Antonio proponis ke ni vizitu Italion ĉi somere. Li diras: Vi partoprenu vian Universalan Kongreseton, unu semajnon, kaj du semajnojn vi loĝu ĉe mi. Ni ĉiuj iru al Italio! Ankaŭ Renata! Basta!
Jes, mi ne dubas pri tio ke li deziras ke Renata kunirus!
Bone, semajno en Florenco (Firenze, laŭ Antonio), kaj du semajnoj ĉe Antonio? Li diras: Vi amos la italajn knabinojn! Amos!
Kaj kiel estas la italaj virinoj? Laŭ mi: altaj, sveltaj, firmaj mametoj (ĉu oni plaĝe sunumas sin nudbruste?), belvizaĝaj, malhelaj (sed mi ankaŭ vidis blondharajn italinojn), elegante vestitaj, en malgrandaj aŭtoj, aŭ sur zumantaj vespoj. Kaj malgraŭ ĉi ĉio, Antonio trovis palhaŭtulinon kiel Nataŝan ...
Kiam mi demandis al li ĉu li jam komencis lerni esperanton, li levis la manojn: He, mi ne bezonas esperanton, mi ja parolas la italan. (Nu, pri tio eble ne pensis maljuna Zamenhof.)
No comments:
Post a Comment