2007-05-25

Miskomprenoj

Ĉe Antonio mi trinkas kafon kun Flavio, surtrotuare. Bela vetero, gehomoj iras tien kaj reen. En la umbro virino diskrete mamnutras infaneton.

Mi rigardas du junulinojn kiuj ĝoje kisiĝas apud la Monumento. Flavio observas tri inojn kiuj portas vualon. Ili rapide transiras la Placon. Flavio: "Jen miskompreno! Ĉio estas miskompreno!"

Mi: "Kio? Ĉu?" Li: "Nu, la vualoj, ĉio. Saĝulo antaŭ miloj da jaroj skribas tekston. Kaj jen ni, malsciemuloj de hodiaŭ, kiuj devas senkuntekste interpreti la malprecizajn frazojn de la fora pasinteco. En Afriko, ie-tie, virinoj ankoraŭ ne kaŝas la bruston, ĉu ne? Verŝajne ili ne estas tiom religiemaj. Eble tiel pensis la unuaj religiemuloj: ni subpremu la virinojn, ili kaŝu sian bruston, la simbolon de sia virineco."

"Kaj de kie la vualoj?" Li: "Tre taŭgaj kontraŭ la sablaj ŝtormoj de la dezerto. Praktika vestaĵo, neniel religia." Mi: "Bone, ĉi tie ne estas dezerto ..." Flavio: "Ĝuste. Oni misinterpretas ĉion. La bruston ili devis kaŝi, ne la kapon."

Mi: "Nu, malgraŭ ĉio, ŝajnas al mi malfacile konfusigi mamojn kaj kapon ..." Flavio: "Bone, jen malpreciza frazo, ie-tie: vi kaŝu ĉion, krom tio kio devas esti videbla. Ĉiu lando, ĉiu epoko, ĉiu persono - ĉu ne? - malsame interpretus tian frazon ..." Mi: "Nu, laŭ vi la mamoj estas kaŝindaj, ĉu?"

Flavio: "He, se ni deziras ke la inoj malkaŝu al ni siajn ĉarmojn, ni unue devas permesi ke ili kaŝas sin."

2007-05-20

Rokaĵa dimanĉo

Erika pasigis la nokton kun ni. Dimanĉe, post malfrua kaj longdaŭra matenmanĝo, ni iris al la Rokaĵoj (laŭ ideo de Renata), kiu ankoraŭ kaŝas sin apud la rivero, nur kelkajn kilometrojn ekster la urbo.

La rokaĵoj estas dezertaj. Ni senvestiĝas dum ni serĉas taŭgan lokon. Erika pozas por fantazia fotisto, kaj ni denove priparolas ŝian Grandan Proĵekton. Nur post duonhoro venas paro, kiu lokigas sin en la malsupra parto de la rokaĵoj. La ino ne demetas la kalsoneton (blanka kun ruĝaj randoj). La ulo, nuda, prokcimiĝas al ni, verŝajne li deziras pririgardi Erikan kaj Renatan. Li demandas ĉu oni rajtas esti nudaj ĉi tie. (Stranga demando. Sed kion oni diru? Erika: "Devus esti malpermesite." Ŝi kuŝas surventre, sed la vido de la postaĵo verŝajne savis la tagon por nia vizitanto.) Kiam mi faras reciprokan viziton, mi ĝuas la vidon de la ulino - fortikaj, nemalbelaj mamoj. Sur la blanka ŝtofo de ŝia kalsoneto troviĝas literoj, sed la teksto malaperas inter ŝiaj femuroj. Subite mi sentas ŝian rigardon, kaj tuj mi ekmemoras ke mi ankoraŭ estas razita. Ekscitite mi revenas al miaj amantinoj de la pasinta vintro.

Poste venas aliaj homoj, ŝajne ankaŭ kelkaj gejoj (Renata: "Mi pensas ke vi plaĉas al ili ...!").

Laŭ Renata ni jam mendis kampadejan bangalon por du semajnoj dum la somero. (Almenaŭ ŝi informis min antaŭ la alveno de la fakturo ...). Bone, mi lasas mian someron en la manoj de Renata. Alia informo: Eble Adriana vizitos nin dum la somero. Eble, aŭ eble eĉ verŝajne. (Kiam? Ĉu ankaŭ dum la du kampadejaj semajoj? Renata: "He, vi revu! Ne. Ne, mi ne kunportas mian fratineton al naturista kampadejo. Nu, mi ankoraŭ ne scias kiam ŝi venos." Erika ekridas. Mi diras nenion.)

La akvo de la rivero ankoraŭ estas malvarmega. Nur Erika alprokcimiĝas al la bordo. Ŝi kun unu el la gejoj eĉ plonĝas en la akvon kaj duŝas sin sub la akvofalo. He, jen bela paro.

For la linion!

Sabaton, matene. Mi kuŝas en la varma akvo de la bankuvo, dum mi trankvile observas Renatan, kiu razas al si la akselojn, kun levita jen la dekstra jen la maldekstra brako. Mi vidas la movojn de ŝia korpo de malantaŭe. Ĉu la postaĵo de Renata ŝanĝiĝis dum la iom malpli ol du jaroj kiuj pasis post kiam mi unuafoje ekvidis ĝin? Ĉu pli larĝa? Ĉu pli ronda? Ĉu pli matura?

