Mandy: "Bone, knabetoj, kaj kion diris al vi la pingveno?" Flavio: "Mi ne scias. Mi eĉ ne ne vidis la pingvenon, sed mi scias ke li estis tie. Estas demando pri kredo." Mi: "Mi ne scias kion diris la pingveno. Sed li parolis al mi. Ĉu ne sufiĉas? Pingveno kiu parolas al vi! Ĉu pingveno foje parolis al vi?"
Mandy: "Ne ... neniam." Ni pasigis la vesperon en la saŭno, kun Mandy kaj Flavio. Flavio jam dufoje palpis al Mandy la mamojn. Ŝi frape rebatis lian manon: "He, vi, ĉu vi pensas ke mi estas ĉiesulino?" Flavio: "Tion mi ne diris." Mandy: "Ĝuste, vi nenion diris." Ŝi ankoraŭ portis la kalsoneton. Flavio: "Bone, kial vi saŭne portas vestaĵojn?" Ŝi: "Jen mia afero." Flavio: "Ĉu vi havas novan traboraĵon kiun vi ne kuraĝas montri al ni?" Mandy: "Ne ..." Flavio: "Ĉu novrazita?" Ŝi: "He, ĉu ne disvastiĝis la onidiroj? Ŝajnas ke mi nun estas la sola ulino de la okcidenta duonsfero kiu ne forrazas al si la pubharojn." Flavio: "Mojose."
Mi: "Mi demandis al la rufulino pri la pingveno. Mi pensas ke li estas ŝia amiko." Flavio: "Interese." Mandy: "Ĉu vi demandis al tiu rufulino ĉu ŝia amiko estas pingveno?" Mi: "Jes. Kaj ŝi konfirmis ke li aspektas kiel pingveno kiam li vestiĝas per smokingo." Mandy: "Serioze, ĉu vi jam freneziĝis?" Flavio: "Ĉu li?" (Ĉu ne ĉiuj freneziĝas je la fino de la jaro?)
Mi: "Ĉu vi interesiĝas pri triangulo?" Mandy: "Ĉu ĉi-nokte? Honeste, mi pensas ke unu el vi ne sukcesos starigi sian lateron de la triangulo." Mi: "Ĉu Flavio?" Flavio: "Cetere, sekso ne estas demando pri eŭklida geometrio." Mandy: "Ĝuste. Tion mi provis klarigi al li."
Mandy duŝadis, verŝajne sen la kalsoneto. Mi, al Flavio: "Mi deziras enlitiĝi." Flavio: "Bone, jen viaj unuaj saĝaj vortoj de la vespero. Memoru ke ne lakton vi trinkis." Mi: "He, pardonu ke mi ruinigis vian vesperon." Li: "Nu, estis interesa vespero, kaj estos verŝaje eĉ pli interesa nokto. Nur unu aferon mi ne komprenas: kiel vi sukcesis paroli al via rufulino pri la pingveno? Laŭ mi, vi eĉ ne vizitis la laborejon hodiaŭ." Mi: "Ne, ŝi estis ĉi tie." Flavio: "Mi ne vidis ŝin." Mi: "Bone, vi ankaŭ ne vidis la pingvenon." Li: "Ĝuste. Bonan nokton." Mandy: "Bonan nokton." Mi, fine, post tri kaj duona minuto: "Bonan nokton." Poste mi sukcesis sole trovi la liton. Aŭ almenaŭ tion mi kredis.
No comments:
Post a Comment