2005-08-30

Laboro denove

Finiĝis miaj ferioj, kaj por diri la veron, mi komencis senti la mankon de miaj kolegoj. Almenaŭ de kelkaj el ili. Kaj mi estis scivolema pri novaj kolegoj, ĉar ĉiam aperas novaj gelaboremuloj post la ferioj. Antaŭ ĉio ĉe Vendo. Junuloj de la kamparo, vilaĝoj aŭ ĉefurbanoj kiuj ne trovis laboron tie.

Kaj ĉiujare kvarona dozeno de junulinoj kiuj kredas ke la vojo al rapida sukceso iras tra la lito de iu ĉefo. Pasintjare ni ja havis ekzemple Dana. Kaj ĉi-jare? Tutcerte Johana, la alta blondulino kun grandaj mamoj kiu ne portas mamzonon sub la bluzo. Certe kelkaj ĉefoj jam vidis ŝin. Kaj certe ŝi baldaŭ malaperos. Dana pensis ke mi estas ĉefo, malgraŭ tio ke mi ne tiom ĉefas, sed por novulino ja ĉiuj havas la ŝajnon de ĉefo. Tamen, Johana ne estas mia tipo.

Kolego kiun mi tre ŝatis revidi ja estis Elizabeta, la belulino de Ekonomio. Kaj mi planis kion diri al ŝi, sed ŝi estis pli rapide:
- Mi ne sciis ke vi estas naturisto, ŝi diris, tuj post mia saluto.
- Nu, mi ne estas.
- Ha, mi kredas ke plaĉis al vi la restado.
Certe ŝi pravas. Kaj mi pensis pri la nuda korpo de Elizabeta. Kiu nun estas je distanco de duona metro. Vestita.
- Eble. Sed nun bedaŭrinde estas tuta jaro ĝis la venonta somero.
- Oni aranĝos naturistan banadon en la banejo de la Altlernejo, ŝi informis min, - se vi dezirus, vi kaj Renata povus partopreni.
(Ha, ĉu Renata?)
- Jes, eble mi kaj Renata dezirus partopreni. Mi demandos al ŝi.

Dungiĝis nova ĉefo ĉe Transporto. Virino, sufiĉe bela. Certe, virinoj veturas pli sekure, kaj ofte pli rapide ol viroj, sed Ĉefo de Transporto ja estas oficeja posteno. Nu, ja bone, tiam oni vidos ŝin pli ofte. La duan tagon ŝi portis senmanikan bluzon. Kiel dirite, sufiĉe bela. Larĝetaj koksoj kaj alloga postaĵo. Dum la maljuna dikulo kiu ankoraŭ ĉefas ĉe Vendo, nun eble jam amuzigas sin kun Johana la blondulino.

Denove hejme, mi citis la inviton de Elizabeta, kaj ne forgesis diri ke ŝi kredas ke Renata kaj mi estas la paro. Renata trovis tion tre amuze, dum al Anja ŝajne ne tiom plaĉis.

Sed kiel Elizabeta konas la nomon de Renata? Nu, eble nur pro tio ke virino kiu pasigis tri semajnojn en kampadejo, verŝajne atentas pri aliaj aferoj ol viro kiu ĵus eniris tra la pordoj. Aŭ eble ne.

No comments: