2006-01-30

La laboro de Renata

Jes, estis Franka, kiun mi vidis en la kafeo. Estis "profesia parolado," laŭ Renata. Nu, Renata longtempe provis trovi postenon, por gajni al si iom da mono, sed nature ne ĉiam facilas, precipe por eksterlandanoj. La lingvaj postuloj estas severaj, eĉ por posteneto en supermerkato. Kaj prefereble oni parolu kun ĉefurba akcento. Mi helpis al ŝi akiri laborpermeson, sed ja malofte oni vidas anoncojn de firmao kiu "preferas alilanda(j)n esperantistino(j)n."

Sed evidentiĝis ke Franka laboras kiel modelino ĉe la Distrikta Artlernejo. Kaj oni serĉis novan model(in)on. "Ĉu modelino?" Anja demandis. Renata: "Jes, por la kursoj pri designo". Anja: "He, ĉu nudmodelino?". Renata kapjesis. Por esti nudmodelino la lingvaj postuloj sufiĉe malaltiĝis, verŝajne oni pleje atentas eksterajn kvalitojn.

Laŭ Franka estas agrabla laboro, perfekta por naturistino. (Sed laŭ mi Franka ne estas kutima naturistino).

Bone, la Distrikta Artlernejo ne estas inter la plej neseriozaj, kaj Renata fine havis sian unan laboran tagon (aŭ pli ĝuste: vesperon). Ŝi revenis tute laciĝinta. "Mi devis pozi senmove dum preskaŭ plenhoro!" (Ĉu Franka ne antaŭe diris tion al ŝi?) Ŝi montris al ni, sed resignis post kelkaj sekundoj. Nu, vere jam sufiĉis ...

Kaj la kursistoj? Nu, sufiĉe ĝentilaj. Ja temas pri kurso por progresantoj. La komencantoj designas kubojn kaj aliajn tiaĵojn. Nur poste ili okupas sin pri designo de vivaj modeloj. Mi povas imagi al mi ke plaĉas al la kursistoj la ŝanĝo de kuboj al pli rondaj formoj. (Aŭ eble ĉe la designantoj ankaŭ ekzistas eternaj komencantoj.)

Mi provis imagi al mi Renatan inter la lernantoj-designantoj dum ili rigarde designis ŝian nudan korpon, la mamojn, la ventron, la postaĵon, la razitan pubon, la femurojn. Kiom estas da ili? Ĉu dek kvin, dudek? Ĉu plejmulte viroj? Jes, eble. Kaj la modelino, kion pensas ŝi?

Bone, Renata duŝis kaj enlitiĝis, dum Anja kaj mi rigardis filmon en la televido.

No comments: