2006-09-16

Publikaj geĉefurbuloj

Sabate, sur la Placo. Juna virino kaptis mian rigardon. Ŝi ne portis mamzonon, nur leĝeran supraĵon kiu apenaŭ tenis ŝiajn grandajn mamojn. Ili preskaŭ elfalis el la eta vestaĵo.

Poste mi ekvidis la edzon de la vidindulino, sed li unue vidis min. Li ekkoleriĝis, kriante ke mi gape rigardaĉas sian edzinon ("antaŭ ĉio la panojn"). Mi neis tion, sed li ne kredis min. (Kaj nature li pravis - kiel mi povus ne alrigardi la pli ol duonnudajn antaŭaĵojn de lia kunulino?).

Policisto ("Kio okazas, gesinjoroj?") alvenis antaŭ ol li sukcesis mortigi min. La viro "klarigis". (Li parolis ĉefurban dialekton, la edzino ne diris vorton, sed verŝajne ankaŭ ŝi estas ĉefurbulino, ĉar mi antaŭe neniam vidis ŝin.)

La okuloj de la policisto ekfiksigis la mamojn de la ino, kaj mi sukcesis forŝteliĝi.

Bone, la viro ne sukcesis mortbati min. Sed mi estas certa pri tio ke li la saman vesperon batis sian edzinon. Kiel inoj trovas tiajn ulojn?

Mi rakontis tion al Renata. Ŝi: "Oni ne ĉiam havas grandan elekton ..."

Ĉu?

No comments: