Foje mi matenmanĝas kun Renata, foje mi matene vidas ŝin nur en la banĉambro. Nu, mi kuŝis en la bankuvo kaj rigardis kiel Renata razis al si la akselojn kaj faris aliajn malpli interesajn aferojn kiujn matene faras virinoj.
Antonio jam ripetis sian someran proponon, kaj mi rakontis tion al Renata. Bone, ĉu Renata vojoĝos al Italio ĉi-somere?
Ŝi duone turniĝis kaj diris: "Mi nature tre ŝatus viziti Italion. Kaj partopreni Kongreson. Sed vi jascias ke mi ne havas monon por tia vojaĝo ..."
Antonio "aranĝos ĉion", ankaŭ la vojaĝon. Mi diris tion al ŝi.
Renata diris: "Kaj ĉu mi nun devas amori kun Antonio?"
Mi: "He, nature ke ne".
Ŝi: "Kiam mi vidas lin, mi ĉiam havas la impreson ke li deziras amori ankaŭ kun mi. Mi vidis liajn okulojn".
Ĉu la fino de la afero? Mi rigardas Renatan, la longan hararon, la freŝan haŭton kaj la belformajn mamojn. Se Renata vojaĝus, ankaŭ mi vojaĝus. Jes, mi eĉ partoprenus UK-on ...
Mi rakontas al ŝi la vortojn de Anna el la filmo: "Ĉiuj virinoj bezonas tri virojn: unu por distriĝo kaj amuzaĵo, unu por stimuliga konversacio - kaj unu por bona amorado."
Kion opinias Renata? Sed ŝi diras nur: "Kaj kiu el ili estas vi?"
Ŝi rapide demetas la kalsoneton kaj eniras la duŝejon. La akvo de la duŝo finigas la konversacion. Mi preskaŭ ekdormas en la varma akvo de la kuvo. Kiam revenas Renata, tute malseka, ŝi kisas min sur la frunto, ridas pro la sapo, kaj diras: "Vi ne tiom pensu!" Kaj ŝi estas for.
No comments:
Post a Comment