2007-08-07

Du semajnoj

Nu, du semajnoj en tia kampadejo vere sufiĉas. Bone, ĉiun matenon mi mallonge ludetis kun Adriana, kaj unu el tiuj matenoj Renata trovis nin. Mi suĉetis al cico dum Adriana laŭte ridadis. Eble tial Renata sciiĝis. Foje ŝi havas tre bonajn orelojn. Sekvis nacilingva krikverelado de la fratinoj. Mi ne komprenis kion ili diris unu al la alia. Poste ĉio trankviliĝis. Mi ne scias kion ili fine decidis. La sekvan matenon mi denove ludetis kun Adriana. Fine ŝi kisis min survange.

Pasintan semajnon okaziĝis la plaĝretpilka turniro. Rumi la bulgarino kaj Udo la germano ankaŭ ĉi-jare planis sian restadon tiel ke ili ne maltrafu la turniron. Mi ĝojis denove vidi ilin. Udo jam la unuan tagon tamen paŝis sur frakasitan botelon kaj ne povis partopreni la turniron. Ili (Rumi kaj li) proponis min kiel anstataŭanton. Nu, kiel mi povis refuzi tion?

Plaĝretpilko nature estas tre amuza ludo. Kiel scias ĉiuj, retpilko estas la invento de usona kristana altlernejo. En la 1890-aj jaroj oni eksentis la bezonon de pilkludo dum kiu la ludantoj ne havas korpan kontakton. Retpilko evidente estis la respondo. Bone, la ludo laŭdire frue populariĝis ankaŭ en naturistaj rondoj. (Nu, kiam oni hodiaŭ televide rigardas la korporivelajn vestaĵetojn de modernaj retpilkistinoj kaj plaĝretpilkistinoj, oni nature malfacile komprenas la pra-ideon de tiu ludo ...)

Rumi kaj mi facile venkis en la unua matĉo - kontraŭ du germaninoj el la ĉelaga tendaro. (Jes, por du inoj oni faris escepton al la regulo pri miksitaj teamoj.) En la dua matĉo mi distriĝis de la postaĵo de Rumi (belforma, eta tatuaĵo, bronzita, allogaj movoj) kaj la mamoj de la ino je la alia flanko de la reto (francino kun etaj, bele movemaj mamoj) kaj malgraŭ la instruoj de Udo ni elĵetiĝis el la turniro. (Poste mi rigardis unusolan matĉon: Mette la danino kaj ŝia Dano kontraŭ du gebritoj. Kiam la brito akre protestis kontraŭ arbitracia decido, la Dano krietis: "He, Makenrojo, trankviliĝu ...!" Tiam ĉio iĝis sabla milito kaj mi ne scias kiu fine venkis la turniron.)

Dum la semajnfino Erika vizitis nin. (Mi amoris kun Renata en la arbaro malantaŭ la lago kaj kun Erika en la lito dum la fratinoj partoprenis korpopentradon. Adriana promesis ke ŝi okupiĝu Renatan dum almenaŭ horon kaj duonon. Kaj Adriana plenumas kion ŝi promesas. Cetere: korpopentrado, kial naturistoj faras tion?) Kiam Erika foriris el la kampadejo ankaŭ mi reiris al la urbo. Du semajnoj sufiĉas. Mia haŭto ne toleras tiom da suno. Kaj miaj okuloj vidis sufiĉe da haŭto. Ne ĉio estas sana. Renata kaj Adriana ankoraŭ restas en la kampadejo. Mi estas certa pri tio ke almenaŭ unu el ili posste malkaŝos al mi ĉu ili invitis ulojn en la bangalon ...

1 comment:

Anonymous said...

Esperanto, naturismo kaj belaj nudaj amikinoj. Kia revo! Mi volas vivi tiun vivon! Kie mi subskribas? :-P