2009-08-31

Raviole

Dimanĉe ni kun Renata vizitis Tinan kaj Katarinan. Ni manĝis raviolojn, kun blanka pano kaj itala vino, ruĝa kompreneble. La du ulinoj ankoraŭ deziras infaneton kaj la problemo restas la sama: la bebon portu ne Tina, kiu ja facile gravediĝus, sed Katarina, la lesbanino. Mi plurfoje provis ŝanĝi la temon, sed la inoj daŭrigis pri gravediĝo, adoptiĝo kaj artefarita ensemado. Tina eĉ menciis mian proponon de antaŭ jaro, sed Katarina feliĉe malakceptis tion: "Vi nur deziras amori kun mi, jen ĉio."

Ĉu mi dezirus amori kun Katarina? Certe, estas bela ulino. Mi kompreneble uzus kondomon, ne dezirante subite ekpatriĝi. Sed Katarina estas lesbanino, kiu verŝajne neniam amoris kun ulo.

Antaŭ kelkaj tagoj Flavio komencis paroli pri la bebo de Adriana: "Kial ĉiuj daŭre pensas ke mi estas la patro de la infaneto? Kial ne vi?" Unue mi ektimis ke li scias tion ke mi amoris kun Adriana. Tio estis ŝoko. Sed tuj evidentiĝis ke li pensis alie: "Mi neniam amoris kun Adriana." (Logike, se neniu amoris kun Adriana, kiel ŝi gravediĝis?) Kial Flavio nun diras ke li ne amoris kun Adriana? Tion mi ne komprenas. Verŝajne tial ne tre plaĉis al mi la pribeba konversacio ĉe Tina kaj Katarina.

Mi plue pensadis pri la vortoj de Ĝoni la Vakero. (Li: "Vi ankoraŭ ne demandis pri tio kiom ŝi pagas." Mi: "Ne interesas al mi la mono." Li: "Ŝi atendas vin jaxudon. La unuan fojon vi povas uzi mian loĝejon. Poste eble ĉe ŝi. Ŝi havas belegan loĝejon." Mi: "Eble ŝi tute ne plaĉas al mi." Li: "Estas agrabla junulino, eĉ studantino pri teologio." Mi: "Kial do ŝi havas tiom da mono?" Li: "Donas al ŝi la patro. Ankaŭ la loĝejon.")

Pluvas. Malvarmetas. Renata: "Ĉu ni preparu la saŭnon?" Antaŭe Anja zorgis pri tio. (Katarina demandadis pri Anja, sed verŝajne ŝi nun scias pli ol mi.)

No comments: