2005-08-08

Mi eraris

Hieraŭ mi vizitis Flavion, kiu ĵus venis hejmen el Hungario. Eble ni trinkis tro multe. Jes, ni trinkis tro multe. Sed unue mi faris malkovron: mi (denove) eraris.

En antaŭa posto mi esprimis la opinion ke nur virinoj povas esti priskribita per la angla vorto topless (nudbrusta, sen supraĵo).

Sed en libro ĉe Flavio (li havas tre multajn librojn), etimologia vortaro de la angla lingvo, en 37 tomoj, mi legis pri la vorto topless, ke ĝi uziĝis jam en 1937, priskribante novmodan uzon de vira bankostumo. Jes, sur foto el 1922 mia praavo fakte portas tuttorsan bankostumon - mi demandas min nun ĉu li ankaŭ, almenaŭ unufoje en sia vivo, kuraĝis baniĝi nudbruste.

Nur en 1966, laŭ la etimologia vortaro, oni ekuzis la vorton topless parolante pri virinoj.

Bone, viroj komencigis la nudbrustan modon, ne virinoj, kaj vizitante hodiaŭan plaĝon oni povas konstati ke tio estas verŝajna, tamen bedaŭrinda, fakto.

Kaj tiam Flavio aperigis 96 botelojn da hungara biero.

1 comment:

MCG said...

96 botelojn? Kiom da personoj drinkis ilin? Ho, Dio!
Interesa afero pri la vorto nudbrusta!