2006-05-06

Struta kolektado

Golo kaj Flavio lastatempe legadis la libron "La Ludo" de Neil Strauss. Mi ne legis ĝin. La aŭtoro priskribas siajn travivaĵojn ĉe la Kolektantaj Artistoj en Nov-Jorko - temas pri la arto de "kolekti" virinojn. Helpe de kelkaj principoj kaj multe da praktikado, Strauss (la nomo signifas "struto") sukcesis kolekti centojn (aŭ ĉu milojn?) da virinoj.

Bone, kiam mi, someran tagon, vizitas la Placon, mi verŝajne vidas cent junulinojn kun kiuj mi ŝatus amori. (Sed, aliflanke, ĉarma postaĵo aŭ invita dekolto eble kaŝus tre nesimpatikan ulinon. Aŭ ulinon kun tre malsimpatika edzo.)

Grava principo de la "profesiaj" kolektantoj estas, laŭ Flavio, ke oni ne uzu tiajn frazetojn: "Saluton! Kiel viaj okuloj estas belaj". Anstataŭe oni uzu frazojn kiuj vere kaptas la atenton: "Tiu pantalono ja aspektus pli bele verdkolore" aŭ: "Ŝajnas ke via frizistino ĵus finiĝis la bazan lernejon". (Tiaj laŭdire pensigaj frazoj funkcias nur kun inteligentaj virinoj). Laŭ mi Flavio ne bezonas tian scion. Kaj koncerne Golon, mi pensas ke li ĉiutage uzas tiajn frazojn, kaj malgraŭ tio oni neniam vidas lin kun virino.

Nu, hodiaŭ ĉe la arkadoj mi vidis turistinon, belan, kun blonda hararo, ŝajne firmaj mamoj kun videble fortikaj pintoj - kaj ludema postaĵo apenaŭ kovrita de la mallonga jupo. Bone, mi tuj devis konkludi ke estas ĉio krom simpatika la ulo kies mano firme tenis la ŝian. Eble, kiel struto, mi devus sable kaŝi mian kapon.

No comments: