2008-01-20

Adriana

Antaŭ du tagoj, fine, mi demandis pri Adriana: "Nu, ĉu ŝi estas malsana?" Renata, post eta paŭzo: "He, gravedeco ne estas malsano." Mi: "Graveda, Adriana, ĉu?" Renata: "Jes, ŝajnas ke ŝi, malgraŭ ĉio, malgraŭ ĉio kion ŝi diris, iel-tiel, pasigis tempon kun Flavio." Ŝi rigardis min: "Mi nature supozas ke vi, saĝulo, uzis kondomon." (Kiam mi pripensas la okazaĵojn, mi nature forte pridubas tion, sed tiun dubon mi kompreneble ankoraŭ ne prezentis al Renata.)

Mi: "Kaj nu, kion? Ĉu abortigo?" Renata: "Malpermesate." Mi: "Ne ĉi tie." Ŝi: "Sed memoru ke Adriana ne estas ĉi tie. Cetere, ĉu abortigo estas via unua penso? Jen vira respondeco: Forigi ĉion kio unuavide ŝajnas problema. Eble Adriana deziras gardi la infaneton, ĉu ne?"

Poste mi parolis kun Golo, nature sen mencii nomojn. Kaj Golo nenion komprenis, kompreneble, li interesiĝis nur pri la leĝaj principoj kiujn ni gardis el la romia pratempo. Bone, jen kion mi konkludis: Se temas pri needzinigita patrino, oni tuj serĉas la identecon de la patro. Sed Adriana estas edzinigita virino, kaj aplikeblas la t.n. principo pri la "patro familia": oni tuj supozas ke la edzo ankaŭ estas la patro, nur malofte oni pli profunde esploras la aferon.

Unue tio trankviligis min, kaj mi forlasis Golon, sed ekster la Preĝejo de la Sep Virgulinoj venis al mi novan penson: se Flavio, la "patro familia", vere neniam amoris kun Adriana, li nature tuj petus profundan esploron pri la aferoj de sia edzino. Tiukaze Adriana verŝajne komencus paroli pri la identeco de la patro.

(Eble mi forgesis skribi ke mi ne deziras estis la patro de infaneto. Ne nun. Eble post kvin aŭ dek jaroj, kiu scias? Aŭ eble eĉ neniam.)

Ĉu Adriana vere estis virgulino kiam ni amoris? Mi ne memoras sangajn makulojn. Eble ŝi vere jam amoris kun Flavio. Aŭ eĉ kun tute alia ulo. (Povus esti ĉiu viro ajn, ĉu ne? - krom Golo, kompreneble.)

Mi vagis tri fojojn ĉirkaŭ la Preĝejo de la Sep Virgulinoj. Poste mi iris hejmen. Renata jam dormis.

2008-01-16

Renata

Mi ĉirkaŭbrakas Renatan, flustras, sincere: "Vere vi mankis al mi." Poste mi ekprenas ŝiajn valizojn. Renata estas sola. Kie estas Adriana? Mi ne demandas, kaj Renata ne respondas.

Poste, en la lito, mi leĝere pinĉas al ŝi la haŭton de la ventro. Ĉu ŝi bone manĝis dum la festotagoj? Ankaŭ ŝia postaĵo ne plimalgrandiĝis. Renata: "Ĉu vi pensas ke mi dikiĝis?" Mi: "He, vi ne razis al vi la pubharojn ...!" Vere, la nigraj haretoj havis la longecon de almenaŭ duona centimetro. Ŝi: "Mi forgesis kunpreni la razilon. Plaĉas al vi, ĉu?" Mi: "Jes, plaĉas. Kaj la akseloj, ĉu?" (La akseloj estis senharaj, kiel ĉiam.) Ŝi: "Mi prunteprenis la razilon de mia fratino." (Ĉu tiu de Adriana aŭ tiu de alia fratino?) Renata, kun tuŝeto al la haretoj: "Mi forrazos ilin morgaŭ."

Mi mordetas al ŝi la mamojn, suĉas al ili la pintojn. Poste ŝi suĉas min, kaj mi preskaŭ orgasmas. Fine mi amoras ŝin de malantaŭe. Mi rigardas la movojn de ŝia postaĵo, kaj kun la manoj mi karesas al ŝi la ventron, la ĉarme diketan ventron, kaj la mamojn. Denove mi preskaŭ orgasmas. Mi ne deziras tuj orgasmi.

Mi rigardas la subventron de Renata, la lipojn, la etajn pubharojn. Ŝi permesas ke mi tuŝas al ŝi la haretojn. Fine mia fingro restas inter ŝiaj lipoj.

Renata: "Venu!" Mi kuŝiĝas sur ŝin, kaj mi penetras ŝin duan fojon. Mi rigardas en ŝiajn okulojn dum mi fine orgasmas.

Renata ekdormis. Mi rigardis ŝin dum duona horo, poste vestiĝis, eliris. Je tiu horo preskaŭ ne estis gehomoj sur la Placo. Mi rigardis en la fenestrojn de la restoracio de Antonio. Mi ekprenis ŝtonon kaj ĵetis ĝin kontraŭ la muro de la kontruaĵo. Mi vidis katon, cetere mi ne vidis bestojn. Kiam mi revenis, je la kvara, Renata ankoraŭ dormis.

2008-01-14

Sekureco

Kiam mi relegas tion kion mi skribis dum la pasintaj semajnoj, mi ja iasence rekonas la etoson de tiuj tagoj, la mankon, la spiritan solecon, la faŭnon, la frenezecon de la jarfino. Mi pasigis preskaŭ semajnon enlite, kun gripo. Kial jaroj finiĝas? Saĝa fino foje prezentas interesan novkomencon, sed, laŭ mi, la fino kaj komenco de jaroj estas malbona ideo.

Revenis Mandy: "Pardonu al mi ..." Mi: "Bone, mi pardonas vin." Ŝi sidiĝis sur la plankon: "Ĉu vi ankoraŭ amas min?" Ĉu mi amas ŝin? Ĉu mi iam amis ŝin? Mi ne scias. Mi rigardis ŝin: "Ĉu vi uzis kondomon?" Ŝi profunde spiris, poste kapjesis, fine, kun defio: "Jes, ni uzis multajn kondomojn." Bone, jen mi rekonas ŝin. Eble mi eĉ povus ami ŝin. Ni amoris, poste venis Sonjo. (Ŝi vizitis min dufoje tage, dum la pasintaj du semajnoj, almenaŭ dum tiuj tagoj kiujn mi pasigis kun gripo, enlite.)

Laboreje fine ĉesiĝis la erotika altiraĵo. El la interna reto mi kopiis la foton pri la rufulino. Oni ankoraŭ ne forigis ĝin. Bedraŭrinde temas pri foteto de nuraj 7 kB-oj. Ŝi ridetas nesekure, kaj mi ne rekonas ŝian hararon. Ĉu ne ekzistas aliaj bildoj? Mi vizitis Andreon de Sekureco. Li: "Nu, kion vi deziras? Jen 27 kameroj, ĉiuj movoj de la lastaj 30 tagoj." Mi telefonis al Sonjo. Ŝi: "Estis sabato. Ni eniris la Akceptejon je dek kvin minutoj antaŭ la unua. Poste vi paroletadis kun la rufulino dum dek minutoj."

Mi, al Andreo: "Nu, antaŭlastan sabaton, kvin minutoj antaŭ la unua." Jen la difusaj figuroj de tri personoj. Andreo: "Jen, kion ili faras?" Nu, ĉu tio estas sekureco?

Morgaŭ, laŭ Sonjo, revenos Renata. Mi: "Ĉu vi estas certa?" Ŝi: "Jes, mi estas certa. Ŝi revenos morgaŭ. Tiun vi diris al mi antaŭ pli ol semajno." Bone, revenos Renata. Tiam certe foriros la lastaj pingvenoj.

2008-01-06

Adiaŭ

Mi adiaŭis kun la rufulino. Ŝi ĉirkaŭbrakis min, kaj mi sentis la premon de ŝiaj etaj mamoj. Malgraŭ mia dika kaj vintra jako, mi sentis ŝian varmecon kaj ŝiajn mamojn, ŝajne agrable firmajn. Ŝi vojaĝos al lando varma kaj malmultekosta, ekzemple Tajlando, dum monato. Poste ŝi iros al Britio. Certe, ŝi mankos al mi. Diable.

Sonjo: "Ĉarma ulineto. Beleta. Mi esperas ke plaĉos al ŝi Tajlando. Eble ŝi eĉ edziniĝos al tajo." (Jes, mi kunportis Sonjon, por ke ŝi vidu la rufulinon.) Poste ni promenis tra la stratoj, kaj fine en la parkon.

Ni vidis kelkajn inojn kiuj portas vualon. Mi serĉis Ajŝan, sed ne vidis ŝin. Mi, al Sonjo: "Kion vi opinias pri vualoj?" Sonjo: "Ĉu kion mi opinias pri vualoj?" Mi: "Kial ĉu kion mi k.t.p.?" Ŝi: "Ĉu kial?" Mi: "He, lasu tion." Ŝi: "Bone, mi jam forgesis la demandon. Vidu, jen bela postaĵo, ĉu ne?"

Kiam ni tiel promenis tra la stratoj kaj stratetoj, Sonjo ne malpermesis al mi komenti pri la postaĵoj de aliaj virinoj, kondiĉe ke mi ne komentu pri ŝia postaĵo. Ŝi eĉ mem faris kelkajn komentojn (kondiĉe ke ŝi ne komentu pri la postaĵoj de viroj.) Ekzemple, mi: "He, rigardu!" Ŝi: "Nu, laŭ mi, tro karnoza. Tio signifas karnoplena." Mi: "Bone, mi scias tion."

Ni parolis pri Mandy. Sonjo: "Mandy estas bona knabino, sed ŝi nepre mem devus pagi sian lumonon. Ŝi devus serĉi postenon. Sed Flavio troigas, kiel ĉiam. Ĉiutage amori kun dudek geuloj! Nu, Mandy verŝajne ne amoris kun pli ol kvin aŭ ses viroj dum sia tuta vivo. Kaj estu certa, vi sola pagis ŝian lumonon. Mi estas certa pri tio." Mi prenis ŝian manon. Dankon, Sonjo. Sed kie nun estas Mandy? Ĉe Flavio, ĉu ne?

Sonjo dormis en la gastoĉambro (la ĉambro de Renata, kie Adriana k.t.p.): "Mi ne volas lasi vin sola, sed en via dormoĉambro vi nun devas esti sola." Mi dormis, sola, dum mi pensis pri la firmaj mametoj de la rufulino. Ĉu post kelkaj tagoj ŝi kuŝas nudbrusta sur tajlanda plaĝo legante libron en la kimra lingvo? (Ĉu oni havas plaĝojn en Tajlando?) Kaj la palmipedo? Mi ekvekiĝis, malseka de ŝvito. Rigardu, tie apud la fenestro ...

Sonjo, kiam ni matenmanĝis: "Bone, mi restas ĉi tie ĝis kiam revenos Renata." Ĉu mi vere deziras ke Renata revenu? Nu, mankas al mi miaj du amikinoj.

2008-01-04

Novjaro

Mi pasigis Novjaron kun Mandy, Flavio kaj Sonjo. Mi havas la kapon denove super akvo, almenaŭ parte. Sonjo preparis la manĝajon, mi prezentis la trinkaĵojn.

Flavio kun Mandy dormis, kaj verŝajne ankaŭ ree amoris, en la gastoĉambro, la ĉambro de Renata, kie loĝis Adriana dum la lastaj monatoj. Tutcerte ili amoris, sed tio ne plu interesas al mi. Mi diskutadis tion kun Flavio: "Ĉu vi pensas ke ŝi estas ĉiesulino?" Flavio: "Mi tion ne diris. Mi ankaŭ tion ne maldiris. Cetere, kiu pagas ŝian lumonon? Laŭ vi, kun kiom da geuloj ŝi amoras en tiu studanta domaĉo? Ĉu kun ankoraŭ kvardek? Kaj kiom da uloj ĉiumonate pagas ŝian lumonon? Ĉu jam dudek?" Mi: "Ĉu vi uzas kondomon?" Li: "Kial vi demandas pri tio?" Mi: "Cetere, mi pagis per fakturo, al la konto de la Studanta Domo." Flavio: "Ĉu vi kontrolis la konton? Verŝajne vi kun la dek naŭ aliaj pagas rekte al la konto de Mandy. Aŭ, eble, eĉ pli malbone, al ŝia parigisto." Mi: "He, respekton!" Li: "Kie vi lernis tiun vorton?"

Kial Sonjo ne estas mia fratino? Sed Sonjo estas la fratino de Golo, kaj Golo ne estas mia frato, malgraŭ ĉio. Sonjo: "Kiel nun vi fartas? Ĉu vi elpensis novjarajn intencojn?" Mi: "Bone. Bonege. Mi deziras reporti Anjan." Ŝi: "Ĉu reporti Anjan? Bela celo. Ĉu nenion pli fareblan? Ĉu malpli da fortaj trinkaĵoj, inoj kaj malpli da noktaj interparoladoj kun antarktaj palmpiedoj? Ĉu pli da sporto?" Mi: "Jes, mi volonte ludos golfon kun vi."

Ĉu Sonjo dormu sur la sofo? Aŭ ĉu mi tie dormu, dum Sonjo uzas mian liton. Sonjo: "Mi ne deziras forpeli vin el via lito." Fine ŝi decidis: ni ambaŭ dormis en la lito, mi dekstre kaj ŝi maldekstre. Sonjo portis kalsoneton kaj T-ĉemizon. Mi estis nuda (Sonjo: "Nu, estas via loĝejo kaj estas via lito."). Mi rigardis la okuojn de Sonjo kiam ŝi alrigardis min. Ŝia brova traboraĵo leĝere moviĝis. Hieraŭ Sonjo longe parolis kun Mandy. Mi ne scias kion ili diris, sed fine ili interkonsentis.

Bone, lasu Mandy-n al Flavio. Ĉu ne mi ĉiam amoris kun la ulinoj kiujn deziris Flavio? (Anja, Renata, eĉ Adriana.) Ĉu Mandy vere ĉiumonate amoras kun dudek aŭ eĉ kun kvardek geuloj? Ne, mi pensas ke ne. Mi pensas ke Flavion fine alparolis palmpiedo kun tre malgrandaj flugiloj. Kiel fartas nun la rufulino?

Mi profunde dormis apud Sonjo. Mi havas novjarajn intencojn, ĉu ne?