2007-05-12

Spektakloj de inoj kaj uloj

Renata invitis min al spektaklo de studenta teatro. Grupo de dekduo da gejunuloj surscenigis dramon el la 18-a jarcento. Unue oni informis nin ke tiam, en la 18-a jarcento, viraj aktoroj ludis ĉiujn rolojn de la dramo, ankaŭ la inajn. (Poste oni nature surscenigis la dramon kun aktoroj de ambaŭ seksoj.)

La studenta grupo jen faris interesan ŝanĝeton kiu bele donis novajn perspektivojn al la malnova komedio: uloj aktoris la inajn rolojn, kaj inoj aktoris la ulajn rolojn. Ĉiuj vestiĝis kaj agis kiel la alia sekso. Vere, oni vidis la similecon kaj la malsimilecon de uloj kaj inoj.

Dum ege amuziga sceno, la ĉefrolulino (aktorita de ulo) demetis al si la ĉemizon, sed tuj kaŝis al si la bruston kiam ŝi (li, nu ... ŝi) ekvidis la ĉeeston de viro (aktorita de bela ulino). Nu, mi demandis al mi ĉu tiu sceno retroviĝas en la 18-jarcenta manuskripto. (Poste mi nature atente atendis ĉu kelkaj el la viroj ankaŭ senvestiĝu, sed oni verŝajne jam sufiĉe devojiĝis de la originala verko).

Nu, la afero memorigas min pri piedpilka matĉo, pasintsomere. Renata deziris viziti matĉon de inaj piedpilkistoj, la loka teamo kontraŭ unu el la teamoj de la ĉefurbo. Mi ĝenerale ne troe interesiĝas pri piedpilko, kaj neniam vidis matĉon pri ina piedpilkado. Tial mi ŝercaĉe demandis: "Ĉu ankaŭ inoj interŝanĝas ĉemizojn post la matĉo?" Renata: "He, nature ke ne ... ino ne surmetus varmŝvitan ĉemizon de alia ino." (Mi demandas al mi ĉu tio estas la kialo. Cetere, ĉu piedpilkistoj vere ŝvitas? Ili nur piedbatetadas pilketon, kaj foje kuŝas sur la herbo dum minutoj, veraj aktoroj.) Renata denove: "Cetere, eĉ viroj nur faras tiel post matĉo de la naciaj teamoj."

(Bone, kun nia ĉeesto la numero de rigardantoj preskaŭ atingis 50, la ĉefurbaninoj venkis per 3 kontraŭ 1, kaj oni ne interŝanĝis ĉemizojn. Cetere, la plej amuzanta estis la arbitracianto, dika uleto, kiu ne kuris tiel rapide kiel la sveltaj inoj kiujn li provis gardi.)

No comments: