2008-01-04

Novjaro

Mi pasigis Novjaron kun Mandy, Flavio kaj Sonjo. Mi havas la kapon denove super akvo, almenaŭ parte. Sonjo preparis la manĝajon, mi prezentis la trinkaĵojn.

Flavio kun Mandy dormis, kaj verŝajne ankaŭ ree amoris, en la gastoĉambro, la ĉambro de Renata, kie loĝis Adriana dum la lastaj monatoj. Tutcerte ili amoris, sed tio ne plu interesas al mi. Mi diskutadis tion kun Flavio: "Ĉu vi pensas ke ŝi estas ĉiesulino?" Flavio: "Mi tion ne diris. Mi ankaŭ tion ne maldiris. Cetere, kiu pagas ŝian lumonon? Laŭ vi, kun kiom da geuloj ŝi amoras en tiu studanta domaĉo? Ĉu kun ankoraŭ kvardek? Kaj kiom da uloj ĉiumonate pagas ŝian lumonon? Ĉu jam dudek?" Mi: "Ĉu vi uzas kondomon?" Li: "Kial vi demandas pri tio?" Mi: "Cetere, mi pagis per fakturo, al la konto de la Studanta Domo." Flavio: "Ĉu vi kontrolis la konton? Verŝajne vi kun la dek naŭ aliaj pagas rekte al la konto de Mandy. Aŭ, eble, eĉ pli malbone, al ŝia parigisto." Mi: "He, respekton!" Li: "Kie vi lernis tiun vorton?"

Kial Sonjo ne estas mia fratino? Sed Sonjo estas la fratino de Golo, kaj Golo ne estas mia frato, malgraŭ ĉio. Sonjo: "Kiel nun vi fartas? Ĉu vi elpensis novjarajn intencojn?" Mi: "Bone. Bonege. Mi deziras reporti Anjan." Ŝi: "Ĉu reporti Anjan? Bela celo. Ĉu nenion pli fareblan? Ĉu malpli da fortaj trinkaĵoj, inoj kaj malpli da noktaj interparoladoj kun antarktaj palmpiedoj? Ĉu pli da sporto?" Mi: "Jes, mi volonte ludos golfon kun vi."

Ĉu Sonjo dormu sur la sofo? Aŭ ĉu mi tie dormu, dum Sonjo uzas mian liton. Sonjo: "Mi ne deziras forpeli vin el via lito." Fine ŝi decidis: ni ambaŭ dormis en la lito, mi dekstre kaj ŝi maldekstre. Sonjo portis kalsoneton kaj T-ĉemizon. Mi estis nuda (Sonjo: "Nu, estas via loĝejo kaj estas via lito."). Mi rigardis la okuojn de Sonjo kiam ŝi alrigardis min. Ŝia brova traboraĵo leĝere moviĝis. Hieraŭ Sonjo longe parolis kun Mandy. Mi ne scias kion ili diris, sed fine ili interkonsentis.

Bone, lasu Mandy-n al Flavio. Ĉu ne mi ĉiam amoris kun la ulinoj kiujn deziris Flavio? (Anja, Renata, eĉ Adriana.) Ĉu Mandy vere ĉiumonate amoras kun dudek aŭ eĉ kun kvardek geuloj? Ne, mi pensas ke ne. Mi pensas ke Flavion fine alparolis palmpiedo kun tre malgrandaj flugiloj. Kiel fartas nun la rufulino?

Mi profunde dormis apud Sonjo. Mi havas novjarajn intencojn, ĉu ne?

No comments: