2005-08-09

La vortoj de Renata

Ne ofte mi ĉeestas la kunvenojn de la loka Klubo Esperantista. Mi ne estas membro (Anja estas). Sed hieraŭ okazis la prelegeto de Renata. Ŝi montris lumbildojn, parolis pri sia lando, siaj vojaĝoj (mi ne sciis ke ŝi vizitis Nepalon), kaj sian studfakon (arkeologio kaj historio).

Ĉeestis entute 35 homoj, plejmulte maljunuloj, sed ankaŭ kelkaj pli junaj, kaj eĉ kelkaj allogaj junulinoj. La prezidantino tradukis de tempo al tempo, ĉar ne ĉiuj komprenas esperanton. Ĉiuj tamen laŭdis ŝian belan lingvaĵon, ĉar ŝia elparolo ja estas iom alia ol la nia.

Post la prelego ni trinkis kafon kaj babilis. Plej ofte oni parolas nacilingve (laŭ mi oni povus nomi la klubon Klubo Esperantista "La Krokodilo"), sed hieraŭ, ĉar ĉeestas alilandano, ni ĉiuj penis paroli esperanton. La temaro estis la ĉiama: kial tiom malmulte da homoj parolas la internacian lingvon? Kaj: Kiel varbi novajn membrojn?

Mi diris: Mi estas denaskulo - sed ne denaska esperantisto. Mi opinias ke ni devas fari kiel faras la parolantoj de ĉiuj aliaj lingvoj. Ni devas plimultiĝi. Kaj la infanoj devas lerni la lingvon antaŭ ol instruisto trovas ilin kaj plenigas iliajn kapojn kun anglaj, rusaj aŭ hispanaj vortoj.

Mi deziris ellabori tiujn pensojn, sed ja ekmemoris ke la plimulto de la ĉeestantoj verŝajne estas tro maljunaj, tiel ke oni ne povas postuli ke ili plimultiĝu.

Virino kvardekjara, instruistino, kiu verŝajne sentis sin ofendita, firme rigardis min: Kaj kiom da infanoj havas vi, sinjoro?

Prave. Ne multe faris mi por pligrandigi la homaron. Mi povis respondi ke ŝi, la instruistino, havas tri infanojn, kaj neniu el ili parolas esperanton. Sed laŭ mi ne tre utilas personaj atakoj.

Sed ĉe la eliro unu el la allogaj junulinoj alparolis min. Ŝi nomiĝas Karolina (ne Karulino). Ankaŭ mi deziras internacian familion, miaj infanoj estu denaskaj esperantistoj, ŝi diris. Mi diris ke ŝi certe trovos taŭgan alilandanon, kaj proponis ke ŝi partoprenu internacian tendaron ie (ĉar unue ŝi ja mem devas lerni la lingvon).

Kiam ni venis hejmen, mi gratulis Renatan pro la bela prelego. Ŝi ridetis al mi kaj diris:

Kaj vi, vi deziras plimultiĝi. Mi deziras al vi ĉion bonan.

Ho, vi zamenhofa lingvo, kun via alloga neakurateco!

1 comment:

Emanuelo said...

Tutmonde, mi pensas, lokaj kluboj estas krokodilejoj ^^