Renata prenas la razilon kaj malaperas en la duŝjejon, kie mi ne plu povas vidi ŝin. Kiam ŝi reaperas post kelkaj minutoj, mi tuj vidas ŝanĝon: la linio estas for! Denove la delikata haŭto de ŝia pubo estas senhara. Renata: "Jen vi vekiĝis. Plaĉas, ĉu?" Mi: "Tre bele. Mankas nur traboraĵon ..." Renata: "He, iru trabori vin mem!" Ŝi kvazaŭ defende glitigas manon inter siajn femurojn, kaj akompanas min en la bankuvo.

Posttagmeze Erika vizitas nin. Ĉu eblas sunumi sur la teraso? Varmas, jes, sed ĝenas la vento. Erika dum momento demetas la T-ĉemizon. La sunlumo ludbrilas sur ŝiaj palaj mametoj dum la vento provas forblovi la ĉemizon. Erika: "Ĉu la novaj najbaroj povas vidi la terason?" Mi: "Ne pli ol la malnovaj najbaroj ..."

Ni eniras la salonon. Mi ankoraŭ portas la T-ĉemizon de Erika.

2007-05-12

Spektakloj de inoj kaj uloj

Renata invitis min al spektaklo de studenta teatro. Grupo de dekduo da gejunuloj surscenigis dramon el la 18-a jarcento. Unue oni informis nin ke tiam, en la 18-a jarcento, viraj aktoroj ludis ĉiujn rolojn de la dramo, ankaŭ la inajn. (Poste oni nature surscenigis la dramon kun aktoroj de ambaŭ seksoj.)

La studenta grupo jen faris interesan ŝanĝeton kiu bele donis novajn perspektivojn al la malnova komedio: uloj aktoris la inajn rolojn, kaj inoj aktoris la ulajn rolojn. Ĉiuj vestiĝis kaj agis kiel la alia sekso. Vere, oni vidis la similecon kaj la malsimilecon de uloj kaj inoj.

Dum ege amuziga sceno, la ĉefrolulino (aktorita de ulo) demetis al si la ĉemizon, sed tuj kaŝis al si la bruston kiam ŝi (li, nu ... ŝi) ekvidis la ĉeeston de viro (aktorita de bela ulino). Nu, mi demandis al mi ĉu tiu sceno retroviĝas en la 18-jarcenta manuskripto. (Poste mi nature atente atendis ĉu kelkaj el la viroj ankaŭ senvestiĝu, sed oni verŝajne jam sufiĉe devojiĝis de la originala verko).

Nu, la afero memorigas min pri piedpilka matĉo, pasintsomere. Renata deziris viziti matĉon de inaj piedpilkistoj, la loka teamo kontraŭ unu el la teamoj de la ĉefurbo. Mi ĝenerale ne troe interesiĝas pri piedpilko, kaj neniam vidis matĉon pri ina piedpilkado. Tial mi ŝercaĉe demandis: "Ĉu ankaŭ inoj interŝanĝas ĉemizojn post la matĉo?" Renata: "He, nature ke ne ... ino ne surmetus varmŝvitan ĉemizon de alia ino." (Mi demandas al mi ĉu tio estas la kialo. Cetere, ĉu piedpilkistoj vere ŝvitas? Ili nur piedbatetadas pilketon, kaj foje kuŝas sur la herbo dum minutoj, veraj aktoroj.) Renata denove: "Cetere, eĉ viroj nur faras tiel post matĉo de la naciaj teamoj."

(Bone, kun nia ĉeesto la numero de rigardantoj preskaŭ atingis 50, la ĉefurbaninoj venkis per 3 kontraŭ 1, kaj oni ne interŝanĝis ĉemizojn. Cetere, la plej amuzanta estis la arbitracianto, dika uleto, kiu ne kuris tiel rapide kiel la sveltaj inoj kiujn li provis gardi.)

2007-05-01

La malplaĉajojn de Renata

Kun Renata mi trinkas kafon ĉe Antonio, surtrotuare. Antonio ĉeestas, eĉ surtabligas la kafon. Renata diras al li malplaĉaĵojn. Antaŭe ŝi simple evitis Antonion, rifuzis paroli al li, nun ŝi diras malplaĉaĵojn. (Sed ŝi gaje paroletis kun la bebo).

Renata ne komprenas ke Antonio povas esti mia amiko: Li estas la ulo kiu amoris kun mia amikino. Nu, eble nun ne tre plaĉas al mi la penso pri Anja kaj Antonio, sed li malgraŭ ĉio restas mia amiko. (Kaj mi amoris kun Nataŝa, do kion mi diru?)

Estas malagrable rigardi kiel Antonio akceptas la malplaĉajojn de Renata. Kial li akceptas ilin? Evidente, li ankoraŭ deziras amori kun Renata.