2005-08-11

La loĝejo de Renata

Renata serĉas loĝejon, kiel jam menciite, ĉar baldaŭ komencas la universita jaro. Mi helpas iomete, laŭeble, kun traduko de anoncetoj ktp. Hodiaŭ ni vizitis du ludanantojn. Mi akompanis ŝin, ĉar mi ja aŭdis sufiĉe da rakontoj pri diversaj manieroj luigi loĝejon al junaj virinoj. Sed, nature, ankaŭ la virinoj havas siajn manierojn:

Ŝi zorge vestiĝis, kun ne tro longa jupo kaj blanka, senmanika supraĵo kiu preskaŭ, sed nur preskaŭ, kovris nigran mamzonon. Certe, la luigantoj ekvidu ŝin.

Ĉe la unua loĝejo, tiu strategio fiaskis. Aŭ pli ĝuste fiaskegis. La domposedanto estis maljuna fraŭlino, kvazaŭ 85-jaraĝa, kiu verŝajne ne povis imagi al si Renatan dimanĉe en la preĝejo. Domaĝe, ĉar estis granda, bela domo kun propra parko.

Renata tamen tuj plaĉis al al dua ludonanto. Li estis viro 40-jara, kaj mi tuj sentis malamon kontraŭ li. Ankaŭ li posedis ĝardenon, tamen ne tiel grandan kiel ĉe la monaĥino, kaj mi nature konvinkiĝis ke li spionadas al siaj luantinoj el malgranda fenestro.

Sed, feliĉe kaj eĉ pli feliĉe, la loĝejo mem, en la tria etaĝo (kun banejo en la dua etaĝo), tute ne plaĉis al Renata (ruĝa plafondo!), kaj ankaŭ la prezo estas malĉarma, 1600 en la monato. Bone, ni adiaŭis al Patriko Bateman kaj veturis - hejmen.

Ĉar "hejme" por Renata momente estas la gastoĉambro ĉe Anja kaj mi. Kaj kial ne? Por mi ne estas problemo. Aŭ estas mia plej malgranda problemeto. Ĉiaokaze, por mi ŝi povas resti. Sen Renata, kontraŭ kiu mi ŝakludus, kaj kun kiu Anja sunbanus sur la teraso? Nu, ja, ktp.

Sed se, hazarde, vi, aŭ kuzo de onklino de vi, posedas lueblan loĝejon, kun helkolora plafondo (almenaŭ ne ruĝa) kaj granda banejo kun varmigaj kabloj, je prezo de ne pli ol 900 en la monato, nu, tiam eble Renata interesiĝus.

2 comments:

MCG said...

Hehe, tiu Renata fariĝas pli kaj pli interesa... Vi demandigos min peti de vi ŝian adreson, telrfonon aŭ ion ajn disponrbla, hahaha. Espere vi ne malamos min se mi petas ekkoni ŝin :-).

Anonymous said...

Tute ne, mi bone komprenas vian intereson. Vidu respondon ĉe alia posto.