2006-04-30

Ĉio pri Anna, dana filmo

Sabate kun Golo mi vizitis Flavion. Ni intencis okupiĝi nin pri laserludoj, sed anstataŭe ni fine vidis danan filmon, "Ĉio pri Anna", iom erotika filmo.

La loĝejo de Flavio ankoraŭ atestis pri la hieraŭa festeno, kaj oni trovis alkoholaĵoj ie-tie. Mi resignis pri tio, sed Golo (kiu ne partoprenis la festenon) kaj Flavio (kiu jes partoprenis) malplenigis botelon da vino.

Certe, Gry Bay, kiu rolas kiel Anna, estas alloga junulino, kun sia norda blondeco, tutnuda kun firmaj mametoj kaj razita pubo. Kaj mi havis la impreson ke Johano kaj Franko vere penetras ŝin dum la amoraj scenoj.

Komence de la filmo Anna diras: "Ĉiuj virinoj bezonas tri virojn: unu por distriĝo kaj amuzaĵo, unu por stimuliga konversacio - kaj unu por bona amorado. Johano estis ĉiuj tri." Nu, eble, sed por mi estas malfacile kompreni ke Johano estus la celo de ĉiuj tiuj deziroj. Kion trovas la virinoj?

Anna ŝajne tre plaĉis al Golo, sed Flavio kaj mi proponis ke ni iam revidos la naŭ kantojn. Jen vere bona filmo!

2006-04-29

La larĝa rideto de Renata

Hieraŭ - festeno ĉe Flavio. Mi ne drinkis pli ol kutime. Renata rapide ebriiĝis, kaj iam dum la vespero ni havis kverelon. Mi ne sciias kiel ĝi komenciĝis. Ŝi batis al mi per siaj manoj, dum ŝi kriis: "Vi estas stultulo! Stultulo! Stultulo!". Mi sentis ŝian parfumon kaj la jam konatan bonodoron de ŝia korpo. La batoj estis sufiĉe pezaj, sed ne treege trafaj, kaj mi survivis sen tro gravaj vundoj.

Kiam Renata laciĝis, ŝi plorante ĉirkaŭbrakis min. Sed tiam, aŭ iom pli frue, ŝi (aŭ mi), renversis botelon da vino, kaj la posedanto de la botelo komencis enmiksiĝi en niaj aferoj.

Poste (aŭ eble jam antaŭ la kverelo, mi ne plu memoras), mi sidis en sofo parolante kun Sonjo, la fratino de Golo. Ŝi paroladis, kaj mi karesis al ŝi la dorson, unue sentante la ŝnuron de ŝia mamzono tra la T-ĉemizo, poste, evidente kun la mano sub la ŝtofo, mi vole aŭ nevole dehakis al ŝi la mamzonon. Ŝi diris: "He! Kion vi faras!". Mi pensas ke ŝi iom tuje forlasis la sofon. Kaj poste? Mi estas certa pri tio ke mi poste vidis ŝin sen mamzono, estis facile vidi tion ĉar la T-ĉemizo estis tre strikta.

Ĉi-matene, kiam ni fine vekiĝis, Renata petis al mi pardonon. "Kial? Pro kio?". Ŝi rakontis sian version de la kverelo kaj la batado, kiun mi tiam apenaŭ memoris. Mi diris: "Eble vi fakte pravas ...". Kaj kun larĝa rideto ŝi kapjesis. Kaj nun mi dezirus kompreni ĝisfunde la signifon de tiu rideto.

2006-04-27

Propono de Antonio

Antonio proponis ke ni vizitu Italion ĉi somere. Li diras: Vi partoprenu vian Universalan Kongreseton, unu semajnon, kaj du semajnojn vi loĝu ĉe mi. Ni ĉiuj iru al Italio! Ankaŭ Renata! Basta!

Jes, mi ne dubas pri tio ke li deziras ke Renata kunirus!

Bone, semajno en Florenco (Firenze, laŭ Antonio), kaj du semajnoj ĉe Antonio? Li diras: Vi amos la italajn knabinojn! Amos!

Kaj kiel estas la italaj virinoj? Laŭ mi: altaj, sveltaj, firmaj mametoj (ĉu oni plaĝe sunumas sin nudbruste?), belvizaĝaj, malhelaj (sed mi ankaŭ vidis blondharajn italinojn), elegante vestitaj, en malgrandaj aŭtoj, aŭ sur zumantaj vespoj. Kaj malgraŭ ĉi ĉio, Antonio trovis palhaŭtulinon kiel Nataŝan ...

Kiam mi demandis al li ĉu li jam komencis lerni esperanton, li levis la manojn: He, mi ne bezonas esperanton, mi ja parolas la italan. (Nu, pri tio eble ne pensis maljuna Zamenhof.)

2006-04-26

Printempa suno

Printempo sur la Placo, multaj gehomoj, la unuaj nudaj umbilikoj. Fine mi ĝojas. Mi rigardas la virinojn, iliajn gajajn, varmajn korpojn. Pala haŭto, mamoj sub algluantaj ĉemizoj, misteraj okuloj sub ŝirmokulvitroj, koloraj ungoj de piedfingroj.

Printempa suno sur la Placo, ankoraŭ neĝo sur foraj montoj. La unuaj turistoj, mi vidas grupon de israelaj turistoj, jen ino kun bele nigraj okuloj.

Kun Flavio mi trinkas glason da biero surtrotuare ĉe Antonio. Mi interŝanĝas kelkajn vortojn kun Nataŝa. Flavio ne tre plaĉas al ŝi, ŝi rapide reeniras. He, kiel Flavio al iu ne plaĉas? Nu, ja. Tri kanadaj turistinoj demandas al ni la vojon al la Ponto. Flavio gestade indikas la direkton, dum mi admiras la plej belan. Laŭ mi ŝi eĉ ne surhavas mamzonon, mi klare perceptas la pintojn tra la leĝera ŝtofo de ŝia ĉemizeto.

Kiam ili foriras, ni observas la postaĵojn. Ili transiras la Placon, du el ili duone turniĝas kaj rigardas niadirekte. Ni amikeme altigas niajn glasojn. La Plej Bela Kanadanino mansignas al ni. La virino sen mamzono. He, printempo estas bela inventaĵo!