2007-08-18

La krokizoj de Adriana

Renata kaj Adriana revenis el la kampadejo, kaj denove alkutimiĝis al la malnudeco de la ĉiutaga vivo. Sed kiam mi venis el la laborejo, sunvarman posttagmezon, mi trovis ilin nudaj sur la teraso. Renata kuŝis surventre, dum Adriana sidis en seĝo, kun sia krokiza tabulo.

Jam antaŭ la alveno de Adriana mi aŭdis pri unu el ŝiaj talentoj, kaj dum la lastaj semajnoj mi propraokule konstatis tion: ŝi tre lerte faras belajn krokizojn. En la kampadejo ŝia kaptis la etoson de la plaĝo, sed ĉefe impresis min la krokizo kiun ŝi faris pri sia fratino - la esprimo de la vizaĝo, la formo kaj la grandeco de la mamoj, la pozo de la femuro kiu parte kaŝis la fendon de ŝia pubo. (Kiam mi rigardis la krokizojn kiujn produktis gelernantoj de la Distrikta Artlernejo, kie Renata laboris kiel nudmodelino, mi konstatis ke la uloj pligrandigas la mamojn de la modelino, dum la inoj, male, malgrandigis la mamojn.)

Poste Renata kaj mi pasigis horon enlite, amorante, dum Adriana restis nuda sur la teraso. Kiam ni eliris la dormoĉambron, vestitaj, ŝi eniris la salonon, ankoraŭ nuda. Fine Renata petis ke ŝi vestiĝu. Adriana montris al ni la krokizon kiun ŝi faris pri la nova kato de la najbarino.

7 comments:

Rick Miller said...

De kie vi lernis la vorton, "krokizo"? Cxu tio estas krokodilajxo?

Jadun Jonikima said...

Ĉiuj vortoj, iel-tiel, verŝajne trovas sian originon en iu krokodila lingvo. "Krokizo" troviĝas en PIV ("rapida desegno aŭ pentraĵo"). Mi pensas ke estas bela vorto, eble jam pli aligatora ol krokodila.

Anonymous said...

Al viaj postaĵoj nur mankas bildoj aŭ fotoj. Domaĝe

Anonymous said...

Mi volis diri "postoj", evidente ne "postaĵoj". Tamen, mi ne estas certa ke posto estas korekta. Verkaĵoj, eble. Al viaj verkaĵoj nur mankas bildoj aŭ fotoj. Bonvolu estu komprenema kun mia kominca, bazika, esperanto. Ĝis

Jadun Jonikima said...

Dankon por tio!

Fotoj povus esti interese, sed mi pensas ke la plej belaj bildoj ofte estas tiuj kiujn oni havas en sia kapo :-)

Interese, "postaĵo" povas esti kaj post+aĵo kaj posto+aĵo. Mi ne pensis pri tio. Kiu diras ke Esperanto ne estas multsenca lingvo?

Anonymous said...

Fakte ambau vi volas diri posxtajxoj, blogeroj, blogskribajxoj. Cxar posto estas tio kiu estas post io! Ni posxtas leteron ne postas gxin!

Jadun Jonikima said...

Dankon, Becxjo. Jes, vi pravas - kaj mi tute eraris. Mi vidas ke mi devas ŝanĝi mian lingvouzon.