitroj, koloraj ungoj de piedfingroj.

Printempa suno sur la Placo, ankoraŭ neĝo sur foraj montoj. La unuaj turistoj, mi vidas grupon de israelaj turistoj, jen ino kun bele nigraj okuloj.

Kun Flavio mi trinkas glason da biero surtrotuare ĉe Antonio. Mi interŝanĝas kelkajn vortojn kun Nataŝa. Flavio ne tre plaĉas al ŝi, ŝi rapide reeniras. He, kiel Flavio al iu ne plaĉas? Nu, ja. Tri kanadaj turistinoj demandas al ni la vojon al la Ponto. Flavio gestade indikas la direkton, dum mi admiras la plej belan. Laŭ mi ŝi eĉ ne surhavas mamzonon, mi klare perceptas la pintojn tra la leĝera ŝtofo de ŝia ĉemizeto.

Kiam ili foriras, ni observas la postaĵojn. Ili transiras la Placon, du el ili duone turniĝas kaj rigardas niadirekte. Ni amikeme altigas niajn glasojn. La Plej Bela Kanadanino mansignas al ni. La virino sen mamzono. He, printempo estas bela inventaĵo!

2006-03-01

Februaro

He, tutan monaton. Nu, februaro ĉiujare estas la plej mallonga monato, sed ĉu ne okazis ion? Jes kaj ne.

Nataŝa kaj Antonio ferias en Hispanio, ĉe ŝia fratino. Anja, kiu telefone parolis kun la du fratinoj, diris ke oni ne donis al ili komunan dormoĉambron, ĉar ili (ankoraŭ) ne geedziĝis. He, jen ili vidas!

Antaŭ du semajnoj Nataŝa kaj Antonio vizitis nin. Estis vespero kiam Renata laboris kaj tranoktis ĉe Franka kaj Ivano. Ni hejtigis la saŭnon. Estis la unuan fojon ke ni sukcesis ensaŭnigi Antonion, li, italo, ne kutimiĝas al tio.

Mi vidis kiel li rigardis Anjan. Kaj mi nature rigardetis Nataŝan, admirante ŝian palan haŭton. Nur poste Anja diris al mi ke ili (Nataŝa kaj ŝi) planis "interŝanĝon". Estas nature ekcitiĝa penso. Ĉu mi dezirus amori kun Nataŝa? Certe. Ĉu mi dezirus ke Anja amorus kun Antonio? Eble. Mi ne scias.

Bone, sed en la saŭno Anja ankoraŭ ne faris la proponon. Estis ege malvarma vespero, kaj ni ne iris sur la terason. Nur Anja kure faris rondeton en la neĝo. Ni rigardis tra la fenestron.

Nu, antaŭ kelkaj jaroj Anja ankaŭ proponis interŝanĝon, kun Klaŭdina, la fratino de Nataŝa. La resulto tamen estis disiĝo de Klaŭdina kun sia amanto. Poste ŝi edziniĝis al diplomato kaj translokiĝis al Hispanio.

Sed mi konfesu ke mi ŝatus korpe konatiĝi kun Nataŝa. Eble mi eĉ preferus ŝin al Renata. Kaj Renata eble jam amoris kun Ivano. Almenaŭ ne estas la unua nokto kiun ŝi pasigas ĉe Franka kaj Ivano. Sed tio iusence ne estas mia afero.

Ĉu mi menciis ke Anja nun havas cican traboraĵon? Nur je unu mampinto, la maldektstra. Mi preferus ke ŝi havus traboraĵon ankaŭ je la alia cico, ĉar mi ja amas simetrion, sed Anja diras ke momente sufiĉas.

2006-02-01

Larĝa lito

Aferoj ŝanĝiĝas, ŝajne. Kaj ne ĉiam mi komprenas la inojn. Nu, sabaton vespere. Renata sidis sur la rando de nia lito. "Via lito estas tiel larĝa".

Anja: "Ĉu vi pensas?". Renata: "Estas lito por tri". Anja jam dum kelkaj minutoj iris tien kaj reen, vestita nur per kalsoneto. Renata estas plene vestita. Ne la unuan fojon ŝi vizitas nian dormoĉambron kiam ni enlitiĝas. Bone, ankaŭ mi komencas senvestiĝi, kaj mi scias ke Renata rigardas min.

La rigardo de Renata ekscitigas min, kaj mi rapide enlitiĝas por kaŝi erektiĝon. Anja komencas malbutonumi la bluzon de Renata, poste ŝi demetas ĝin. Mi vidas la dorson de Renata, kaj mi karesas al ŝi la ŝultrojn. Fine mi dehakas la mamzonon. Kun du manoj mi kaptas la mamojn de Renata. Karese mi pinĉas al ŝi la cicojn.

Renata, nudbrusta, permane tuŝetas al mia membro. Per du fingroj ŝi malrapide ekmasturbas min. Anja rigardas. Iom hezite la kapo de Renata alprokcimiĝas. Anja: "He, faru ... !" Kaj mi sentas la lipojn de Renata tuŝi la haŭton de la membro. Poste ĝi englitiĝas la buŝon.

Ŝi varme kaj firme suĉas min dum ŝi karesas al mi la ovojn. Mi forte orgasmas.

Poste Renata demetas ankaŭ la jupon kaj kuŝiĝas sub la kovrilon. Ni iomete babilas. Kiam Renata endormiĝis mi amoras kun Anja. Mi pensas ke Anjan iome ĝenis la ĉeesto de la amikino, sed min tio ekscitiĝis denove. Ĉu Renata vere dormis? Ni orgasmis samtempe.

Kiam ni vekiĝis en la mateno, Renata ankoraŭ dormis. Dum ni preparis matenmanĝon, ŝi envenis la kuirejon kaj sidiĝis ĉe la tablo. Anja kisis al ŝi la vangojn kaj la du amikinoj ĉirkaŭbrakis unu la alian.

2006-01-30

La laboro de Renata

Jes, estis Franka, kiun mi vidis en la kafeo. Estis "profesia parolado," laŭ Renata. Nu, Renata longtempe provis trovi postenon, por gajni al si iom da mono, sed nature ne ĉiam facilas, precipe por eksterlandanoj. La lingvaj postuloj estas severaj, eĉ por posteneto en supermerkato. Kaj prefereble oni parolu kun ĉefurba akcento. Mi helpis al ŝi akiri laborpermeson, sed ja malofte oni vidas anoncojn de firmao kiu "preferas alilanda(j)n esperantistino(j)n."

Sed evidentiĝis ke Franka laboras kiel modelino ĉe la Distrikta Artlernejo. Kaj oni serĉis novan model(in)on. "Ĉu modelino?" Anja demandis. Renata: "Jes, por la kursoj pri designo". Anja: "He, ĉu nudmodelino?". Renata kapjesis. Por esti nudmodelino la lingvaj postuloj sufiĉe malaltiĝis, verŝajne oni pleje atentas eksterajn kvalitojn.

Laŭ Franka estas agrabla laboro, perfekta por naturistino. (Sed laŭ mi Franka ne estas kutima naturistino).

Bone, la Distrikta Artlernejo ne estas inter la plej neseriozaj, kaj Renata fine havis sian unan laboran tagon (aŭ pli ĝuste: vesperon). Ŝi revenis tute laciĝinta. "Mi devis pozi senmove dum preskaŭ plenhoro!" (Ĉu Franka ne antaŭe diris tion al ŝi?) Ŝi montris al ni, sed resignis post kelkaj sekundoj. Nu, vere jam sufiĉis ...

Kaj la kursistoj? Nu, sufiĉe ĝentilaj. Ja temas pri kurso por progresantoj. La komencantoj designas kubojn kaj aliajn tiaĵojn. Nur poste ili okupas sin pri designo de vivaj modeloj. Mi povas imagi al mi ke plaĉas al la kursistoj la ŝanĝo de kuboj al pli rondaj formoj. (Aŭ eble ĉe la designantoj ankaŭ ekzistas eternaj komencantoj.)

Mi provis imagi al mi Renatan inter la lernantoj-designantoj dum ili rigarde designis ŝian nudan korpon, la mamojn, la ventron, la postaĵon, la razitan pubon, la femurojn. Kiom estas da ili? Ĉu dek kvin, dudek? Ĉu plejmulte viroj? Jes, eble. Kaj la modelino, kion pensas ŝi?

Bone, Renata duŝis kaj enlitiĝis, dum Anja kaj mi rigardis filmon en la televido.

2006-01-24

Ĉu senkulpaj sonĝantoj?

Mi kun Renata kaj Flavio rigardis la filmon "Senkulpaj sonĝantoj" de Bernardo Bertolucci. Itala filmo, oni parolas la anglan, ĝi roliĝas en Parizo, kaj Eva Green kiu ludas Izabelan estas svedino. (Laŭ Flavio, "Green" signifas "verda" en la sveda.)

Usonano, Matthew, ekkoniĝas kun Theo kaj Izabela, parizaj gefratoj. Laŭ Renata Matthew aspektas kiel Leonardo de Kaprio. Nu, eble.

Ni rigardas Izabelan. Renata diras: "Ŝi estas tre bela". En la kuirejo Izabela dancas kun nuda brusto. Flavio: "Se mi dirus ke viaj mamoj estas pli belaj ol tiuj de Eva Green, ĉu ankaŭ vi demetus la bluzon?". Renata: "He, mi ne demetos la bluzon!".

Ni manĝas picon dum Matthew amoras kun Izabela sur la planko de la kuirejo. Renata: "Jes, mi sciis ke ŝi estas virgulino ... "

Izabela havas amason da puba hararo. La intrigo de la filmo estas el 1968. Flavio: "Kiel oni nuntempe trovas aktorinojn kun tiom da hararo? Ja nuntempe ĉiuj razas sin!". Renata: "He, kion scias vi pri tio?" Flavio: "Pli ol vi pensas ...".

Kiam ni iras hejmen, Renata demandas al mi pri tio, kiom longe mi konas Flavion. Mi ekkonis lin kiam ni havis kvin jarojn, kiam li somere vizitis sian avon kiu tiam ankoraŭ vivis en nia vilaĝo.

En malluma strato Renata malfermas sian jakon, kaj malgraŭ la mallumo mi klare perceptas la grandecon de ŝiaj mamoj.

2006-01-16

Nun laŭ mi vere komencas la nova jaro

Ĵaŭde mi atendis Renatan ĉe la stacidomo. Larĝan rideton kaj ĉirkaŭbrakon. Vere ŝi mankis al mi.

Renata longe parolis kun Anja. Mi ne scias pri kio, sed mi ja tion povas imagi al mi. Kaj al mi amikajn vortojn kaj zorgemajn rigardojn. Nu ja, jen Renata!

Ŝi kunportis al mi libron, "La nuda feino. Ok erotikaj rakontoj". En esperanto! Kiel donaco de ortodoksa kristnasko, ŝi diras. He, tiun mi nature legos.

Anja kaj mi amoris. Ŝi ame suĉis min, mi leke malsekigis ŝin, poste ŝi rajdis min kaj fine mi prenis ŝin de malantaŭe. Ho, la delikata dorso kaj la alloga postaĵo denove ekcitigis min.

Poste mi konsciis pri tio, ke ni ne amoris dum la foresto de Renata. Sed dum la lastaj tagoj ĉio ŝajne revenas al normaleco.

Sabate, en kafeo, mi vidis Renatan. Ne kun viro, se vi tion pensas. Sed kun Franka. Renata ja iam avertis min pri Franka kaj Ivano. Nu, mi almenaŭ pensas ke mi vidis ŝin kun Franka. Mi serĉis Golon, kaj ne pensis pri tio.

Kaj ĉi-matene - Renata nudbrusta en la banĉambro. Kaj inter ŝiaj mamoj - la ornamaĵeto kiun donis al ŝi Anja kaj mi. Bela vidaĵo.

2006-01-11

Ne tre bona ideo

Nu, verŝajne ne estis tre bona ideo. Mi kun Anja iris al la Urba Muzeo por vidi la fotojn de la subteretaĝo. Mi pensis ke eble Anja interesiĝis pri la historio de la fotoj kiam ŝi ekvidis ilin.

La ekspozicio jam finiĝis, sed oni ja nature subteretaĝe havas la kolekton, kaj Golo volonte montris ĝin al ni. Sed mi tuj havis la senton ke ne estis bona ideo. Nu, Golo povas esti simpatika, sed Golo kaj virino en la sama ĉambro ne ĉiam funkcias.

La dua problemo estis ke Anja verŝajne tuj ekvidis la similecon inter si kaj la nudulino el 1892. Ŝi videble ĝeniĝis, sentante sin nuda en la ĉeesto de Golo.

Bone, ni tuj foriris, kaj mi regretis ke mi kunmetis Anjan al la muzeo. Sed samtempe mi nun estas eĉ pli certa pri tio ke temas pri antaŭulino de Anja. Sed al Anja mi ne povas mencii tion dum la venontaj tri monatoj.

Feliĉe, morgaŭ revenos Renata ...

2006-01-05

Kelkaj pensoj

Anja revenis, mi ĝojiĝas, kaj hodiaŭ ni manĝis ĉe Antionio. Mi pensas ke Nataŝa estas graveda. Ĉu Anja scias? Kaj kiel fartas Anja, kaj kial tiel malgaja?

2006-01-01

Feliĉan Novan Jaron

Novjaron mi pasigis ĉe Flavio, kiu rapide ebrigiĝis. Kial? Mi kisetis kun Ildiko, ŝi estis tre ludema, mia mano glitis laŭ ŝiaj femuroj, sub la ŝtofon de ŝia kalsoneto. Miaj fingroj fine, unuafoje, palpis la sekson, jam sufiĉe malseka. Mi fingrumis ŝin kaj gustumis la bonodoron de ŝia korpo. Ŝi orgasmis kun forta ĝemo. Poste ŝi denove kisis min, kun brilaj okuloj.

Feliĉan novan jaron al ĉiuj!

Antaŭnovjara fotado

La 30-an Flavio vizitis min kun Ildikó. Ŝi kiel kutime varme ĉirkaŭbrakis min kaj mi tuj sentis la agrablan ĉeeston de siaj firmaj mamoj sub sia bluzo. Flavio kunportis sian fotilon kaj estis evidente ke li planis fotadi. Ildikó nature estis taŭga motivo.

Flavio instrukciis ŝin kun gestoj kaj vortoj apenaŭ kompreneblaj, sed mi tuj vidis kien li celis. Ildikó elvoke demetis la bluzon, poste la mamzonon, dum Flavio fotis. Ŝi karesis al si la mamojn, kaj malmoligis la pintojn. Ŝi metis al si la manojn malantaŭ la nukon, kaj mi konstatis ke ŝi verŝajne dum kelkaj tagoj ne razis al si la akselojn.

Poste ŝi demetis la ĝinzon. Ildikó, nudbrusta, pozis diversmaniere. Ĉio estis ludo, kaj mi kredas ke mia ĉeesto ekscitigis ŝin. Ŝi prokcigimis sin al mi, kaj baldaŭ mi komprenis ke Flavio fotis ankaŭ min.

Ildikó fine demetis ankaŭ la nigran ŝnurkalsoneton. Ŝi sidiĝis en la sofo dum Flavio daŭre fotis. Mi vidis ke ŝi ankaŭ ne razis al si la pubon dum la lastaj tagoj. Mi pensas ke ili verŝajne pasigis la lastan semajnon enlite. Flavio petis al ŝi disigi la lipojn, sed Ildikó iom ĝenita rigardis min dum ŝi kape neis.

Finiĝis la seanco. Mi alportis botelon da vino. Ildikó iris tien kaj reen, ankoraŭ tutnuda. Flavio vere scias kie trovi belulinojn. Poste ŝi sidiĝis kun ni en la sofo, kaj ni rigardis la fotojn en la ekraneto de la fotilo. Mi baldaŭ tediĝis de la fotoj, kaj denove admiris deprokcime la korpon de Ildikó. Ŝi invitis min karesi al si la mamojn. Flavio deziris foti nin, sed Ildikó diris ke nun sufiĉas.

Poste ŝi revestiĝis, kaj ili iris hejmen. Kaj verŝajne ili tuj senvestiĝis kaj iris liten. Dum mi solece atendis la novan jaron. En la televido oni montris japanan filmon.