2007-12-11

Rufuline

Frumatene, la fratinoj ankoraŭ dormas, mi sidis en la bankuvo, dum mi pensas pri la rufulino de Akceptejo. La akvo hejtegis. Eniris Adriana, en la helverda T-ĉemizo, kiun ŝi portis dum la lastaj noktoj. Ŝi: "He, bonan matenon, ĉu vi jam vekiĝis?" Mi: "Bonan matenon, ellitiĝis, jese, vekiĝis, ankoraŭ eble ne."

Adriana sidiĝis sur la necesejo. Kiam ŝi ekvidis ke mi rigardas ŝiadirekten, ŝi kunpremis al si la femurojn. Fine ŝi sekigis al si la subventron: "Ĉu ne malplaĉus al vi kompanio?" Mi: "Bonvolu." Ŝi demetis la T-ĉemizon kaj eniris la kuvon. Dum momento mi rigardis la lipojn de ŝia pubo, matene varmajn. Ŝi sidiĝis, ne kiel mi esperis, ĉe la alia flanko de la kuvo, sed male, miaflanke, kun la dorso kontraŭ mi. "He, atendu!" Mi devis relokigi al mi la ilon, tiel ke ŝia postaĵo ne platpremu ĝin.

Eniris Renata: "He, kia bela pareto!" Ŝi ekpremis tukon kaj rapide forlasis la ĉambron. Interese. Mi karesis al Adriana la mamojn, poste serĉis ŝian interfemuraĵon. Ŝi decideme forprenis mian manon. Mi: "Ĉu ankoraŭ neniam?" Ŝi: "Almenaŭ ankoraŭ ne."

Dum la ĉelaboreja Sankta Nikolao la rufulino de Akceptejo montris la ĉebruston al Georgo de Transporto. Dum la antaŭaj semajnoj mi kelkfoje parolis kun ŝi. Ĉarma, trankvila ulino, nigre vestita, ĉiam, kvazaŭ gotika. Elizabeta rakontis al la rufulino ke mi parolas Esperanton. Tio nature ne nepre estas taŭga konversilo. Cetere, ĝenas ĉiam la eternaj telefonoj kaj la aro da vizitantoj. Dum la meztaga paŭzo, ŝi ĉiam eliras sola, kun rapidaj paŝoj, kvazaŭ ŝi deziras resti sola, kaj faras rondeton ĉirkaŭ la konstruaĵo. Eble mi jam enamiĝis.

No comments: