2006-08-29

Bankuvo

Hieraŭ ni inaŭguris la novan bankuvon. Renata nature jam provis ĝin la unuan tagon, sed por vere ekuzi tripersonan bankuvon, oni devas kunigi kompletan triopon. Mi invitis Flavion. (Mi invitis lin antaŭ ol Renata invitu Frankan. Domaĝe, ŝi laŭdire planis inviti Erikan). Flavio kaj Renata ŝercis kiel ĉiam, li frapetis al ŝi la postaĵon ("He, ne faru!"), kaj kiel mi ete timis, li tuj ekvidis mian senharecon. ("Kion vi faris al vi?"). Mi: "Tion vi jam vidas, ĉu ne?". Li: "Sed kial? Tiel faras nur ulinoj!"

Renata savis min: "Ne nur ulinoj. Se vi kuraĝis viziti nin pasintsemajne, vi jam vidis. Ĉu mi trovu al vi razilon?". Li: "He, ulino, ne dankon, mi permesas al vi ĉion, sed tion ne!"

Li kunportis bieron ("Mi maltrafis la ĉampanon, sed mi trovis bieron"), kiun ni ektrinkis kuŝantaj en la varma akvo de la kuvo. Jen agrabla vespero, kun Flavio, Renata, varma akvo kaj malvarma biero! Poste Flavio kaj mi revestiĝis dum Renata ankoraŭ nuda iris ien-tien antaŭ ol enlitiĝi.

Finiĝis miaj ferioj kaj mi revenis al la laborejo. Surprizas min ĉiam kiel rapide kelkiuj informiĝas. Kiam mi parolis kun Elizabeta, ekster la pordo de Ekonomio, Lada demandis al ni: "Ĉu vere veras ke vi kune vizitis nudistejon?". Elizabeta respondis: "Ne kune. Sed ni jes vizitis la saman kampadejon." Lada: "Mi neniam vizitis nudplaĝon. Mi pensas ke mi sentus min tre nuda ..." Elizabeta: "Nature. Sed nur komence. Estas rekomendinda. Vere" (Bone, se Elizabeta sukcesos inviti Ladan al la Altlerneja Banado, ankaŭ mi membriĝu.)

No comments: