2006-08-09

Kampadeje, ankoraŭ

Mi pasigis la plejparton de la tago ĉe la lago, paroletis kun Elizabeta (jes ja, ŝi tendumas kune kun amikino, jam semajnon), ludis retpilkon kun kelkaj gejunuloj. Nature, kun la nudaj movemaj korpoj ĉiuj ludoj, eĉ la plej sensencaj, iĝas interesaj.

Franka vizitas nin hodiaŭ, morgaŭ venos Erika - Renata invitis ilin. Mi sendis invitan e-poŝton al Flavio, sed la respondo estis nura "eble". Mi ankaŭ klopodis interesigi Golon kaj Sonjon. Sonjo ankoraŭ ne respondis, Golo demandis ĉu ankaŭ Sonjo venos. (Mi ne scias ĉu li deziras ke Sonjo ĉeestu, aŭ ĉu li preferas ke ŝi forestu.)

Mi daŭre havas la impreson ke ĉiuj rigardas mian senharan pubon. Nu, mi nature ne estas la sola senharulo. Sed oni ankaŭ vidas harojn. Unu el la retpilkuloj, juna beleta danino, havas fortajn akselharojn. Oni vidas ke ŝi plej ofte sunumas sin kun kalsoneto (pala postaĵo), sed nudbrusta. Belaj mametoj, alloge larĝeta postaĵo. Ŝvita korpo pro la ludo.

Posttagmeze Renata kaj mi bicikladis tra la arbaro. (Franka preferis resti ĉe la lago.) La arbaro troviĝas ekster la tereno de la kampadejo, sed ni ne revestiĝis. "Oni ne arestos vin," Renata diris kiam ni pasis la barilojn. La arbara vojeto estis dezerta, agrable biciklebla. Post deko da minutoj Renata diris: "Ni devas paroli." (Bone, pri kio? Ĉu pri ni? Ĉu la italinoj? Ĉu Franka? Ĉu Nataŝa?). Mi surpriziĝis kiam ŝi diris: "Mi deziras ke Anja revenu."

Unue mi diris nenion. "Ĉu vi ne deziras ke Anja revenu?" Nu, kion respondi? "Jes, sed la demando estas ĉu Anja deziras reveni, ĉu ne?". Renata: "Eble, eble ne. Ĉiukaze mi deziras ke ŝi revenu". Estis kvazaŭ absurde, ni estis nudaj, en arbaro ie, parolante pri Anja.

Ni senvorte biciklis reen. Vespere ni restoracie manĝis kun Erika. Poste la retpilka danino petis min klarigi afiŝon. Kiam ŝi montradis al la teksto, mi denove pririgardis ŝiajn akselojn. Ne malbele, malgraŭ ĉio.

1 comment:

Jadun Jonikima said...

Dankon. :-) Jes, vi pravas! Kio estas "lako"? Mi ne kunportas PIV-on. Mi tuj korektigos la eraron.