2006-10-14

Sume

Ankoraŭ estas multaj alilandaj turistoj en la urbo (sed preskaŭ neniuj el la ĉefurbo) kaj mi denove montris al kelkaj gekoreanoj la vojon al la Placo. Kiuj estas la plej belaj, ĉu koreaninoj, ĉininoj aŭ japaninoj? Laŭdire ĉinaj virinoj nun havas pli grandajn mamojn ol antaŭe, kaŭze de novaj nutraĵoj. (Anstataŭ rizo: kolaaĵo kaj makdonaldaĵoj.)

Pleje plaĉas al mi malgrandaj mamoj, aŭ eble mi jam diris tion. Ŝajne multaj japaninoj ankoraŭ havas etajn, naturajn mamojn. (Ĉu sumo-luktantinoj ankaŭ havas malgrandajn mamojn? Televide oni ne ofte vidas sudumemulinojn, tial mi ne scias.)

Mi ankaŭ revidis la vualulinon, kiun mi vidis kun Rentata. Laŭ Renata ŝi estas studentino (ĝuste) kaj nomiĝas Ajŝa. Kiam ni pasis unu la alian, niaj okuloj renkontiĝis mallongtempe. Mistikaj, malhelaj okuloj, mi nenion komprenis. Poste mi demandis al Renata kial ŝi ne invitas Ajŝan viziti nin. (Ĉu vualulinoj demetas la vualon kiam ili eniras fremdan domon?) Renata diris: Mi ne pensas ke tio estus bona ideo ...

He, kion scias Renata pri tio? Kaj kion scias mi pri sumo-luktado?

2 comments:

KONTENTA said...

Kiom delikate kaj libere vi esprimas vin mem!
Al mi estas interese konatigxi kun sentoj de lesbanino.

Jadun Jonikima said...

Kara Kontenta. Mi tre ĝojas pro via komento. Jes, inoj, korpe kaj anime, verŝajne en ĉiuj kulturoj altiras al si viroj - kaj virinoj. Do, kiu scias, se mi estus virino ... :-) Mi esperas ke vi revenos kaj plie konatiĝos kun la blogo. Espereble ĝi ankoraŭ plaĉos al vi.