2007-05-25

Miskomprenoj

Ĉe Antonio mi trinkas kafon kun Flavio, surtrotuare. Bela vetero, gehomoj iras tien kaj reen. En la umbro virino diskrete mamnutras infaneton.

Mi rigardas du junulinojn kiuj ĝoje kisiĝas apud la Monumento. Flavio observas tri inojn kiuj portas vualon. Ili rapide transiras la Placon. Flavio: "Jen miskompreno! Ĉio estas miskompreno!"

Mi: "Kio? Ĉu?" Li: "Nu, la vualoj, ĉio. Saĝulo antaŭ miloj da jaroj skribas tekston. Kaj jen ni, malsciemuloj de hodiaŭ, kiuj devas senkuntekste interpreti la malprecizajn frazojn de la fora pasinteco. En Afriko, ie-tie, virinoj ankoraŭ ne kaŝas la bruston, ĉu ne? Verŝajne ili ne estas tiom religiemaj. Eble tiel pensis la unuaj religiemuloj: ni subpremu la virinojn, ili kaŝu sian bruston, la simbolon de sia virineco."

"Kaj de kie la vualoj?" Li: "Tre taŭgaj kontraŭ la sablaj ŝtormoj de la dezerto. Praktika vestaĵo, neniel religia." Mi: "Bone, ĉi tie ne estas dezerto ..." Flavio: "Ĝuste. Oni misinterpretas ĉion. La bruston ili devis kaŝi, ne la kapon."

Mi: "Nu, malgraŭ ĉio, ŝajnas al mi malfacile konfusigi mamojn kaj kapon ..." Flavio: "Bone, jen malpreciza frazo, ie-tie: vi kaŝu ĉion, krom tio kio devas esti videbla. Ĉiu lando, ĉiu epoko, ĉiu persono - ĉu ne? - malsame interpretus tian frazon ..." Mi: "Nu, laŭ vi la mamoj estas kaŝindaj, ĉu?"

Flavio: "He, se ni deziras ke la inoj malkaŝu al ni siajn ĉarmojn, ni unue devas permesi ke ili kaŝas sin."

No comments: