2005-08-12

Ĉe Flavio kaj Lena

- Via blogo estas verda, Flavio diras, - kaj oni povas kompreni nenion de tiu lingvaĵo. Sed mi ne dubas pri tio ke vi uzas ĝin por alte laŭdi min.
- Certe, kaj la via estas flava, kaj nur enhavas bildojn.
- Parolante pri bildoj, mi havas foton de Lena. Flavio premadas dek sep fojojn al diversaj butonoj sur la digitala fotilo. Ĉu nudbildo? Sed estas foto pri Lena kiu manĝas bananon. Jes, sufiĉe interesa.

Lena dum periodoj loĝas ĉe Flavio, kaj dum aliaj periodoj ĉe amikino en la ĉefurbo. Kiam Lena estas ĉe Flavio, ŝi vere regas la loĝejon, kaj ĉio estas en malordo. Poste Flavio uzas tri tagojn por ordigi ĉion.

Ili neniam ferias komune, ĉi jare Flavio estis en Hungario, dum Lena vizitis Francion (laŭ Flavio ŝi pasigis la tempon en iu tendaro ie). Iusence ili estas idealaj partneroj, pruvante ke malsimilaĵoj altiriĝas, la alta, maldika Flavio kun siaj interesoj kaj la ĉarme diketa Lena kiu verŝajne povus vivi la tutan jaron en naturista kampejo legante librojn sub blua ĉielo se la klimato ne malpermesus tion.

- Kial ni ne ĉiuj iros al la Kampadejo morgaŭ, ŝi diras, - Nun estas la lastaj tagoj de la somero. Mi tuj telefonas al Anja.

- Kiu estas "ĉiuj"? Flavio diras al mi, - kaj ne plaĉas al mi viziti nudistejon kune kun Lena. Se mi vizitas tian lokon, estas por observi la inojn, kaj Lena ĉiam faras kiel eble plej multe por deteni min. Laŭ mi, ne kulpas mi pri tio ke nudaj virinoj ne estas nevideblaj.

Lena parolas telefone kun Anja, kaj mi aŭdas ŝin mencii la nomon de Renata.

Iam, kiam Lena estis ebria, ŝi metis mian manon sub la ŝtofon de sia kalsoneto, kaj foje ŝi premas ĝin al siaj grandaj, molaj mamoj. Kaj Flavio ridetas kaj diras nenion, opiniante ke Lena tiel devas doni al li eĉ pli da libereco.

Flavio antaŭenigas alian bildon, foto pri ridetanta Lena vestita per nigraj mamzono kaj kalsono.
- Mankas la banano, li diras, - kaj mi esperas ke morgaŭ pluvos.

5 comments:

MCG said...

Haha, vi ne respondis al mia komento pri mia peto konatighi kun Renata...

Anonymous said...

Lasu Flavion resti hejme kaj iru al la kampadejo. En la somero mi pasigis du semajnojn en naturistejo, kaj estas refresxigo por korpo kaj animo.

Anonymous said...

Al Gebeleizis: Nu, hehe, eble mi timus ke ŝi eventuale forlasus nian urbon antaŭ ol mi konatiĝus kun ŝi. Sed, bone, donu al mi la nombron de via poŝtelefono kaj mi transdonos ĝin al Renata. Tiam ni vidos.

MCG said...

Mi ne havas poŝtelefonon... La sola ŝanco estas mia retadreso kiu estas gebeleizis @ yahoo.com...

Anonymous said...

Bone, mi transdonos al ŝi.