De Antonio mi defore ekobservis Renatan kiu transiris la Placon kun alia ulino, eble studantino, nigre vestita, kun griza vualo, certe el iu religia lando. Videblis nur la vizaĝo. Interesa penso - sub la vestoj ambaŭ estas inoj. Kiel aspektus la mondo se ankaŭ Renata portus vualon?
Antaŭ kelkaj tagoj Renata memorigis min pri la unua fojo, antaŭ pli ol plena jaro, kiam mi unuafoje vidis ŝin nuda. Mi pense revivigis la pacigan samtempe ekscitiga etoso de la teraso tiun varman tagon. Mi memore vidis la nekonatan korpon, la ekvidon de la mamoj, la belan postaĵon, la abundan pubharaĵon.
Renata diris: "Mi estis iom senkomforta. Mi estis nuda, vi estis la ulo de Anja kaj mi ankoraŭ apenaŭ konis vin."
Kaj malgraŭ tio ŝi ne surmetis vualon.
No comments:
Post a Comment